<< La senditoj de morto Fratoj Grimm: Elektitaj Fabeloj

Paŝtistino de anseroj apud puto

En dezerto inter montoj estis iam malgranda domo, en kiu vivis virino maljuna kiel la mondo kun aro da anseroj. La dezerto estis ĉirkaŭita de arbaro, ĉiutage la maljunulino prenis sian lambastonon kaj iris inter la arbojn per ŝanceliĝantaj paŝoj. Tie ŝi multe laboris, pli multe ol oni povus supozi laŭ ŝia maljuna aĝo: ŝi kolektis herbon por la anseroj, deŝiris sovaĝajn fruktojn tiel alte, kiel povis atingi ŝiaj manoj, kaj portis ĉion sur sia dorso hejmen. Oni povus supozi, ke la peza ŝarĝo devus premi ŝin al la tero, sed ĉiam ŝi sukcese ĝin portis ĝis la domo. Se ŝi renkontis iun, ŝi diris:

"Bonan tagon, najbaro, hodiaŭ estas bela vetero. Vi miras, ke mi trenas la herbon, sed ĉiu devas porti sian ŝarĝon sur la dorso."

Sed oni ne renkontis ŝin volonte kaj preferis ĉirkaŭiri, kaj kiam patro preterpasis ŝin kun sia filo, li ĉiam diris al li mallaŭte:

"Gardu vin kontraŭ la maljunulino, ŝi estas ruza kiel la diablo, ŝi estas sorĉistino."

Foje matene bela juna viro iris tra la arbaro. La suno hele lumis, la birdoj kantis kaj malvarmeta vento karesis la foliojn; la junulo iris ĝoje kaj gaje. Li ankoraŭ renkontis neniun, kiam li subite ekvidis la sorĉistinon, kiu genuis sur la tero kaj detranĉis herbon. Ŝi jam kolektis amason da ĝi en la sakon kaj apude staris du korboj plenaj de sovaĝaj piroj kaj pomoj.

"Maljunulino," li diris, "ĉu vi povos forporti ĉion ĉi?"

"Mi devas, kara sinjoro," respondis ŝi, "nur la infanoj de la riĉuloj ne bezonas tion fari. Sed al kamparano oni diras:

Antaŭen la okulo,
se vi estas ĝibulo.
Helpu min," aldonis la maljunulino, kiam li haltis apud ŝi, "vi havas ankoraŭ rektan dorson kaj junajn piedojn, tio estos facila por vi. Mia domo ne estas malproksime: jen ĝi staras post la monto. Vi salte atingos ĝin."

La juna viro ekkompatis ŝin:

"Kvankam mia patro ne estas kamparano, sed riĉa grafo, mi tamen prenos vian sakon por pruvi, ke ne nur la kamparanoj scias porti ŝarĝojn."

"Bone, mi estos tre kontenta. Vi devos iri unu horon, sed tio estas bagatelo por vi. La pirojn kaj pomojn vi ankaŭ devos porti."

La junulo iom ektimis la longan vojon, sed la maljunulino ne ellasis lin plu; ŝi metis la sakon sur lian dorson kaj la korbojn en liajn manojn.

"Vi vidas," ŝi diris, "la afero estas facila."

"Kontraŭe," diris la grafo kaj faris grimacon de doloro, "la sako premas, kvazaŭ plena de ŝtonoj, kaj la pomoj kaj piroj pezas kiel plumbo; mi apenaŭ povas spiri."

Li volis ĉion demeti, sed la maljunulino ne permesis.

"Rigardu lin," ŝi diris moke, "la juna viro ne povas porti, kion mi, maljuna virino, trenas tiel ofte. Belajn vortojn vi ĉiam havas pretajn, sed kiam oni volas doni al vi la laboron, vi tuj malaperas. Kial vi staras tie kaj meditas? Antaŭen! Neniu reprenos la sakon."

Dum li marŝis sur ebena tero, la junulo povis ankoraŭ porti; sed kiam ili venis al la monto kaj devis supreniri, kaj la ŝtonoj ruliĝis sub iliaj piedoj kvazaŭ vivantaj estaĵoj, tiam mankis al li la fortoj. Gutoj de ŝvito banis lian frunton kaj fluis, jen varmaj, jen malvarmaj, sur lia dorso.

"Patrineto," li diris, "mi ne povas plu iri, mi devas iom ripozi."

"Ne," respondis la maljunulino, "kiam ni venos en la domon, vi povos ripozi, sed nun antaŭen! Kiu povas scii, eble tio estos utila por vi."

"Maljunulino, vi estas senhonta," diris la grafo kaj volis deĵeti la sakon, sed li penis vane: ĝi kvazaŭ kunkreskis kun lia dorso. Li sin turnis kaj skuis, sed ne povis liberiĝi. La maljunulino ridis kaj kontenta saltis malgraŭ la lambastono.

"Ne koleru, kara sinjoro," ŝi diris, "via vizaĝo ruĝiĝis, kiel meleagro. Portu pacience la ŝarĝon, kiam ni venos hejmen, mi donos al vi bonan trinkmonon."

