<< ĈAPITRO XXI B. Prus: La Faraono

ĈAPITRO XXII

La pastro kaŝate rigardis la kronprincon kaj trovis lin tre ŝanĝita. Ramzes estis pala, preskaŭ malgrasiĝis dum kelke da horoj, liaj okuloj perdis sian brilon kaj eniĝis en la kavojn.

Aŭdinte, kion volas la Grekoj, Mentezufis eĉ unu momenton ne ŝanceliĝis redoni al ili la korpon de Patroklo.

― La Grekoj estas pravaj ― diris la sankta viro ― ke ni povus turmenti la ombron de Patroklo post lia morto. Sed ili estas malsaĝuloj, supozante, ke iu egipta aŭ ĥaldea pastro farus tian krimon. Ili prenu la restaĵojn de sia samlandano, se ili kredas, ke sub la ŝirmo de iliaj moroj li estos pli feliĉa post la morto!...

La princo senprokraste sendis oficiron kun ordono, sed li retenis Mentezufison. Videble, li volis ion diri al li, sed li ŝanceliĝis.

Post longa silento Ramzes subite demandis:

― Sendube vi scias, sankta profeto, ke unu el miaj virinoj, Sara, mortis, kaj ke ŝia filo estis mortigita?...

― Tio okazis en la sama nokto, en kiu ni forlasis Pi-Baston...

La princo salte leviĝis.

― Pro la eterna Amon!... ― ekkriis li. ― Tio okazis antaŭ tiel longe, kaj vi nenion diris al mi?... Eĉ pri tio, ke oni min suspektis pri la mortigo de l' infano?...

― Sinjoro ― diris la pastro ― en la antaŭtago de batalo la ĉefa militestro havas nek patron, nek infanon, unuvorte li havas neniun, nur sian armeon kaj la malamikon. Ĉu en tiel gravaj cirkonstancoj ni povis maltrankviligi vin per tiaj sciigoj?

― Tio estas vera ― respondis la princo post pripenso. ― Se oni neatendite atakus nin hodiaŭ, mi ne scias, ĉu mi povus bone komandi la armeon... Kaj entute mi ne scias, ĉu iam ajn mi reakiros la trankvilon... Tiel malgranda... tiel bela infano!... Kaj la virino, kiu sin oferis por savi min, min kiu estis tiel maljusta por ŝi!... Neniam mi supozis, ke povas okazi tiaj malfeliĉoj kaj ke homa koro povas porti tian ŝarĝon...

― La tempo resanigas ĉion... La tempo kaj la preĝo ― murmuretis la pastro.

La princo balancis la kapon kaj ree en la tendo ekregis tia silentoj, ke oni povis aŭdi la erojn, falantajn en la sablohorloĝo.

La princo rekonsciiĝis.

― Klarigu al mi ― diris li ― sankta patro ― se tio ne apartenas al la grandaj misteroj, kia diferenco estas inter la bruligado de la mortinto kaj farado de mumo? Kvankam mi aŭdis ion pri tio en la lernejo, sed mi ne komprenas ĉi tiun problemon, kiun Grekoj opinias tiel grava.

― Ni opinias ĝin ankoraŭ pli grava, la plej grava ― respondis la pastro. ― Pri tio atestas niaj urboj de l' mortintoj, kiuj okupas la tutan teron de la okcidenta dezerto. Pri tio atestas ankaŭ niaj piramidoj, tomboj de l' faraonoj de la antikva ŝtato, kaj la mnemonioj, grandegaj tomboj, elhakitaj en la ŝtonegoj, por la reĝoj de la nuna epoko. La enterigo kaj la tombo estas grava afero, la plej grava homa afero. En la korpa formo ni vivas kvindek aŭ cent jarojn, niaj ombroj daŭras dekojn da jarmiloj, ĝis plena puriĝo. La asiriaj barbaroj ridas nin, ni oferas pli multe da tempo al la mortintoj ol al la vivantoj; sed ili plorus sian malzorgon pri la mortintoj, se ili konus kiel ni la misteron de la morto kaj tombo.

La princo ektremis.

― Vi timigas min ― diris li. ― Ĉu vi forgesis, ke inter la mortintoj mi posedas du karajn estaĵojn, kiuj ne estas enterigitaj laŭ la egipta ceremoniaro?...

