<< Plej bela rozo de la mondo H. C. Andersen: Fabeloj

Historio de la jaro

Tio estis en la lastaj tagoj de Januaro; terura neĝventego estis leviĝinta; unu neĝturniĝo post la alia kuris tra ĉiuj stratoj kaj stratetoj; la ekstera flanko de la fenestraj vitroj estis tute kovrita de la neĝo, kaj simile al lavangoj ĝi faladis de la tegmentoj. La homoj aspektis kvazaŭ forkurantaj de malamiko, ili kuris, ili flugis, ili faladis unuj al la aliaj en la brakojn, fortike apogis sin dum momento unu al la alia, kaj almenaŭ en tia maniero ili povis konservi la ekvilibron. La kaleŝoj kaj ĉevaloj estis kvazaŭ pudritaj, la servistoj, por iom ŝirmi sin kontraŭ la vento, staris kun la dorso al la kaleŝo, kaj la piedirantoj penis ŝirmi sin malantaŭ la kaleŝoj, kiuj en la profunda neĝo nur malrapide moviĝis antaŭen. Kiam fine la ventego kvietiĝis kaj laŭlonge de la domoj estis ŝovelita mallarĝa irvojeto, la homoj tamen haltadis ĉiufoje, kiam ili sin renkontis. Neniu el ili havis la deziron fari la unuan paŝon en la profundan neĝon, por preterlasi preter si la alian. Silente ili staradis, ĝis fine, kvazaŭ laŭ silenta interkonsento, ĉiu el ili elmetis unu piedon kaj enŝovis ĝin en la neĝamason.

Ĉirkaŭ la vespero fariĝis plena trankvileco, la ĉielo aspektis, kvazaŭ ĝi estus balaita kaj farita pli alta kaj pli travidebla, la steloj aspektis tute novegaj, kaj kelkaj el ili briletis blue kaj klare. Samtempe estis frosto, ke la neĝo kraketadis; facile la supra tavolo de la neĝo povus fariĝi tiel firma, ke en la sekvanta mateno ĝi povus porti sur si la paserojn; ĉi tiuj saltetadis tien kaj reen sur la lokoj, kie estis ŝovelite, sed multe da nutraĵo oni tie ne povis trovi, kaj estis terure malvarme.

"Pep!" diris unu pasero al alia, "tion oni nomas la nova jaro! Ĝi estas ja pli malbona ol la malnova! Ni povus tute bone restigi tiun. Mi estas kolera, kaj mi havas sufiĉan kaŭzon por tio."

"Jes, nun la homoj kuradis kaj faris al si reciproke novjarajn donacojn," diris malgranda duone rigidiĝinta pasero, "ili disbatis potojn ĉe la pordoj kaj estis treege ĝojaj, ke la malnova jaro nun forpasis. Mi ankaŭ estis tre ĝoja pri tio, ĉar mi atendis, ke ni nun ricevos varmajn tagojn, sed nenio el tio fariĝis. Frostas multe pli kruele ol antaŭe! La homoj faris eraron en la kalkulado de la tempo."

"Certe ili eraris!" diris alia pasero, kiu estis maljuna kaj havis jam blankan kapon, "ili havas ion, kion ili nomas kalendaro, objekton, kiun ili mem elpensis, kaj ili diras, ke ĉio iras konforme al tio, sed en efektiveco tio ne estas vero. Kiam venas la printempo, tiam komenciĝas la jaro, tio estas la irado de la naturo, kaj laŭ tio mi kalkulas!" "Sed kiam venos la printempo?" demandis la aliaj.

"Ĝi venos tiam, kiam la cikonio venos, sed ĝia veno estas tre nedifinita; ĉi tie en la urbo troviĝas neniu, kiu estus kompetenta pri tio, tie en la kamparo la homoj scias tion pli bone. Ĉu ni elflugu tien kaj atendu? Tie oni estas pli proksimaj al la printempo."

