<< ĈAPITRO XIII B. Prus: La Faraono

ĈAPITRO XIV

La fenicia pastrino ne multe da feliĉo alportis al Ramzes.

Kiam li venis unuafoje viziti ŝin en ŝia palaceto, kiun ĝis nun okupis Sara, li pensis, ke li estos akceptita kun admiro kaj dankemo. Sed Kama salutis lin preskaŭ kun kolero.

― Kio? ― ekkriis ŝi ― jam post duono da tago vi redonis vian favoron al la mizera Hebreino?...

― Ĉu ŝi ne loĝas en ĉambro de l'servistoj? ― respondis la princo.

― Sed mia intendanto diris al mi, ke ŝi ne lavos plu miajn piedojn...

La princo, aŭskultante tion, sentis tedon.

― Vi ne estas, mi vidas, kontenta ― diris li.

― Kaj mi ne estos!... ― eksplodis la Fenicianino ― ĝis kiam mi ne humiligos ĉi tiun Hebreinon... Ĝis kiam servante min kaj genuante ĉe miaj piedoj, ŝi ne forgesos, ke iam ŝi estis via unua virino kaj la sinjorino de tiu ĉi domo... Ĝis kiam miaj servistoj ne ĉesos rigardi min kun timo kaj malkonfido, kaj ŝin kun kompato...

La Fenicianino komencis malpli kaj malpli plaĉi al Ramzes.

― Kama ― diris li ― pesu bone, kion mi diros al vi. Se en mia domo servisto piedbatus hundinon, kiu nutras la idojn, mi forpelus lin... Vi piedbatis inter la okulojn virinon kaj patrinon... En Egipto, Kama, patrino estas granda vorto. Bona Egiptano tri aferojn plej multe respektas sur la tero: la diojn, la faraonon kaj la patrinon...

― Ho ve al mi!... ― kriis Kama, sin ĵetante sur la liton. ― Jen mi havas rekompencon, mizera, ke mi forlasis mian diinon... Ankoraŭ antaŭ unu semajno oni metis florojn ĉe miaj piedoj kaj bruligis por mi incenson, kaj hodiaŭ...

La princo senbrue elglitis el la ĉambro kaj vizitis la Fenicianinon nur post kelke da tagoj.

Sed ree li trovis ŝin en malbona humoro.

― Mi petegas vin, sinjoro ― ekkriis ŝi ― zorgu iom pli multe pri mi!... La servistoj jam komencas malŝati min, la soldatoj rigardas min nekonfide kaj mi timas, ke iu ne venenu miajn manĝaĵojn en la kuirejo...

― Mi estis okupita per la armeo ― respondis la princo ― mi ne povis viziti vin.

― Tio estas vera!... ― respondis kolere Kama. ― Vi estis hieraŭ sub mia balkono, kaj poste vi iris al la ĉambro de la servistoj, kie loĝas la Hebreino... Vi volis montri al mi...

― Sufiĉe!... ― interrompis la princo: ― Mi estis nek sub la balkono, nek apud la ĉambro de l' servistoj. Se do ŝajnis al vi, ke vi vidis min, tio signifas, ke tiu malnobla Greko ne nur ne forlasis Egipton, sed eĉ kuraĝas vagi en mia ĝardeno...

Kama aŭskultis terurita.

― Ho Astarte!... ― ekkriis ŝi subite ― savu min... Ho tero, kaŝu min!... Se la mizera Likon revenis, granda danĝero minacas min...

La princo ekridis, sed li ne havis plu paciencon aŭskulti la plendojn de la eks-pastrino.

― Restu trankvila ― diris li elirante ― kaj ne miru, se post kelke da tagoj mi alkondukos al vi vian Likonon, ligitan, kvazaŭ ŝakalon. Li jam elĉerpis mian paciencon.

Reveninte en ŝian domon, la princo tuj alvokis Hiramon kaj la policestron de Pi-Bast. Li rakontis al ambaŭ, ke Likon, Greko, kies trajtoj tre similis liajn, vagas apud la palacoj, kaj ordonis kapti lin. Hiram ĵuris, ke kiam Fenicianoj kuniĝos kun la polico, la Greko devos fali en iliajn manojn. Sed la policestro komencis skui la kapon.

― Vi dubas? ― demandis la princo.

