<< ĈAPITRO II B. Prus: La Faraono

ĈAPITRO III

La soldataj, starantaj garde en la antaŭĉambro, anoncis Pentueron. La pastro falis antaŭ la faraono sur la vizaĝon kaj demandis pri ordonoj.

― Mi ne volas ordoni, sed peti vin ― diris la sinjoro. ― Vi scias, oni ribelas!... Ribelas la kamparanoj, metiistoj, eĉ malliberuloj... Ĉie ribeloj, de la maro ĝis la minejoj... Mankas nur unu afero, ke ribelu miaj soldatoj kaj proklamu faraono... ekzemple Herhoron!...

― Vivu eterne, via sankteco! ― respondis la pastro. ― Ne ekzistas en Egipto homo, kiu ne oferus sian vivon por vi kaj ne benus vian nomon.

― Ha, se ili scius, ― diris la estro kun kolero ― kiel malriĉa kaj senforta estas la faraono, ĉiu nomarĥo volus esti sinjoro de sia nomeso! Mi pensis, ke heredinte la duoblan kronon, mi ion signifos... Sed jam en la unua tago mi konvinkiĝis, ke mi estas nur ombro de la antaŭaj monarĥoj de Egipto! Ĉar kio povas esti faraono sen mono, sen armeo kaj, antaŭ ĉio, sen fidelaj servistoj?... Mi estas kiel la statuoj de l' dioj, kiujn oni incensas kaj al kiuj oni faras oferojn... Sed la statuoj estas senfortaj kaj per la oferoj sin grasigas la pastroj... Sed vi ja apartenas al ilia partio!

― Dolore estas por mi ― respondis Pentuer ― ke via sankteco parolas tiel en la unua tago de sia regado. Se la novaĵo disvastiĝus en Egipto...

― Al kiu mi devas paroli pri tio, kio doloras min?... ― interrompis la sinjoro. ― Vi estas mia konsilanto kaj vi savis min, aŭ almenaŭ volis min savi, ne por rakonti al ĉiuj, mi supozas, kio fariĝas en mia reĝa koro, kiun mi malfermas al vi... Sed vi estas prava.

La sinjoro promenis en la ĉambro kaj post momento diris per multe pli trankvila tono:

― Mi nomis vin estro de la komitato, kiu devas esplori la kaŭzojn de la senĉesaj ribeloj en mia ŝtato. Mi volas, ke oni punu nur la kulpajn kaj estu justa al la malfeliĉaj...

― Subtenu vin Dio per sia favoro!... ― murmuretis la pastro. ― Mi faros, kion vi ordonas. Sed la kaŭzojn de la ribeloj mi konas sen esploro...

― Parolu...

― Multfoje mi parolis pri tio al via sankteco: la laboranta popolo estas malsata, havas tro da laboro kaj pagas tro grandajn impostojn... Kiu antaŭe laboris de la leviĝo ĝis la subiro de l' suno, hodiaŭ devas komenci unu horon antaŭ la leviĝo kaj fini unu horon post la subiro.

Antaŭ ne longe, ĉiun dekan tagon, la laboristo povis viziti la tombojn de la gepatroj, paroli kun iliaj ombroj kaj fari oferojn. Sed hodiaŭ neniu iras tien, ĉar neniu havas tempon. Antaŭe la kamparano manĝis ĉiutage tri tritikajn panojn, hodiaŭ ili ne havas sufiĉe eĉ por hordea. Antaŭe, la laboroj ĉe la kanaloj, akvobaroj kaj ŝoseoj estis kalkulataj al la impostoj; hodiaŭ oni devas aparte pagi la impostojn, kaj la publikajn laborojn plenumi senpage. Jen la kaŭzo de la ribeloj.

― Mi estas la plej malriĉa nobelulo en la ŝtato! ― ekkriis la faraono, ― Iu ajn posedanto de bieno donas al siaj brutoj konvenan manĝon kaj ripozon; sed mia brutaro estas ĉiam malsata kaj laca!... Kion do mi devas fari, diru vi, kiu petis min, ke mi plibonigu la sorton de la kamparanoj?

― Vi ordonas al mi, sinjoro, paroli?...

― Mi petas... ordonas... fine, kiel vi volas... Sed parolu saĝe.

