<< ĈAPITRO XI B. Prus: La Faraono

ĈAPITRO XII

La plej grandan parton de la nokto Ramzes pasigis en febraj sonĝoj, Jen aperadis antaŭ li la fantomo de la ŝtato, kiel grandega labirinto kun potencaj muroj, ne traboreblaj. Jen li vidis la ombron de l' pastro, kies unu sola saĝa frazo montris al li la rimedon eliri el la labirinto. Kaj tute neatenditaj leviĝis antaŭ li du potencoj: la ŝtata racio, kiun li ne sentis ĝis nun, kvankam li estis kronprinco, kaj la pastraro, kiun li volis dispisti kaj fari ĝin sia servisto.

Malfacila estis la nokto. La kronprinco sin turnadis sur la lito kaj demandis sin mem: ĉu li ne estis blinda kaj unue hodiaŭ li reakiris la vidkapablon por konvinkiĝi pri sia senprudenteco kaj sia nuleco? Kiel aliaj ŝajnis al li nun la admonoj de la patrino, la modereco de la patro en la proklamado de lia plej alta volo, kaj eĉ la severaj agoj de Herhor?

― La ŝtato kaj la pastraro! ― ripetis en duondormo la kronprinco, kovrita de malvarma ŝvito.

Sole la ĉielaj dioj scias, kio okazus, se sukcesus kreski kaj maturiĝi la pensoj, kiuj en ĉi tiu nokto ekplantiĝis en la animo de l' princo. Eble, fariĝinte faraono, li apartenus al la plej feliĉaj kaj plej longe regantaj monarĥoj? Eble lia nomo, gravurita en la subteraj kaj surteraj temploj transirus al la posteuloj, ĉirkaŭita de plej alta gloro? Eble li kaj lia dinastio ne perdus la tronon, kaj Egipto evitus grandan skuon en la plej malfacilaj tempoj.

Sed la lumo de l' tago dispelis la fantomojn, rondirantajn super la brulanta kapo de l' princo, kaj la sekvantaj tagoj tre ŝanĝis lian opinion pri la netuŝebleco de la ŝtata racio.

La vizito de la princo en la malliberejo ne restis sen rezultato por la kulpigitoj. La esplora juĝisto tuj prezentis raporton al la plej alta juĝisto, kiu revizis la aferon; li mem esploris kelke da kamparanoj kaj en la daŭro de kelke da tagoj liberigis plej grandan parton, kaj la ceterajn ordonis plej baldaŭ transmeti al la tribunalo.

Kiam en la nomo de la kronprinco, kies propraĵon oni atakis, aperis neniu plendanto, malgraŭ alvokoj en la ĉambrego de la juĝejo kaj en la bazaro, la afero estis nuligita kaj oni liberigis la reston de la kamparanoj.

Vere, unu juĝisto rimarkigis, ke laŭ la leĝo la intendanto de la princa bieno devus esti procesita pro malvera plendo kaj se oni pruvus lian kulpon, li devus ricevi la punon, kiu minacis la kamparanojn. Sed ĉiuj silente aŭskultis la demandon.

La intendanto sin kaŝis de la tribunalo, ― li estis sendita antaŭe de la kronprinco en la nomeson Takens, kaj baldaŭ malaperis la tuta kesto kun la aktoj pri la atako.

Eksciinte pri tio, Ramzes iris al la granda skribisto kaj demandis kun rideto:

― Do, via ekscelenco, oni liberigis la senkulpajn, oni malpie detruis iliajn aktojn kaj, malgraŭ tio, la prestiĝo de la ŝtato perdis nenion?

― Mia princo ― respondis la granda skribisto, same malvarme kiel ordinare ― mi ne komprenis, ke per unu mano vi prezentas plendon kaj per la alia vi volas ĝin detrui. Via ekscelenco estis ofendita de la popolaĉo, nia afero do estis puni ĝin. Sed se vi pardonis, la ŝtato ne oponos.

― La ŝtato!... La ŝtato!... ― ripetis la princo. ― Ni estas la ŝtato ― aldonis li fermetante la okulojn.

― Jes, la ŝtato tio estas la faraono kaj... liaj plej fidelaj servistoj, ― respondis la skribisto.

