<< Monteto de elfoj H. C. Andersen: Fabeloj

Ruĝaj ŝuoj

Estis iam malgranda knabino, tre delikata kaj beleta, sed en somero ŝi devis ĉiam iri nudapiede, ĉar ŝi estis malriĉa, kaj en vintro kun grandaj lignaj ŝuoj, tiel ke la piedartiko de ŝia malgranda piedeto fariĝadis tute ruĝa, kio aspektis tre mizere.

Meze en la vilaĝo loĝis la maljuna patrino-ŝuistino. Ŝi sidis kaj kudris, tiel bone kiel ŝi povis, el ruĝaj malnovaj ĉifonoj de drapo paron da malgrandaj ŝuoj. Ili estis sufiĉe malelegantaj, sed la maljunulino havis tre bonan intencon, kiam ŝi entreprenis la laboron por la malgranda knabino. La knabineto estis nomata Karen.

Ĝuste en la tago de enterigo de sia patrino ŝi ricevis la ruĝajn ŝuojn kaj portis ilin je la unua fojo. Por funebro ili certe estis ne tre konvenaj, sed ŝi ja ne havis aliajn, kaj tial ŝi metis ilin sur siajn nudajn piedetojn kaj tiamaniere iris post la mizera ĉerko.

Subite aperis granda malnovmoda kaleŝo, en kiu sidis alta maljuna virino. Ŝi rigardis la malgrandan knabinon kaj eksentis kompaton al ŝi. Tial ŝi diris al la pastro: "Aŭskultu, donu al mi la malgrandan knabinon, mi fidele zorgos pri ŝi!"

Karen imagis al si, ke ĉion ĉi tion ŝi devas danki nur al la ruĝaj ŝuoj, sed la maljuna virino diris, ke ili estas teruraj, kaj ordonis, ke oni ilin forbruligu. Karenon mem oni vestis pure kaj dece; ŝi devis vizitadi la lernejon kaj lerni kudri, kaj la homoj diradis, ke ŝi estas beleta, sed la spegulo diradis: "Vi estas pli ol beleta, vi estas bela!"

Unu fojon la reĝino veturis tra la lando, havante kun si sian malgrandan filinon, kiu estis reĝidino. La homoj en granda amaso kolektiĝis antaŭ la palaco, kaj ankaŭ Karen estis tie. La malgranda reĝidino en blankaj vestoj staris ĉe pordo de balkono kaj lasis admiri sin; trenaĵon aŭ oran kronon ŝi ne havis, sed ŝi havis sur si belegajn ruĝajn marokenajn ŝuojn, kiuj certe estis multe pli elegantaj ol tiuj, kiujn patrino-ŝuistino faris por la malgranda Karen. Nenio en la mondo povas esti komparata kun ruĝaj ŝuoj!

Karen estis nun en tia aĝo, ke ŝi devis esti konfirmata; ŝi ricevis novajn vestojn, kaj ankaŭ novajn ŝuojn ŝi estis ricevonta. La riĉa ŝuisto en la urbo prenis mezuron por ŝia malgranda piedo. Tio estis farita en lia domo, en lia propra ĉambro, en kiu staris grandaj vitraj ŝrankoj kun belegaj ŝuoj kaj brilledaj botoj. Tio aspektis bele, sed la maljuna virino bedaŭrinde ne bone vidis, kaj tial tio ne faris al ŝi plezuron. Meze inter la ŝuoj staris paro da ruĝaj, ĝuste tiel samaj kiel tiuj, kiujn portis la reĝidino; kiel belaj ili estis! La ŝuisto diris, ke ili estis faritaj por grafidino, sed ne estis laŭmezuraj.

"Tio kredeble estas brilledo?" demandis la maljuna virino, "ili tiel brilas!"

"Jes, ili brilas!" diris Karen; kaj ili montriĝis laŭmezuraj kaj estis aĉetitaj; sed la maljuna virino ne sciis, ke ili estas ruĝaj, ĉar neniam ŝi permesus al Karen iri al konfirmo kun ruĝaj ŝuoj, sed nun ŝi permesis. Ĉiuj homoj rigardis ŝian piedojn, kaj kiam trans la sojlon de la preĝejo ŝi eniris al la ĥorejo, ŝi havis la impreson, kvazaŭ eĉ la malnovaj bildoj sur la tombaj monumentoj, la portretoj de la predikistoj kaj de la predikistedzinoj, kun la rigidaj kolumoj kaj longaj nigraj roboj, fiksis siajn okulojn sur ŝiaj ruĝaj ŝuoj; kaj nur pri ili ŝi pensis, kiam la predikisto metis al ŝi la manon sur la kapon kaj parolis pri la sankta bapto, pri la interligo kun Dio, kaj ke ŝi de nun devas konduti kiel plenkreska kristanino. La orgeno ludis tiel solene, la ĉarmaj infanaj voĉoj kantis, kaj la maljuna kantoro kantis, sed Karen pensis nur pri la ruĝaj ŝuoj.