"Jes, tio povus esti bona!" diris unu el ili, kiu longe saltetis kaj pepis, sed en efektiveco nenion diris. "Mi tamen ĉi tie en la urbo havas kelkajn agrablaĵojn, pri kiuj mi timas, ke tie mi ilin ne havos. Sur ĉi tiu flanko de la strato en unu domo loĝas homa familio, al kiu venis en la kapon la saĝa ideo alfiksi al la muro tri aŭ kvar florpotojn kun la granda aperturo internen kaj kun la fundo eksteren. En tiu fundo estas farita tiel granda truo, ke mi povas oportune enflugi kaj elflugi. Tie mi kun mia edzo aranĝis nian neston, kaj el tie elflugis ĉiuj niaj infanoj. La homa familio ĉion aranĝis kompreneble nur por tio, ke ĝi havu la plezuron nin observi, alie ili certe tion ne farus. Ili ŝutas pecetojn da pano, ankaŭ por sia propra plezuro, kaj tiamaniere ni havas nutraĵon; tie oni kvazaŭ zorgas pri ni; tial mi pensas, ke mi restos kaj mia edzo restos, kvankam ni estas tre malkontentaj, ― ni tamen restos."

"Kaj ni elflugos en la kamparon, por vidi, ĉu la printempo ankoraŭ ne venas!" Kaj ili forflugis.

Tie en la kamparo regis plej forta vintra malvarmo; tie frostis ankoraŭ kelke da gradoj pli ol en la urbo. Akra vento blovis super la neĝokovritaj kampoj. La vilaĝano kun grandaj pugnogantoj sur la manoj sidis en sia glitveturilo kaj batadis per la brakoj sian korpon, por forigi la malvarmon. La vipo kuŝis sur liaj genuoj, la malgrasaj ĉevaloj kuris tiel, ke el ili iris vaporo, la neĝo kraketadis kaj la paseroj saltetadis en la vojsulkoj kaj suferis de frosto. "Pep! Kiam venos la printempo? Daŭras tiel longe!"

"Tiel longe!" eksonis de la plej alta neĝokovrita loko de la kampoj. Tio povis esti la eĥo, sed tio ankaŭ povis esti parolo de la stranga maljuna homo, kiu en vento kaj malbona vetero sidis sur la supro de neĝa monteto. Li estis tute blanka, kiel vilaĝano en blanka frisa surtuto, kun longaj blankaj haroj; blanka barbo, tute pala kaj kun grandaj helaj okuloj.

"Kiu estas la maljunulo tie?" demandis la paseroj.

"Tion mi scias!" diris maljuna korvo, kiu sidis sur barila paliso kaj estis sufiĉe afabla por konfesi, ke antaŭ Dio ni ĉiuj, eĉ ne esceptante ĝin mem, valoras ne pli ol tiuj malgrandaj birdoj, kaj tial ĝi ankaŭ honoris per interparolado la paserojn kaj donis al ili informojn. "Mi scias, kiu estas la maljunulo! Li estas la vintro, la maljuna homo de la pasinta jaro; li ne mortis, kiel diras la kalendaro, ne, li estas la prizorganto de la malgranda reĝido printempo, kiu baldaŭ venos. Jes, la vintro estas la reganto. Hu, vi malgranduloj, oni bone aŭdas, kiel vi tremas de frosto."

"Jes, ĉu tio ne estas la sama, kion mi ĉiam diradis!" diris la plej malgranda; "la kalendaro estas nur homa elpenso, kiu ne harmonias kun la naturo. Ili devus tion lasi al ni, al ni, kiuj estas pli delikataj estaĵoj." Pasis semajno, pasis preskaŭ du semajnoj. La arbaro estis nigra; la glaciiĝinta lago kuŝis peze kaj aspektis kiel rigidiĝinta plumba maso. La nuboj tute ne havis karakteron de nuboj, ili estis malseka glacie malvarma nebulo, kiu pendis super la lando. Amase flugis la grandaj nigraj kornikoj, sen kriado; oni havis la impreson, kvazaŭ ĉio dormas. Tiam super la lago ekglitis sunradio, kaj la lago briletis kiel fandita stano. La neĝa kovro sur la kampo kaj sur la monteto ne briletis plu kiel antaŭe; sed la blanka figuro, la vintro mem, ĉiam ankoraŭ tie sidis, direktinte la rigardon fikse al sudo. Li tute ne rimarkis, ke la neĝa kovro kvazaŭ trafalis en la teron kaj jen sur unu jen sur alia loko elmontriĝis verda placeto, kie tuj eksvarmis paseroj.

