B. Prus: La Faraono

ĈAPITRO I

Ĉu la profetoj de la subtera templo de Sfinkso vidis la novan monarĥon de Egipto apud la piramidoj; ĉu ili sciigis tiun al la reĝa palaco kaj kiel? oni ne scias. Sed kiam Ramzes estis proksimiĝanta al la rivero, la respektinda ĉefpastro Herhor ordonis veki la palacajn servistojn, kaj kiam la sinjoro estis sur Nilo, ĉiuj pastroj, generaloj kaj civilaj altranguloj jam kolektiĝis en la granda salono.

Ĉe la leviĝo de l' suno Ramzes en la fronto de la malgranda taĉmento enrajdis en la palacan korton, kie la servistoj falis antaŭ li sur la vizaĝojn, kaj la gvardio levis la glavojn ĉe la sono de trumpetoj kaj tamburoj.

Salutinte la armeon, lia sankteco iris en la banejon kaj banis sin en parfumita akvo. Poste li permesis ordigi siajn diajn harojn; kiam la frizisto demandis lin plej humile, ĉu li ordonas razi la kapon kaj barbon, la estro respondis:

― Superflue. Mi ne estas pastro, sed soldato.

Post momento ĉi tiuj vortoj transiris en la aŭdiencan salonon, post unu horo trakuris la palacon, tagmeze ili jam estis disportitaj en la tuta Memfiso, kaj vespere estis jam konataj en ĉiuj temploj de la ŝtato, de Tami-nhor kaj Sabne-Ĥetam norde ĝis Suunu kaj Pilak sude.

Aŭdante la novaĵon, la nomarĥoj, nobeluloj, soldatoj, popolo kaj eksterlanduloj freneziĝis de ĝojo, sed la sankta pastraro tiom pli fervore funebris la mortintan faraonon.

Elirinte el la banejo, lia sankteco surmetis mallongan ĉemizon kun nigraj kaj flavaj strioj, sur ĝin flavan brustŝirmilon, sur la piedojn sandalojn, ligitajn per rimenoj, kaj sur la kapon kaskon kun pinto. Poste li alligis ŝtalan asirian glavon, kiun li portis en la batalo apud Sodaj Lagoj, kaj ĉirkaŭita de granda sekvantaro de generaloj, kun bruo kaj tinto eniris en la aŭdiencan salonon.

Tie iris renkonte al li la ĉefpastro Herhor, akompanata de la sanktaj ĉefpastroj Sem, Mefres kaj aliaj. Ilin sekvis: la grandaj juĝistoj de Memfiso kaj Teboj, dekkelko da najbaraj nomarĥoj, granda kasisto, kaj la superaj intendantoj de la domoj: de greno, brutoj, vestoj, sklavoj, oro kaj arĝento, kaj multaj aliaj altranguloj.

Herhor sin klinis antaŭ Ramzes kaj diris kortuŝita:

― Sinjoro! Al eterne vivanta via patro plaĉis foriri al la dioj, kie li ĝuas la eternan feliĉon. Sur vin hodiaŭ falas la devo zorgi pri la orfa ŝtato. Saluton do al vi, sinjoro kaj estro de la mondo, kaj vivu eterne lia sankteco la faraono Ĥam-sam-merer-amen-Ramesses-neter-hog-an!...

La ĉeestantoj kun entuziasmo ripetis la ekkrion. Oni supozis, ke la nova estro montros emocion aŭ embarason. Sed je la ĝenerala mirego, la sinjoro nur sulkigis la brovojn kaj respondis:

― Konforme al la volo de mia patro kaj al la leĝoj de Egipto mi prenas en miajn manojn la regadan kaj mi estros por la gloro de la ŝtato kaj por la feliĉo de la popolo...

Subite la sinjoro sin turnis al Herhor kaj fikse rigardante liajn okulojn, demandis:

― Sur la tiaro de via ekscelenco mi vidas la oran serpenton. Kial vi surmetis la simbolon de la reĝa povo?

Morta silento ekregis en la kunveno. La plej maltima homo en Egipto supozus neniam, ke la juna sinjoro komencos la regadon per tia demando al la plej potenca persono en la tuta regno, eble pli potenca ol la mortinta faraono.

Sed post la juna sinjoro staris dekkelko da generaloj, en la korto brilis la sentimaj regimentoj de la gvardio, kaj Nilon jam estis transiranta la armeo de Sodaj Lagoj, ebria de la triumfo, amanta sian ĉefon.

La potenca Herhor paliĝis kiel vakso kaj ne povis eligi voĉon el la kunpremita laringo.

