<< Juda knabino H. C. Andersen: Fabeloj

Kolo de botelo

En la malvasta kurba strato inter multaj malriĉaj domoj staris mallarĝa kaj alta domo el traboj, kiu estis sufiĉe ruinigita. Nur malriĉaj homoj loĝis en ĝi, kaj la plej malriĉan aspekton havis la subtegmenta ĉambreto, kie antaŭ la malgranda fenestro en la lumo de la suno pendis malnova ligna kaĝo, kiu ne havis eĉ bonordan pladeton por akvo, sed nur renversitan kolon de botelo kun korko malsupre. Maljuna virgulino staris ĉe la malfermita fenestro; ŝi ĵus ornamis per herbo la kaĝon, en kiu malgranda kanabeno saltetadis de stango sur stangon kaj gaje kantis.

"Jes, vi povas kanti!" diris la kolo de botelo. Kompreneble, ĝi ne diris tion tiel, kiel ni povas diri, ĉar kolo de botelo ne povas ja paroli, sed ĝi pensis tion en si, kiel ni homoj parolas kun ni mem. "Jes, vi povas kanti, vi havas ĉiujn viajn membrojn sendifekte; sed vi devus elprovi simile al mi, kion tio signifas, se oni perdis sian malsupran parton, posedas nur kolon kaj buŝon kaj ankoraŭ kun korko en ĝi, kiel mi, tiam vi ne kantus. Sed estas bone, ke almenaŭ unu estas gaja! Mi ne havas kaŭzon por kanti, kaj mi tion eĉ ne povas; tion mi povis nur tiam, kiam mi estis ankoraŭ tuta botelo kaj oni min frotis per korko. Tiam mi fariĝis vera alaŭdo, tiam oni min nomis la granda alaŭdo. Mi estis en la arbaro kun la familio de la peltisto, kaj oni festis la fianĉiĝon de la filino. Mi tion ankoraŭ memoras tiel, kvazaŭ tio estis hieraŭ. Mi multe travivis, se mi pripensas ĉiujn miajn sortojn. Mi estis en fajro kaj en akvo, malsupre en la nigra tero kaj pli alte ol povas leviĝi multaj aliaj. kaj nun mi ŝvebas antaŭ la kaĝo en la aero kaj sunlumo. Estus peninde aŭskulti mian historion, sed mi ne parolas pri tio laŭte, ĉar mi ne povas!"

Sed en si mem ĝi rakontis aŭ pripensis sian tutan historion, kiu estis sufiĉe rimarkinda, kaj la malgranda birdo gaje kantis sian melodion, kaj malsupre sur la strato oni veturis kaj iris, ĉiu pensis nur pri siaj aferoj aŭ pri nenio, sed la kolo de botelo pensis pri sia historio.

Ĝi rememoris la ardantan fandofornon en la fabriko, en kiu ĝi per blovado naskiĝis; ĝi memoris ankoraŭ, ke ĝi estis tute varmega, enrigardis en la bruantan fornon, la lokon de sia naskiĝo, kaj forte deziris tuj returne ensalti en ĝin, sed ke iom post iom, laŭgrade de sia malvarmiĝo, ĝi komencis senti sin bone tie, kie ĝi estis. Ĝi staris en vico kun tuta regimento da fratoj kaj fratinoj, ĉiuj el la sama forno, sed parto el ili estis formitaj kiel boteloj por ĉampano, parto kiel boteloj por biero, kaj tio estas grandega diferenco. Estas vero, ke poste en la mondo bierbotelo povas enhavi en si la plej bonan "Lacrimae Christi" kaj ĉampanbotelo povas esti plenigita per ciro, sed al kio oni estas naskita, tion oni tuj povas vidi laŭ la eksteraĵo, nobelo restas nobelo, eĉ se ĝi havas ciron en sia ventro.