"Kvitit! kvitit! ĉu nun venas la printempo?"

"La printempo!" eksonis super la kampoj kaj herbejoj kaj tra la nigre brunaj arbaroj, kie freŝe verde briletis la musko ĉe la trunkoj de la arboj.

Kaj de sude fluge alvenis tra la aero la du unuaj cikonioj. Sur la dorso de ĉiu el ili sidis malgranda bela infano, knabo kaj knabino. Ili salute kisis la teron, kaj ĉie, kien ili metis siajn piedojn, elĝermis el sub la neĝo blankaj floroj. Mano en mano ili iris al la maljuna glacia homo, la vintro, almetis sin por nova saluto al lia brusto, kaj en la sama momento ili ĉiuj tri malaperis kaj la tuta pejzaĝo malaperis; densa malseka nebulo, granda kaj peza ĉion kovris. Iom post iom la aero ekmoviĝis, aperis vento, ĝi venis en formo de sinsekvaj puŝoj kaj forpelis la nebulon, la suno varme eklumis; la vintro mem malaperis, la belaj infanoj de la printempo sidis sur la trono de la jaro.

"Ĉi tio estas la vera nova jaro!" diris la paseroj, "nun ni certe denove ricevos niajn privilegiojn kaj krom tio kompenson pro la kruela vintro."

Kien ajn la du infanoj sin turnis, tie sur la arboj kaj arbetaĵoj aperis verdaj burĝonoj, tie la herbo fariĝis pli alta, la grenkampoj pli verdaj kaj luksaj. Kaj ĉirkaŭ si la malgranda knabino ŝutadis florojn; ŝi havis tre multe da ili en sia jupeto, ili troviĝis en tiel granda amaso, ke ĉiam ĝi estis plena, kiel ajn fervore ŝi ilin disŝutadis. En sia rapidemeco ŝi elŝutis veran floraĵan neĝon sur la pomarbojn kaj persikarbojn, tiel ke ili staris en plena parado, antaŭ ol ili havis verdajn foliojn.

Ŝi ekplaŭdis per la manoj, kaj la knabo plaŭdis, kaj tiam alvenis birdoj nesciate de kie, kaj ĉiuj pepis kaj kantis: "La printempo venis."

Estis belega vidaĵo. Tiu aŭ alia maljuna virineto eliris antaŭ la pordon en la lumon de la suno, enspiris la balzaman aeron kaj rigardis la flavajn florojn, kiuj kovris ĉiujn herbejojn, tute tiel, kiel en la tagoj de ŝia juneco. La mondo fariĝis denove juna. "Ekstere estas hodiaŭ belege!" diris ĉiuj.

La arbaro estis ankoraŭ mallume verda, plena de burĝonoj, sed la asperoloj jam ĉi estis, freŝaj kaj bonodoraj, la violoj staris en plena florado, la anemonoj kaj leontodoj disvolviĝis, eĉ en ĉiu herba trunketo estis suko kaj forto, ĉio prezentis kvazaŭ belegan tapiŝon, kiu invitis sidi; kaj sur ĝi sidis la juna paro de la printempo, kaj ili tenis sin reciproke je la manoj kaj kantis kaj ridetis kaj kreskis ĉiam pli kaj pli.

Kvieta pluvo falis sur ilin el la ĉielo; ili tion ne rimarkis, la guto de la pluvo kaj la larmo de ĝojo kunfandiĝis en unu guton. La fianĉo kaj la fianĉino kisis sin reciproke, kaj en unu momento la arboj en la arbaro disvolvis siajn burĝonojn. Kiam la suno leviĝis, ĉiuj arbaroj estis verdaj.

