<< Historio H. C. Andersen: Fabeloj

Muta libro

Ĉe la granda vojo meze en la arbaro staris soleca vilaĝana domo, al kiu la eniro kondukis tra la korto; varme lumis la suno, ĉiuj fenestroj estis malfermitaj, vivo kaj movado regis interne, sed sur la korto, en floranta siringa laŭbo, staris nefermita ĉerko; la mortinto estis jam elmetita, ĉar en tiu antaŭtagmezo devis okazi la enterigo. Neniu staris malĝoje apud la mortinto nek rigardis lin afliktite, neniu ploris pri li, lia vizaĝo estis kovrita per blanka tuko, kaj sub lian kapon estis metita granda dika libro, kies folioj konsistis el griza papero en plej granda formato. Inter ĉiuj du folioj de la libro kuŝis velkintaj floroj, forgesitaj kaj kaŝitaj, tuta herbario, kolektita en diversaj lokoj. Laŭ lia propra postulo tio devis esti metita kun li en lian tombon. Kun ĉiu floro estis ligita ĉapitro el lia vivo.

"Kiu estas la mortinto?" ni demandis, kaj oni respondis: "La maljuna Upsala studento! Oni diras, ke li estis iam kapabla homo, ke li komprenis fremdajn lingvojn, ke li povosciis kanti kaj verki kantojn. Sed poste io stariĝis sur lia vojo, kaj tiam li komencis dronigadi siajn pensojn kaj sin mem en brando. Kiam lia sano estis ruinigita, li venis en la kamparon, kie oni pagis por lia loĝado kaj manĝado. Li estis pia kiel infano, kiam nur ne atakis lin lia nigra spirito, ĉar tiam li fariĝadis nekvietigebla kaj kuradis tra la arbaro kiel ĉasata besto. Sed ĉiufoje, kiam ni sukcesis venigi lin returne hejmen, kiam ni sukcesis enigi en lian manon la libron kun la sekigitaj kreskaĵoj, tiam li povis sidi antaŭ ĝi dum la tuta tago, pririgardi unu kreskaĵon post la alia, kaj ofte sur liaj vangoj fluis larmoj. Dio scias, pri kio li pensis tiam! Sed li petis, ke oni metu al li la libron en la ĉerkon, kaj nun ĝi kuŝas apud li, kaj baldaŭ oni alnajlos super li la fermoplaton, kaj li kuŝos kviete en la malvarma tombo."

Oni levis la kadavran tukon; paco estis sur la vizaĝo de la mortinto, radio de la suno falis sur ĝin. Hirundo rapidege enflugis en la laŭbon, kaj, gaje pepinte super la kapo de la mortinto, ĝi ne haltinte flugis returne.

Kiel strange estas al ni en la animo ― ni ĉiuj tion spertis ― kiam ni denove elprenas malnovajn leterojn el nia juneco kaj legas ilin. Tiam releviĝas kvazaŭ tuta vivo kun ĉiuj siaj esperoj, kun ĉiuj siaj zorgoj. Kiom multe el tiuj homoj kun kiuj ni en tiu tempo tiel amike interrilatis, estas nun mortintaj por ni, kvankam ili ankoraŭ vivas; sed longe, longe ni ne pensis pri tiuj, pri kiuj ni iam esperis, ke ni restos en intima rilato kun ili, ke ni reciproke dividos inter ni malĝojon kaj ĝojon.

La sekiĝinta kverka folio en la libro rememorigas pri amiko, lerneja amiko, amiko por la tuta vivo. Li alfiksis la folion al la studenta ĉapo tie en la verda arbaro, kiam la ligo estis farata por la tuta vivo. Kie li nun vivas? La folio konserviĝis, la amikeco forgesiĝis! Jen estas fremdlanda florvarmeja kreskaĵo, tro delikata por la ĝardenoj de la nordo, ― ŝajnas, kvazaŭ ekzistas ankoraŭ la bonodoro en ĉi tiuj folioj! Ŝi donis ĝin al li, la fraŭlino el la nobela ĝardeno. Jen estas la akvolilio, kiun li mem deŝiris kaj malsekigis per maldolĉaj larmoj, kun la maldolĉaj larmoj la lilio el la sensalaj akvoj. Kaj jen estas urtiko, ― kion diras ĝia folio? Kion li pensis, kiam li ĝin deŝiris, kiam li ĝin konservis? Kaj jen estas konvalo el la soleco de la arbaro; jen estas lonicero el la florpoto de la drinkejo, kaj jen estas nudaj akraj herbaj trunketoj!...

La floranta siringo klinis siajn freŝajn bonodorajn floraĵojn super la kapon de la mortinto; la hirundo denove preterflugas: "kvivit! kvivit!" Nun venas la portistoj kun najloj kaj martelo, la fermoplaton oni metas super la mortinton, lia kapo ripozas sur la muta libro.

Konservita-forgesita!