Ĉiuj boteloj baldaŭ estis enpakitaj kaj kun ili ankaŭ nia botelo. Tiam ĝi ne pensis, ke ĝi finos kiel kolo de botelo, de ŝtupo al ŝtupo veninte ĝis tio, ke ĝi servos kiel trinkvazeto por birdo, kio en ĉiu okazo estas ja honesta ekzistado, ĉar oni ja almenaŭ estas io. La taglumon ĝi denove ekvidis nur tiam, kiam en kelo de vinkomercisto ĝi kune kun siaj kamaradoj estis elpakita kaj la unuan fojon tralavita, kio elvokis ĉe ĝi strangan senton. Ĝi kuŝis nun malplena kaj senkorka kaj sentis sin iel malvigla; io mankis al ĝi, sed ĝi mem ne sciis, kio al ĝi mankas. Jen oni ĝin plenigis per bona, belega vino, oni ĝin ŝtopis per korko, sigelis, kaj oni algluis al ĝi paperon kun la surskribo: "Unuaranga kvalito". Estis tiel, kvazaŭ tiu vino ĉe ekzameno ricevis la plej bonan noton, sed la vino efektive estis bona, kaj la botelo ankaŭ estis bona. Kiam oni estas juna, oni estas lirikulo. Io sonis kaj kantis en ĝi, pri belo kaj ĉarmo, kio estis ja tute nekonata al ĝi, pri verdaj sunlumaj montoj kie la vino naskiĝas, kie viglaj knabinoj kaj gajaj junuloj kantas kaj sin kisas. Ho, kiel bela estas la vivo! Pri ĉio ĉi tio sonis la interno de la botelo, kiel ĉe la junaj poetoj, kiuj ofte ankaŭ nenion scias pri tio.

Unu matenon oni ĝin aĉetis. Al la lernoknabo de la peltisto estis ordonite alporti botelon da vino de la plej bona speco; kaj ĝi estis metita en la korbon de manĝaĵoj al la tie jam troviĝantaj ŝinko, kolbaso kaj fromaĝo; apude kuŝis plej bela butero kaj plej bonspeca pano. La filino de la peltisto mem ĉion enpakis; ŝi estis tiel juna, tiel bela! La brunaj okuloj ridis, rideto ĉirkaŭis la buŝon, kiu povosciis paroli tiel same bone, kiel la okuloj. Ŝi havis delikatajn molajn manojn; ili estis blankaj, sed la kolo kaj brusto estis ankoraŭ pli blankaj. Oni tuj povis vidi, ke ŝi estas unu el la plej belaj knabinoj de la urbo, kaj tamen ŝi ne estis ankoraŭ fianĉinigita.

Kiam la familio elveturis en la arbaron, la korbo kun la manĝaĵoj staris sur le genuoj de la filino. Inter la puntoj kaj la brusta banto elstaris la kolo de la botelo; sur la korko ĝi havis ruĝan sigelon kaj rigardis al la juna knabino rekte en la infanan vizaĝeton. Ĝi tamen rigardis ankaŭ al la juna piloto, kiu sidis ĝuste apud ŝi. Li estis ŝia de infaneco amiko, filo de portretisto. Antaŭ nelonge li kontentige kaj feliĉe trapasis sian ekzamenon de piloto, kaj morgaŭ li estis forveturonta sur belega ŝipo al malproksimaj landoj. Pri tio estis multe parolate dum la enpakado, kaj dum tiu parolado oni ne povis vidi multe da plezuro en la okuloj kaj ĉirkaŭ la buŝo de la eleganta filino de la peltisto.

Ambaŭ junaj homoj iris en la verdan arbaron, ili parolis kune, ― jes, pri kio ili en efektiveco parolis? Tion la botelo ne aŭdis, ĝi staris en la korbo de la manĝaĵoj. Daŭris sufiĉe longe, antaŭ ol oni ĝin elprenis; sed kiam tio estis farita, okazis ankaŭ ĝojigaj aferoj, ĉiuj okuloj ridis, ankaŭ la okuloj de la filino de la peltisto, sed ŝi parolis malpli kaj ŝiaj vangoj ardis kiel du ruĝaj rozoj.

La patro prenis la plenan botelon kaj la korktirilon. Ho, estas io specialsenta, kiam oni tiamaniere la unuan fojon estas eltirata! La kolo de botelo neniam poste povis forgesi tiun solenan momenton; kiam la korko eliris, en la kolo de la botelo aŭdiĝis muĝo, kaj poste kluk-klukado, kiam la vino verŝiĝis en la glasojn.