― Jes, sinjoro. En Pi-Bast loĝas multaj piaj Azianoj, laŭ kies opinio pastrino, forlasinta la altaron, meritas la morton. Do se la Greko ĵuris mortigi Kaman, ili helpos lin, kaŝos kaj faciligos al li la forkuron.

― Kion vi diros, princo? ― demandis Hiramon Ramzes.

― La respektinda policestro parolas saĝe ― respondis la maljunulo.

― Vi ja liberigis Kaman de la ĵurpromeso! ― ekkriis la princo.

― Mi Feniciano ― respondis Hiram ― mi garantias, ke ili ne tuŝos Kaman kaj persekutos la Grekon. Sed la aliaj fideluloj de Astarte?...

― Mi kuraĝas pensi ― diris la policestro ― ke dume nenio minacas ĉi tiun virinon. Kaj se ŝi estus kuraĝa, ni povus uzi ŝin por allogi la Grekon kaj kapti lin ĉi tie en la palacoj de via ekscelenco.

― Iru do al ŝi ― diris la princo ― kaj prezentu al ŝi la planon, kiun vi elpensis. Se vi kaptos la friponon, mi donos al vi dek talentojn.

Kiam la kronprinco adiaŭis ilin, Hiram diris al la policestro:

― Ekscelenco, mi scias, ke vi konas ambaŭ skribmanierojn kaj ke la pastra saĝo ne estas fremda al vi. Kiam vi volas, vi aŭdas tra muroj kaj vidas en mallumo. Vi konas la pensojn de la kamparano, kiu laboras kun la sitelo, de la metiisto, kiu portas sandalojn al la bazaro, kaj de l' granda sinjoro, kiu ĉirkaŭita de siaj servistoj sentas sin sendanĝera kiel infano en la seno de l' patrino...

― Vi diras la veron ― respondis la oficisto ― la dioj donis al mi la miraklan kapablon de la penetrema rigardo.

― Dank' al viaj superhomaj kapabloj ― daŭrigis Hiram ― vi kredeble jam divenis, ke la templo de Astarte destinas por vi dudek talentojn, se vi kaptos ĉi tiun krimulon, kiu kuraĝas uzurpi la figuron de la princo, nia sinjoro. Krom tio, en ĉiu okazo, la templo donos al vi dek talentojn, se la famo pri la simileco de la mizera Likono al la princo ne disvastiĝos en Egipto. Tio estas skandala kaj maldeca afero, ke simpla mortulo rememorigas per sia vizaĝo personojn, kiuj devenas de l' dioj. Ni do konservu sur la fundo de nia koro tion, kion vi aŭdis pri la mizera Likon kaj nian persekuton de la malpiulo.

― Mi komprenas ― respondis la oficisto. ― Ĉar povas okazi, ke tia krimulo perdos la vivon, antaŭ kiam ni transdonos lin al la tribunalo...

― Jes ― diris Hiram, premante lian manon. ― Ĉiu helpo, kiun vi postulos, estos donita al vi de Fenicio.

Ili disiĝis, kiel du amikoj, kiuj persekutas grandan ĉasaĵon kaj scias ke indiferente estas, kies ponardego trafos, se nur la besto estos bone trafita kaj ne falos en fremdajn manojn.

Post kelke da tagoj Ramzes ree vizitis Kaman, sed trovis ŝin en stato proksima al frenezo. Ŝi kaŝis sin en la plej malluma ĉambro de sia palaco, malsata, ne kombita, eĉ ne lavita, kaj donis plej kontraŭajn ordonojn al la servistoj.

Jen ŝi ordonis al ĉiuj kolektiĝi, jen forpelis ĉiujn. Nokte ŝi alvokis la gardistojn, kaj post momento forkuris de la soldatoj en la subtegmenton, kriante, ke ili volas mortigi ŝin.

Ĉe tiaj agoj, el la animo de l' kronprinco malaperis la amo, kaj restis nur sento de granda embaraso. Li kaptis sin je la kapo, kiam la intendanto de la palaco kaj la oficiro rakontis al li pri tiaj strangaĵoj, kaj murmuretis:

― Vere, mi agis malbone, forprenante tiun ĉi virinon de ŝia diino. Ĉar nur diino povis pacience toleri ŝiajn kapricojn!...

Malgraŭ tio li iris al Kama kaj trovis ŝin pala, nekombita kaj tremanta.