― Kontraŭe. Ĝuste nun oni faras iliajn mumojn. Sara kaj via filo havos ĉion, kion ili bezonos en la longa migrado.

― Ĉu vere?... ― demandis Ramzes preskaŭ kun ĝojo.

― Mi certigas vin, ke estas tiel ― respondis la pastro ― kaj ke estos farita ĉio, kio estas necesa, por ke vi trovu ilin feliĉaj, kiam ankaŭ vin tedos la surtera vivo.

La princo aŭskultis tre kortuŝita.

― Vi do pensas, sankta viro ― demandis li ― ke mi retrovos iam mian filon kaj povos diri al ĉi tiu virino: Sara, mi scias, ke mi estis por vi tro severa?...

― Mi estas tiel certa, kiel pri tio, ke mi vidas vin, nobla sinjoro.

― Parolu... parolu pri tio!... ― ekkriis la princo. ― La homo ne pensas pri la tomboj, ĝis kiam li ne metos tien parton de si mem... Kaj min, min frapis tia malfeliĉo, ĝuste en la momento, kiam mi pensis, ke ekster faraono ekzistas neniu pli potenca ol mi!

― Vi demandis min, sinjoro ― komencis Mentezufis ― kia diferenco ekzistas inter la bruligado de la mortintoj kaj farado de mumo? Sama, kiel inter la detruo de la vesto kaj konservado en la ŝranko. Se la vesto estas konservata, ĝi multfoje povas ankoraŭ esti utila, kaj se vi havas nur unu, estus frenezo bruligi ĝin.

― Tion mi ne komprenas ― intermetis la princo. ― Tion vi ne instruas eĉ en la supera lernejo...

― Sed ni povas diri tion al la kronprinco. Via ekscelenco scias ― daŭrigis la pastro ― ke la homa estaĵo konsistas el tri partoj: korpo, dia fajrero kaj ombro aŭ Ka, kiu kunigas la korpon kun la dia fajrero. Kiam la homo mortas, lia ombro kaj la fajrero foriĝas de la korpo. Se la homo vivus sen peko, lia dia fajrero kun la ombro tuj irus inter la diojn ĝui la eternan vivon. Sed ĉiu homo pekas, malpurigas sin en la mondo, kaj tial lia ombro Ka devas sin purigi, iafoje milojn da jaroj. Ĝi purigas sin tiamaniere, ke nevidebla ĝi vagas sur nia tero, inter la homoj kaj plenumas bonajn farojn. La ombroj de la krimuloj, eĉ en la postmorta vivo krimas kaj definitive pereigas sin kaj sian dian fajreron. Ne estas sendube mistero por via ekscelenco, ke la ombro Ka tute similas la homon, sed ŝajnas teksita el tre delikata nebulo. La ombro havas kapon, manojn kaj korpon, ĝi povas paŝi, paroli, ĵeti aŭ levi objektojn, kaj eĉ, precipe dum kelkcento da unuaj jaroj post la morto devas de tempo al tempo iom manĝi. Poste sufiĉas al li la bildoj de la nutraĵoj... Sed la ĉefan forton la ombro ĉerpas el la korpo, kiun ĝi lasis sur la tero. Se ni ĵetas la korpon en tombon, ĝi rapide putriĝas kaj la ombro devas sin nutri per la polvo kaj putraĵo. Se ni bruligas la korpon, la ombro havas nur cindron kiel nutraĵon. Sed se ni faras el la korpo mumon, t. e. se ni enbalzamigas la korpon por jarmiloj, la ombro Ka estas ĉiam sana kaj forta kaj pasigas la tempon de la puriĝo trankvile, eĉ agrable.

― Strangaj aferoj!... ― murmuretis la kronprinco.

