<< Kamarado Gaja Fratoj Grimm: Elektitaj Fabeloj

Doktoro Ĉioscia

Estis iam malriĉa kamparano, nomata Kankro. Foje li ŝarĝis ĉaron per ligno, jungis du bovojn kaj veturis en la urbon. La lignon li vendis al doktoro. Kiam li venis por la mono, la doktoro sidis ĉe la tablo. La kamparano vidis, ke li bone manĝas kaj trinkas, kaj ekdeziris ankaŭ fariĝi doktoro. Li staris momenton kaj fine demandis, ĉu li ankaŭ ne povus fariĝi doktoro.

"Certe," diris la doktoro, "la afero estas facila."

"Kion mi devas fari?" demandis la kamparano.

"Unue aĉetu abocolibron, sed tian, sur kies unua paĝo estas pentrita koko; due vendu vian ĉaron kaj bovojn kaj aĉetu vestojn kaj la tutan doktoran ilaron; trie mendu pentritan signon: ‚Mi estas doktoro Ĉioscia’ kaj najlu ĝin super via pordo."

La kamparano faris ĉion, kion oni konsilis al li. Li jam iom doktoris, sed ne tre multe, kiam oni ŝtelis de riĉa sinjoro monon. Oni rakontis al la sinjoro pri doktoro Ĉioscia, kiu loĝas en tiu kaj tiu vilaĝo kai certe trovos la ŝtelintojn. La riĉulo ordonis jungi ĉevalojn, veturis en la vilaĝon kaj haltis antaŭ la signo.

"Ĉu vi estas la doktoro Ĉioscia?"

"Jes, mi," respondis la kamparano.

"Veturu kun mi kaj trovu la ŝtelitan monon."

"Bone, sed mi ne veturos sen mia edzino, Margenjo."

La sinjoro konsentis, prenis ilin ambaŭ kaj ili forveturis kune. Kiam ili venis en la domon de la nobelulo, estis jam preta tagmanĝo, la sinjoro do invitis lin.

"Bone," li diris, "sed Margenjo eksidu kun ni."

Kiam unua servisto venis kun bele ŝarĝita plado, la kamparano tuŝegis sian edzinon kaj diris:

"Margenjo, jen la unua," t. e. la unua plado. La servisto, kiu partoprenis en la ŝtelo, pensis, ke li volis diri: "Jen la unua ŝtelisto," ektimis kaj diris ekstere al siaj kolegoj:

"La doktoro scias ĉion, ve al ni: li diris, ke mi estas la unua."

La dua tute ne volis eniri, sed vole nevole li devis enporti la pladon. Ekvidinte ĝin, la kamparano tuŝegis la edzinon kaj diris:

"Margenjo, jen la dua."

La servisto ektimis kaj tuj eliris. La tria ne estis pli feliĉa, la kamparano ree diris: "Margenjo, jen la tria."

La kvara alportis kovritan pladon, kaj la sinjoro diris: "Doktoro Ĉioscia, montru vian arton kaj divenu, kio estas tie."

Tie estis kankroj. La kamparano rigardis la pladon, ne sciante kion fari, kaj diris: "Ah, mi malfeliĉa kankro!"

Aŭdinte tion, la sinjoro diris:

"Li tion scias, li do scias ankaŭ, kiu havas mian monon."

La terurita servisto palpebrumis al la doktoro, ke li eliru kun li. Kiam ili estis en alia ĉambro, ĉiuj kvar konfesis, ke ili ŝtelis la monon; ili promesis redoni ĝin kaj lin rekompenci, se li ilin ne perfidos, alie oni pendigos ilin.

Ili montris al li, kie ili kaŝis la monon. La doktoro, tre kontenta, revenis al la tablo kaj diris:

"Sinjoro, nun mi serĉos en mia libro, kie la mono estas kaŝita."

La kvina servisto enrampis dume en la fornon por konvinkiĝi, ĉu la doktoro scias pli multe. La kamparano sidis, turnis kaj returnis la paĝojn, serĉante la kokon. Li ne povis ĝin trovi kaj diris:

"Vi estas tie, vi devas eliri."

La servisto en la forno pensis, ke la doktoro parolis pri li, elsaltis terurita kaj ekkriis:

"Li scias ĉion."

La doktoro Ĉioscia montris al la sinjoro, kie estas la mono, sed ne diris, kiu ŝtelis, ricevis belan rekompencon de ambaŭ flankoj, kaj fariĝis fama homo.