― Benata estu via regado, vera filo de Oziriso! ― respondis la pastro.

― Jen kion oni devas fari... Antaŭ ĉio, ordonu, sinjoro, ke oni pagu por la publikaj laboroj, kiel antaŭe...

― Kompreneble.

― Poste, proklamu, ke la laboro sur la kampoj daŭru nur de la leviĝo ĝis la subiro de l' suno... poste faru, ke la popolo ripozu ĉiun sepan tagon; ne ĉiun dekan, sed ĉiun sepan. Poste, malpermesu al la sinjoroj doni la kamparanojn kiel pruntgarantion kaj al la skribistoj bati kaj turmenti ilin laŭ sia bontrovo. Fine, donu dekonon aŭ almenaŭ dudekonon de la teroj al la kamparanoj kiel propraĵon, por ke neniu povu ĝin repreni aŭ okupi kiel garantiaĵon. Donu, sinjoro, al la kamparanoj dezertajn sablojn, kaj post kelke da jaroj elkreskos tie ĝardenoj...

― Vi bele parolas ― intermetis la faraono ― sed vi diras, kion vi vidas en via koro, ne en la mondo. La homaj planoj, eĉ la plej bonaj, ne ĉiam konformiĝas al la natura irado de la aferoj...

― Via sankteco, mi jam vidis tiajn ŝanĝojn kaj iliajn rezultatojn ― respondis Pentuer. ― En kelkaj temploj oni faris diversajn provojn: pri la kuracado, instruado, edukado de bestoj kaj kreskaĵoj, fine, pri plibonigado de la homoj. Kaj jen kio okazadis: kiam oni donis al kamparano maldiligenta kaj malgrasa bonan manĝon kaj ripozon ĉiun sepan tagon, li fariĝis grasa, laborema kaj fosis pli da tero, ol antaŭe. Laboristo pagata estas pli gaja kaj faras pli multe da laboro, ol sklavo, eĉ batata per feraj vergoj. Homoj sataj naskas pli multe da infanoj ol lacaj kaj konsumataj de la laboro; la idoj de la liberaj homoj estas sanaj kaj fortaj, kaj la idaro de sklavoj estas malsanema, malgaja kaj havas inklinon al la ŝtelo kaj mensogo. Fine, oni konvinkiĝis, ke la tero kulturata de la posedanto, donas unu fojon kaj duonon pli multe da greno kaj legomoj, ol tero, kulturata de sklavoj. Mi diros al via sankteco ion ankoraŭ pli strangan; kiam al la plugistoj ludas muziko, la homoj kaj bovoj laboras pli bone, pli rapide kaj malpli laciĝas, ol sen muziko!... Ĉion ĉi oni konstatis en niaj temploj.

La faraono ridetis.

― Mi devas enkonduki la muzikon ankaŭ en miajn bienojn ― diris li.

― Sed se la pastroj konstatis tiel strangajn aferojn, pri kiuj vi rakontas al mi, kial ili ne agas tiamaniere kun la kamparanaj en siaj bienoj?...

Pentuer mallevis la kapon.

― Ĉar ― respondis li sopirante ― ne ĉiuj pastroj estas saĝuloj kaj havas noblajn korojn...

― Jes, jes!... ― ekkriis la sinjoro. ― Kaj nun diru al mi vi, kiu estas filo de kamparano kaj scias, ke inter la pastroj ekzistas friponoj kaj malsaĝuloj, diru, kial vi ne volas servi al mi en la batalo kontraŭ ili?... Vi ja komprenas, ke mi ne plibonigos la sorton de la kamparanoj, se antaŭe mi ne instruos al la pastroj la obeon al mia volo...

Pentuer tordis siajn manojn.

― Sinjoro ― respondis li ― sendia kaj danĝera estas la batalo kontraŭ la pastraro!... Pli ol unu faraono komencis ĝin, kaj... ne povis fini...

― Ĉar ne helpis lin saĝuloj, kiel vi... ― eksplodis la sinjoro. ― Kaj vere, neniam mi komprenas: kial saĝaj kaj honestaj pastroj kuniĝas kun la bando de friponoj, kiaj estas la plimulto de ĉi tiu klaso?...