― Ve al mi!... ― kriis ŝi. ― Mi vivas sole inter malamikoj... Mia vestantino volas min veneni, la frizistino, infekti min per ia malsano. La soldatoj nur atendas okazon, por dronigi en mia brusto la lancojn kaj glavojn. En la kuirejo, mi estas certa, anstataŭ manĝaĵoj, oni kuiras sorĉajn herbojn... Ĉiuj konspiras kontraŭ mia vivo...

― Kama... ― interrompis la princo.

― Ne nomu min tiel!... ― murmuretis ŝi terurita ― ĉar tio alportos al mi malfeliĉon...

― De kie tiaj pensoj venas al vi?...

― De kie?... Ĉu vi pensas, ke tage mi ne vidas fremdajn homojn, kiuj aperas kaj malaperas apud la palaco, antaŭ kiam mi povas alvoki la servistojn?... Kaj nokte, ĉu mi ne aŭdas murmuretojn post la muro?...

― Nur ŝajnas al vi.

― Malbenitaj!... Malbenitaj!... ― kriis ŝi kun ploro. ― Ĉiuj vi diras, ke ŝajnas al mi... Tamen antaŭhieraŭ, en mian dormoĉambron ia krima mano ĵetis vualon, kiun mi portis duonon da tago, antaŭ kiam mi rimarkis, ke ĝi ne estas la mia, ke tian mi neniam posedis...

― Kie estas la vualo? ― demandis la princo, jam kun maltrankvilo.

― Mi bruligis ĝin, sed antaŭe mi ĝin montris al la servistinoj.

― Eĉ se ĝi ne estis via, kio okazis al vi?

― Ankoraŭ nenio. Sed se mi havus tiun ĉifonon en la domo dum kelke da tagoj, mi estus venenita aŭ infektita per neresanigebla malsano... Mi konas Azianojn kaj iliajn rimedojn!...

Tedita kaj kolerigita, la princo forlasis ŝin plej rapide, malgraŭ ŝiaj petoj, ke li restu. Sed kiam li demandis la servistojn pri la vualo, la ĉambristino konfesis, ke tio ne estis la vualo de Kama, kaj ke iu kaŝe ĵetis ĝin en la ĉambron.

"Mi neniam ekkredus ― pensis li ― ke unu malforta virino povas fari tian konfuzon!... Kvar ĵus kaptitaj hienoj ne povus egali per sia maltrankvilo ĉi tiun Fenicianinon!..."

Hejme la princo trovis Tutmozison, kiu ĵus venis el Memfiso kaj apenaŭ havis tempon sin lavi kaj alivesti post la vojaĝo.

― Kion vi diros al mi? ― demandis la princo la favoraton, divenante, ke li ne alportis bonajn novaĵojn. ― Ĉu vi vidis lian sanktecon?

― Mi vidis la sunan dion de Egipto ― respondis Tutmozis, ― kaj jen kion li diris al mi...

― Parolu ― intermetis la princo.

― Jen kiel parolis nia sinjoro... ― daŭrigis Tutmozis, krucinte la manojn sur la brusto kaj klininte la kapon. ― Jen kiel parolis la sinjoro: Dum tridek kvar jaroj mi kondukis la pezan veturilon de Egipto kaj mi jam estas tiel laca, ke mi sopiras al miaj grandaj antaŭuloj, kiuj loĝas en la okcidenta lando. Baldaŭ mi forlasos ĉi tiun teron, kaj tiam mia filo, Ramzes suriros la tronon kaj faros kun la ŝtato, kion diktos al li la saĝo...

― Tiel diris mia sankta patro?

― Tio estas liaj vortoj, fidele ripetitaj ― respondis Tutmozis. ― Kelkfoje klare diris al mi la sinjoro, ke li lasas al vi neniajn ordonojn por la estonteco, por ke vi povu administri Egipton, kiel vi mem volos...

― Ho sankta!... Ĉu vere li fartas tiel malbone?... Kial li ne permesas, ke mi vizitu lin?... ― demandis la ĉagrenita princo.

― Vi devas esti ĉi tie, ĉar ĉi tie vi povas esti utila.

― Kaj la traktato kun Asirio?... ― demandis la princo.

― Jen ĝia enhavo: Asirio povas, sen malhelpoj de nia flanko, konduki militon en la oriento kaj nordo; sed la demando pri Fenicio restas nesolvita, ĝis kiam vi suriros la tronon.