Ĉi tiu interparolado kun tia altrangulo sufiĉis por forigi el la animo de la kronprinco la vekiĝantan, potencan kvankam ankoraŭ neklaran koncepton pri la signifo de la ŝtato. Do la ŝtato ne estas eterna kaj netuŝebla konstruaĵo, al kiu la faraonoj devas aldoni po unu ŝtono de la gloro, sed pli ĝustadire amaso da sablo, kiun ĉiu regnestro aliŝutas laŭ sia plaĉo. En la ŝtato ne ekzistas tiuj malaltaj pordoj, nomataj leĝoj, kiujn trapasante ĉiu devas klini la kapon: la kamparano same kiel la kronprinco. En ĉi tiu konstruaĵo ekzistas diversaj eniroj kaj eliroj: mallarĝaj por la malgrandaj kaj malfortaj, tre larĝaj kaj eĉ komfortaj por la potenculoj.

― Se tiel estas ― nova penso naskiĝis en la animo de l' princo ― mi faros ordon, kia plaĉos al mi.

En la sama momento li rememoris du homojn: la liberigitan negron, kiu ne atendante ordonon estis preta doni sian vivon por la propraĵo de l' princo, kaj la nekonatan pastron.

― Se mi havus pli multe da tiaj homoj, mia volo valorus ion en Egipto kaj ekster Egipto ― diris li al si mem kaj eksentis nevenkeblan deziron trovi ĉi tiun pastron.

Tio estis sendube la sama homo, kiu detenis la popolamason de la atako kontraŭ la domo de l' kronprinco. De unu flanko li bonege konis la leĝojn, de la alia ― sciis estri la amasojn!

― Netaksebla homo!... Mi devas lin havi...

De tiu tempo la princo en ŝipeto, kondukata de unu sola remisto, komencis viziti la domojn najbarajn de sia bieno. Vestita per tuniko kaj granda peruko, kun bastono en la mano, la princo havis aspekton de inĝeniero, kiu observas la leviĝon de Nilo.

La kamparanoj volonte donis al li ĉiujn klarigojn pri la ŝanĝoj en la formo de la teroj post la superakvo, kaj samtempe petis; ke la registaro elpensu pli facilajn rimedojn por la ĉerpado de l' akvo, ol la gruo kun la sitelo. Ili rakontis ankaŭ pri la atako kaj diris, ke ili ne konas la homojn, kiuj ĵetis la ŝtonojn. Fine ili bone rememoris la pastron, kiu tiel sukcese dispelis la amason, sed kiu li estis? ― ili ne sciis.

― Estas ĉi tie ― diris iu kamparano ― en nia ĉirkaŭaĵo pastro, kiu kuracas la okulojn, estas alia, kiu resanigas la vundojn kaj kunmetas la rompitajn krurojn kaj brakojn. Estas kelke da pastroj, kiuj instruas skribi kaj legi; estas unu, kiu ludas duoblan fluton kaj eĉ tre bele ludas. Sed tiu, kiu aperis en la ĝardeno de la kronprinco, estas neniu el ili, kaj ili mem scias nenion pri li. Sendube tio devis esti la dio Num, aŭ ia spirito gardanta la princon (li vivu eterne kaj havu ĉiam apetiton!).

― Eble efektive tio estas spirito ― pensis Ramzes.

En Egipto ĉiam la pluvo estis pli malofta, ol bonaj aŭ malbonaj spiritoj.

La akvo de Nilo, antaŭe ruĝa, fariĝis bruna, kaj en aŭgusto, en la monato de Hator, ĝi atingis la duonon de sia alteco. En la apudbordaj akvobaroj oni malfermis la kluzojn, kaj la akvo komencis rapide plenigi la kanalojn kaj la grandegan artan lagon, Moeris, en la provinco Fajum, fama per siaj belaj rozoj. Malsupra Egipto prezentis kvazaŭ maran golfon, kies supraĵon superstaris montetoj kaj sur ili ĝardenoj kaj domoj. La kontinentaj vojoj malaperis, kaj la ŝipetoj tiel amase rapidis sur la akvo: blankaj, flavaj, ruĝaj kaj malhelaj, ke ili similis foliojn en aŭtuno. Sur la plej altaj punktoj de la lando oni finis la rikolton de iu speco de kotono, duan fojon oni falĉis la trifolion kaj komencis deŝiri la fruktojn de l' tamarindaj kaj olivaj arboj.