"Por la sano de la fianĉigita pareto!" diris la patro, kaj ĉiu glaso estis malplenigita ĝisfunde, kaj la juna piloto kisis sian belan fianĉinon.

"Feliĉon kaj benon!" diris ambaŭ gemaljunuloj. La juna homo ankoraŭ unu fojon plenigis la glasojn. "Reveno hejmen kaj edziĝo en plej baldaŭa tempo!" li ekkriis; kaj kiam la glasoj estis malplenaj, li prenis la botelon, levis ĝin alte supren kaj diris: "Vi partoprenis en la plej bela tago de mia vivo, vi al neniu plu servu!" Kaj li ĵetis la botelon alten en la aeron.

Tiam la filino de la peltisto certe ne pensis pri tio, ke ŝi ankoraŭ vidos tiun botelon, sed tiel estis poste okazonta. La botolo falis en la densan kanaron ĉe la malgranda arbara lago; la kolo de botelo ankoraŭ memoris tre bone, kiel ĝi tie kuŝis kaj meditis. "Mi donis al ili vinon, kaj ili donis al mi akvon de marĉo; sed ilia intenco estis bona!" Ĝi ne povis plu vidi la gefianĉojn kaj la ĝojajn gemaljunulojn, sed ankoraŭ longe ĝi aŭdis, kiel ili ĝojkrias kaj kantas. Poste venis du malgrandaj vilaĝanaj knaboj, enrigardis en la kanaron, rimarkis la botelon kaj prenis ĝin; nun ĝi estis prizorgita.

Hejme en la arbara domo, kie ili loĝis, hieraŭ estis ilia plej aĝa frato, maristo, kaj diris adiaŭ, ĉar li intencis entrepreni pli grandan vojaĝon.

Nun la patrino staris kaj ankoraŭ pakis tion aŭ alian, kun kio la patro estis ironta hodiaŭ vespere en la urbon, por ankoraŭ unu fojon vidi la filon kaj transdoni al li saluton de si kaj de la patrino. Boteleto da spica brando estis jam metita en la pakaĵeton, kiam subite aperis la knaboj kun pli granda, pli ampleksa botelo, sia trovitaĵo. Ĝi povis enpreni en sin pli ol la boteleto, kaj krom tio la brando ĝuste estis tre bona por malboniĝinta stomako, ĝi havis almiksaĵon de hiperiko. La nunan fojon la botelo ricevis ne ruĝan vinon kiel antaŭe, ĝi ricevis nur maldolĉajn gutojn, sed ili ja ankaŭ estas tre bonaj ― por la stomako. La nova botelo devis iri en la pakaĵeton anstataŭ la malgranda. Kaj tiamaniere la botelo denove komencis migradon, ĝi venis sur ŝipon en la posedon de Petro Jensen, kaj tio estis ĝuste tiu sama ŝipo, sur kiu troviĝis la juna piloto; sed li ne vidis la botelon, kaj kredeble li ĝin ankaŭ plu ne rekonus kaj ne pensus: tio estas tiu botelo, el kiu ni trinkis por la honoro de nia fianĉiĝo kaj por mia feliĉa reveno hejmen.

Estas vero, ke ĝi ne enhavis en si plu vinon, tamen ion tiom same bonan. Ĉiufoje, kiam Petro Jensen ĝin elprenis, liaj kamaradoj lin nomadis "la" apotekisto. Li verŝadis el ĝi la bonan medicinaĵon, tiun, kiu helpis por la stomako; kaj ĝi efektive helpis tiel longe, kiel ĝi enhavis en si ankoraŭ almenaŭ kelke da gutoj. Tio estis gaja tempo, kaj la botelo kantadis, kiam oni ĝin frotis per la korko. Tiam ĝi ricevis la nomon de granda alaŭdo, alaŭdo de Petro Jensen.