― Mi demandas vian ekscelencon ― trankvile ripetis la faraono ― je kia rajto sur via tiaro estas la reĝa serpento?

― Tio estas la tiaro de via avo, la sankta Amenhotep ― mallaŭte respondis Herhor. ― La plej alta kolegio ordonis al mi surmeti ĝin en gravaj cirkonstancoj.

― Mia sankta avo ― diris la faraono ― estis la patro de la reĝino kaj kiel favoron li ricevis la rajton ornami sian tiaron per la ureus. Sed, kiel mi scias, lia ceremonia vesto troviĝas inter la relikvoj de la templo de Amon.

Herhor jam ekregis sin mem.

― Bonvolu rememori, via sankteco ― klarigis li ― ke tutan tagon Egipto restis sen estro. Iu ja devis veki kaj kuŝigi la dion, Ozirison, doni benojn al la popolo kaj honori la reĝajn antaŭulojn. Por tiel malfacila momento la plej alta kolegio ordonis al mi surmeti la sanktan relikvon, por ke ne malfruu la regado de l' ŝtato kaj la servado al la dioj. Sed nun, kiam ni havas rajtan kaj potencan estron, mi demetas la miraklan relikvon...

Dirinte ĉi tion, Herhor demetis de la kapo la tiaron, ornamitan per la ureus, kaj transdonis ĝin al la ĉefpastro Mefres.

La minaca vizaĝo de l' faraono sereniĝis kaj li direktis siajn paŝojn al la trono.

Subite la sankta Mefres baris al li la vojon kaj sin klininte al la tero, diris:

― Bonvolu, sankta sinjoro, aŭskulti plej humilan peton...

Oni ne vidis humilecon en lia voĉo, nek en la okuloj, kiam rektiĝinte li daŭrigis:

― Jen estas la vortoj de la plej alta kolegio de ĉiuj ĉefpastroj...

― Diru ― respondis la faraono.

― Via sankteco scias ― daŭrigis Mefres ― ke faraono, kiu ne posedas ĉefpastrajn sanktigojn, ne povas fari la plej altajn oferojn, nek vesti kaj senvestigi la miraklan Ozirison.

― Mi komprenas ― interrompis la sinjoro. ― Mi estas faraono, kiu ne posedas la rangon de ĉefpastro.

― Kaj tial ― daŭrigis Mefres ― la plej alta kolegio humile petas vian sanktecon, ke vi bonvolu elekti ĉefpastron, kiu povus anstataŭi vin en la plenumado de la religiaj ceremonioj.

Aŭskultante la kategorian paroladon, la ĉefpastroj kaj civilaj altranguloj tremis kaj maltrankvile moviĝis, la generaloj kvazaŭ nevole ordigis la glavojn. Sed la sankta Mefres rigardis ilin kun nekaŝata malestimo kaj ree fiksis siajn malvarmajn okulojn sur la vizaĝo de la faraono.

Sed ankaŭ nun la sinjoro de l' mondo ne estis embarasita.

― Bone ― respondis li ― ke via ekscelenco rememorigis al mi la gravan devon. La milita metio kaj la aferoj de l' ŝtato ne permesos al mi plenumi la ceremoniojn de nia sankta religio, mi do devas elekti por ili anstataŭanton...

Dirante tion, la sinjoro komencis ĉirkaŭrigardi en la ĉambro. Maldekstre de Herhor staris la sankta Sem. La faraono fikse rigardis lian kvietan kaj honestan vizaĝon kaj subite demandis:

― Kiu kaj kio vi estas, ekscelenco?

― Mia nomo estas Sem, mi estas ĉefpastro de la templo de Ptah en Pi-Bastis.

― Vi estos mia anstataŭanto en la religiaj devoj ― diris la sinjoro, montrante lin per la fingro.

Murmureto de admiro traflugis inter la ĉeestantoj. Eĉ post plej longa konsiderado kaj interkonsiliĝoj malfacile estus elekti pli indan pastron por tiel alta posteno.

Herhor paliĝis ankoraŭ pli forte, kaj Mefres kumpremis la bluajn lipojn kaj duone kovris la okulojn per la palpebroj.

Post momento la nova monarĥo sidiĝis sur la trono, kiu anstataŭ piedoj havis skulptitajn figurojn de reĝoj kaj princoj de naŭ popoloj.

Baldaŭ Herhor, sur ora plado, donis al la sinjoro blankan kaj ruĝan kronon, ĉirkaŭitan per ora serpento. La faraono silente metis ĝin sur la kapon, kaj la ĉeestantoj falis sur la vizaĝojn.

Tio ne estis ankoraŭ la solena kronado, sed nur akcepto de la povo.

