<< Bona humoro H. C. Andersen: Fabeloj

Kora sufero

Tio, kion ni nun volas rakonti, en efektiveco estas historio en du partoj; la unua parto povus resti nerakontita, ― ĝi tamen donos al ni antaŭsciigojn, kaj tiaj ĉiam estas utilaj.

Ni loĝis en la kamparo, en bieno. Unu tagon okazis, ke la tieaj gemastroj forestis. Tiam aperis unu virino el la plej proksima vilaĝo; ŝi havis kun si sian mopson kaj venis, kiel ŝi diris, por proponi akciojn de sia tanejo. Ĉar ŝi havis ĉiujn siajn paperojn kun si, ni konsilis al ŝi, ke ŝi metu ilin en koverton kaj skribu sur ĉi tiu la adreson de la bienmastro: "Ĝenerala milita komisario, bienmastro, k. t. p."

Ŝi obeis, prenis la plumon, haltis kaj petis nin, ke ni ankoraŭ unu fojon ripetu al ŝi la adreson, sed malrapide. Ni tion faris, kaj ŝi skribis: sed meze de la vortoj "ĝenerala milita" ŝi denove haltis, ekĝemis kaj diris: "Mi estas nur virino!" La mopson ŝi dum la skribado metis sur la plankon, kaj ĝi akceptis tiun traktadon kun murmurado, ĉar ĝi ja ankaŭ estis kunprenita por sia plezuro kaj por sia sano, kaj en tiaj okazoj oni ne devas esti metata sur la plankon. Plata nazo kaj grasa dorso estis ĝiaj generalaj distingaj signoj.

"Ĝi ne mordas!" diris la virino; "ĝi plu ne havas dentojn. Ĝi estas kiel membro de la familio, fidela kaj defendema, sed ofte miaj nepoj ĝin incitas; ili ludas edziĝofeston, kaj tiam ĝi ĉiam devas esti la fianĉino, sed tio ĝin lacigas, la kompatindan beston."

Ŝi transdonis al ni siajn paperojn kaj prenis la mopson sur la brakon.

Tio estas la unua parto, kiun ni povus ne rakonti.

"La mopso mortis!" tio estas la dua parto.

Estis unu semajno poste; ni venis en tiun vilaĝon kaj ekloĝis en la hoteleto. Niaj fenestroj estis turnitaj al la korto, kiu per barilo estis dividita en du partojn; en unu parto pendis feloj kaj haŭtoj, krudaj kaj tanitaj; tie staris ĉiaj laboriloj necesaj por tanejo, kaj la tanejo apartenis al nia vidvino. La mopso estis mortinta tiun matenon kaj enterigita tie sur la korto. La nepoj de la vidvino, t. e. de la tanistino ― ĉar la mopso neniam estis edzigita ― albatis la tombon, kaj tio estis bela tombo, estis kredeble plezuro kuŝi en ĝi.

La tombo estis ĉirkaŭbarita per potkrevitaĵoj kaj ŝutkovrita per sablo; ili starigis sur ĝi bierbotelon kun la kolo supren, kaj tio tute ne estis alegoria.

La infanoj dancis ĉirkaŭ la tombo, kaj la plej aĝa el la knaboj, praktika junulo sepjara, proponis, ke oni faru el la tombo publikan ekspozicion, nome por ĉiuj infanoj de la sama strato. Pro la eniro oni pagu unu butonon, kaj tio estis io, kion posedis ĉiu knabo kaj kion li povis ankaŭ liveri al la knabinoj; kaj tiu propono estis unuanime akceptita.

Kaj ĉiuj infanoj el la strato kaj el la flanka strato venis kaj pagis ĉiu sian butonon. Inter ili troviĝis pli ol unu, kiu en tiu posttagmezo povis iri nur kun unu ŝelko, sed kompense li vidis la tombon de la mopso, kaj tio valoris sufiĉe.

Sed ekstere, antaŭ la korto de la tanejo, tute apud la pordo, sidis malgranda ĉifonvestita knabino, ĉarma infano kun plej belaj buklaj haroj kaj kun okuloj tiel bluaj kaj helaj, ke estis plezuro rigardi ilin. Ŝi ne diris eĉ unu vorton, ŝi eĉ ne ploris, sed ĉiufoje, kiam la pordo estis malfermata, ŝi rigardadis tiel malproksimen, kiel ŝi povis. Ŝi ne posedis butonon, kiel ŝi sciis, kaj tial ŝi malĝoje restis ekstere, staris tie, ĝis ĉiuj vidis la tombon kaj ĉiuj foriris. Tiam ŝi sidiĝis, almetis la malgrandajn brunajn manojn al la okuloj kaj abunde ekverŝis larmojn; ŝi sola ne vidis la tombon de la mopso. Tio estis kora sufero, tre granda, tia ke ofte eĉ la suferoj de plenkreskuloj ne povas esti pli grandaj.

Ni vidis tion de supre, ― kaj kiam oni vidas tion de supre, oni facile povas rideti pri tio, kiel ankaŭ pri multaj el niaj propraj kaj fremdaj suferoj! Tio estas la historio, kaj kiu ĝin ne komprenas, tiu povas preni akciojn de la tanejo de la vidvino.