― Ho benita!... ho sankta monarĥo!... ― kriis la princo. ― De kia terura heredaĵo vi savis min...

― La demando pri Fenicio restas do nesolvita ― daŭrigis Tutmozis. ― Tamen okazis alia malbona afero, ĉar lia sankteco, por doni al Asirio pruvon, ke li ne malhelpos ĝin en ĝia milito kontraŭ la nordaj popoloj, ordonis malgrandigi nian armeon je dudek mil dungitaj soldatoj...

― Kion vi diris?... ― ekkriis la princo kun mirego.

Tutmozis malgaje balancis la kapon.

― Mi parolas la veron ― diris li ― oni eĉ jam nuligis kvar libiajn regimentojn...

― Tio ja estas frenezo!... ― preskaŭ kriegis la princo, tordante siajn manojn. ― Kial ni tiel malfortigas nin kaj kien iros ĉi tiuj homoj?...

― Jes, jes! Ili jam foriris en la libian dezerton: ili aŭ atakos Libianojn, kio kaŭzos al ni embarasojn, aŭ kuniĝos kun ili kaj invados niajn okcidentajn limojn...

― Nenion mi aŭdis pri tio!... Kion ili faris!... Kaj kiam ili faris tion?... Neniu novaĵo atingis nin... ― kriis la princo.

― Ĉar la eksigitaj dungitoj iris de Memfiso en la dezerton, kaj Herhor malpermesis paroli pri tio al iu ajn...

― Do eĉ Mefres kaj Mentezufis ne scias pri tio?... ― demandis la vic-reĝo.

― Ili scias ― respondis Tutmozis.

― Ili scias, kaj mi ne!...

La princo trankviliĝis subite, sed paliĝis, kaj sur lia juna vizaĝo estis legebla terura malamo. Li kaptis sian konfidaton je ambaŭ manoj kaj, forte premante ilin, murmuretis:

― Aŭskultu... Per la sanktaj kapoj de mia patro kaj patrino... per la memoro de Ramzes Granda, per ĉiuj dioj, se iaj ekzistas, mi ĵuras, ke dum mia regado, se la pastroj ne kliniĝos antaŭ mia volo, mi dispremos ilin...

Tutmozis aŭskultis terurita.

― Mi, aŭ ili!... ― konkludis la princo. ― Egipto ne povas havi du sinjorojn...

― Kaj ĉiam ĝi havis nur unu: la faraonon ― intermetis la konfidato.

― Vi do estos fidela al mi?...

― Mi, la tuta nobelularo, armeo, mi al vi ĵuras.

― Sufiĉe ― finis la kronprinco. ― Ili nun nuligu niajn dungitajn regimentojn... ili subskribu traktatojn... ili sin kaŝu de mi kiel vespertoj, kaj ili trompu nin ĉiujn... Sed venos la momento...

Kaj nun, Tutmozis, ripozu post la vojaĝo kaj venu vespere al mia festeno... Ĉi tiuj homoj tiel ligis min, ke mi povas nur amuziĝi... Mi do amuziĝos... Sed iam mi montros al ili, kiu estas la estro de Egipto: ili, aŭ mi!...

De tiu tago ree komenciĝis festenoj. La princo, kvazaŭ hontante la soldatojn, ne faris kun ili ekzercojn. Anstataŭe, en lia palaco svarmis nobeluloj, oficiroj, artistoj kaj kantistinoj, kaj nokte dum grandaj orgioj la sonoj de harpoj kuniĝis kun la kriegoj de la ebriaj festenantoj kaj kun spasmaj ridoj de l' virinoj.

Al unu el tiaj festenoj Ramzes invitis Kaman, sed ŝi rifuzis. La princo ofendiĝis je ŝi; rimarkinte tion, Tutmozis diris:

― Oni diris al mi, ke Sara perdis viajn favorojn?

― Ne parolu al mi pri tiu ĉi Hebreino ― respondis la vic-reĝo. ― Vi kredeble scias, kion ŝi faris kun mia filo?

― Mi scias ― respondis la favorato ― sed ŝajnas al mi, ke tio okazis ne per ŝia kulpo. Mi aŭdis en Memfiso, ke via respektinda patrino, Nikotris, kaj la ministro Herhor faris vian filon Hebreo, por ke li en la estonteco reĝu Izraelidojn...