Pentuer skuis la kapon kaj komencis paroli malrapide:

― De tridek mil jaroj la sankta pastraro zorgas pri Egipto kaj ĝi faris la landon tia, kia ĝi estas: mirindaĵo de la tuta mondo. Kaj kial la pastroj, malgraŭ la mankoj, sukcesis tion fari?... Ĉar ili estas la lumingo, en kiu brulas la lumo de la saĝo. La lumingo povas esti malpura, eĉ malbonodora. Tamen ĝi konservas la dian fajron, sen kiu inter la homoj regus la mallumo kaj sovaĝeco. Vi parolas, sinjoro, pri la batalo kontraŭ la pastraro ― daŭrigis Pentuer. ― Kia povas esti ĝia rezultato por mi?... Se vi malgajnos, mi estos malfeliĉa, ĉar vi ne plibonigos la sorton de la kamparanoj. Kaj se vi gajnos?... Ho, ne ĝisvivu mi tion!... Ĉar se vi rompus la lumingon, kiu scias, ĉu vi ne estingus la fajron de la saĝo, kiu de jarmiloj flamas super Egipto kaj super la mondo... Jen, mia sinjoro, la kaŭzoj, kial mi ne volas min miksi je la batalo kontraŭ la pastraro... Mi sentas, ke ĝi proksimiĝas, kaj mi suferas, ke tia vermo, kiel mi, ne povas malhelpi ĝin. Sed mi ne partoprenos en ĝi, ĉar mi devus perfidi aŭ vin, aŭ Dion, kiu estas la kreinto de la saĝo...

Aŭskultante lin, la faraono promenis en la ĉambro, meditante.

― Faru ― diris li sen kolero ― kiel vi volas. Vi ne estas soldato, mi do ne povas riproĉi al vi la mankon de kuraĝo... Sed vi ne povas esti mia konsilanto... Tamen mi petas vin, aranĝu juĝejon por esplori la ribelojn, kaj kiam mi alvokos vin, parolu, kion ordonas al vi la saĝo.

Petuer ekgenuis kaj adiaŭis la sinjoron.

― En ĉiu okazo ― aldonis la faraono ― sciu, ke mi ne volas estingi la dian lumon... Kulturu la pastroj la saĝon en siaj temploj, sed ili ne detruu mian armeon, ne faru malhonorajn traktatojn kaj... ne ŝtelu. ― diris li jam ekscitita ― la reĝajn trezorojn... Eble ili pensas, ke mi, kvazaŭ almozulo, starados ĉe iliaj pordoj, por ke ili bonvolu liveri al mi rimedojn por relevi la ŝtaton, ruinigitan per ilia malsaĝa kaj malnobla regado?... Ha, ha!... Pentuer... eĉ la diojn mi ne petus pri tio, kio estas, mia potenco kaj mia rajto. Vi povas foriri.

La pastro, ne turnante sin, eliris kaj ankoraŭ en la pordo falis sur la vizaĝon.

La sinjoro restis sola.

"La mortemaj homoj estas kvazaŭ infanoj ― pensis li. ― Herhor ja estas saĝa, scias, ke Egipto en okazo de milito bezonas duonmilionan armeon, ke ĉi tiun armeon oni devas ekzerci, kaj malgraŭ tio li malgrandigis la nombron de regimentoj kaj la nombron de soldatoj en ĉiu. La granda kasisto ankaŭ estas saĝa, tamen ŝajnas al li afero tute natura, ke ĉiuj trezoroj de l' faraonoj transiris en Labirinton!... Fine Pentuer... Kia stranga homo!... Li volas donacadi al la kamparanoj manĝon, teron kaj senĉesajn festojn... Bone, sed ĉio ĉi malgrandigos miajn enspezojn, kiuj sen tio estas jam tro malgrandaj. Sed se mi dirus al li: helpu min repreni de la pastroj la reĝajn trezorojn, li nomus tion malpia kaj dirus, ke mi volas estingi la lumon en Egipto!... Stranga homo... Li volonte konsentus renversi la tutan ŝtaton por la bono de l' kamparanoj, sed li ne kuraĝus preni ĉefpastron ĉe la nuko kaj konduki lin en malliberejon. Kun plej granda trankvilo li ordonas al mi rezigni duonon de miaj enspezoj, sed mi estas certa, ke li ne kuraĝus elporti kupran utenon el Labirinto..."