Pasis longa tempo, la botelo staris malplena en angulo. Unu fojon ― ĉu tio estis dum la veturado tien, ĉu dum la revena veturado, la botelo ne sciis tute precize ― okazis terura malfeliĉo. Leviĝis ventego, altaj ondegoj, nigraj kaj pezaj alruliĝis; ili levis la ŝipon kaj ĵetadis ĝin tien kaj reen; la masto rompiĝis, unu ondego trabatis tabulon, la pumpiloj estis senefikaj. Estis mallumega nokto, la ŝipo iris al la fundo, sed en la lasta minuto la juna piloto skribis sur folieton: "En la nomo de Jesuo, ni dronas!" Li skribis la nomon de sia fianĉino, sian propran kaj ankaŭ la nomon de la ŝipo, enŝovis la paperon en malplenan botelon, kiu troviĝis plej proksime de li, forte enŝtopis la korkon kaj ĵetis la botelon en la malkvietegan maron. Li ne sciis, ke tio estis la sama botelo, el kiu li al si kaj al ŝi enverŝis la glason de ĝojo kaj de espero. Nun ĝi balanciĝadis sur la ondegoj kun saluto kaj sciigo pri morto.

La ŝipo iris al la fundo, la ŝipanaro dronis, sed la botelo flugis kiel birdo, ĝi havis ja en si koron, aman leteron. Kaj la suno leviĝis, kaj la suno subiris, por la botelo ĝi prezentis vidaĵon similan al tiu, kiun iam en la tempo de ĝia naskiĝo prezentis la ardanta forno, en kiun ĝi havis sopiran deziron flugi returne. Ĝi devis batali kontraŭ senventeco kaj kontraŭ novaj ventegoj, sed ĝi ne rompiĝis sur iu roko, neniu ŝarko ĝin englutis. Pli ol tutan jaron ĝi vagadis, jen norden, jen suden, kiel la maraj fluoj ĝin irigis. Cetere ĝi estis sia propra sinjoro, tamen ankaŭ tio povas tedi.

La skriboportanta folieto, la lasta adiaŭ de la fianĉo al la fianĉino, povus kaŭzi nur grandan malĝojon, se ĝi trafus en la ĝustajn manojn.

Sed kie estis tiuj manoj, ili, kiuj en la tago de la fianĉiĝo sur la verda herbo lumis kiel blankiĝanta tolo sur la freŝa herbotero? Kie estis la filino de la peltisto? Kie estis eĉ la lando, kaj kiu lando estis plej proksime? Tion la botelo ne sciis; ĝi naĝis kaj naĝis, kaj fine tiu naĝado tute tedis ĝin, tio ne estis ĝia destino. Kaj tamen ĝi naĝis, ĝis ĝi fine alnaĝis al tero, al fremda lando. Ĝi ne komprenis eĉ unu vorton el tio, kion oni tie parolis, tio ne estis la lingvo, en kiu ĝi antaŭe aŭdis paroli, kaj multe oni perdas, se oni ne komprenas la lingvon.

Oni levis la botelon kaj pririgardis ĝin, la tie kuŝantan folieton oni rimarkis, elprenis, turnis kaj returnis, sed oni ne komprenis tion, kio estis skribita sur ĝi; oni komprenis, ke la botelo estis ĵetita el la ŝipo intence kaj ke sur la folio estas klarigita la kaŭzo de tio, sed kio en efektiveco tie estas skribita; tio estis la enigmo, ― kaj oni denove ŝovis la folion en la botelon, kaj ĉi tiun oni starigis en granda ŝranko, en granda ĉambro, en granda domo.

Ĉiufoje, kiam venis fremduloj, oni elprenadis la folion, turnadis kaj returnadis ĝin, tiel ke la teksto, skribita per krajono, fariĝis ĉiam pli kaj pli nelegebla; fine neniu plu povis rekoni, ke tie troviĝis literoj. La botelo staris ankoraŭ unu jaron en la ŝranko, poste oni metis ĝin en la subtegmenton, kaj tie ĝin kovris polvo kaj araneaĵo. Tiam ĝi rememoris la pli bonajn tagojn, kiam en la freŝa arbaro ĝi enverŝis la ruĝan vinon kaj kiam ĝi balanciĝadis sur la ondegoj kaj havis en si transdonotan sekretan leteron, adiaŭan ĝemon.