Kiam la pastroj estis incensintaj la faraonon kaj kantintaj himnon al Oziriso, ke li verŝu sur lin ĉiujn benojn, oni permesis al la civilaj kaj militistaj altranguloj kisi la malsupran ŝtupon de l' trono. Poste la sinjoro prenis oran kuleron kaj, ripetante la preĝojn, kiujn voĉe diris la sankta Sem, li incensis la statuojn de l' dioj, kiuj staris en du vicoj, ĉe ambaŭ flankoj de lia reĝa seĝo.

― Kion mi devas fari nun? ― demandis la monarĥo.

― Vin montri al la popolo ― respondis Herhor.

Tra orita, larĝe malfermita pordo kaj tra marmora ŝtuparo lia sankteco eniris sur la terason, kaj levinte la manojn, li turnis sin al la kvar partoj de la mondo. Eksonis trumpetoj kaj sur la supro de l' pilonoj oni pendigis flagojn. Kiu ajn estis sur la kampo, en la korto aŭ en la strato, falis sur la vizaĝon; la bastono, levita super la dorso de l' bruto aŭ sklavo, malleviĝis, kaj ĉiuj ŝtataj krimuloj, kondamnitaj en tiu ĉi tago, ricevis pardonon.

Revenante de la teraso, la monarĥo diris:

― Kion ankoraŭ mi devas fari?

― Atendas vian sanktecon la manĝo kaj la ŝtataj aferoj ― diris Herhor.

― Mi do povas ripozi ― respondis la faraono. ― Kie estas la restaĵoj de mia sankta patro?

― Oni transdonis ilin al la enbalzamigistoj ― murmuretis Herhor.

La okuloj de la faraono pleniĝis per larmoj kaj la lipoj ektremis. Sed tuj li ekregis sin kaj silente rigardis la plankon. Estus nekonvene, se la servistoj vidus la emocion de tiel potenca sinjoro. Volante turni la atenton de l' sinjoro al alia temo, Herhor diris:

― Ĉu via sankteco bonvolos akcepti la respektegon de la reĝino patrino?

― Mi?... mi devas akcepti la respektegon de mia patrino?... ― demandis la faraono per sufokita voĉo.

Kaj volante nepre trankviliĝi, li aldonis kun rideto

― Via ekscelenco forgesis, kion diris la saĝulo Eney?... Eble la sankta Sem ripetos al ni liajn belajn vortojn...

― "Memoru ― citis Sem ― ke ŝi naskis vin kaj nutris per ĉiuj rimedoj..."

― Daŭrigu... daŭrigu!... ― insistis la sinjoro, penante ekregi sin.

― "Se vi forgesus pri tio, ŝi levos siajn manojn al la dio, kaj li favore aŭskultos ŝian plendon. Ŝi longe portis vin sub ŝia koro, kiel grandan ŝarĝon, kaj naskis vin, kiam pasis viaj monatoj. Poste ŝi portis vin sur la dorso kaj dum tri jaroj metis sian mamon en vian buŝon. Tiel ŝi edukis vin, ne sentante abomenon al via malpureco. Kaj kiam vi iris en la lernejon kaj oni ekzercis vin en la skriboj, ĉiutage ŝi stariĝis antaŭ via instruisto kun pano kaj biero de sia domo." [Aŭtentika]

La faraono profunde eksopiris kaj diris pli trankvile:

― Vi do vidas, ke ne konvenas, ke mia patrino salutu min. Mi, mi devas iri al ŝi...

Kaj li trapasis longan vicon de salonoj, kies muroj estis kovritaj per marmoro, alabastro kaj ligno; hele kolorigitaj, skulptitaj kaj oritaj, kaj post li lia grandega sekvantaro. Proksimiĝinte al la antaŭĉambro de l' patrino, li faris signon, ke oni lasu lin sola.

Li trairis la antaŭĉambron, momenton haltis antaŭ la pordo, poste li ekfrapis kaj mallaŭte eniris.

En la ĉambro kun nudaj muroj, en kiu anstataŭ mebloj estis simpla lito kaj breĉita kruĉo kun akvo, ĉio kiel signo de l' funebro, sidis sur ŝtono la patrino de l' monarĥo, la reĝino Nikotris. Ŝi estis nudpieda, en dika ĉemizo; ŝia frunto estis malpurigita per nila koto, ŝi havis cindron en la implikitaj haroj.

Ekvidinte Ramzeson, la respektinda sinjorino kliniĝis, por fali al liaj piedoj. Sed la filo kaptis ŝin inter siajn brakojn kaj diris kun ploro:

― Se vi, patrino, vin klinas antaŭ mi ĝis la tero, mi antaŭ vi devos malleviĝi sub la teron...