La faraono ekridetis kaj ree komencis mediti:

"Ĉiu deziras esti feliĉa; sed se vi volas fari, ke ĉiuj estu feliĉaj, ĉiu kaptos vin je la manoj, kiel homo, al kiu oni volas elŝiri malsanan denton... Kaj tial la monarĥo devas esti decidema... Kaj tial mia sankta patro agis malbone, malzorgante la kamparanojn kaj senlime konfidante al la pastroj... Pezan heredaĵon li lasis al mi, sed... ne fleksiĝos sub ĝi miaj ŝultroj... Apud Sodaj Lagoj ankaŭ estis malfacila afero... Pli malfacila, ol ĉi tie... Ĉi tie estas nur babiluloj kaj alarmantoj, tie estis homoj armitaj kaj deciditaj morti... Unu batalo pli larĝe malfermas niajn okulojn, ol dekoj da jaroj de trankvila regado... Kiu diros al si: mi rompos la baron! ― rompos ĝin. Sed kiu ŝanceliĝos, devos cedi..."

Falis la krepusko. En la palaco oni ŝanĝis la gardistojn kaj en la pli malproksimaj ĉambroj oni ekbruligis torĉojn. Nur en la ĉambro de l' faraono neniu kuraĝis eniri sen ordono.

La sinjoro, laca de la sendormo, de la hieraŭa vojaĝo kaj hodiaŭaj okupoj, falis sur la apogseĝon. Ŝajnis al li, ke jam centojn da jaroj li estas faraono, kaj li ne povis kredi, ke de la horo, kiam li estis apud la piramidoj, ne pasis ankoraŭ unu tago.

"Unu tago?... Ne eble!..."

Poste venis al li la penso, ke eble en la koro de la heredinto loĝas la animoj de la antaŭaj faraonoj. Sendube estas tiel, ĉar alie de kie estus en li la sento de maljuneco aŭ antikveco?... Kaj kial la regado ŝajnus al li simpla afero, kvankam ankoraŭ antaŭ kelke da monataj li tremis, pensante, ke li ne scios regi.

"Unu tago?... ― ripetis li en sia animo. ― Sed mi estas jam mil jarojn en ĉi tiu loko!..."

Subite li ekaŭdis sufokitan voĉon:

― Mia filo!... filo!

La faraono salte leviĝis de la seĝo.

― Kiu estas ĉi tie?... ― ekkriis li.

― Mi estas, mi... Ĉu vi jam forgesis pri mi...

La estro ne povis sin orienti, de kie venas la voĉo. De supre, de malsupre, aŭ eble de la granda statuo de Oziriso, kiu staris en la angulo.

― Filo mia ― ree parolis la voĉo ― respektu la volon de la dioj, se vi volas ricevi ilian benitan helpon... Ho, respektu la diojn, ĉar sen ilia helpo la plej granda potenco estas kvazaŭ cindro kaj ombro... Ho, respektu la diojn, se vi volas, ke la maldolĉo de viaj eraroj ne venenu al mi la ĉeeston en la feliĉa lando de Okcidento...

La voĉo eksilentis. La sinjoro ordonis alporti torĉojn. Unu pordo de la ĉambro estis fermita, ĉe la alia staris gardistoj. Neniu fremda povis eniri.

Kolero kaj maltrankvilo ŝiris la koron de la faraono. Kio estis tio? Ĉu vere parolis al li la ombro de la patro, aŭ ĉu la voĉo estis nur nova trompo de la pastroj?

Sed se la pastroj povas paroli al li de malproksime, malgraŭ la dikaj muroj, ili povas ankaŭ sekrete aŭskulti. Kaj tiam li, la sinjoro de l' mondo, estas kvazaŭ sovaĝa besto, persekutata de ĉiuj flankoj.

Estas vere, ke en la palaco estis ordinara afero aŭskulti ĉe la pordoj. Sed la faraono pensis, ke almenaŭ lia kabineto estas libera, kaj ke la trokuraĝo de la pastroj haltas ĉe la pordo de la plej alta povo.

