<< ĈAPITRO VI B. Prus: La Faraono

ĈAPITRO VII

La sekvintan tagon la princo leviĝis malfrue, banis, lavis sin kaj alvokis Tutmozison.

Feste vestita kaj parfumita la elegantulo tuj venis, atente rigardante la princon por ekkoni, kian humoron li havas, kaj konformigi al ĝi sian fizionomion.

Sed sur la vizaĝo de Ramzes oni povis legi nur lacecon.

― Do ― demandis li Tutmozison, oscedante ― ĉu vi estas certa, ke naskiĝis al mi filo?

― Mi aŭdis la novaĵon de la sankta Mefres.

― Ho, ho!... De kiam la profetoj sin okupas pri mia domo?

― De l' tempo, kiam via ekscelenco montras al ili sian favoron.

― Jes?... ― demandis la princo kaj ekmeditis.

Li rememoris la hieraŭan scenon en la templo de Astarte kaj komparis ĝin kun analogiaj fenomenoj en la templo de Hator.

― Oni vokis min ― diris li al si ― tie ĉi kaj tie. Sed tie mia ĉelo estis malvasta kaj havis dikajn murojn; ĉi tie la vokanto, aŭ pli ĝuste Kama, povis sin kaŝi post kolono kaj murmureti... Fine ĉi tie estis terure mallume, kaj en mia ĉelo estis lume...

Subite li diris al Tutmozis:

― Kiam tio okazis?

― Kiam naskiĝis via nobla filo?... Jam antaŭ dek tagoj, oni diras... La patrino kaj infano fartas bone, havas bonegan aspekton... Ĉe la akuŝo estis Menes mem, la kuracisto de via respektinda patrino kaj de Herhor...

― Bone, bone... ― respondis la princo kaj ree pensis: "Oni tuŝis min tie kaj ĉi tie, same lerte... Ĉu estis ia diferenco?... Ŝajnas, ke estis, eble tial, ke ĉi tie mi estis preparita vidi miraklon, kaj tie ne... Sed ĉi tie oni montris al mi alian "min", kion oni ne sciis fari tie... Tre saĝaj estas la pastroj!... Mi dezirus scii, kiu tiel bone min ŝajnigis: dio aŭ homo?... Oh, la pastroj estas tre saĝaj, kaj mi eĉ ne scias, al kiuj prefere kredi: al niaj aŭ al la feniciaj?..."

― Aŭskultu, Tutmozis ― diris li laŭte ― aŭskultu Tutmozis... Mi devas veni ĉi tien... Mi ja devas vidi mian filon... Fine neniu havos plu la rajton sin opinii pli alta ol mi...

― Ĉu tuj devas alveturi la respektinda Sara kun la filo?

― Plej rapide, se nur la sano permesas al ili. En la limoj de la palaco estas multe da komfortaj konstruaĵoj. Oni devas elekti inter la arboj lokon, senbruan kaj malvarmetan, ĉar proksimiĝas la tempo de la varmegoj... Mi ankaŭ povu montri al la mondo mian filon!...

Kaj li ree profundiĝis en medito, kiu eĉ komencis maltrankviligi Tutmozison.

"Jes, ili estas saĝaj! ― pensis Ramzes. ― Ke ili trompas la popolon eĉ per malspritaj rimedoj, pri tio mi sciis. La kompatinda sankta Apis!... Kiom da pikoj li ricevas dum la procesio, kiam la kamparanoj kuŝas antaŭ li sur la ventroj... Sed ke ili trompas min, al tio mi ne kredus... La voĉoj de dioj, nevideblaj manoj, homo martirata per bolanta peĉo, tio estis nur antaŭludoj!... Poste venis la kanto de Pentuer: pri la malgrandiĝo de la loĝantaro kaj teritorio, pri la oficistoj, Fenicianoj, kaj ĉio por fari al mi la militon abomena..."

― Tutmozis ― diris li subite.

― Mi falas antaŭ vi sur la vizaĝon...

― Oni devas malrapide kolekti la regimentojn de la apudmaraj urboj ĉi tien... Mi volas fari revuon kaj rekompenci ilian fidelecon.

