<< Ib kaj malgranda kristino H. C. Andersen: Fabeloj

Johanĉjo-malsaĝulo

Tie en la kamparo estis malnova biena domo, kaj en ĝi loĝis bienposedanto, kiu havis du filojn, kiuj estis tiel spritaj, ke eĉ duono de tiu spriteco sufiĉus. Ili volis svatiĝi al la filino de la reĝo, kaj por tio ili havis la rajton, ĉar la reĝidino lasis sciigi, ke ŝi prenos kiel edzon tiun, kiu plej lerte kaj plej saĝe povos interparoli kun ŝi.

Ambaŭ dum ok tagoj sin preparis, tio estis la plej longa tempo, kiu estis donita al ili por tio, sed ĝi estis sufiĉa, ĉar ili havis antaŭklerecon, kio ĉiam estas utila. Unu el ili sciis parkere la tutan latinan leksikonon kaj tri jarlibrojn de la urba gazeto, kiel de la komenco ĝis la fino, tiel ankaŭ returne. La dua konatiĝis kun ĉiuj paragrafoj de ĉiuj korporaciaj leĝoj kaj kun tio, kio devas scii ĉiu korporaciestro. Tiamaniere, li pensis, li povas paroli pri aferoj regnaj kaj sciencaj. Krom tio li povosciis brodi ŝelkojn, ĉar li estis kapabla kaj lerta.

"Mi ricevos la reĝidinon!" ili ambaŭ diris, kaj tial ilia patro donis al ĉiu el ili po unu bela ĉevalo; tiu, kiu sciis parkere la leksikonon kaj la gazetojn, ricevis ĉevalon karbonigran, kaj tiu, kiu estis kompetenta pri korporaciaĵoj kaj povosciis brodi, ricevis laktoblankan; kaj post tio ili ŝmiris al si la angulojn de la buŝo per fiŝoleo, por ke ili fariĝu pli flekseblaj. Ĉiuj servistoj estis malsupre sur la korto, por vidi, kiel ili sidiĝas sur ĉevalon. En tiu momento aperis la tria frato, ― ĉar estis tri da ili, sed neniu kalkulis la trian kiel fraton, ĉar li ne posedis tiel saman miregindan instruitecon kiel la du allaj, kaj ĉiuj nomadis lin nur Johanĉjo-malsaĝulo.

"Kien vi volas iri, ke vi metis sur vin la festan surtuton?" li demandis. "Al la kortego, por interparoli kun la reĝidino! Ĉu vi ne aŭdis, kio estis tamburita en la tuta lando?" Kaj ili rakontis al li tion.

"Ĉu vere! En tia okazo mi ankaŭ devas tie esti!" diris Johanĉjo-malsaĝulo, kaj la fratoj ridis pri li kaj forrajdis.

"Patro, donu al mi ĉevalon!" diris Johanĉjo-malsaĝulo. "Mi ricevas grandan deziron edziĝi. Se ŝi min prenos, tiam ŝi min prenos, kaj se ŝi min ne prenos, tiam mi tamen ŝin prenos!"

"Kia babilaĵo!" diris la patro. "Al vi mi ne donos ĉevalon. Vi ja ne povoscias paroli! Viaj fratoj, tio estas io alia, ili estas bonegaj bravuloj!"

"Se vi ne volas doni al mi ĉevalon," diris Johanĉjo-malsaĝulo, "mi prenos la kapron, ĝi apartenas al mi kaj povas min porti!" Kaj li sidiĝis rajde sur la kapro, frapis ĝiajn flankojn per siaj kalkanoj kaj forgalopis laŭlonge de la landvojo. Hu, kiel rapide li rajdis! "Jen mi venis!" ekkriis Johanĉjo-malsaĝulo kaj komencis kanti tiel, ke ĉie aŭdiĝis resonoj.

La fratoj rajdis antaŭen tute silente; ili ne parolis eĉ unu vorton, ili devis ankoraŭ unu fojon pripensi ĉiujn bonajn ideojn, kiujn ili intencis elmeti.

"He ho! he ho!" kriis Johanĉjo-malsaĝulo, "jen mi venis! Vidu, kion mi trovis sur la vojo!" Ĉe tiuj vortoj li montris al ili mortintan kornikon, kiun li trovis.

"Malsaĝulo!" ili kriis al li, "kion vi volas fari kun ĝi?"

"Mi ĝin donacos al la reĝidino!"

"Jes, faru tion!" ili diris, ridis kaj rajdis pluen.

"He ho! he ho! Jen mi venis! Vidu, kion mi nun trovis! Tion oni ne trovas sur la vojo ĉiutage!"

La fratoj denove sin returnis, por vidi la maloftan trezoron.

"Malsaĝulo!" ili diris, "tio estas ja malnova ligna ŝuo, kies supra parto defalis! Ĉu ankaŭ ĉi tion la reĝidino ricevos?"

"Ŝi ĝin ricevos!" diris Johanĉjo-malsaĝulo, kaj la fratoj ridis, rajdis pluen kaj antaŭiĝis al li je granda distanco.

"He ho! he ho! Jen mi venis!" ekkriis Johanĉjo-malsaĝulo. "Ha, fariĝas ĉiam pli bone! He ho! He ho! Tio estas nekomparebla!"

"Kion vi nun denove trovis?" demandis la fratoj.

"Ho!" diris Johanĉjo-malsaĝulo, "en efektiveco pri tio oni ne parolas! Sed kiel forte ŝi ĝojos, la reĝidino!"

