<< § 35. FUNDAMENTO DE ESPERANTO EKZERCARO

§ 36.

Patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj. ― Petro, Anno kaj Elizabeto estas miaj gefratoj. ― Gesinjoroj N. hodiaŭ vespere venos al ni. ― Mi gratulis telegrafe la junajn geedzojn. ― La gefianĉoj staris apud la altaro. ― La patro de mia edzino estas mia bopatro, mi estas lia bofilo, kaj mia patro estas la bopatro de mia edzino. ― Ĉiuj parencoj de mia edzino estas miaj boparencoj, sekve ŝia frato estas mia bofrato, ŝia fratino estas mia bofratino; mia frato kaj fratino (gefratoj) estas la bogefratoj de mia edzino. ― La edzino de mia nevo kaj la nevino de mia edzino estas miaj bonevinoj. ― Virino, kiu kuracas, estas kuracistino; edzino de kuracisto estas kuracistedzino. ― La doktoredzino A. vizitis hodiaŭ la gedoktorojn P. ― Li ne estas lavisto, li estas lavistinedzo. ― La filoj, nepoj kaj pranepoj de reĝo estas reĝidoj. ― La hebreoj estas Izraelidoj, ĉar ili devenas de Izraelo. ― Ĉevalido estas nematura ĉevalo, kokido ― nematura koko, bovido ― nematura bovo, birdido ― nematura birdo.

ge les deux sexes réunis; ex. patro père ― gepatroj les parents (père et mère) | of both sexes; e. g. patro father ― gepatroj parents | beiderlei Geschlechtes; z. B. patro Vater ― gepatroj Eltern; mastro Wirth ― gemastroj Wirth und Wirthin | обоего пола, напр. patro отецъ ― gepatroj родители; mastro хозяинъ ― gemastroj хозяинъ съ хозяйкой | obojej płci, np. patro ojciec ― gepatroj rodzice; mastro gospodarz ― gemastroj gospodarstwo (gospodarz i gospodyni).

gratuli féliciter | congratulate | gratuliren | поздравлять | winszować.

altaro autel | altar | Altar | алтарь | ołtarz.

kuraci traiter (une maladie) | cure, heal | kuriren, heilen | лѣчить | leczyć.

doktoro docteur | doctor | Doctor | докторъ | doktór.

pra bis-, arrière- | great-, primordial | ur- | пра- | pra-.

id enfant, descendant; ex. bovo bœuf ― bovido veau; Izraelo Israël ― Izraelido Israëlite | descendant, young one; e. g. bovo ox ― bovido calf | Kind, Nachkomme; z. B. bovo Ochs ― bovido Kalb; Izraelo Israel ― Izraelido Israelit | дитя, потомокъ; напр. bovo быкъ ― bovido теленокъ; Izraelo Израиль ― Izraelido Израильтянинъ | dziecię, potomek; np. bovo byk ― bovido cielę; Izraelo Izrael ― Izraelido Izraelita.

hebreo juif | Jew | Jude | еврей | żyd.

ĉevalo cheval | horse | Pferd | конь | koń.