<< Ekzistas diferenco H. C. Andersen: Fabeloj

Malnova tomba ŝtono

En malgranda urbeto, ĉe unu homo, kiu havis sian propran negocon en unu vespero de la jartempo, pri kiu oni diras "la vesperoj plilongiĝas", la tuta familio sidis kune en rondeto. Estis ankoraŭ trankvile kaj varme; la lampo brulis, la longaj flankkurtenoj pendis antaŭ la fenestroj, sur kiuj staris florpotoj, kaj ekstere estis hela lunlumo. Sed pri tio ili ne parolis; ili parolis pri malnova granda ŝtono, kiu kuŝis malsupre sur la korto, tute apude de la kuireja pordo, sur kiu la servistinoj ofte starigadis la purigitajn kuprajn vazojn, por ke ili sekiĝu en la suno, kaj kie la infanoj volonte ludadis, ― tio estis en efektiveco malnova tomba ŝtono.

"Jes," diris la mastro, "mi opinias, ke ĝi devenas el la malnova malkonstruita monaĥeja preĝejo; kiel la katedro, tiel ankaŭ la monumentoj kaj tombaj ŝtonoj estis disvenditaj. Mia formortinta patro aĉetis kelke da ili; oni disbatis ilin por la pavimado, sed ĉi tiu ŝtono restis, kaj de tiu tempo ĝi kuŝas sur la korto."

"Oni povas tre bone vidi, ke tio estas tomba ŝtono!" diris la plej aĝa el la infanoj; "oni povas ankoraŭ vidi sur ĝi sablan horloĝon kaj pecon de anĝelo, tamen la surskribo, kiu troviĝis sur ĝi, preskaŭ tute defrotiĝis, nur la nomo "Preben" kaj tuj post ĝi granda "S" kaj iom pli malsupre la vorto "Marta" estas ankoraŭ rekoneblaj; sed pli oni ne povas deĉifri, kaj ankaŭ tion oni rekonas nur post pluvo aŭ post lavo de la ŝtono."

"Ho Dio! tio estas la tomba ŝtono de Preben Svan kaj de lia edzino!"