Foje, veturante preter la subakvigitaj bienoj, la princo rimarkis neordinaran movadon. Sur unu el la artaj insuloj, inter arboj sonis terura krio de virino.

― Kredeble iu mortis ― pensis la princo.

De alia insulo sur ŝipetoj oni transportis provizojn de greno kaj kelke da brutoj, kaj la homoj starantaj apud la konstruaĵoj de la bieno minacis kaj malbenis la homojn en la ŝipetoj.

― Najbara malpaco ― diris al si mem la kronprinco.

En kelkaj pli malproksimaj bienoj estis trankvile, kaj la loĝantoj anstataŭ labori aŭ kanti, sidis silente sur la tero.

― Ili kredeble jam finis la laboron kaj ripozas.

Kontraŭe, de alia insuleto forbordiĝis ŝipeto kun kelke da plorantaj infanoj, kaj virino, enirinte en la akvon ĝis la zono, minacis per la pugnoj.

― Oni kondukas la infanojn en la lernejon ― pensis Ramzes.

Sed ĉi tiuj okazoj komencis interesi lin.

Sur la najbara insulo ree eksonis krio. La princo ŝirmis la okulojn kaj ekvidis kuŝantan sur tero homon, kiun Negro batis per bastono.

― Kio fariĝas ĉi tie?... ― demandis Ramzes la remiston.

― Ĉu vi ne vidas sinjoro, ke oni batas mizeran kamparanon?... ― respondis la remisto ridante. ― Sendube li pekis, la doloro do promenas sur liaj ostoj.

― Kaj vi, kiu vi estas?

― Mi?... ― respondis la remisto kun fiero. ― Mi estas libera fiŝisto kaj se nur mi donas al lia sankteco lian parton de la akiro, mi povas veturi sur la tuta Nilo, de la unua katarakto ĝis la maro. La fiŝisto estas kiel la fiŝo aŭ sovaĝa ansero, kaj la kamparano kiel la arbo: li nutras la sinjorojn per siaj fruktoj kaj povas nenien forkuri, li nur krakas, kiam la gardistoj lin senŝeligas.

― Oh!, oh!... rigardu tien... ― ekkriis ree la fiŝisto kontenta, ― Patro, patro!... Ne eltrinku la tutan akvon, estos malbona rikolto.

Ĉi tiu gaja ekkrio koncernis grupon da personoj, kiuj plenumis tre originalan taskon. Kelke da nudaj homoj tenis je la piedoj alian homon kaj subakvigis lian kapon ĝis la kolo, ĝis la brusto, fine ĝis la zono. Flanke staris sinjoro kun bastono, li havis makulitan tunikon kaj perukon el ŝafa felo.

Ne malproksime kriis freneze virino, kiun oni tenis je la manoj.

La bastonado estis tiel populara en la feliĉa regno de l' faraonoj, kiel la manĝado kaj dormado. Oni batis la infanojn kaj plenaĝulojn, kamparanojn, metiistojn, soldatojn, oficirojn kaj oficistojn. Kiu vivis, ricevis bastonadon, ekster la pastroj kaj plej altrangaj oficistoj, ĉar estis plu neniu por bati ilin. La princo do sufiĉe indiferente rigardis la batatan kamparanon, sed atentigis lin la kamparano subakvigata.

― Ha, ha!... ― ridis la remisto, ― kiel oni donas al li trinki!... Li tiel dikiĝos, ke lia edzino estos devigita plilarĝigi lian zonon.

La princo ordonis albordigi. Dume oni eltiris la kamparanon el la akvo, permesis al li eligi la akvon per la tusado kaj ree kaptis lin je la piedoj malgraŭ la nehomaj krioj de lia edzino, kiu komencis mordi la homojn, ŝin tenantajn.

― Haltu! ― ekkriis la princo al la ekzekutistoj, kiuj trenis la malfeliĉulon.

― Faru vian devon! ― kriis per nazvoĉo la homo en la ŝafa peruko. ― Kiu vi estas, tro brava, kiu kuraĝ....