Post tagmezo la maljuna virino sciiĝis de ĉiuj flankoj, ke la ŝuoj estis ruĝaj, kaj ŝi diris, ke tio estas malbela, ke tio ne estas konvena kaj ke estonte Karen, ĉiufoje kiam ŝi iros en la preĝejon, metu sur sin nigrajn ŝuojn, eĉ se ili estos malnovaj.

La sekvantan dimanĉon estis la unua eŭkaristio de la konfirmitoj; Karen rigardis antaŭe la nigrajn ŝuojn, poste ŝi rigardis la ruĝajn - kaj poste ŝi denove rigardis la ruĝajn kaj surmetis ilin. Estis belega sunlumo; Karen kaj la maljuna virino iris laŭ vojeto tra la greno, kie estis iom polve.

Ĉe la pordo de la preĝejo staris maljuna soldato kun lambastono kaj kun eksterordinare longa barbo, kiu estis pli ruĝa ol blanka; jes, ĝi certe estis ruĝa. Li kliniĝis ĝis la tero kaj demandis la maljunan virinon, ĉu li eble senpolvigu al ŝi la ŝuojn. Karen ankaŭ etendis antaŭen sian malgrandan piedon. "Ha, kiaj belegaj dancŝuoj!" diris la soldato. "Sidu fortike dum la dancado!" kaj li ekfrapis per la mano la plandojn.

La maljuno virino donis al la soldato moneron kaj eniris kun Karen en la preĝejon.

Ĉiuj homoj en la preĝejo rigardis la ruĝajn ŝuojn de Karen, kaj ĉiuj bildoj ilin rigardis, kaj kiam Karen genustariĝis antaŭ la altaro kaj almetis al la lipoj la oran kalikon, ŝi pensis nur pri la ruĝaj ŝuoj. Ili kvazaŭ naĝis antaŭ ŝi en la kaliko; kaj ŝi forgesis kunkanti la himnon, ŝi forgesis preĝi sian Patronian.

Ĉiuj homoj nun forlasis la preĝejon, kaj la maljuna virino eniris en sian kaleŝon, Karen jam estis levinta sian piedon, por eniri post ŝi, kiam la maljuna soldato, kiu staris tute apude, diris: "Vidu, kiaj belegaj dancŝuoj!" Karen ne povis sin deteni, por ne fari kelke da dancpaŝoj! sed kiam ŝi komencis, la piedoj dancis kaj dancis senĉese. Estis tiel, kvazaŭ la ŝuoj ricevis potencon super ŝi, ŝi dancis ĉirkaŭ la angulon de la preĝejo, ĉar ŝi ne povis halti. La koĉero devis kuri post ŝi kaj kapti ŝin; li levis ŝin en la kaleŝon, sed eĉ nun ankoraŭ la piedoj senripoze daŭrigis sian dancadon, tiel ke ŝi dolorige surtretis la piedojn de la bona maljuna virino. Nur kiam ŝi demetis de si la ŝuojn, la piedoj ricevis ripozon.

Hejme la ŝuoj estis metitaj en ŝrankon, sed Karen senlace ĉiam rigardadis ilin.

Jen la maljuna virino malsaniĝis, kaj oni diris, ke tre danĝere. Flegado kaj vartado estis nepre necesa, kaj neniu estis al ŝi pli proksima ol Karen. Sed en la urbo estis granda balo, al kiu Karen estis invitita. Ŝi rigardis la maljunan virinon, kiu estis ja nesaveble pereonta, ŝi rigardis la ruĝajn ŝuojn, kaj ŝajnis al ŝi, ke tio ne estas peko. Ŝi surmetis la ruĝajn ŝuojn - tion ŝi ja povis fari - sed tiam ŝi iris al la balo kaj komencis danci, kaj tion ŝi ne devis fari.