ekkriis maljuna viro, kiu laŭ sia aĝo povis esti la avo de ĉiuj, kiuj troviĝis en la ĉambro. "Jes, tiuj geedzoj estis el la lastaj, kiujn oni enterigis sur la malnova monaĥeja tombejo. Tio estis maljuna bonkora paro el la tempo de mia knabeco; ĉiuj ilin konis kaj amis; ili estis la plej maljuna geedza paro en nia regiono. La homoj rakontis pri ili, ke ili posedas barelon da oro, kaj tamen ili estis vestitaj simple, per plej maldelikata ŝtofo, sed ilia tolaĵo estis blindige blanka. Tio estis bonega maljuna paro, Preben kaj Marta! Kiam ili sidis sur la benko, kiu staris sur la alta ŝtona ŝtuparo antaŭ la domo kaj super kiu la maljuna tilio etendis siajn branĉojn, kaj ili kapsalutadis amike kaj afable, tiam al la homoj fariĝis tre ĝoje en la animo. Ili estis senfine bonkoraj por la malriĉuloj, ili nutradis ilin, donadis al ili vestojn, kaj prudento kaj vera kristaneco montriĝadis en ilia tuta bonfarado. Kaj kion diri precipe pri la edzino! Mi memoras tiun tagon tre klare; mi estis malgranda knabo, kaj mi estis kun mia patro tie ĉe la maljuna Preben, kiam ŝi ĵus mortis; la maljuna homo estis tre ekscitita kaj ploris kiel infano. La kadavro kuŝis ankoraŭ en la dormoĉambro, tute apude de tiu ĉambro, en kiu ni sidis, ― li parolis kun mia patro kaj kun kelkaj najbaroj pri tio, kiel solece nun fariĝos ĉe li, kiel belege estis antaŭe, kiom multe da jaroj ili vivis kune kaj kiamaniere okazis, ke ili ekkonis kaj ekamis unu la alian. Kiel mi diris, mi estis tiam malgranda, kaj mi staris kaj aŭskultis, sed stranga sento ekkaptis min, kiam mi aŭskultis la maljunan homon kaj vidis, kiel li kun ĉiu momento fariĝadis pli vigla kaj ricevis ruĝajn vangojn, kiam li parolis pri la tago de la fianĉiĝo, pri tio, kiel ĉarma ŝi estis, kiom multe da malgrandaj senkulpaj ĉirkaŭvojoj li faris, por renkontiĝi kun ŝi. Li parolis pri la tago de la edziĝo, ĉe tio liaj okuloj lumis, li kvazaŭ ankoraŭ unu fojon travivis la feliĉan ĝojan tempon, ― kaj dume ŝi kuŝis tie senviva en la apuda ĉambro, maljuna virino, kaj li estis maljuna viro kaj parolis pri la tempo de la espero... jes, jes, tiel iras la aferoj! Tiam mi estis nur infano, kaj nun mi estas maljuna kiel Preben Svan. La tempo iras kaj ĉio ŝanĝiĝas! Mi memoras plej klare la tagon de ŝia enterigo; la maljuna Preben iris tuj post la ĉerko. Kelke da jaroj antaŭe la geedzoj lasis pretigi por si sian tomban ŝtonon kun surskribo kaj nomoj, lasante libera nur la lokon por la jaro de la morto; vespere oni elveturigis la ŝtonon kaj metis ĝin sur la tombon, ― kaj unu jaron poste oni ĝin denove levis kaj oni metis la maljunan Preben apud lia edzino. Ili ne restigis tian riĉecon, kiel la homoj supozis kaj asertis! La postrestaĵo transiris al parencoj, kiuj loĝis tro malproksime kaj pri kies ekzistado oni antaŭe nenion iam aŭdis. Ilian domon el trabaĵoj kun la benko sur la alta ŝtona ŝtuparo sub la tilio oni laŭ ordono de la magistrato malkonstruis, ĉar ĝi estis tro kaduka, por ke oni povu lasi ĝin stari. Kiam poste oni faris tion saman kun la monaĥeja preĝejo kaj la tombejon oni fermis, tiam la tomba ŝtono de Preben kaj Marta, kiel ankaŭ ĉio alia, kio tie troviĝis, trafis en la manojn de diversaj aĉetantoj, kaj okazis tiel, ke tiu ŝtono ne estis disbatita kaj uzita, sed kuŝas ankoraŭ sur la korto kiel ludloko por la infanoj kaj kiel sekigloko por la purigitaj kupraj vazoj. La pavimita strato kondukas nun super la ripozejo de la maljuna Preben kaj de lia edzino, kaj neniu plu ilin memoras!"

La maljuna homo, kiu tion rakontis balancis malĝoje la kapon.

"Forgesita! Ĉio estos forgesita!" li diris.

Post tio oni en la ĉambro parolis pri aliaj aferoj. Sed la plej malgranda knabo, infano kun grandaj seriozaj okuloj, grimpis sur seĝon malantaŭ la kurtenoj kaj rigardis sur la korton, kie la luno hele lumis sur la grandan ŝtonon, kiu antaŭe ĉiam aspektis por li malplena kaj plata, sed nun kuŝis kiel granda folio de historia libro. Ĉion, kion la knabo aŭdis pri Preben kaj pri lia edzino, enhavis en si la ŝtono. Li rigardis al ĝi malsupren, kaj li rigardis al la klara, hela luno supren, en la puran, altan aeron, kaj estis, kvazaŭ la vizaĝo de Dio radias sur la teron.

"Forgesita! Ĉio estos forgesita!" estis dirite en la ĉambro; kaj en tiu momento anĝelo kisis nevideble la bruston kaj frunton de la knabo kaj flustris mallaŭte: "Konservu bone la donitan semon, konservu ĝin ĝis la tempo de matureco! Per vi, kara infano, la forviŝita surskribo, la aerdetruita tomba ŝtono konserviĝos en helaj oraj trajtoj por la venontaj generacioj! La maljunaj geedzoj denove irados mano en mano tra la malnovaj stratoj, ridetante kaj kun freŝaj ruĝaj vangoj sidos sur la ŝtona ŝtuparo sub la tilio kaj kapsalutados malriĉulojn kaj riĉulojn. La sema grajno de ĉi tiu horo post serio da jaroj disvolviĝos en florplenan poemon. La bonaĵo kaj belaĵo ne forgesiĝas, ĝi vivas en legendoj kaj kantoj."