― Kaj ni, la nobeluloj, ĉu ni ne estas al vi fidelaj? ― demandis la konfuzita Tutmozis.

― La nobeluloj kaj la armeo estas la sama unu.

― Kaj la nomarĥoj, oficistoj?...

― Vi scias bone, Tutmozis, ke eĉ la oficistoj estas fidelaj ― daŭrigis la princo. ― Kion mi diras, eĉ Fenicianoj!... Sed sur multaj aliaj postenoj estas perfiduloj...

― Pro dioj, malpli laŭte!... ― murmuretis Tutmozis, time rigardante en la alian ĉambron.

― Ho, ho!... ― ridis la princo ― de kie venas ĉi tiu teruro? ankaŭ por vi ne estas sekreto, ke ni havas perfidulojn...

― Mi scias, pri kiu vi parolas ― respondis Tutmozis ― ĉar vi ĉiam suspektis...

― Kiun?...

― Kiun?... Mi divenas. Sed mi supozis, ke post la paciĝo kun Herhor, post longa estado en la templo...

― La templo?... Tie, same kiel en la tuta lando mi konvinkiĝis, ke ― la plej bona tero, la plej brava loĝantaro kaj sennombraj riĉaĵoj ne estas la propraĵo de l' faraono...

― Pli mallaŭte!... pli mallaŭte!... ― murmuretis Tutmozis.

― Mi ja ĉiam silentas, ĉiam mi havas serenan vizaĝon, permesu do al mi satparoli hodiaŭ... Cetere eĉ antaŭ la plej alta konsilantaro mi havus la rajton diri, ke en ĉi tiu Egipto, kiu sendivide apartenas al mia patro, mi, la kronprinco kaj vic-reĝo, devis prunti cent talentojn de ia tira princeto... Ĉu tio ne estas honto!...

― De kie venis al vi hodiaŭ tiaj pensoj?... ― demandis Tutmozis, dezirante plej baldaŭ fini la danĝeran interparoladon.

― De kie?... ― ripetis la princo kaj eksitentis. Ree li profundiĝis en medito.

"Ne estus ankoraŭ grave ― pensis li ― se ili trompadus nur min: mi estas nur la kronprinco kaj ne ĉiujn sekretojn oni povas konfidi al mi. Sed kiu konvinkos min, ke ili ne agis same kun mia respektinda patro?... Tridek tri jarojn li konfidis al ili senlime, humiliĝis antaŭ la mirakloj, malavare oferis al la dioj, por... ke lia riĉaĵo kaj povo transiru en la manojn de ambiciaj friponoj! Kaj neniu malfermis al li la okulojn... Ĉar la faraono ne povas, kiel mi, eniri nokte en la feniciajn templojn, ĉar fine neniu estas allasata al lia sankteco...

Kaj kiu garantios al mi hodiaŭ, ke la pastraro ne celas al la renverso de la trono, kiel diris Hiram?... Mia patro ja avertis min, ke Fenicianoj estas plej verdiraj, kiam tion bezonas iliaj aferoj. Certe, estas por ili grava afero, ke oni ne elpelu ilin el Egipto kaj ne transdonu en la manojn de Asirio... Asirio, aro de rabiaj leonoj!... Kie ili pasas, restas nenio, nur ruinoj kaj kadavroj, kvazaŭ post brulo!..."

Subite Ramzes levis la kapon; de malproksime alflugis sonoj de flutoj kaj kornoj.

― Kion tio signifas? ― demandis li Tutmozison.

― Granda novaĵo!... ― respondis la kortegano kun rideto. ― Azianoj salutas faman piligrimon, venantan el Babilono...

― El Babilono?... Kiu li estas?...

― Lia nomo estas Sargon...

― Sargon?... ― interrompis la princo. ― Sargon!... ha, ha, ha!...

― komencis li ridi. ― Kiu li estas?...

― Oni diras, ke li estas altrangulo de la kortego de Assar. Li kondukas kun si dek elefantojn, arojn da belegaj ĉevaloj de dezerto, amasojn da sklavoj kaj servistoj.

― Kaj por kio li venis?

― Saluti la miraklan diinon Astoret, kiun respektas la tuta Azio ― respondis Tutmozis.

