<< Lasta perlo H. C. Andersen: Fabeloj

Du pavimbatiloj

Ĉu vi iam vidis pavimbatilon? Tion, kion la pavimistoj ofte nomas "virgulino", instrumenton, kiun ili uzas por la batebenigo de la ŝtona pavimo. Ĝi estas tuta el ligno, malsupre ĝi estas larĝa kaj ĉirkaŭita de fera ringego, kaj supre mallarĝa kaj havanta tenilon, kiu prezentas kvazaŭ ĝiajn brakojn.

Sur unu korto staris du tiaj pavimbatiloj, ili staris meze de ŝoveliloj, mezuriloj kaj puŝĉaroj. Inter ili disvastiĝis la famo, ke la pavimbatiloj ne devas plu esti nomataj "virgulinoj", sed "stampiloj", kaj ke tio en la lingvo de la pavimistoj estas la plej nova kaj de nun la sole ĝusta nomo por tio, kion ni en la antaŭa tempo nomadis "virgulino".

Inter ni homoj ekzistas kategorio da personoj, kiujn oni nomas "emancipitaj virinoj"; al tiu kategorio apartenas pensionestrinoj, akuŝistinoj, dancistinoj, kiuj povoscias stari sur unu piedo, modistinoj kaj vartistinoj, kaj al tiu kategorio de emancipitinoj alkalkulis sin ankaŭ la du "virgulinoj" sur la korto; en la vojkonstrua oficejo ili estis konataj kiel virgulinoj, kaj ili neniel volis forrifuzi sian bonan malnovan nomon kaj lasi sin nomi "stampiloj".

"Virgulino estas homa nomo," ili diris, "sed stampilo estas objekto, kaj ni ne permesos, ke oni nin nomaĉu objekto."

"Mia fianĉo estus preta forrifuzi mian manon," diris la pli juna, kiu estis fianĉigita kun ŝtipbatilo; tio estas aparato, servanta al enbatado de ŝtipoj, ĝi faras sekve en maldelikata formo tion saman, kion la virgulino faras en formo delikata. "Li volas havi min kiel virgulinon, sed kiel stampilon eble ne, kaj tial mi ne povas permesi, ke oni min rebaptu."

"Mi preferas lasi derompi al mi ambaŭ brakojn!" diris la pli maljuna.

Sed la puŝĉaro havis alian opinion, kaj la puŝĉaro estis persono respektinda, ĉar ĝi mem rigardis sin kiel kvaronon da kaleŝo, pro tio, ke ĝi moviĝadis sur unu rado.

"Mi devas diri al vi, ke la nomo virgulino estas sufiĉe vulgara kaj multe ne tiel bontona, kiel la nomo stampilo, ĉar per la portado de ĉi tiu nomo vi estos alligata al la klaso de sigeliloj, kaj pensu ekzemple pri la sigelo de konfido! Mi sur via loko volonte forrifuzus la nomon virgulino." "Neniam! Por tio mi estas tro maljuna!" diris la pli aĝa.

"Kredeble vi ne aŭdis ankoraŭ pri la Eŭropa neceseco!" diris la maljuna honesta mezurilo. "Oni devas sin limi, sin discipline submeti, alkonformiĝi al la tempo kaj al la bezono, kaj se estas starigita leĝo, ke virgulino estu nomata stampilo, tiam ĝi nepre devas esti nomata stampilo. Ĉiu objekto havas sian propran mezuron."

"Nu," diris la pli juna, "se jam nepre devas fariĝi ŝanĝo, mi lasus nomi min fraŭlino; "fraŭlino"; almenaŭ ĉiam enhavas al si la ideon pri virgulino."

"Sed mi preferas lasi dishaki min en pecetojn," diris la maljuna virgulino.

Nun komenciĝis la laboro; la virgulinoj ekveturis, oni metis ilin sur la puŝĉaron, kaj tio en ĉiu okazo estis delikateco, sed oni tamen ilin nomis stampiloj.

"Vir...!" ili diris, batante la pavimon. "Vir...!" kaj ne multe mankis, ke ili elparolu la tutan vorton "virgulino", sed ili mallonge interrompis la vorton, ili retenis tion, kio jam ŝvebis ĉe ili sur la lango, ĉar ili komprenis, ke al ili ne estas permesite protesti. Sed reciproke ili nomadis sin virgulino kaj laŭdadis la bonan malnovan tempon, kiam oni ĉiun objekton nomadis laŭ ĝia vera nomo kaj kiam oni estis nomata virgulino, se oni estis virgulino. Kaj virgulinoj ili ambaŭ restis, ĉar la ŝtipbatilo, la granda martelego, efektive forrifuzis la manon de la pli juna; kun stampilo li volis havi nenion komunan.