En ĉi tiu momento la princo ekbatis lin je la kapo per sia mezurilo, kiu feliĉe estis malpeza. Malgraŭ tio, la posedanto de la makulita tuniko tuj sidiĝis sur la tero, kaj palpinte la perukon kaj kapon, ekrigardis la atakanton per nebrilaj okuloj.

― Mi divenas ― diris li per natura voĉo, ― ke mi havas la honoron paroli kun eminenta persono... Bona humoro ĉiam, sinjoro, akompanu vin, kaj la galo neniam disfluu en viaj ostoj...

― Kion vi faras kun ĉi tiu homo? ― interrompis la princo.

― Vi demandas min, sinjoro ― respondis la homo ree per nazvoĉo, ― kiel eksterlandulo, kiu ne konas la morojn de la lando, nek la homojn, al kiuj li sin turnas tro intime. Sciu do, ke mi estas kolektisto de lia ekscelenco Dagon, la unua bankiero en Memfiso, kaj se vi ankoraŭ ne paliĝis, eksciu, ke Dagon estas luanto, rajtigito kaj amiko de l' kronprinco (li vivu eterne!) kaj ke vi sur la teroj de l' kronprinco faris superforton, pri kiu atestos miaj homoj...

― Do tio... ― interrompis lin la kronprinco, sed subite haltis. ― Je kia rajto vi tiel martiras la princan kamparanon?

― Ĉar la fripono ne volas pagi la impostojn, kaj la trezorejo de la kronprinco bezonas monon...

La helpantoj de la oficisto, vidante la katastrofon de sia sinjoro, ellasis la malfeliĉulon kaj staris ne sciante kion fari, kiel la membroj de l' korpo senkapigita. La liberigita kamparano komencis kraĉi kaj elskui la akvon el la oreloj kaj lia edzino saltis al la savinto.

― Kiu ajn vi estas ― ĝemis ŝi, kunmetante la manojn antaŭ la kronprinco, ― dio aŭ eĉ sendito de l' faraono, aŭskultu pri nia mizero. Ni estas kamparanoj de la kronprinco (li vivu eterne!) kaj ni pagis ĉiujn impostojn: en milio, tritiko, floroj kaj brutaj feloj. Tamen en la lasta dekado venis al ni ĉi tiu jen homo kaj ordonas doni al si kvin mezurojn da tritiko... "Je kia rajto?" demandas mia edzo "la impostoj ja estas jam pagitaj?" Kaj li ĵetas mian edzon teren, piedbatis lin kaj diras: "Je tia rajto, ke lia ekscelenco Dagon ordonis." "Kie mi prenos?" respondis mia edzo, "ni ne havas plu grenon kaj jam de unu monato ni nutras nin per la radikoj de lotuso, kaj pli kaj pli malfacile estas trovi ilin, ĉar la grandaj sinjoroj amas ludi per la floroj de lotuso?..." ―

Ŝi perdis la spiron kaj komencis plori. La princo atendis pacience, ĝis ŝi trankviliĝis, sed la kamparano, kiun oni superforte dronigis, murmuris:

― Ĉi tiu virinaĉo per sia babilado altiros al ni malfeliĉon... kaj mi diras, ke mi ne amas, kiam la virinoj sin miksas en la aferojn!

Dume la oficisto, proksimiĝinte al la remisto, demandis mallaŭte, montrante Ramzeson:

― Kiu estas ĉi tiu flavbekulo?

― Sekiĝu via lango! ― respondis la remisto. ― Ĉu vi ne vidas, ke li devas esti granda sinjoro: li bone pagas kaj forte batas.

― Mi tuj ekkonis ― murmuretis la oficisto ― ke tio devas esti iu granda. Mi pasigis mian junecon en festenoj kun eminentaj sinjoroj.

― Jes. Kaj la saŭcoj de tiuj festenoj restas ankoraŭ sur viaj vestoj ― murmuretis sub la nazo la remisto.

La virino satplorinte daŭrigis:

― Hodiaŭ venis ĉi tiu skribisto kun siaj homoj kaj diras al mia edzo: "Se vi ne havas tritikon, donu al ni du filojn, kaj la nobla Dagon ne nur ne postulos de vi la impostojn, sed eĉ pagos al vi por ĉiu infano du draĥmojn."