― Ha, ha, ha!... ― ridis la princo, rememorante la antaŭdiron de Hiram pri la asiria sendito. ― Sargon... ha, ha!... Sargon, la parenco de la reĝo Assar fariĝis subite tiel pia, ke li entreprenas longan, lacigan vojaĝon, nur por honori la diinon Astoret en Pi-Bast... En Ninivo li ja trovus pli grandajn diojn kaj pli klerajn pastrojn... Ha, ha, ha!...

Tutmozis mire rigardis la princon.

― Kio estas al vi, Ramzes?...

― Jen miraklo! ― diris la princo ― kian kredeble enskribis kroniko de neniu templo... Pensu nur, Tutmozis... En la momento, en kiu vi meditas pri la demando, kiel kapti friponon, kiu senĉese ŝtelas vin, en la sama momento la ŝtelisto ree metas la manon en vian keston, antaŭ viaj okuloj, antaŭ mil atestantoj... Sargon ― pia piligrimo!... Ha, ha, ha!...

― Mi komprenas nenion... ― murmuretis la konsternita Tutmozis.

― Kaj vi ne bezonas kompreni ― respondis la vic-reĝo. ― Memoru nur, ke Sargon venis ĉi tien por piaj aferoj, en la templon de la diino Astoret...

― Ŝajnas al mi, ke ĉio, pri kio vi parolas, ― diris, mallaŭtigante la voĉon, Tutmozis ― ke ĉio ĉi estas danĝeraj aferoj...

― Kaj tial vi ripetu ilin al neniu.

― Ke mi ne ripetos ilin, pri tio vi sendube estas certa, sed ĉu vi mem, princo, ne perfidos vin... Vi estas rapida, kiel la fulmo...

La kronprinco metis la manon sur lian ŝultron.

― Estu trankvila ― diris li rigardante liajn okulojn. ― Se nur vi estos fidelaj al mi, vi, la nobeluloj kaj armeo, vi vidos strangajn okazojn, kaj finiĝos por vi la malfacilaj tempoj!

― Vi scias, ke ni estas pretaj perei je via ordono ― respondis Tutmozis, metante la manon sur la brusto.

Sur lia vizaĝo estis tiel neordinara seriozeco, ke la princo komprenis, cetere ne unuafoje, ke en ĉi tiu diboĉanta elegantulo sin kaŝas brava viro, al kies glavo kaj prudento oni povas fidi.

De tiu tempo la princo neniam plu parolis kun Tutmozis tiel strange, sed la fidela amiko kaj servisto divenis, ke post la alveno de Sargon sin kaŝas iaj grandaj ŝtataj aferoj, arbitre decidataj de la pastroj.

Cetere de iom da tempo la tuta egipta aristokrataro, nomarĥoj, superaj oficistoj kaj armeaj ĉefoj, tre, tre mallaŭte murmuretis inter si, ke proksimiĝas gravaj okazoj. Fenicianoj, postulante ĵuron pri diskreteco, rakontis al ili pri iaj traktatoj kun Asirio, kiuj pereigos Fenicion kaj Egipton kovros per malhonoro; kiu scias, eble la tero de l' faraonoj fariĝos tributano de Asirio.

La ekscito de la aristokrataro estis grandega, sed neniu sin perfidis. kontraŭe, en la kortego de la kronprinco, same kiel ĉe la nomarĥoj de Malsupra Egipto oni amuziĝis bonege. Oni povis pensi, ke kun la varmego falis sur ilin frenezo de l' amuzoj kaj diboĉoj. Pasis neniu tago sen ludoj, festenoj, triumfaj procesioj, neniu nokto sen iluminoj kaj krioj. Ne sole en Pi-Bast, sed en ĉiu urbo naskiĝis modo trakuri la stratojn kun torĉoj, muziko, kaj antaŭ ĉio kun plenaj kruĉoj. Oni invadis domojn kaj eltiris la dormantajn loĝantojn al drinkado. Ĉar Egiptanoj havis grandan inklinon al diboĉoj, ĉiu, kiu ajn vivis, amuziĝis.