La reĝino karese premis lian kapon al sia brusto, viŝis al li la larmojn per la maniko de sia dika ĉemizo, kaj levinte la manojn supren murmuretis:

― Ĉirkaŭu ĉiuj dioj... la spiritoj de via patro kaj avo ĉirkaŭu vin per siaj zorgoj kaj benoj... Ho Izido, neniam mi avaris al vi oferojn, sed hodiaŭ mi donas la plej grandan... Mi donas al vi mian amatan filon... Ĉi tiu mia reĝa filo fariĝu sendivida via filo, kaj lia gloro kaj potenco pligrandigu vian dian heredaĵon...

La sinjoro multfoje ĉirkaŭprenis kaj kisis la reĝinon, fine li sidigis ŝin sur la lito, kaj li mem sidiĝis sur la ŝtono.

― Ĉu la patro lasis al mi ordonojn? ― demandis li.

― Li nur petis, ke vi ne forgesu lin, kaj al la plej alta kolegio li diris la jenajn vortojn: "Mi lasas al vi posteulon, kiu estas leono kaj aglo en unu persono; obeu lin, kaj li levos Egipton al potenco senlima."

― Ĉu vi pensas, ke la pastroj obeos al mi?

― Memoru ― diris la patrino ― ke la emblemo de l' faraono estas la serpento. Kaj la serpento estas saĝo, kiu silentas kaj mordas morte en neatendita momento... Se vi prenos la tempon kiel liganon, vi venkos ĉion.

― Herhor estas terure maltima... Hodiaŭ li kuraĝis surmeti la tiaron de la sankta Amenhotep... Kompreneble mi ordonis al li demeti ĝin, kaj mi forigos lin de la regado... Lin kaj kelkajn anojn de la plej alta kolegio...

La reĝino ekskuis la kapon.

― Egipto estas via ― diris ŝi, ― kaj la dioj donis al vi grandan saĝon. Sen tio mi terure timus malkonsenton kun Herhor...

― Mi ne malkonsentas kun li, mi lin forpelas.

― Egipto estas via ― ripetis la patrino ― sed mi timas la batalon kontraŭ la pastroj. Vere, via patro, tro malsevera, kuraĝigis ĉi tiujn homojn, sed oni ne devas alkonduki ilin al la malespero per la severeco. Cetere, pripensu: kiu anstataŭas al vi ilian konsilon?... Ili scias ĉion, kio estis, estas kaj estos sur la tero kaj ĉielo; ili vidas la plej kaŝitajn homajn pensojn kaj direktas la korojn, kiel la vento la foliojn. Sen ili vi ne nur ne scios, kio okazas en Tiro kaj Ninivo, sed eĉ en Memfiso kaj Teboj.

― Mi ne forpuŝas la saĝon, sed mi volas la obeon ― respondis la faraono. ― Mi scias, ke ilia saĝo estas granda, sed ĝi devas esti kontrolata kaj direktata, por ke ĝi ne ruinigu la ŝtaton... Diru vi mem, patrino: kion dum tridek jaroj ili faris el Egipto?... La popolo suferas mizeron aŭ ribelas, ni havas malmulte da soldatoj, la trezorejo estas malplena, kaj dume, kelke da monatoj de ni, kvazaŭ ŝvelanta kuko kreskas Asirio kaj jam hodiaŭ trudas al ni traktatojn!...

― Faru, kiel vi volas. Sed memoru, ke la emblemo de l' faraono estas la serpento, kaj la serpento estas la silento kaj saĝo.

― Vi diras la veron, patrino; sed kredu al mi, ke iafoje la kuraĝo valoras pli multe ol la prudento. Jam hodiaŭ mi scias, ke la pastroj intencis tutajn jarojn konduki la militon kontraŭ Libio. Mi finis ĝin en la daŭro de dekkelko da tagoj kaj nur tial, ke ĉiutage mi faris ian paŝon frenezan, sed decidan. Se mi ne estus kurinta renkonte al ili en la dezerton, kio ja estis granda malprudento, hodiaŭ ni havus Libianojn apud Memfiso...

― Mi scias, vi persekutis Tehennan, kaj Tifono surprizis vin ― diris la reĝino. ― Ho senkonsidera infano... vi ne pensis pri mi!

La sinjoro ekridetis.

― Estu trankvila via koro ― respondis li. ― Kiam la faraono batalas, ĉe lia dekstra kaj maldekstra mano stariĝas Amon. Kaj kiu egalas lin?...

Ankoraŭ unu fojon li ĉirkaŭprenis la patrinon kaj foriris.