― Ve al mi! ― kriis la savita kamparano. ― Vi pereigos nin ĉiujn per via babilado.... Ne aŭskultu ŝin, bona sinjoro! ― li sin turnis al Ramzes. ― Kiel la bovino imagas, ke ŝi forpelos la muŝojn per la vosto, same ĉi tiu virino pensas, ke ŝi fortimigos la kolektistojn per sia lango... kaj ili ambaŭ ne scias, ke ili estas malsaĝaj.

― Vi mem estas malsaĝa! ― interrompis la virino. ― Juna sinjoro, vi kiu havas reĝan aspekton.

― Mi vin prenas kiel atestantojn, ke ĉi tiu virino blasfemas... ― diris duonvoĉe la skribisto al siaj homoj.

― Odoranta floro, kies voĉo estas kiel la sono de l' fluto, aŭskultu min!... ― petegis la virino la princon. ― Do mia edzo diris al ĉi tiu oficisto: "Mi preferus perdi du junajn bovojn, se mi posedus ilin, ol doni miajn knabojn, eĉ se oni pagus kvar draĥmojn jare por ĉiu. Ĉar se la infano forlasas la hejmon por servi aliloke, neniu vidos lin plu."

― Sufokiĝu mi!... la fiŝoj manĝu mian korpon sur la fundo de Nilo!... ― ĝemis la kamparano. ― Vi ja, virino, detruos la tutan bienon per viaj plendoj...

La oficisto, vidante, ke li havas la subtenon de la persono plej multe interesata, elpaŝis antaŭen kaj komencis ree per nazvoĉo:

― De l' tempo, kiam la suno leviĝas super la reĝa palaco kaj subiras post la piramidoj, plej eksterordinaraj okazoj estis vidataj en ĉi tiu lando. En la tempo de la faraono Semempses apud la piramido Koĥom oni rimarkis miraklajn fenomenojn kaj la pesto falis sur Egipton. En la tempo de Boetos la tero malfermiĝis apud Bubastis kaj englutis multe da homoj... Dum la regado de Neferĥes la akvoj de Nilo dek unu tagon estis dolĉaj, kiel la mielo. Tion oni vidis kaj multajn aliajn aferojn, pri kiuj mi scias, ĉar mi estas plena de saĝo. Sed oni vidis neniam fremdulon, elirintan el akvo kaj malhelpantan kolekti impostojn en la bienoj de lia ekscelenco, la kronprinco.

― Silentu! ― ekkriis Ramzes ― kaj iru for. Neniu forprenos viajn infanojn ― aldonis li al la virino.

― Facile estas al mi iri for ― respondis la kolektisto ― ĉar mi havas rapidan ŝipeton kaj kvin remistojn. Sed donu al mi, via ekscelenco, ian signon por mia sinjoro Dagon.

― Demetu la perukon kaj montru al li la signon sur via kapo ― diris la princo. ― Kaj diru al Dagon, ke mi faros al li similajn signojn sur la tuta korpo...

― Ĉu vi aŭdas la blasfemon?... ― murmuretis la skribisto al siaj homoj, irante malantaŭen al la bordo, kun profundaj salutoj.

Li eniris en la ŝipeton, kaj kiam liaj helpantoj forpuŝis la ŝipeton kaj malproksimiĝis kelkdekon da paŝoj, li komencis krii etendante la manon:

― La krampo premu viajn internaĵojn, ribeluloj, blasfemuloj!... Mi veturas rekte al la kronprinco kaj mi rakontos al li, kio fariĝas en liaj bienoj...

Poste li prenis bastonon kaj komencis bati siajn homojn, pro tio ke ili ne defendis lin.

― La samo estas kun vi! ― kriis li, minacante Ramzeson.

La princo saltis en sian ŝipeton kaj furioza, ordonis al la remisto persekuti la malhumilan oficiston de la procentegisto. Sed la skribisto en la ŝafa peruko ĵetis sian bastonon kaj komencis mem remi; liaj homoj tiel fervore helpis lin, ke ne eble estis kapti ilin.