Dum la tuta ĉeesto de Ramzes en la templo de Hator, Fenicianoj, kvazaŭ kaptitaj de panika timo, pasigis la tagojn preĝante kaj rifuzis la krediton al ĉiuj. Sed post la interparolado de Hiram kun la vic-reĝo la pieco kaj singardemo subite forlasis Fenicianojn; kaj ili komencis pruntedoni al la egiptaj sinjoroj pli malavare, ol iam ajn.

La plej aĝaj homoj ne memoris iam en Malsupra Egipto tian amason da komercaĵoj kaj oro kaj precipe tiel malgrandajn procentojn.

La severa kaj saĝa pastraro turnis sian atenton al la frenezo de la plej altaj sociaj klasoj. Sed ili eraris pri la fontoj, kaj la sankta Mentezufis, kiu ĉiun kelkon da tagoj sendis matene raporton al Herhor, ĉiam ripetis, ke la kronprinco, laca de la piaj okupoj en la templo de Hator, nun amuziĝas kiel frenezulo, kaj kun li la tuta aristokrataro. La glora ministro eĉ ne respondis la leterojn, kio pruvis, ke li rigardis la diboĉojn de la princo, kiel ion tute naturan, eble eĉ utilan.

En tia stato de l' spiritoj de la kortego, Ramzes gajnis multe da libero. Preskaŭ ĉiuvespere, kiam la ebriaj de l' vino korteganoj komencis perdi la konscion, la princo elglitis el la palaco.

Kovrita per nigra oficira burnuso, li trakuris la malplenajn stratojn kaj eliĝis ekster la urbon, al la ĝardenoj de la templo de Astoret.

Tie li retrovis sian benkon kontraŭ la palaceto de Kama, kaj kaŝita inter la arboj, li rigardis la brulantajn torĉojn, aŭskultis la kantojn de la amantoj de la pastrino kaj revis pri ŝi.

La luno leviĝis pli kaj pli malfrue, proksimiĝante al la nova luno, la noktoj estis grizaj, la lumaj fenomenoj malaperis, sed Ramzes malgraŭ tio ĉiam vidis la helecon de la unua nokto kaj aŭdis la pasiajn strofojn de la Greko.

Ofte li leviĝis de la benko por iri rekte en la loĝejon de Kama, sed la honto haltigis lin. Li sentis, ke ne konvenas al la kronprinco sin montri en la domo de la pastrino, kiun vizitis ĉiu piligrimo, kiu donis pli malavaran oferon al la templo. Sed estis io pli stranga: li timis, ke la vido de Kama, ĉirkaŭita de kruĉoj kaj malsukcesaj adorantoj, malklarigos al li la pentraĵon miraklan de la luna nokto.

Tiam, kiam ŝin sendis Dagon por forigi la koleron de la princo Kama ŝajnis al Ramzes juna knabino, alloga, sed por kiu oni ne povis perdi la kapon. Sed kiam unuan fojon en la vivo, li, la estro kaj vic-reĝo devis atendi apud la domo de virino, kiam la nokto igis lin revi, kiam li aŭdis varmegan aman konfeson de alia viro, tiam, ankaŭ la unuan fojon en lia vivo, naskiĝis en li stranga sento: miksaĵo de deziro, sopiro kaj ĵaluzo.

Se li povus havi Kaman post ĉiu alvoko, ŝi baldaŭ tedus lin, li eĉ eble ŝin ne serĉus. Sed la morto, staranta ĉe la sojlo de ŝia dormoĉambro, la kantisto adoranto, kaj fine la humiliĝo de plej alta ŝtata ĉefo antaŭ pastrino, ĉio ĉi kreis al Ramzes situacion ĝis nun nekonatan, allogan.

Jen kial de dek tagoj, preskaŭ ĉiuvespere, li venis en la ĝardenojn de la diino Astoret, kaŝante de la pasantoj la vizaĝon.

Foje vespere, trinkinte multe da vino dum la festeno en sia palaco, Ramzes elglitis kun firma decido. Li diris al si, ke hodiaŭ li eniros en la loĝejon de Kama, kaj ŝiaj adorantoj kantu sub ŝiaj fenestroj.