Nun ĝi dum dudek jaroj staris en la subtegmento; ĝi povus stari ankoraŭ pli longe, se oni ne rekonstruus la domon. La tegmenton oni deĵetis, la botelon oni rimarkis kaj priparolis, sed ĝi ne komprenis la lingvon; la lingvon oni ne ellernas per tio, ke oni staras en la subtegmento, eĉ ne en la daŭro de dudek jaroj. "Se mi restus malsupre en la ĉambro," ĝi pensis, "tiam mi eble ĝin ellernus."

Nun oni ĝin purigis kaj tralavis, kaj ĝi vere tion bezonis; ĝi sentis sin tute klara kaj travidebla, en sia maljuneco ĝi fariĝis denove juna, sed la folieto, kiun ĝi estis portinta en si, dum la lavado tute sentaŭgiĝis.

Oni plenigis nun la botelon per semgrajnoj, ĝi ne sciis, de kia speco ili estis. Oni ĝin ŝtopis per korko kaj envolvis, ŝi plu ne vidis lumon nek eĉ lumeton, ne parolante jam pri suno aŭ luno, tamen "ion oni devas ja vidi, kiam oni vojaĝas", pensis la botelo. Sed ĝi nenion vidis, ― kompense ĝi faris la plej gravan aferon: ĝi vojaĝis kaj venis tien, kien ĝi devis veni; tie oni ĝin elpakis.

"Kiom multe ili tie en la eksterlando klopodis pri ĝi!" oni diris, "kaj malgraŭ tio ĝi tamen krevis!" Sed ĝi ne krevis. La botelo nun komprenis ĉiun vorton, kiun oni parolis, ĉar oni parolis en la lingvo, kiun ĝi estis aŭdinta ĉe la fandoforno kaj ĉe la vinkomercisto kaj en la arbaro kaj sur la ŝipo; la sola bona, ĝusta, malnova lingvo, kiun oni povas kompreni. Ĝi revenis en sian naskiĝlandon, ĝi ricevis saluton de bonveno. Pro granda ĝojo ĝi preskaŭ elsaltis al ili el la manoj, ĝi eĉ preskaŭ tute ne rimarkis, ke oni eltiris la korkon kaj ĝin mem oni ŝutmalplenigis kaj metis en la kelon, por forigi kaj forgesi ĝin. En la hejmo estas plej bone, eĉ en kelo!

Tie neniam venis al ĝi en la kapon pripensi, kiel longe ĝi tie jam kuŝas; ĝi kuŝis tie oportune, kaj kiam ĝi jam longe estis kuŝinta, venis iam homoj, prenis la botelojn kaj ĝin ankaŭ.

En la ĝardeno estis granda festo; brulantaj lampoj pendis en girlandoj, paperaj lanternoj radiis kiel grandaj diafanaj tulipoj. Estis belega vespero, la aero estis kvieta kaj klara; la steloj lumis hele, kaj la novluno staris sur la ĉielo, en efektiveco oni vidis la tutan rondan lunon kiel blue-grizan globon kun ora bordero; por bonaj okuloj tio prezentiĝis tre bele.

La flankaj vojetoj estis ankaŭ prilumitaj, almenaŭ tiom, ke oni havu sufiĉe da lumo por la plua irado. Tie inter la plektobariloj estis starigitaj boteloj, el kiuj ĉiu havis kandelon, kaj inter ili staris ankaŭ nia malnova konato, kiu estis iam finonta kiel kolo de botelo, kiel akvovazeto por birdo. En tiu momento ĝi trovis ĉion ĉi tie senfine bela, ĝi estis denove en verdaĵo, ĝi denove partoprenis en festo kaj ĝojo, aŭdis kantadon kaj muzikon, la susuradon kaj zumadon de multe da homoj, precipe de tiu flanko de la ĝardeno, kie pendis la koloraj paperaj lanternoj. Estas vero, ke ĝi mem staris ĉe flanka vojeto, sed ĝuste tio donis materialon por meditado; la botelo staris kaj portis sian kandelon, staris ĉi tie por utilo kaj plezuro, kaj tio estas la plej ĝusta. En tia horo oni forgesas eĉ dudek jarojn, pasigitajn en subtegmento, kaj tion forgesi estas bone.