― Pri la postmorta vivo la pastroj dum jarmilaj esploroj eksciis multajn gravajn detalojn. Oni konvinkiĝis, ke se en la korpo de la mortinto restas la internaĵoj, lia ombro Ka havas grandegan apetiton, bezonas tiom da nutraĵo, kiom la homo; kaj kiam mankas la nutraĵo, ĝi ĵetas sin sur la vivantajn kaj elsuĉas ilian sangon. Sed se oni forigas el la korpo la internaĵojn, kiel ni faras, la ombro povas vivi preskaŭ sen nutraĵo: ĝia propra korpo, enbalzamigita kaj plenigita per bonodoraj herboj, sufiĉas al ĝi por jarmiloj. Oni konstatis ankaŭ, ke kiam la tombo de la mortinto estas malplena, la ombro sopiras al la mondo kaj senbezone vagas sur la tero. Sed se en la postmorta kapelo ni metas vestojn, meblojn, armilojn, vazojn kaj instrumentojn, kiujn amis la mortinto; se ni kovras la murojn per pentraĵoj, prezentantaj: festenojn, ĉasojn, diservojn, militojn kaj entute okazojn, en kiuj partoprenis la mortinto, se ni aldonas statuetojn de l' personoj de lia familio, de servistoj, ĉevaloj, hundoj kaj brutoj; ― tiam la ombro ne revenas senbezone en la mondon, ĉar ĝi trovas ĝin en sia postmorta domo. Fine oni eksciis, ke multaj ombroj, eĉ plenuminte la penton, ne povas eniri en la landon de la eterna feliĉo, ĉar ili ne konas la konvenajn preĝojn, ĵurojn kaj interparoladojn kun la dioj. Ni antaŭzorgas tion, envolvante la mumojn en papirusojn, sur kiuj estas skribitaj la sentencoj, kaj metante en iliajn ĉerkojn "La libron de l' mortintoj". Unuvorte nia funebra ceremoniaro certigas al la ombro fortojn, gardas ĝin de la maloportunaĵoj kaj de la sopiro al la tero, faciligas al ĝi la eniron inter la diojn kaj antaŭgardas la vivantojn de la malutiloj, kiujn povus kaŭzi al ili la ombroj. Nia granda zorgemo pri la mortintoj havas ĝuste tian celon; jen kial ni konstruas por ili preskaŭ palacojn kaj aranĝas tie plej elegantajn loĝejojn.

La princo momenton konsideris, fine li diris:

― Mi komprenas, ke vi faras grandan favoron al la senfortaj ombroj, provizante ilin je ĉio necesa. Sed... kiu pruvos al mi, ke la ombroj ekzistas?... Pri tio, ke ekzistas senakva dezerto ― daŭrigis la princo ― mi scias, ĉar mi vidas ĝin, ĉar mi dronis en ĝiaj sabloj kaj spertis ĝian fajran sunon. Pri tio, ke ekzistas landoj, kie la akvo ŝtoniĝas kaj la vaporo fariĝas blanka lanugo ― mi ankaŭ scias, ĉar parolis pri tio konfidindaj atestantoj... Sed kiel vi scias pri la ombroj, kiujn vidis neniu, kaj pri ilia postmorta vivo, se neniu homo revenis de tie?

― Vi eraras, sinjoro ― respondis la pastro. ― La ombroj multfoje sin montris al la homoj, eĉ rakontis al ili siajn sekretojn. Oni povas vivi en Teboj dek jarojn kaj ne vidi pluvon; oni povas vivi sur la tero cent jarojn kaj ne vidi ombron. Sed kiu vivus centojn da jaroj en Teboj, aŭ milojn da jaroj sur la tero, vidus pli ol unu pluvon kaj pli ol unu ombron!...

― Kiu vivis milojn da jaroj?... ― demandis la princo.

― Vivis, vivas kaj vivos la sankta pastraro ― respondis Mentezufis. ― Ĝi antaŭ tridek mil jaroj ekloĝis sur la bordoj de Nilo, ĝi esploris dum ĉi tiu tempo la ĉielon kaj teron, ĝi kreis nian saĝon kaj desegnis la planojn de la kampoj, akvobaroj, kanaloj, piramidoj kaj temploj...

― Tio estas vera ― respondis la princo. ― La pastraro estas saĝa kaj potenca, sed kie... estas la ombroj?... Kiu vidis ilin kaj parolis kun ili?...