Li paŝis rapide tra la urbo, sed en la ĝardenoj apartenantaj al la templo li malrapidigis la paŝojn, ĉar ree li eksentis honton.

― Ĉu oni iam aŭdis ― pensis li ― pri faraona kronprinco, kiu kuras post la virinoj, kiel mizera skribisto, kiu povas nenie prunti dek draĥmojn? Ĉiuj venadis al mi, do ankaŭ ĉi tiu pastrino devas veni...

Kaj jam li volis reveni.

― Tamen ŝi ne povas veni ― diris li en sia animo ― ĉar oni mortigus ŝin...

Li haltis kaj ŝanceliĝis.

― Kiu mortigus ŝin?... Hiram, kiu kredas je nenio, aŭ Dagon, kiu mem ne scias plu, kiu li estas?... Jes; sed estas ĉi tie multaj aliaj Fenicianoj, trapasas centoj da miloj da piligrimoj fanatikaj kaj sovaĝaj. En la okuloj de ĉi tiuj malsaĝuloj, Kama, vizitante min, farus malpiaĵon...

Li ree sin direktis al la palaceto de la pastrino. Li tute ne pensis, ke al li povas minaci tie danĝero. Al li, kiu ne eltirante la glavon, per la sola rigardo povas faligi al siaj piedoj la tutan mondon. Li, Ramzes, kaj la danĝero!...

Kiam la princo eliris el inter la arboj, li rimarkis, ke la domo de la pastrino estas pli hele lumigita kaj pli brua, ol ordinare. Efektive, la ĉambroj kaj la terasoj estis plenaj de gastoj, ĉirkaŭ la palaceto svarmis amasoj.

"Kia bando?" ― pensis la princo.

Tio ne estis ĉiutaga kunveno. Ne malproksime de la domo staris grandega elefanto, kies dorso estis ŝarĝita per ora portilo kun purpuraj kurtenoj. Apud la elefanto malpacience blekis dekkelko da ĉevaloj kun dikaj koloj kaj kruroj, kun vostoj ligitaj malsupre, kaj portantaj sur la kapoj kvazaŭ metalajn kaskojn.

Inter la bestoj maltrankvilaj kaj preskaŭ sovaĝaj, iris kaj revenis kelkdeko da homoj, kiajn Ramzes vidis neniam antaŭe. Unuj portis longajn vestojn el maldelikata drapo, longajn barbojn, pintajn ĉapojn kun kufoj sur la oreloj; aliaj mallongajn surtutojn kaj pantalonojn, kelkaj botojn kun tibiingoj. Ĉiuj estis armitaj per glavoj, arkoj kaj lancoj.

Vidante ĉi tiujn fremdulojn, fortajn, malgraciajn, vulgare ridantajn, odorantajn sebon kaj parolantajn nekonatan kaj malmolan lingvon, Ramzes ekbolis. Kiel leono, kiam li ekvidas fremdan beston, eĉ se li ne estas malsata, prepariĝas al salto, same Ramzes, kvankam ĉi tiuj homoj ne estis kulpaj kontraŭ li, eksentis teruran malamon. Incitis lin ilia lingvo, vestoj, odoro, eĉ iliaj ĉevaloj. La sango alfluis al lia kapo. Li etendis la manon al la glavo por sin ĵeti sur ĉi tiujn homojn, mortigi ilin kaj iliajn bestojn. Sed li rekonsciiĝis.

"Set ĵetis sorĉon sur min!..." ― pensis li.

En la sama momento pasis preter li nuda Egiptano kun kufo sur la kapo kaj zono ĉirkaŭ la koksoj. La princo sentis, ke ĉi tiu homo estas agrabla, eĉ kara por li en tiu ĉi momento, ĉar li estas Egiptano. Li prenis el la sako ringon, valorantan dekkelkon da draĥmoj kaj donis ĝin al la sklavo.

― Aŭskultu ― demandis li ― kiuj ili estas?...

― Asirianoj ― murmuretis la Egiptano kaj malamo ekbrilis en liaj okuloj.

― Asirianoj!... ― ripetis la princo. ― Ili do estas Asirianoj?... Sed kion ili faras ĉi tie?...