― Izraelidoj ne havas ja reĝon, sed pastrojn kaj juĝistojn!... ― interrompis la princo.

― Ili ne havas, sed ili volas havi. Ankaŭ ilin tedis la regado de pastroj.

La kronprinco malestime ekskuis la manon.

― La veturigisto de lia sankteco ― respondis li ― valoras pli multe, ol ĉiuj reĝoj, kaj tiom pli ol iu izraelida reĝo, kiu ankoraŭ ne ekzistas...

― En ĉiu okazo la kulpo de Sara ne estas tiel granda ― intermetis Tutmozis.

― Jes. Estu certa, ke iam mi reguligos la kontojn ankaŭ kun la pastroj.

― En ĉi tiu okazo ili ankaŭ ne estas tre kulpaj. Ekzemple Herhor faris tiel, por pligrandigi la gloron kaj potencon de via dinastio. Cetere li agis konsente kun la reĝino Nikotris.

― Kaj Mefres, kial li miksas sin je miaj aferoj?... ― demandis la princo. ― Li ja devas, ŝajnas al mi, nur gardi la templon, kaj ne influi la sorton de la faraona idaro...

― Mefres estas maljunulo, kiu jam komencas infaniĝi. La tuta kortego de lia sankteco ridas hodiaŭ Mefreson pro liaj procedoj, pri kiuj mi mem sciis nenion, kvankam preskaŭ ĉiutage mi vidis kaj vidas la sanktan viron...

― Interesa afero... Kion li faras?...

― Kelke da fojoj ĉiutage li solene diservas en la plej sekreta parto de la templo kaj ordonas al siaj pastroj observi, ĉu dum lia preĝado la dioj ne levas lin en la aeron?...

― Ha!... ha!... ha!... ― ridis la princo. ― Kaj ĉio ĉi okazas ĉi tie, en Pi-Bast, antaŭ miaj okuloj, kaj mi scias nenion...

― Pastra mistero...

― Mistero, pri kiu parolas ĉiuj en Memfiso!... Ha!... ha! En la cirko mi vidis ĥaldean prestidigitatoron, kiu leviĝis en la aeron.

― Mi ankaŭ vidis ― interrompis Tutmozis. ― Sed tio estis artifiko. Mefres volas vere leviĝi super la teron, sur la flugiloj de sia pieco...

― Kia arlekenaĵo!... ― diris la princo. ― Kion pensas pri tio la aliaj pastroj?

― Ŝajnas, ke en niaj antikvaj papirusoj oni skribas pri niaj malnovaj profetoj, kiuj posedis la kapablon leviĝi en la aeron, la pastrojn do ne mirigas la deziro de Mefres, kaj ĉar ĉe ni, kiel vi scias, la subuloj vidas tion, kio plaĉas al la estroj, kelkaj sanktaj viroj certigas, ke Mefres vere leviĝas dum la preĝo, la larĝon de kelke da fingroj super la teron...

― Ha... ha... ha... Kaj ĉi tiu granda mistero amuzas la tutan kortegon, kaj ni, kvazaŭ kamparanoj aŭ fosistoj, scias nenion pri la mirakloj, farataj ĉe nia flanko... Mizera sorto de la egipta kronprinco!... ― ridis Ramzes.

Kiam li trankviliĝis, post dua peto de Tutmozis li ordonis transporti Saran kun la infano el la ĉambro de l' servistoj en la palaceton, kiun en la unuaj tagoj okupis Kama.

La servistoj de la princo estis ravitaj per ĉi tiu ordono de la sinjoro, kaj ĉiuj servistinoj, sklavoj, eĉ shribistoj akompanis Saran al la nova loĝejo kun muziko kaj ĝojaj krioj.

La Fenicianino, aŭdinte la bruon, demandis pri la kaŭzo. Kiam oni respondis al ŝi, ke Sara jam revenis al la favoroj de l' princo, kaj transloĝiĝis el la domo de l' sklavoj en la palacon, la eks-pastrino furiozanta alvokis al si Ramzeson.

La princo venis.

― Jen kiel vi agas kun mi!... ― kriis Kama, ne reganta sin plu. ― Tiel do?... Vi promesis al mi, ke mi estos via unua virino, sed antaŭ kiam la luno trakuris duonon de la ĉielo, vi rompis la promeson?... Eble vi pensas, ke la venĝo de Astarte falas nur sur pastrinojn, kaj ne atingas princojn?...