Kaj mano en mano la gefianĉoj promenadis sub la freŝa superpendanta laŭba tegmento, kie nur la radioj de la sunlumo kaj la ĵetata ombro donis koloralterniĝon en la verdaĵo. Virga pureco kaj refreŝiga aromo estis en la delikataj folioj; klare kaj vigle fluis la riveroj kaj torentoj inter la velure-verdaj junkoj kaj super la diversformaj ŝtonoj. "Ĉiam kaj eterne ĉio restas plena de vivo!" parolis la tuta naturo. Kaj la kukolo krietadis kaj la alaŭdo triladis, oni sentis la belegan printempon. Sed la salikoj ĉiuj portis ankoraŭ gantojn sur siaj floraĵoj, ili estis terure singardaj, kaj tio estas enuiga.

Pasis tagoj kaj semajnoj; premante kuŝis la varmo sur ]a tuta naturo; varmegaj aeraj ondoj fluis tra la greno, kiu fariĝis ĉiam pli flava. La blanka lotusa floro de la nordo etendis sur la arbaraj lagoj siajn grandajn verdajn foliojn super la supraĵo de la akvo, kaj la fiŝoj serĉis ombron sub ili. Sur tiu flanko de la arbaro, kiu estis ŝirmita kontraŭ la vento, kie la suno brulis sur la murojn de la domo kaj trae varmigis la disvolvitajn rozojn, kie la ĉerizarboj estis plene kovritaj de sukaj nigraj, preskaŭ varmegaj ĉerizoj, ― tie sidis la belega virino de la somero, la sama, kiun ni jam vidis antaŭe kiel infanon kaj kiel fianĉinon. Ŝi rigardis al la leviĝantaj mallumaj nuboj, kiuj ondoforme, simile al montoj, nigre-blue kaj peze leviĝadis ĉiam pli kaj pli alten. Kiel ŝtoniĝinta renversita maro, ili ĉiam pli kaj pli malleviĝadis al la arbaro, kie, kvazaŭ laŭ sorĉa frapo, ĉio mutiĝis. Ĉiu venteto kvietiĝis, ĉiu birdo silentis, seriozeco kaj atendado regis en la tuta naturo. Sed sur la vojoj kaj vojetoj la veturigantoj, rajdantoj kaj piedirantoj ekrapidis, por veni sub tegmenton kaj ŝirmon. Jen subite eklumis, kvazaŭ la suno ekbrilis, fulme, blindige, brulige, kaj sub rulanta krakego ĉio denove kaŝiĝis en mallumo. Torente ĵetiĝis malsupren la akvo; fariĝis nokto kaj fariĝis lumo, silento kaj tondro alternis. La junaj brunharaj trunkoj de la kanoj en la marĉo ondiĝadis tien kaj reen, la branĉoj de la arbaro kaŝiĝis sub akvaj gutoj, venis mallumo kaj lumo, silento kaj tondro. La herbo kaj la greno kuŝis kiel terenbatita, kiel forportita, de la fluo, kvazaŭ ĝi neniam plu povos releviĝi. Subite la pluvo aliformiĝis en apartajn gutojn, la suno eklumis, kaj de la trunketoj kaj de la folioj ekbrilis la akvaj gutoj kiel perloj, la birdoj kantis, la fiŝoj saltis super la akvon de la torento, la kuloj dancis, kaj tie sur la roko en la sala vipata marakvo sidis la somero mem, la forta viro kun la bone disvolvitaj membroj, kun la gutantaj haroj, ― rejunigita de la freŝa bano li sidis tie en la varma lumo de la suno. La tuta naturo ĉirkaŭe estis rejunigita, ĉio staris lukse, potence kaj bele; estis somero, la varma, belega somero.

Ĉarma kaj dolĉa estis la aromo, kiu blovetis de la luksa kampo de trifolioj, kie la abeloj zumadis ĉirkaŭ la antikva juĝloko; la volvotrunkoj de rubuso volviĝis super la oferaltaro, kiu, lavita de la pluvo, brilis en la lumo de la suno; kaj tien flugis la abelreĝino kun sia svarmo kaj demetis vakson kaj mielon. Neniu tion vidis krom la somero kaj lia forta edzino; por ili staris la altaro, kovrita per la oferdonoj de la naturo.