Sed kiam ŝi volis dekstren, la ŝuoj dancis maldekstren, kaj kiam ŝi volis supren en la salonon, la ŝuoj dancis malsupren el la salono, malsupren laŭ la ŝtuparo, tra ta strato kaj ekster la urban pordegon. Ŝi dancis, kaj ŝi estis devigata danci, rekte antaŭen, en la malluman arbaron.

Tiam inter la arboj io eklumis, kaj ŝi pensis, ke tio estas la luno, ĉar tio estis vizago; sed tio estis la maljuna soldato kun la ruĝa barbo; li sidis kaj balancis la kapon kaj diris: "Kiaj belegaj dancŝuoj!"

Tiam ŝi ektimis kaj volis deĵeti la ruĝajn ŝuojn, sed ili sidis fortike; ŝi forĵetis de si siajn ŝtrumpojn, sed la ŝuoj estis fortike alkreskintaj al la piedoj, kaj ŝi dancis kaj ŝi estis devigata danci tra kampoj kaj herbejoj, en pluvo kaj en sunlumo, tage kaj nokte, sed nokte estis plej terure.

Ŝi dancis en la nefermitan tombejon, sed la mortintoj, kiuj tie ripozis, ne dancis, ili havis ion multe pli bonan por fari, ol danci. Ŝi volis sidiĝi sur la tombo de malriĉulo, kie floris la maldolĉa vermifugo, sed por ŝi ne ekzistis ripozo nek halto, kaj kiam ŝi aldancis al la nefermita pordo de la preĝejo, ŝi ekvidis apud ĝi anĝelon en longaj blankaj vestoj, kun flugiloj, kiuj de la ŝultroj atingis ĝis la tero; lia vizaĝo estis severa kaj serioza, kaj en la mano li tenis larĝan kaj lumantan glavon.

"Vi dancos," li diris, "vi dancos en viaj ruĝaj ŝuoj, ĝis vi fariĝos pala kaj malvarma, ĝis via haŭto ĉirkaŭkovros nur skeleton! Vi dancos de pordo al pordo, kaj kie loĝas fieraj vantaj infanoj, tie vi frapos je la pordo, por ke ili vin aŭdu kaj vin timu. Vi dancos, vi dancos...."

"Indulgon!" ekkriis Karen. Sed ŝi ne aŭdis, kion la anĝelo respondis, ĉar la ŝuoj ŝin forportis tra la pordo sur la kampon, trans vojojn kaj vojetojn, kaj senĉese ŝi devis danci.

Unu matenon ŝi preterdancis preter unu pordo, kiu estis al ŝi tre bone konata. Interne sonis sanktaj kantoj, oni elportis ĉerkon, kovritan per florkronoj. Tiam ŝi sciiĝis, ke la maljuna virino mortis, kaj ŝi havis la senton, ke ŝi estas forlasita de ĉiuj kaj la anĝelo de Dio ŝin kondamnis.

Ŝi dancis kaj ŝi estis devigata danci, danci en la malluma nokto. La ŝuoj portis ŝin trans dornojn kaj ŝtipojn, kaj ŝi estis ŝirata ĝissange; ŝi dancis trans la erikejon al malgranda sole staranta domo. Ĉi tie, kiel ŝi sciis, loĝis la ekzekutisto, kaj ŝi ekfrapetis per la fingroj je la fenestraj vitroj kaj diris:

"Elvenu! elvenu! Mi ne povas enveni, ĉar mi devas danci!"

La ekzekutisto respondis: "Vi kredeble ne scias, kiu mi estas! Mi dehakas al la malbonaj homoj la kapon, kaj nun mi aŭdas, ke mia hakilo tintas!"

"Ne dehaku al mi la kapon!" diris Karen, "ĉar en tia okazo mi ne povus penti mian pekon! Sed dehaku al mi la piedojn kun la ruĝaj ŝuoj." Ŝi konfesis sian grandan kulpon, kaj la ekzekutisto dehakis al ŝi la piedojn kun la ruĝaj ŝuoj, sed la ŝuoj dancis kun la malgrandaj piedoj for, trans la kampon, en la profundan arbaron.

Li faris por ŝi lignajn krurojn kaj lambastonojn, lernigis al ŝi mortkanton, kiun ordinare kantas la malriĉaj pekuloj, kaj ŝi kisis la manon, kiu dehakis ŝiajn piedojn, kaj ŝi iris pluen tra la erikejo.