Sed se tio estis spirito?...

La sinjoro ne volis vespermanĝi kaj iris dormi. Ŝajnis al li, ke li ne ekdormos; sed la laciĝo superis la eksciton.

Post kelke da horoj vekis lin sonoriloj kaj lumo. Estis jam noktomezo, kaj la astrologo venis prezenti al la sinjoro raporton pri la situacio de la steloj. La faraono aŭskultis ĝis la fino kaj diris:

― Ĉu vi ne povus, respektinda profeto, en la estonteco prezenti la raportojn al la nobla Sem?... Li ja anstataŭas min en la aferoj, kiuj koncernas la religion...

La pastron astrologon forte mirigis la indiferenteco de l' faraono al la ĉielaj aferoj.

― Via sankteco bonvolas forpuŝi la konsilojn, kiujn la steloj donas al la monarĥoj?...

― Donas?... ― ripetis la faraono. ― Diru do, kiaj estaj iliaj promesoj por mi?

La astrologo sendube atendis tian demandon, ĉar li respondis sen pripenso:

― La horizonto estas por momento vualita... La sinjoro de l' mondo ne trovis ankoraŭ la vojon de la vero, kiu instruas ekkoni la volon de la dioj. Sed pli aŭ malpli baldaŭ li trovos ĝin, kaj sur ĝi longan kaj feliĉan vivon, plenan de gloro regadon...

― Bone!... Mi dankas vin, sankta viro. Nun kiam mi scias, kion mi devas serĉi, mi obeos la konsilojn, kaj vin mi ree petas, ke de nun vi komunikiĝu kun la respektinda Sem. Li estas mia anstataŭanto, kaj se vi legos ion interesan en la steloj, li komunikos al mi matene...

La pastro forlasis la dormoĉambron, balancante la kapon.

― Oni interrompis mian dormon!... ― diris la sinjoro kun malkontenta mieno.

― La plej respektinda reĝino Nikotris ― diris subite la adjutanto ― antaŭ unu horo ordonis al mi peti aŭdiencon de via sankteco...

― Nun?... Noktomeze?... ― demandis la sinjoro.

― Jes. Ŝi diris, ke noktomeze via sankteco vekiĝos...

La faraono pensis momenton kaj diris al la adjutanto; ke li atendos la reĝinon en la ora salono. Li pensis, ke tie neniu povos aŭskulti ilin.

La sinjoro ĵetis mantelon sur siajn ŝultrojn, surmetis nelaĉitajn sandalojn kaj ordonis bone lumigi la oran salonon. Poste li eliris, ordonante, ke la servistoj ne akompanu lin.

La patrinon li jam trovis en la salono, en funebraj vestoj el dika tolo. Ekvidinte la faraonon, la respektinda sinjorino volis ree fali sur la genuojn, sed la filo levis ŝin kaj ĉirkaŭprenis.

― Ĉu okazis io grava, patrino, ke vi interrompas vian ripozon en tiel malfrua horo? ― demandis li.

― Mi ne dormis... mi preĝis... ― respondis ŝi. ― Ho mia filo, vi bone divenis, ke la afero estas grava!... Mi aŭdas la dian voĉon de via patro...

― Vere? ― diris la faraono, sentante, ke la kolero plenigas lin.

― Via senmorta patro ― daŭrigis la reĝino ― diris al mi plena de malĝojo, ke vi suriras eraran vojon... Vi malrespekte forpuŝas la ĉefpastran rangon kaj malestime agas kun la diaj servistoj.

"Kiu restos ĉe Ramzes ― diris via dia patro ― se li malkontentigos la diojn kaj se forlasos lin la sankta pastraro?... Diru al li... diru al li ― ripetis la respektinda ombro ― ke tiamaniere li pereigos Egipton, sin mem kaj la dinastion..."

― Oh, oh!... ― ekkriis la faraono ― jen kiel ili minacas min tuj en la unua tago de mia regado!... Mia patrino, la hundo plej laŭte bojas, kiam ĝi timas, do la minacoj estas malbona antaŭdiro, sed nur por la pastroj!...

― Sed tion diris via patro... ― ripetis la ĉagrenita reĝino.

