<< § 41. FUNDAMENTO DE ESPERANTO EKZERCARO

§ 42.

Ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon; sed ni ne povis atingi ian rezultaton, kaj ni disiris. ― Malfeliĉo ofte kunigas la homojn, kaj feliĉo ofte disigas ilin. ― Mi disŝiris la leteron kaj disĵetis ĝiajn pecetojn en ĉiujn angulojn de la ĉambro. ― Li donis al mi monon, sed mi ĝin tuj redonis al li. ― Mi foriras, sed atendu min, ĉar mi baldaŭ revenos. ― La suno rebrilas en la klara akvo de la rivero. ― Mi diris al la reĝo: via reĝa moŝto, pardonu min! ― El la tri leteroj unu estis adresita: al Lia Episkopa Moŝto, Sinjoro N.; la dua: al Lia Grafa Moŝto, Sinjoro P.; la tria: al Lia Moŝto, Sinjoro D. ― La sufikso "um" ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun "um" oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple: plenumi, kolumo, manumo. ― Mi volonte plenumis lian deziron. ― En malbona vetero oni povas facile malvarmumi. ― Sano, sana, sane, sani, sanu, saniga, saneco, sanilo, sanigi, saniĝi, sanejo, sanisto, sanulo, malsano, malsana, malsane, malsani, malsanulo, malsaniga, malsaniĝi, malsaneta, malsanema, malsanulejo, malsanulisto, malsanero, malsaneraro, sanigebla, sanigisto, sanigilo, resanigi, resaniĝanto, sanigilejo, sanigejo, malsanemulo, sanilaro, malsanaro, malsanulido, nesana, malsanado, sanulaĵo, malsaneco, malsanemeco, saniginda, sanilujo, sanigilujo, remalsano, remalsaniĝo, malsanulino, sanigista, sanigilista, sanilista, malsanulista k. t. p.

atingi atteindre | attain, reach | erlangen, erreichen | достигать | dosięgać.

rezultato résultat | result | Ergebniss | результатъ | rezultat.

ŝiri déchirer | tear, rend | reissen | рвать | rwać.

peco morceau | piece | Stück | кусокъ | kawał.

moŝto titre commun | universal title | allgemeiner Titel | общій титулъ | Mość.

episkopo évêque | bishop | Bischof | епископъ | biskup.

grafo comte | earl, count | Graf | графъ | hrabia.

difini définir, déterminer | define | bestimmen | опредѣлять | wyznaczać, określać.