― Pli facile strigo kaptos hirundon, ol mi ilin, mia bela sinjoro ― diris ridante la remisto de Ramzes. ― Sed vi estas sendube ne termezuristo, sed oficiro. Vi tuj batas je la kapo! Mi konas tion bone: mi mem estis kvin jarojn en la armeo. Mi ĉiam batis je la kapo aŭ ventro kaj mi vivis ne plej malbone. Kaj se iu ekbatis min, mi tuj komprenis, ke li devas esti iu granda... En nia Egipto (neniam forlasu ĝin la dioj) estas terure malvaste; domo apud domo, urbo apud urbo, homo apud homo.

Se oni volas pli malpli libere sin turni en la amaso, oni devas bati je la kapo.

― Ĉu vi estas edzigita? ― demandis la princo.

― Hm! se mi havas virinon kaj lokon por unu kaj duono da persono, mi estas edzigita, sed en aliaj okazoj mi estas fraŭlo. Mi ja estis soldato kaj scias, ke la virino estas bona unu fojon tage, kaj ne ĉiam. Ŝi malhelpas.

― Eble vi akceptus servadon ĉe mi? Kiu scias, eble vi ne bedaŭrus tion?

― Kun la permeso de via ekscelenco, mi tuj rimarkis, ke vi povus komandi regimenton, malgraŭ via juna vizaĝo. Sed mi fariĝos nenies servisto. Mi estas libera fiŝisto; mia avo estis (mi petas vian pardonon) paŝtisto en Malsupra Egipto, nia gento devenas de Hiksos'oj. Estas vero, ke la malsaĝaj egiptaj kamparanoj mokas nin, sed tio igas min ridi. Kamparano kaj Hiksos, mi tion diras al via ekscelenco, estas kvazaŭ bovo kaj bovoviro. La kamparano povas iri post la plugilo kaj antaŭ la plugilo, sed Hiksos servos neniun sinjoron. Eble nur en la armeo de lia sankteco, ĉar tio estas armeo.

La bonhumora remisto parolis senĉese, sed la princo ne aŭskultis lin plu. En lia animo pli kaj pli laŭte sonis tre doloraj demandoj, tute novaj. Do ĉi tiuj insuletoj, preter kiuj li veturis, apartenas al liaj bienoj? Stranga afero: li tute ne sciis, kie estas liaj bienoj kaj kian aspekton ili havas. Do en lia nomo Dagon ŝarĝis la kamparanojn per novaj impostoj, kaj la stranga movado, kiun li rigardis preterpasante la bordojn, estis kolektado de l' impostoj?... La kamparano, kiun oni batis sur la bordo, sendube ne havis rimedojn por pagi. La infanoj, kiuj maldolĉe ploris en la ŝipeto, estis venditaj por tuta jaro po unu draĥmo ĉiu. Kaj la virino, kiu eniris en la akvon ĝis la zono kaj malbenis, estis ilia patrino.

― La virinoj estas tre maltrankvilaj ― diris al si la princo. ― Sara estas la plej trankvila el la virinoj, sed aliaj amas multe babili, plori kaj krii...

Li rememoris la kamparanon, kiu trankviligis la eksplodojn de sia edzino. Lin oni dronigadis, kaj li ne koleris, al ŝi oni faris nenion ― tamen ŝi kriis kiel freneza.

― La virinoj estas tre maltrankvilaj!... ― ripetis li. ― Jes, eĉ mia respektinda patrino... Kia diferenco inter mia patro kaj patrino! Lia sankteco tute ne volas scii, ke mi forlasis la armeon por knabino, sed la reĝinon interesas eĉ tio, ke mi prenis en mian domon Hebreinon... Sara estas la plej trankvila el la virinoj, kiujn mi konas, kontraŭe Tafet babilas, ploras kaj krias kiel kvar...