― La senmorta patro kaj la sankta Amenhotep ― respondis la faraono ― konas mian koron kaj vidas la plorindan staton de Egipto. Kaj ĉar mia koro volas relevi la ŝtaton, forigante la trouzon, ili do ne ― povus min malhelpi plenumi miajn intencojn...

― Vi do ne kredas, ke la spirito de via patro donas al vi konsilojn? ― demandis la reĝino pli kaj pli terurita.

― Mi ne scias. Sed mi havas la rajton supozi, ke la voĉoj de la spiritoj, sonantaj en diversaj anguloj de nia palaco, estas ia artifiko de l' pastroj. Nur la pastroj povas min timi; neniam la dioj kaj spiritoj... Do ne la spiritoj timigas nin, patrino...

La reĝino ekmeditis kaj oni povis vidi, ke la vortoj de la filo forte ŝin impresas. Ŝi vidis multajn miraklojn dum sia vivo, kaj kelkaj ankaŭ al ŝi ŝajnis suspektindaj.

― En tia okazo ― respondis ŝi, sopirante ― vi ne estas singarda, mia filo!... Posttagmeze estis ĉe mi Herhor, tre nekontenta de la aŭdienco ĉe vi... Li diris, ke vi volas forigi la pastrojn de la korto...

― Por kio mi bezonas ilin?... Por ke mia kuirejo kaj kelo havu grandajn elspezojn?... Aŭ eble por ke ili aŭskultu, kion mi parolas kaj rigardu, kion mi faras?...

― La tuta lando indignos, kiam la pastroj konigos, ke vi estas malpia... ― intermetis la reĝino.

― La lando jam indignas, sed la pastroj estas kulpaj pri tio ― respondis la faraono. ― Kaj pri la pieco de la egipta popolo mi komencas havi tute novan opinion... Se vi, patrino, konus la nombron de procesoj pri la malpiaĵoj al la dioj en Malsupra Egipto, kaj pri la ŝtelo en la Supra, vi konvinkiĝus, ke por nia popolo la pastraj aferoj jam ĉesis esti sanktaj.

― Tio estas la influo de la fremduloj, kiuj plenigas Egipton ― ekkriis la reĝino. ― Precipe de Fenicianoj...

― Indiferente estas, kies; Egipto ne rigardas plu la statuojn kaj pastrojn, kiel superhomajn estaĵojn... Kaj se vi aŭskultus, patrino, kion diras la nobeluloj, oficiroj kaj soldatoj, vi komprenus, ke venis la tempo meti la reĝan povon en la loko de la pastra, se oni ne volas, ke ĉiu povo falu en la lando.

― Egipto estas via ― sopiris la reĝino. ― Via saĝo estas eksterordinara, faru do, kion vi volas... Sed agu singarde, ho singarde!... La skorpiono, eĉ mortigita, povas vundi la nesingardan venkinton...

Ŝi ĉirkaŭprenis lin, kaj la sinjoro revenis en sian ĉambron.

Li vidis jam klare, ke inter li kaj la pastroj komenciĝis batalo, aŭ ĝustadire io abomena, kio ne meritis eĉ la nomon de batalo kaj kontraŭ kio li, militestro, ne povis trovi en la unua momento efikan rimedon.

Ĉar kie estas la malamiko? Kontraŭ kiu devas marŝi lia fidela armeo?... Ĉu kontraŭ la pastroj, kiuj falas antaŭ li sur la vizaĝon? Ĉu kontraŭ la steloj, kiuj diras, ke la faraono ne suriris ankoraŭ la vojon de la vero? Kontraŭ kio kaj kontraŭ kiu batali?...

Eble la voĉojn de la spiritoj, sonantaj en la mallumo? Ĉu la propran patrinon, kiu terurigita petegas lin, ke li ne dispelu la pastrojn?...

La faraono tordiĝis sur la lito, sentante sian senfortecon. Subite venis al li jena penso: "Mi ne atentu la malamikon, kiu disfluas, kiel koto en la mano!... Oni babilu en la malplenaj salonoj... oni koleru kontraŭ mia senpieco... Mi donados la ordonojn, kaj kiu kuraĝos ne plenumi ilin, estos mia malamiko, kaj kontraŭ li mi uzos la policon, tribunalon kaj armeon..."