― Sciu pri tio, sinjoro ― predikis Mentezufis ― ke ombro estas en ĉiu vivanta homo. Kaj kiel ekzistas homoj, kiuj posedas grandegan forton aŭ penetreman rigardon, same ekzistas homoj, kiuj havas eksterordinaran kapablon, ke ili povas dum la vivo eligi sian propran ombron... Niaj sekretaj libroj estas plenaj de plej konfidindaj rakontoj pri ĉi tiu temo. Pli ol unu profeto sciis fali en dormon, similan al la morto. Tiam lia ombro, eliĝinte el la korpo, en la daŭro de unu momento sin transportis Tiron, Ninivon, Babilonon, rigardis kion ĝi bezonis, aŭskultis la diskutojn, kiuj nin interesas, kaj post la vekiĝo de l' profeto, detale raportis pri ĉio. Pli ol unu malbonvola sorĉisto, same ekdorminte, sendis sian ombron en la domon de malamata homo, kaj tie renversis aŭ detruis la meblojn kaj timigis la familion. Iafoje okazis, ke la homo, atakata de la ombro de l' sorĉisto, batis ĝin per lanco aŭ glavo. Tiam en la atakata domo aperis sangaj signoj, kaj la sorĉisto havis sur sia korpo la saman vundon, kiun ricevis la ombro. Multfoje ankaŭ la ombro de vivanta homo aperis kune kun li, kelke da paŝoj de li...

― Mi konas tiajn ombrojn!... ― murmuretis ironie la princo.

― Mi devas aldoni ― daŭrigis la pastro ― ke ne nur la homoj, sed ankaŭ la bestoj, kreskaĵoj, ŝtonoj, konstruaĵoj kaj mebloj havas tiajn ombrojn. Sed (stranga afero?) la ombro de la senviva objekto ne estas senviva: ĝi moviĝas, transiras de unu loko en alian, eĉ pensas kaj komunikas siajn pensojn per diversaj signoj, plej ofte per frapado. Kiam la homo mortas, lia ombro vivas kaj sin montras al la homoj. En niaj libroj oni notis milojn da tiaj okazoj. Unuj ombroj postulis nutraĵon, aliaj promenis en la loĝejo, laboris en la ĝardeno, aŭ ĉasis sur la montoj kun la ombroj de siaj hundoj kaj katoj. Aliaj timigis la homojn, detruis ilian havon, suĉis ilian sangon, eĉ logis al diboĉo... Sed estis ankaŭ bonaj ombroj: de patrinoj, gardantaj siajn infanojn; de soldatoj, avertantaj pri malamikaj embuskoj; de pastroj, kiuj malkovris al ni gravajn sekretojn... Ankoraŭ dum la 18-a dinastio la ombro de Ĥeopso (kiu terure premegis la popolon, konstruante la piramidon por si kaj pentofaras pro tio), sin montris en la nubiaj orminejoj kaj kompatanta la suferojn de la laborantaj sklavoj, malkovris al ili novan fonton de akvo.

― Vi rakontas interesajn aferojn, sankta viro ― respondis Ramzes ― permesu do ankaŭ al mi diri ion al via ekscelenco. Foje nokte, en Pi-Bast, oni montris al mi mian ombron... Ĝi tute similis min, eĉ estis same vestita kiel mi. Sed baldaŭ mi konvinkiĝis, ke tio ne estas ombro, sed vivanta homo, Likon, malnobla mortiginto de mia filo... Li komencis siajn krimojn per tio, ke li persekutis la Fenicianinon Kaman. Mi promesis rekompencon al tiu, kiu kaptos lin... Sed nia polico ne nur ne kaptis lin, sed eĉ lasis lin ŝteli la saman Kaman kaj mortigi senkulpan infanon... Hodiaŭ mi aŭdas, ke oni kaptis Kaman, sed mi scias nenion pri tiu krimulo. Verŝajne li vivas libera, sana, gaja kaj ĝuas la ŝtelitajn trezorojn; eble eĉ li preparas sin al nova krimo!...

― Tiom da homoj persekutas ĉi tiun krimulon, ke fine oni nepre kaptos lin ― diris Mentezufis. ― Kaj kiam li falos en niajn manojn Egipto pagos al li la ĉagrenojn, kiujn li kaŭzis al ĝia kronprinco. Kredu al mi, sinjoro, vi povas antaŭe pardoni al li ĉiujn kulpojn, ĉar la puno egalos ilian grandecon.