La vespera ĉielo radiis kiel oro, nenia preĝeja kupolo ornamas tiel riĉe, kaj la luno lumis inter la ĉielruĝo vespera kaj la ĉielruĝo matena. Estis somero.

Tagoj pasis, kaj semajnoj pasis. La brilpuraj rikoltiloj de la rikoltistoj brilis sur la grenkampoj, la branĉoj de la pomarbo fleksiĝis sub la ruĝvangaj fruktoj; la lupolo ĉarme odoris, kaj sub la avelarbetoj, kie la nuksoj pendis en formo de pezaj faskoj, sidis viro kaj virino, la somero kun sia serioza edzino.

"Kia riĉeco!" ŝi diris, "ĉirkaŭe nur beno, belaĵo kaj bonaĵo, kaj tamen, mi mem ne scias, mi tamen sopiras... ripozon, ripozon! Mi ne trovas por tio alian vorton! Jen ili jam denove plugas sur la kampo! Pli kaj ĉiam pli la homoj volas akiri! Vidu, la cikonioj kolektiĝas en amasojn kaj iras en kelka interspaco post la plugilo, la Egiptaj birdoj, kiuj portis nin tra la aero. Ĉu vi memoras ankoraŭ, kiel ni ambaŭ, estante ankoraŭ infanoj, venis en ĉi tiujn nordajn landojn? Florojn ni alportis, belegan sunlumon kaj verdajn arbarojn; al ili nun la vento jam faris malbonon, ili fariĝas brunaj kaj malhelaj, kiel la arboj de la sudo, sed ne portas orajn fruktojn kiel tiuj!"

"Ĉu vi volas ilin vidi?" diris la somero; "fariĝu do denove gaja!"

Kaj li levis sian brakon, kaj la folioj de la arbaro ricevis koloron ruĝan kaj oran; riĉa kolordiverseco aperis sur ĉiuj arbaroj. En la rozarbetaĵoj brilis fajreruĝaj rozofruktoj, sur la sambukaj branĉoj pendis grandaj, pezaj, nigre-brunaj beroj, la sovaĝaj kaŝtanoj maturaj elfalis el la malhele-verdaj ŝeloj, kaj en la arbaro duafoje floris la violoj.

Sed la reĝino de la jaro fariĝadis ĉiam pli kaj pli silenta kaj pala.

"Malvarma vento blovas!" ŝi diris, "la nokto alportas malsekan nebulon! Mi sopiras... al la lando de mia infaneco."

Ŝi vidis, kiel la cikonioj forflugis, ĉiu aparte, kaj ŝi etendis post ili la manojn. Ŝi rigardis supren al la nestoj, kiuj nun estis malplenaj, kaj tie en unu el ili kreskis longtrunketa cejano kaj en alia kreskis flava leontodo, kvazaŭ la nesto ekzistus nur por esti ŝirmilo kaj barilo ĉirkaŭ ĝi; kaj ankaŭ la paseroj scivole enrigardis tien.

"Pep! Kio do fariĝis kun la gesinjoroj? Videble ili ne povas tratoleri, ke blovas iom malvarmete, kaj tial ili forkuris? Feliĉan vojaĝon!"

Pli kaj pli flavaj fariĝis la folioj de la arbaro, unuj post la aliaj ili defalis, aperis la aŭtunaj ventegoj, la jaro kliniĝis al sia fino. Sur la kovrilo el la velkintaj folioj kuŝis la reĝino de la jaro kaj rigardis per mildaj okuloj supren al la briletantaj steloj, kaj ŝia edzo staris apud ŝi.

Ekpuŝo de la vento turne levis la foliojn!... Kiam ili returne falis malsupren, ŝi estis malaperinta, sed somera birdo, la lasta de la jaro, flugis tra la malvarma aero.

Nun venis la malsekaj nebuloj, la malvarmaj ventoj kaj la longaj mallumaj noktoj. La reganto de la jaro staris tie kun neĝblankaj haroj, sed li mem tion ne sciis, li pensis, ke tio estas la neĝaj flokoj, kiuj falis sur lin el la nuboj. Peza neĝa kovrilo kuŝis sur la verdaj kampoj.