Poste la princo rememoris la vortojn de la edzino de l' kamparano, ke jam de unu monato ili ne manĝas grenon, sed la grajnojn kaj radikojn de lotuso. Ĝiaj grajnoj estas kiel la papavo, la radikoj ― ne tre bongustaj... Li ne manĝus tion eĉ tri tagojn intersekvajn. Cetere, la pastroj, kiuj okupiĝas per la kuracado, konsilas ŝanĝadi la nutraĵon. Ankoraŭ en la lernejo oni diris al li, ke oni devas manĝi alterne viandon kaj fiŝojn, daktilojn kaj tritikon, figojn kaj hordeon. Sed dum tuta monato sin nutri per la grajnoj de lotuso!... Nu, kaj la ĉevalo, bovino?... La ĉevalo kaj bovino amas la fojnon, kaj la hordeajn buletojn oni devas superforte puŝi en ilian gorĝon. Verŝajne ankaŭ la kamparanoj preferas sin nutri per la lotusaj grajnoj, kaj manĝas sen apetito la platajn kukojn tritikajn kaj hordeajn, fiŝojn kaj viandon. Cetere, la plej piaj pastroj, miraklofarantoj, tuŝas neniam viandon aŭ fiŝojn. Kredeble la riĉuloj kaj reĝaj filoj bezonas viandon, kiel la leonoj kaj agloj, kaj la kamparanoj ― herbon, kiel la bovo.

Sole... ĉi tiu dronigado pro la impostoj. Sed ĉu sin banante kun la kolegoj li ne subakvigis ilin, kaj eĉ mem ne subakviĝis?... Kiaj ridoj estis tiam. La subakvigado, ludo. Koncerne la bastonadon, kiom da fojoj oni batis lin en la lernejo?... Tio doloras, sed, ŝajnas, ne ĉiujn estaĵojn. Batata hundo bojas kaj mordas; batata bovo eĉ ne turnas sin. Same la bastonado estas doloro por granda sinjoro, sed kamparano krias nur, por satkrii ĉe la bona okazo. Eĉ ne ĉiuj krias, la soldatoj kaj oficiroj kantas sub la bastonoj.

Ĉi tiuj saĝaj konsideroj ne povis tamen sufoki malgrandan, sed turmentantan maltrankvilon en la koro de l' kronprinco: lia luanto Dagon ŝarĝis liajn kamparanojn per maljusta imposto, kiun ili ne povis pagi!

En ĉi tiu momento okupis lin ne la kamparanoj, sed la patrino. Lia patrino sendube estas informita pri la mastrumado de la Fenicianoj. Kion ŝi diros pri tio al la filo? Kiel ŝi rigardos lin? Kiel sarkasme ŝi ridetos!... Kaj ŝi ne estus virino, se ŝi ne dirus al li:

― Mi ja diris al vi, Ramzes, ke la Fenicianoj ruinigos viajn bienojn.

― Se la perfidaj pastroj ― pensis la kronprinco ― oferus al mi hodiaŭ dudek talentojn, morgaŭ mi forpelus Dagonon, miaj kamparanoj ne ricevadus bastonadon kaj ne estus dronigataj, kaj mia patrino ne ridus min... La dekono, la centono da riĉaĵoj, kiuj kuŝas en niaj temploj kaj en kiuj sin paŝtas la avidaj okuloj de la razitaj kapoj, por longaj jaroj farus min homo sendependa de Fenicianoj...

En ĉi tiu momento stranga ideo trapasis kiel fulmo la animon de Ramzes, ke inter la kamparanoj kaj pastroj ekzistas ia profunda antagonismo.

― Pro la kulpo de Herhor ― pensis li ― sin pendigis la kamparano sur la limo de l' dezerto... Por liveri ĉion necesan al la pastroj kaj temploj malfacile laboras du milionoj da Egiptanoj... Se la riĉaĵoj de l' pastroj apartenus al la faraono, mi ne bezonus pruntepreni dekkvin talentojn kaj miaj kamparanoj ne estus tiel terure premegataj... Jen kie estas la fonto de la malfeliĉoj de Egipto kaj de la malforteco de ĝiaj reĝoj!...

La kronprinco komprenis, ke oni agas maljuste kontraŭ la kamparanoj, malgrandiĝis do lia doloro, kiam li malkovris, ke la kaŭzo de la malbono estas la pastroj. Li tute ne konsideris, ke lia juĝo povas esti erara kaj maljusta.

Cetere li ne juĝis, sed indignis. Sed la kolero de l' homo neniam sin turnas kontraŭ lin mem; tiel, malsata pantero ne manĝas la propran korpon, sed svingante la voston kaj alpremante la orelojn serĉas ĉirkaŭ si la atakoton.