― Mi preferus teni lin en mia propra mano ― respondis la princo. ― Danĝera afero estas havi tian ombron dum la vivo!... [Stranga afero, la teorio de ombroj, sur kiu kredeble estis bazita la eksterordinara zorgemo de Egiptanoj pri la mortintoj, reviviĝis en la nunaj tempoj en Eŭropo. Detale traktas ĝin Adolfo d'Assier en sia libro; Essai sur l'humanité posthume et le spiritisme, par un positiviste.]

Ne tre edifita per tia konkludo el la leciono, la sankta Mentezufis adiaŭis la princon. Post li eniris en la tendon Tutmozis, konigante, ke la Grekoj jam preparas la lignaron por la ĉefo kaj ke dekkelko da libiaj virinoj konsentis plori dum la funebra ceremonio.

― Ni ĉeestos ― diris la kronprinco. ― Ĉu vi scias, ke oni mortigis mian filon?... Tiel malgrandan infanon!... Kiam mi portis lin, li ridis kaj etendis al mi la manetojn!... Nekomprenebla afero, ke la homa koro povas enhavi tiom da malnobleco! Se Likon atencus mian vivon, mi komprenus, eĉ pardonus... Sed mortigi infanon...

― Ĉu oni rakontis al vi pri la sindono de Sara? ― demandis Tutmozis.

― Jes. Ŝajnas al mi, ke ŝi estis la plej fidela el miaj virinoj kaj ke mi maljuste agis kun ŝi... Sed kiel tio estas ebla ― ekkriis la princo batante la tablon per la pugno ― ke ĝis nun oni ne kaptis ankoraŭ la malnoblan Likonon?... Fenicianoj ĵuris al mi pri tio, mi promesis rekompencon al la policestro... Io kaŝita estas en tio!...

Tutmozis proksimiĝis al la princo kaj murmuretis:

― Estis ĉe mi sendito de Hiram, kiu, timante la koleron de l' pastroj, kaŝas sin, antaŭ kiam li forlasos Egipton... Hiram, oni diras, eksciis de la policestro de Pi-Bast, ke... Likon estas kaptita... Sed silentu!... ― diris Tutmozis kun timo.

La princo ekkoleris por unu momento, sed tuj trankviliĝis.

― Kaptita?... ― ripetis li. ― Kial tio estas sekreto?...

― Ĉar la policestro devis transdoni lin al la sankta Mefres, laŭ lia ordono en la nomo de la plej alta kolegio...

― Ah... ah!... ― ripetis la princo. ― Do la respektinda Mefres kaj la plej alta kolegio bezonas la homon, kiu tiel similas min?... Ah!... Al mia infano kaj Sara ili preparas belan enterigon... ili enbalzamigas iliajn restaĵojn... Sed la mortiginton ili kaŝas en sendanĝera loko... Ah!... Ankaŭ la sankta Mentezufis estas granda saĝulo. Li rakontis al mi hodiaŭ ĉiujn misterojn de l' postmorta vivo, klarigis la tutan funebran ceremoniaron, kvazaŭ mi mem estus pastro almenaŭ de la tria rango. Sed pri la aresto de Likon kaj ke Mefres kaŝas la mortiginton li ne diris eĉ unu vorton... Ah...

― Ŝajnas al mi, sinjoro, ke tio ne devas mirigi vin ― intermetis Tutmozis. ― Vi scias, ke la pastroj jam suspektas vin pri malbonvolo kaj estas singardaj... Tiom pli...

― Kio?...

― Ke lia sankteco estas tre malsana. Tre...

― Ah... ah!... mia patro estas tre malsana, kaj dume mi, en la fronto de la armeo devas gardi la dezerton, por ke la sabloj ne forkuru el ĝi!... Jes, lia sankteco devas esti tre malsana, ĉar la pastroj estas tre bonvolaj por mi... Ili ĉion montras al mi kaj pri ĉio parolas, ekster tio, ke Mefres kaŝis Likonon...

― Tutmozis ― diris subite la princo ― ĉu ankaŭ hodiaŭ vi opinias, ke mi povas kalkuli je la armeo?...

― Ordonu nur, kaj ni iros al la morto...

― Ankaŭ pri la nobelularo vi estas certa?...

― Kiel pri la armeo.

― Bone ― respondis la kronprinco. ― Nun ni povas fari la lastan servon al Patroklo.