"Nun mi suferis sufiĉe pro la rugaj ŝuoj!" ŝi diris; "nun mi iros en la preĝejon, por ke oni povu min vidi!" Rapide ŝi iris al la pordo de la preĝejo; sed kiam ŝi alproksimiĝis, la ruĝaj ŝuoj dancis antaŭ ŝi, kaj ŝi timiĝis kaj iris returne.

Dum la tuta semajno ŝi estis malgaja kaj ploris multe da varmegaj larmoj; sed kiam venis la dimanĉo, ŝi diris: "Vere, nun mi sufiĉe suferis kaj luktis! Nun mi opinias, ke mi estas tiel same bona, kiel multaj el tiuj; kiuj sidas en la preĝejo kaj fiere rigardas de supre la aliajn." Kuraĝe ŝi komencis sian iradon; sed kiam ŝi apenaŭ venis ĝis la enira pordo de la tombejo, ŝi subite ekvidis, ke la ruĝaj ŝuoj dancas antaŭ ŝi. Ŝi timiĝis, returnis sin kaj pentis tutkore pri sia peko.

Ŝi iris al la domo de la pastro kaj proponis sin kiel servistinon; ŝi promesis, ke ŝi estos diligenta kaj faros ĉion, kion ŝiaj fortoj permesos, ke pri la pago ŝi ne zorgas, ŝi nur deziras denove ricevi rifuĝon kaj esti ĉe bonaj homoj. La pastredzino kompatis ŝin kaj prenis ŝin kiel servistinon. Ŝi estis ĉiam diligenta kaj meditema. Silente ŝi sidadis kaj aŭskultadis atente, kiam la pastro vespere laŭte legis el la Biblio. Ĉiuj infanoj ŝin ekamis; sed kiam ili parolis pri belaj vestoj kaj ornamoj kaj pri tio, kiel agrable kredeble estas esti reĝidino, ŝi balancadis la kapon.

La sekvantan dimanĉon ĉiuj iris en la preĝejon kaj demandis ŝin, ĉu ŝi volas akompani ilin; sed malĝoje kaj kun larmoj en la okuloj ŝi rigardis siajn lambastonojn, kaj tiam la aliaj iris, por aŭskulti la vorton de Dio, sed ŝi iris sola en sian malgrandan ĉambreton, kiu estis nur tiel granda, por doni lokon al lito kaj unu seĝo. Tie ŝi sidiĝis kun sia preĝolibro, kaj dum ŝi kun pia animo legis en ĝi, la vento alportadis al ŝi el la preĝejo la sonojn de la orgeno, kaj ŝi levis sian larmomalsekan vizaĝon kaj diris: "Dio estu favorkora al mi, la pekulino!"

Tiam la suno eklumis hele kaj serene, kaj tute antaŭ ŝi aperis la anĝelo de Dio en la blankaj vestoj, la sama, kiun ŝi en tiu fatala nokto vidis en la preĝejo, sed li ne tenis plu la akran glavon, li tenis belegan verdan branĉon, tute kovritan de rozoj. Li ektuŝis per ĝi la plafonon, kiu etendis sin pli kaj pli alten, kaj tie, kie ĝi estis tuŝita, eklumis ora stelo; li ektuŝis la murojn, kaj ili plivastiĝis, ĝis ŝi ekvidis la orgenon, kiu estis ludata, kaj la malnovajn bildojn de la antaŭaj pastroj kaj pastredzinoj. La paroĥanoj sidis en la feste ornamitaj seĝoj kaj kantis el la preĝolibro. Tiamaniere la preĝejo mem venis al la kompatinda servistino en ŝian malgrandan, malvastan ĉambreton, aŭ eble ŝi venis tien. Ŝi sidis en preĝeja seĝo apud la ceteraj domanoj de la pastro, kaj kiam post la fino de la sankta kanto ŝi ekrigardis, ili kapsalutis ŝin kaj diris: "Estis bona ago, ke vi venis, Karen!"

"Estis favorkoraĵo de Dio!" ŝi respondis.

Kaj la orgeno ludis, kaj la ĥoro de la infanaj voĉoj sonis milde kaj ĉarme. La hela sunlumo varme fluis tra la fenestro en la preĝejan seĝon, en kiu Karen sidis. Ŝia koro fariĝis tiel plena de sunlumo, paco kaj ĝojo, ke ĝi krevis. Sur la radioj de la suno ŝia animo flugis al Dio, kaj antaŭ Lia trono neniu demandis pri la ruĝaj ŝuoj.