― Diru al via Astarte, ke ŝi neniam minacu la princojn, alie ankaŭ ŝi iros en la ĉambron de l' sklavoj ― respondis trankvile la princo.

― Mi komprenas! ― kriis Kama. ― Mi iros al la sklavoj, eble eĉ en la malliberejon, kaj vi dume pasigos la noktojn ĉe via Hebreino!... Jen kiel vi pagas al mi, kiu forlasis por vi la diinon, kiu altiris sur mian kapon la malbenon... Al mi, kiu ne havas eĉ unu trankvilan horon, kiu perdis por vi la junecon, vivon, eĉ animon!...

La princo konfesis en sia koro, ke efektive Kama multe oferis por li, kaj li eksentis penton.

― Mi ne estis kaj mi ne estos ĉe Sara ― respondis li. ― Sed ĉu malutilas vin, ke la malfeliĉa virino ree ricevos komforton kaj povos nutri sian infanon?

La Fenicianino ektremis. Ŝi levis supren la kunpremitajn pugnojn, stariĝis ŝiaj haroj, kaj en la okuloj ekflamis la malpura fajro de la malamo.

― Tiel vi respondas al mi?... La Hebreino estis malfeliĉa, ĉar vi elpelis ŝin el la palaco; kaj mi devas esti kontenta, kvankam la dioj elpelis min el ĉiuj temploj... Kaj mia animo... la animo de l' pastrino, kiu dronas en larmoj kaj timo, ĉu ĝi ne valoras por vi pli multe ol tiu hebrea bastardo, kiu... ho... ne vivu plu... kiun...

― Silentu!... ― kriis la princo, fermante al ŝi la buŝon.

Ŝi posteniĝis timigita.

― Malpermesite do estas eĉ plendi pri mia mizero?... ― demandis ŝi. ― Sed se vi tiel zorgas pri la infano, kial vi ŝtelis min el la templo, kial vi promesis, ke mi estos ĉe vi la unua virino?... Gardu vin, ke Egipto, ekkoninte mian sorton, ne nomu vin ĵurrompanto!...

La princo balancis la kapon kaj ridetis. Fine li sidiĝis kaj diris:

― Vere, mia instruisto estis prava, avertante min kontraŭ la virinoj. Vi estas kiel matura persiko por la okuloj de l' homo, kies langon sekigis la soifo... Sed nur ŝajne... Ĉar ve al malsaĝulo, kiu kuraĝos dismordi la belan frukton: anstataŭ refreŝiga dolĉo li trovos neston de vespoj kiuj vundos al li ne nur la lipojn, sed ankaŭ la koron.

― Vi jam plendas?... Eĉ tiun ĉi honton mi devas suferi, mi kiu oferis al vi mian pastrinan rangon kaj ĉastecon!...

La princo daŭrigis balanci la kapon kaj rideti.

― Mi neniam pensis, ke povas realiĝi la fabelo, rakontata de la kamparanoj, kiam ili prepariĝas por dormi. Hodiaŭ mi vidas, ke jes Aŭskultu do Kama, vi eble pripensos kaj ne devigos min forpreni mian bonan volon, kiun mi havas por vi.

― Li volas nun rakonti fabelojn!... ― respondis la pastrino maldolĉe. ― Vi jam rakontis al mi unu, kaj mi bone sukcesis, obeinte ĝin...

― Ĉi tiu sendube estos utila por vi, se nur vi volos ĝin kompreni...

― Ĉu estos en ĝi io pri hebreaj infanaĉoj?...

― Kaj pri pastrinoj. Sed aŭskultu atente: Tio okazis, antaŭ tre longe en la sama urbo Pi-Bast. [aŭtentika rakonto] Foje la princo Satni, sur la placo antaŭ la templo de Ptah, ekvidis tre belan virinon. Ŝi estis pli bela ol ĉiuj, kiujn li iam ajn renkontis, kaj, pli grava afero, ŝi havis sur si multe da oro. Ŝi ekstreme ekplaĉis al la princo. Li eksciis, kiu ŝi estas, kaj kiam oni diris al li, ke ŝi estas filino de la ĉefpastro de Pi-Babst, li sendis al ŝi sian ĉevalestron kun jena propono:

"Mi donos al vi dek orajn ringojn, se vi pasigos kun mi unu mallongan horon."