Tute antaŭ ĝi preteriris sola paro, brako sub brako, kiel tiu paro da gefianĉoj tie en la arbaro, la piloto kaj la filino de la peltisto; la botelo havis tian senton, kvazaŭ ĝi denove travivis tion. En la ĝardeno promenadis la gastoj de la dommastro kaj ankaŭ aliaj homoj, al kiuj estis permesite rigardi ĉi tiujn kaj la tutan belegecon. Inter ili iris ankaŭ unu maljuna fraŭlino; ĉiuj ŝiaj parencoj formortis, sed amikoj ne mankis al ŝi. Ŝi havis ĝuste la saman penson, kiel la botelo, ŝi pensis pri la verda arbaro kaj pri unu juna gefianĉa paro, kiu havis por ŝi tre grandan intereson, ĉar ŝi mem ja estis duono de tiu paro. Tiam ŝi estis festinta sian plej feliĉan horon, kaj ĝin oni neniam forgesas, eĉ se oni fariĝas tre maljuna fraŭlino. Sed ŝi ne rekonis la botelon, kaj ĉi tiu ne rekonis ŝin; tiel oni en la mondo preterpasas sin reciproke, ― ĝis oni sin denove renkontas, kaj tio okazis al ili ambaŭ, ili ja renkontiĝis en la urbo.

El la ĝardeno la botelo denove venis en la manojn de vinvendisto; oni ĝin plenigis per vino, kaj poste oni ĝin vendis al la aerveturisto, kiu la sekvantan dimanĉon intencis suprenflugi kun la balono. Estis grandega svarmo da homoj, kiuj venis de ĉiuj flankoj, por rigardi; eksonis regimenta muziko, kaj multe da preparoj estis faritaj. La botelo tion vidis el korbo, en kiu ĝi kuŝis apud vivanta kuniklo, kiu estis tute malgaja, ĉar ĝi sciis, ke ĝi devas flugi supren nur por poste esti faligata malsupren en paraŝuto. La botelo sciis nenion pri leviĝado nek pri falado, ĝi vidis, ke la balono ĉiam pli kaj pli ŝvelas, kaj kiam ĝi plu ne povis fariĝi pli granda, ĝi komencis leviĝadi ĉiam pli kaj fariĝis ĉiam pli maltrankvila. Subite la ŝnuregoj, kiuj ĝin tenis, estis distranĉitaj, kaj nun ĝi ekflugis supren kun la aerveturisto, la korbo, la botelo kaj la kuniklo. Bruege eksonis la muziko, kaj ĉiuj homoj kriis "hura!"

"Tio estas stranga ideo, tiel leviĝi en la aeron!" pensis la botelo; "tio estas tute nova ŝipveturado. Tie supre oni ja ne povas vagi!"

Multaj miloj da homoj rigardis la balonon, kaj la maljuna fraŭlino ankaŭ ĝin rigardis. Ŝi staris ĉe sia malfermita tegmenta fenestro, kie pendis la kaĝo kun la malgranda kanabeno, kiu tiam ankoraŭ ne havis glaseton por akvo, sed devis kontentiĝi je malgranda ligna kaliko. En la fenestro mem staris mirtujo, kiu estis ŝovita iom flanken, por ne esti elpuŝita, dum la maljuna fraŭlino sin klinis antaŭen, por rigardi. En la balono ŝi klare distingis la aerveturiston, kiu ellasis malsupren la kuniklon en la paraŝuto kaj poste trinkis por la sano de ĉiuj kaj post tio ĵetis la botelon alte supren en la aeron. La maljuna fraŭlino eĉ ne suspektis, ke ĝuste la saman botelon ŝi jam iam vidis flugantan antaŭ ŝi kaj ŝia amiko en ŝia tago de ĝojo, en la verda arbaro, en ŝia juneco.

La botelo ne havis tempon por pensi, tute ne atendita estis por ĝi tio, ke ĝi subite troviĝis sur la plej alta punkto de sia vivo. Turoj kaj tegmentoj kuŝis profunde sub ĝi, la homoj ŝajnis ne pli grandaj ol formikoj.