― Ilia sinjoro, Sargon, amindumas la pastrinon, la sanktan Kaman. Kaj ili gardas lin... La lepro manĝu ilin, porkajn filojn!...

― Vi povas foriri.

La nuda homo profunde sin klinis antaŭ Ramzes kaj ekkuris, kredeble en la kuirejon.

"Tio do estas Asirianoj?... ― pensis la princo, rigardante la strangajn figurojn kaj aŭskultante la malamatan, kvankam nekompreneblan lingvon. ― Do Asirianoj jam estas apud Nilo, por fratiĝi kun ni, trompi nin, kaj ilia ĉefo amindumas Kaman?..."

Li reiris hejmen. Lia revado estingiĝis ĉe la brilo de nova, kvankam apenaŭ vekiĝanta pasio. Li, homo nobla kaj dolĉa, sentis mortan malamon al la eternaj malamikoj de Egipto, kiujn li renkontis la unuan fojon.

Kiam antaŭe, forlasinte la templon de Hator kaj post la interparolado kun Hiram, li komencis mediti pri la milito kontraŭ Azio, tio estis nur meditoj. Egipto bezonis homojn kaj la faraono trezorojn: la milito estis la plej facila rimedo akiri ilin, ĝi povis satigi lian bezonon de la gloro, li do projektis militon.

Sed en la nuna momento estis indiferentaj por li la trezoroj, sklavoj kaj gloro, ĉar vekiĝis en li la voĉo de la malamo, pli potenca ol ĉio. La faraonoj tiel longe batalis kontraŭ Asirianoj, ambaŭ kontraŭuloj verŝis tiom da sango, la malamo havis tiel profundajn radikojn en la koroj, ke la princo ĉe la sola vido de la asiriaj soldatoj kaptis la glavon. Ŝajnis, ke ĉiuj spiritoj de la mortintaj batalantoj, ĉiuj iliaj penoj kaj doloroj reviviĝis en la animo de la reĝa infano kaj alvokis venĝon.

Kiam la princo revenis en la palacon, li ordonis alkonduki Tutmozison. El la du amikoj, unu estis ebria, la alia furioza.

― Ĉu vi scias, kion mi vidis nun? ― diris la princo al la favorato.

― Eble unu el la pastroj... ― murmuretis Tutmozis.

― Mi vidis Asirianojn... ― interrompis la princo. ― Ho dioj!... kion mi eksentis... Kia malnobla popolo... Ilia korpo de la piedoj ĝis la kapo estas ĉirkaŭvolvita per lano, kvazaŭ ĉe la sovaĝaj bestoj, ili malbonodoras putran sebon, kaj kia lingvo, kiaj barboj, haroj!...

Li paŝis rapide en la ĉambro, malfacile spirante, ekscitita.

― Mi pensis ― diris Ramzes ― ke mi malestimas la ŝtelojn de la skribistoj, la trompojn de la nomarĥoj, ke mi malamas la ruzajn kaj ambiciajn pastrojn... Mi sentis abomenon al Hebreoj kaj mi timis Fenicianojn... Sed hodiaŭ mi konvinkiĝis, ke tio estis nur ludoj. Nur hodiaŭ mi scias, kio estas la malamo, kiam mi ekvidis kaj ekaŭdis Asirianojn; nun mi komprenas, kial la hundo disŝiras la katon, kiu trakuris lian vojon...

― Al Hebreoj kaj Fenicianoj vi kutimis, via ekscelenco, Asirianojn vi renkontis la unuan fojon ― interrompis Tutmozis.

― Bagatelo Fenicianoj!... ― daŭrigis la princo kvazaŭ al si mem. ― Feniciano, Filistino, Saŝu, Libiano, eĉ Etiopiano, estas kvazaŭ membroj de nia familio. Kiam ili ne pagas tributojn, ni koleras kontraŭ ili, kiam ili pagis, ni forgesas...

Sed Asiriano estas io fremda, tiel malamika, ke... Mi ne estos feliĉa, antaŭ kiam mi ne estos kalkulinta almenaŭ cent mil detranĉitajn manojn!...

Tutmozis neniam vidis Ramzeson en tia stato de l' animo.