La ĉevalestro iris al la bela Thubui kaj ripetis al ŝi la vortojn de la princo Satni. La sinjorino aŭskultis lin favore kaj respondis, kiel konvenas al bone edukita fraŭlino: "Mi estas filino de ĉefpastro, mi estas ĉasta knabino, ne virino malpura. Se do vi, princo, volas havi la plezuron koniĝi kun mi, venu en mian domon, kie ĉio estos preparita, kaj kie niaj rilatoj estos garditaj de la ĉikanoj de l' virinoj de la tuta strato."

La princo Satni sekvis la fraŭlinon Thubui al la supera etaĝo en ŝiajn ĉambrojn, kies muroj estis kovritaj per lapis-lazuli kaj pale-verda emajlo. Estis tie multaj litoj, kovritaj per reĝa tolo kaj ne malmulte da unupiedaj tabletoj, ŝarĝitaj per oraj pokaloj. Oni plenigis unu pokalon per vino kaj donis ĝin al la princo. Thubui diris: "Bonvolu trinki". La princo respondis: "Vi scias ja, ke mi ne venis por trinki vinon". Ili tamen sidiĝis al la festeno. Thubui havis longan, netravideblan veston, fermitan ĝis la kolo. Kiam la princo volis ŝin kisi, ŝi forpuŝis lin kaj diris:

"Tiu ĉi domo estos via domo. Memoru tamen, ke mi ne estas malĉastulino, sed pura virino. Do se vi volas, ke mi obeu vin, ĵuru al mi la fidelecon kaj testamentu al mi vian havon."

"Venu do ĉi tien skribisto!" ― ekkriis la princo. Kiam oni alkondukis lin, Satni ordonis skribi edziĝan akton, per kiu li cedis la tutan sian monon kaj bienojn je la nomo de Thubui.

Post unu horo oni sciigis al la princo, ke malsupre atendas liaj infanoj. Tiam Thubui forlasis lin, sed tuj revenis en vesto el diafana tulo. Satni ree volis ŝin ĉirkaŭpreni, sed ŝi forpuŝis lin, dirante:

"Ĉi tiu domo estos via domo. Sed ĉar mi ne estas malĉastulino, sed pura knabino, se do vi volas min posedi, faru viaj infanoj akton pri la rezigno de la havo, por ke ili poste ne procesu kun miaj infanoj."

Satni alvokis siajn infanojn supren kaj ordonis al ili subskribi la akton pri la cedo. La infanoj obeis. Sed kiam la princo, ekscitita per la longa kontraŭstaro, volis proksimiĝi al Thubui, ŝi ree detenis lin...

"Ĉi tiu domo estos via domo ― diris ŝi. ― Sed mi ne estas la unua veninta, mi estas pura virgulino. Se vi amas min, ordonu mortigi viajn infanojn, por ke ili iam ne senigu la miajn je la havo..."

― Kia longa rakonto!... ― interrompis malpacience Kama.

― Ĉi tuj estos finita ― respondis la princo. ― Jen, Kama, la respondo de Satni:

"Se vi tion deziras, plenumiĝu la krimo!..."

Oni ne bezonis ripeti tion al Thubui. Antaŭ la okuloj de l' patro ŝi ordonis mortigi la infanojn, kaj iliajn sangantajn membrojn ŝi ĵetis tra la fenestro al hundoj kaj katoj, Nur tiam Satni eniris en ŝian ĉambron kaj kuŝiĝis sur ŝia ebona lito, inkrustita per eburo.

― Thubui bone faris, ne kredante al la vortoj de viroj ― diris kolere la Fenicianino.

― Sed Satni faris ankoraŭ pli bone ― respondis la princo ― li vekiĝis, ĉar lia terura krimo estis nur sonĝo... Ankaŭ vi, Kama, memoru, ke la plej certa rimedo veki viron el lia ama deliro estas ĵeti malbenojn sur lian filon.

― Estu trankvila, sinjoro, neniam plu mi parolos al vi pri mia malfeliĉo, nek pri via filo ― malgaje respondis la Fenicianino.

― Kaj mi ne reprenos mian favoron por vi kaj vi estos feliĉa ― finis Ramzes.