La preĝejaj sonoriloj sonoris la komencon de la Kristnaska festo.

"La naskosonoriloj sonoras!" diris la reĝo de la jaro; "baldaŭ naskiĝos la nova paro da regantoj, kaj mi iros ripozi, kiel ŝi, ripozi sur la brilantaj steloj."

En la freŝa verda pinarbaro, kie kuŝis la neĝo, staris la anĝelo de Kristnasko kaj konsekris la junajn arbetojn, kiuj devis servi por la festo, "Ĝojo en la ĉambroj kaj sub la verdaj branĉoj!" diris la ĝisnuna reganto de la jaro, kiu en la lastaj semajnoj fariĝis neĝblanka maljunulo; "alproksimiĝas la tempo de mia ripozo, la juna paro de la jaro ricevas nun la kronon kaj la sceptron!"

"Kaj tamen la potenco apartenas ankoraŭ al vi!" diris la Kristnaska anĝelo, "la potenco, ne la ripozo! Lasu la neĝon kuŝi varmige super la juna semitaĵo! Lernu toleri, ke oni faras honoron al alia persono, dum vi estas ankoraŭ reganto, lernu esti forgesita kaj tamen vivi! La horo de via libereco venos, kiam venos la printempo!"

"Kiam venos la printempo?" demandis la vintro.

"Ĝi venos, kiam la cikonio venos."

Kun blankaj bukloj kaj neĝblanka barbo sidis la vintro, glacie malvarma, maljuna kaj fleksiĝinta, sed forta, kiel la vintra ventego kaj la potenco de la glacio sur la neĝamaso de la monteto, kaj li rigardis suden, kiel sidis kaj rigardis siatempe la antaŭa vintro. La glacio krakis, la neĝo kraketis, la glitkurantoj svingiĝadis sur la brilantaj lagoj, kaj korvoj kaj kornikoj faradis bonan efekton sur la blanka subaĵo, nenia venteto moviĝis. En la silenta aero la vintro kunmetis la manojn, kaj la glacio fariĝis firma ponto inter la landoj.

Jen denove venis paseroj el la urbo kaj demandis: "Kiu estas la maljunulo tie?" Kaj tie denove sidis la korvo, aŭ ĝia filo, kio estas indiferenta, kaj diris al ili: "Tio estas la vintro! La maljuna viro de la pasinta jaro. Li ne mortis, kiel diras la kalendaro, sed li estas la prizorganto de la printempo, kiu baldaŭ venos!"

"Kiam venos la printempo?" diris la paseroj; "tiam ni ricevos bonan tempon kaj pli bonan regadon. La malnova neniom taŭgas."

En silentaj pensoj la vintro kapsalutis la senfolian malluman arbaron, kie ĉiu arbo montris la belajn formojn kaj fleksiĝojn de siaj branĉoj; kaj dum la vintra dormado malleviĝis la glacie malvarmaj nebuloj de la nuboj, la reganto sonĝis pri la tempo de sia juneco kaj de sia vira aĝo, kaj ĉe la komenco de la tagiĝo la tuta arbaro aperis bele kovrita de prujno; tio estis la somera sonĝo de la vintro; nur la lumo de la suno metis finon al la bela sonĝo.

"Kiam venos la printempo?" demandis la paseroj.

"La printempo!" eksonis eĥe de la neĝokovritaj montetoj. Kaj la suno lumis pli kaj pli varme, la neĝo fandiĝis, la birdoj pepis: "La printempo venas!"

Kaj alte tra la aero venis la unua cikonio, ĝin sekvis la dua; bela infano sidis sur la dorso de ĉiu el ili, kaj ili malleviĝis sur la liberan kampon, kisis la teron kaj kisis la maljunan silentan viron, kaj simile al Moseo sur la monto li malaperis, forportita de nebula nubo.

La historio de la jaro finiĝis.

"Tio estas tute ĝusta!" diris la paseroj, "kaj ankaŭ tre bela, sed ĝi ne estas konforma al la kalendaro, kaj tial ĝi estas erara."