Jen ĝi malleviĝis, sed kun alia rapideco ol la kuniklo; la botelo transturniĝis en la aero, ĝi sentis sin tiel juna, tiel petolema, ĝi estis ankoraŭ duone plena de vino, sed ne longe. Kia vojaĝo! La suno prilumis la botelon, ĉiuj homoj observis ĝian flugadon, la balono jam delonge malaperis, kaj baldaŭ malaperis ankaŭ la botelo. Ĝi falis sur unu el la tegmentoj kaj rompiĝis, sed ĝiaj pecetoj estis ankoraŭ en tia svingiĝo, ke ili ne povis resti kuŝantaj, ili saltis kaj ruliĝis, ĝis ili atingis la korton kaj tie disrompiĝis en ankoraŭ pli malgrandajn pecetojn. Sole la kolo de la botelo restis nerompita, kaj oni ĝin detranĉis per diamanto.

"Ĝin oni povas bone uzi kiel akvovazeton por birdo!" diris la kelmastro; sed li mem havis nek birdon nek kaĝon, kaj estus ja tro granda postulo havigi al si ilin nur pro tio, ke li posedis botelkolon, kiun oni povas uzi kiel akvovazeton por birdo. La maljuna fraŭlino en la subtegmenta ĉambreto povis trovi uzon por ĝi, kaj tial la botelkolo venis supren, estis provizita per korko, kaj tiu ĝia parto, kiu antaŭe estis turnita supren, nun estis turnita malsupren, kiel ofte okazas ĉe ŝanĝo. Ĝi ricevis freŝan akvon kaj estis pendigita antaŭ la kaĝo de la malgranda birdo, kiu tiel laŭte kantis, ke oni aŭdis resonadon.

"Jes, vi povas kanti!" Tion diris la kolo de botelo, kaj ĝi estis ja siaspeca rimarkindaĵo, ĉar ĝi estis ja estinta en aerostato. Pli oni nenion sciis el ĝia historio. Nun ĝi pendis kiel birdvazeto, povis aŭdi, kiel la homoj malsupre sur la strato zumas kaj bruas, povis aŭdi la paroladon de la maljuna fraŭlino en ŝia ĉambreto. Ŝi ĝuste havis viziton, venis al ŝi samaĝa amikino, kaj ili babilis unu kun la alia, ― ne pri la kolo de botelo, sed pri la mirtujo ĉe la fenestro.

"Vere vi ne devas elĵeti tri spesmilojn por la edziniĝa krono de via filino!" diris la maljuna fraŭlino; "vi ricevos tian kronon de mi, kaj ĝi estos kun plej belegaj floraĵoj. Ĉu vi vidas, kiel bele tie staras la floreto? Tio estas markoto de tiu mirtujo, kiun vi donacis al mi unu tagon post mia fianĉiĝo, de tiu mirtujo, de kiu mi post paso de unu jaro estis detranĉonta al mi mian propran edziniĝan kronon, sed tiu tago ne venis. La okuloj, kiuj devis lumi al mi por ĝojo kaj beno en ĉi tiu vivo, ― ili fermiĝis. Sur la fundo de la maro li dormas trankvile, la anĝela animo! La arbeto fariĝis maljuna arbo, sed mi fariĝis ankoraŭ pli maljuna, kaj kiam la arbeto forvelkis, mi prenis ĝian lastan freŝan branĉon, plantis ĝin en la teron, kaj el la branĉo nun fariĝis granda arbeto, kiu fine tamen atingos la rolon de edziniĝa ornamo, fariĝos la edziniĝa krono de via filino!"

Larmoj staris ĉe tiuj vortoj en la okuloj de la maljuna fraŭlino; ŝi parolis pri la amiko de sia juneco, pri la fianĉiĝo en la arbaro. Ŝi pensis pri la toasto, kiu tiam estis eldirita, pensis pri la unua kiso; sed pri tio ŝi nenion diris, ŝi estis ja maljuna virgulino. Ŝi pensis pri tiom multaj da aferoj; sed pri tio ŝi ne pensis, ke tie antaŭ la fenestro troviĝas ankoraŭ rememoraĵo el tiu tempo, la kolo de botelo, kiu ekmuĝis, kiam la korko brue elsaltis. Sed la kolo de botelo ŝin ankaŭ ne rekonis, ĉar kvankam ĝi tre bone povus aŭdi la tutan historion, ĝi tamen tion ne faris.

Kial? Ĝi pensis nur pri si mem!