"Fi!" diris la fratoj, "tio estas ja ŝlimo, kiu estas elĵetita el la vojaj fosoj."

"Tute vere!" diris Johanĉjo-malsaĝulo, "kaj ĝi estas de plej delikata speco, tiel ke oni ĝin tute ne povas teni en la mano!" Kaj li plenigis al si per tio la poŝon.

Sed la fratoj rajdis tiel rapide, kiel ili povis, kaj antaŭiĝis al li je tuta horo. Ili haltis ĉe la urba pordego, kie la svatiĝantoj, laŭ la ordo de sia alveno, estis numerataj kaj starigataj en vicoj, po ses en unu vico, kaj tiel dense, ke ili ne povis movi la brakojn. Tio estis tre bona, ĉar alie ili reciproke deŝirus al si la vestojn.

Ĉiuj aliaj loĝantoj de la lando staris ĉirkaŭe de la palaco, ĝis la fenestroj, por vidi, kiel la reĝidino akceptas la svatiĝantojn. Strange! Apenaŭ iu el ili transpaŝis la sojlon de ŝia ĉambro, tuj lia oratora talento lin forlasis.

"Ne taŭgas!" diris la reĝidino. "For!"

Jen venis tiu el la fratoj, kiu sciis parkere la leksikonon, sed dum la longa starado en la vicoj li ĝin tute forgesis. Krom tio la planko knaris kaj la plafono estis el spegula vitro, tiel ke li vidis sin mem starantan surkape, kaj ĉe ĉiu fenestro staris tri skribistoj kaj unu urba plejaĝulo, kiuj enskribis ĉion, kio estis parolata, por ke ĝi tuj trafu en la gazetojn kaj povu esti vendata pro du spesdekoj ĉe ĉiu stratangulo. Estis terure, estis timegige! Kaj aldone al ĉio la forno estis tiel forte hejtita, ke ĝi estis arderuĝa.

"Ĉi tie estas tre varmege!" komencis sian paroladon la svatiĝanto.

"Ĝi venas de tio, ke mia patro hodiaŭ rostas junajn kokojn!" diris la reĝidino.

Be! li staris senhelpe, tian respondon li ne atendis; eĉ unu vorton li ne povosciis diri, ĉar li pensis, ke li esprimis eksterordinare profundpensan opinion. Be!

"Ne taŭgas!" diris la reĝidino. "For!" Kaj li devis foriĝi. Venis la dua frato.

"Ĉi tie estas tre varmege!" li diris.

"Jes, ni rostas hodiaŭ junajn kokidojn!" respondis la reĝidino.

"Kion vi bonvo...?" li demandis, kaj ĉiuj skribistoj enskribis: "kion vi bonvo...."

"Ne taŭgas!" diris la reĝidino. "For!"

Nun venis Johanĉjo-malsaĝulo, kiu sur sia kapro enrajdis rekte en la ĉambron. "Estas ja terura varmego!" li diris.

"Ĝi venas de tio, ke mi rostas junajn kokojn!" respondis la reĝidino. "Tio estas ja bonega!" diris Johanĉjo-malsaĝulo; "en tia okazo mi kredeble povos ankaŭ rosti kornikon!"

"Volonte mi faros al vi la komplezon!" respondis la reĝidino, "sed ĉu vi havas ion, en kio oni povus ĝin rosti? ĉar mi havas ĉi tie nek poton nek paton."

"Sed tio ne mankas al mi!" ĝoje ekkriis Johanĉjo-malsaĝulo. "Jen estas bonega kuirvazo?" Kaj li eltiris la malnovan lignan ŝuon kaj metis en ĝin la kornikon.

"Tio ŝufiĉas por tuta tagmanĝo!" diris la reĝidino. "Sed kie ni prenos la saŭcon?"

"Ĝin mi havas en la poŝo!" diris Johanĉjo-malsaĝulo ridetante. "Mi havas tiom multe; ke mi ne bezonas ŝpari!" Kaj li elverŝis iom da ŝlimo el la poŝo.

"Tio al mi plaĉas!" diris la reĝidino; "vi povoscias ja respondi, vi povoscias paroli, kaj vin mi volas fari mia edzo! Sed ĉu vi scias, ke ĉiu vorto, kiun ni diras kaj diris, estas enskribata kaj morgaŭ aperos en la gazetoj? Ĉe ĉiu fenestro vi vidas tri skribistojn kaj unu urban plejaĝulon, kaj la plejaĝulo estas la plej malbona, ĉar li ne bone aŭdas!" Tion ŝi diris nur por timigi lin. Kaj ĉiuj skribistoj ridis kaj faris inkmakulon sur la planko.

"Tiuj sinjoroj tie!" respondis Johanĉjo-malsaĝulo. "Nu, al la plejaĝulo mi devas fari plej bonan donacon!" Li elturnis siajn poŝojn kaj ĵetis al la plejaĝulo la tutan ŝlimon rekte en la vizaĝon.

"Bone vi helpis al vi!" diris la reĝidino. "Tion mi ne povoscius fari! Sed mi tion kredeble ankoraŭ lernos!"

Kaj tiamaniere Johanĉjo-malsaĝulo fariĝis reĝo, ricevis edzinon kaj kronon kaj sidis sur trono, kaj ĉion ĉi tion ni eksciis el la gazeto de la urba plejaĝulo, ― kiu cetere ne estas plene fidinda.