Kion li povis fari? Li devis obei la sorton kaj pacience sekvi la maljunulinon. Ŝi fariĝis pli kaj pli vivplena, li pli kaj pli suferis sub la pezo. Subite ŝi saltis sur la sakon kaj eksidis sur ĝia supro; kvankam ŝi estis maldika kiel stango, ŝi pezis pli multe ol plej dika kampara knabino. La genuoj de la junulo tremis, sed kiam li haltis, la maljunulino batis liajn piedojn per vergo kaj urtikoj. Senĉese ĝemante li atingis la supron kaj fine venis al la domo de la maljunulino en la momento, kiam li estis falonta de laciĝo.

Kiam la anseroj ekvidis la maljunulinon, ili levis la flugilojn, etendis la kolojn, kuris renkonte al ŝi kaj kriis sian krion. Post la aro kun vergo en la mano iris maljuna knabino, dika kaj alta, sed malbela kiel la nokto.

"Patrino," ŝi diris al la maljunulino, "ĉu io okazis al vi? Vi tiel longe forestis."

"Tute ne, mia filineto," ŝi respondis, "nenio malbona okazis al mi; kontraŭe ĉi tiu afabla sinjoro portis mian ŝarĝon kaj imagu, kiam mi laciĝis, li prenis ankaŭ min sur sian dorson. La vojo ne ŝajnis al ni longa, ni estis gajaj kaj seninterrompe ŝercis."

Fine la maljunulino deglitis teren, prenis la sakon de la dorso de la junulo kaj la korbojn el liaj manoj, ekrigardis lin amike kaj diris:

"Nun eksidu sur la benko antaŭ la pordo kaj ripozu. Vi honeste perlaboris vian salajron, vi ĝin ricevos, estu trankvila."

Poste ŝi diris al la paŝtistino de la anseroj:

"Iru en la domon, ne konvenas al vi resti sola kun juna viro, oni ne devas verŝi oleon en la fajron; li povus enamiĝi."

La grafo ne sciis, ĉu li devas plori aŭ ridi.

"Tia trezoro," li pensis, "eĉ se ŝi havus tridek jarojn malpli, ne estus danĝera por mia koro."

Dume la maljunulino karesis la anserojn kvazaŭ infanojn kaj poste iris kun la filino en la domon. La junulo sin etendis sur benko sub sovaĝa pomarbo. La aero estis agrabla kaj varmeta; ĉirkaŭe verdis bela herbejo, kovrita de primoloj, sovaĝaj timianoj kaj miloj da aliaj floroj; meze murmuris klara rivereto, brilanta en la sunaj radioj, kaj la blankaj anseroj promenis sur la bordoj aŭ sin banis en la akvo.

"Bele estas ĉi tie," li diris, "sed mi estas tiel laca, ke mi ne povas malfermi la okulojn; mi iom dormos. Nur ne venu vento kaj ne forblovu miajn piedojn de la korpo, ĉar ili estas rompeblaj, kiel fajrofungo."

Li dormis momenton, sed baldaŭ venis la maljunulino kaj skuante vekis lin:

"Leviĝu," ŝi diris, "vi ne povas resti ĉi tie; vere mi iom turmentis vin, sed tio ne kostis al vi la vivon. Nun oni donos al vi vian salajron; vi ne bezonas monon, nek oron, mi donos al vi ion alian."

Dirante tion ŝi metis en lian manon skatoleton, eltranĉitan el unu sola smeraldo.

"Gardu ĝin bone," aldonis ŝi, "ĝi alportos al vi feliĉon."

La grafo salte leviĝis kaj sentante sin freŝa kaj forta dankis la maljunulinon pro la donaco kaj foriris, tute ne rigardinte ŝian belan filineton. Sur la vojo li aŭdis ankoraŭ de malproksime la gajan krion de la anseroj.

* * *

Tri tagojn la grafo erarvagis en la arbaro, antaŭ ol li trovis vojon. Li venis en grandan urbon kaj ĉar neniu lin konis, oni kondukis lin en la reĝan palacon, kie la gereĝoj sidis sur la trono. La grafo ekgenuis, prenis la smeraldan skatoleton el la poŝo kaj metis ĝin ĉe la piedoj de la reĝino. Ŝi ordonis al li leviĝi, kaj li donis al ŝi la skatoleton. Apenaŭ ŝi malfermis ĝin, ŝi falis teren kvazaŭ senviva. La grafo estis arestita kaj kondukota en malliberejon, kiam la reĝino ordonis, ke oni liberigu lin kaj ke ĉiuj foriru, ĉar ŝi deziris paroli kun li sen atestantoj.

Kiam la reĝino estis sola, ŝi komencis maldolĉe plori kaj diris:

"Por kio taŭgas la honoro kaj gloro, kiuj ĉirkaŭas min? Ĉiumatene mi vekiĝas kun ĉagreno kaj malĝojo. Mi havis tri filinojn, el kiuj la plej juna estis mirakle bela, fama en la tuta mondo. Ŝi estis tiel blanka kiel la neĝo, tiel ruĝa kiel la pomaj floroj kaj ŝiaj haroj brilis kiel sunaj radioj. Kiam ŝi ploris, ne larmoj falis el ŝiaj okuloj, sed perloj kaj multvaloraj ŝtonoj. Kiam ŝi atingis la aĝon de dek kvin jaroj, la reĝo alvokis ĉiujn tri antaŭ sian tronon. Se vi estus vidinta, kiel oni malfermis la okulojn, kiam eniris la plej juna! Tio estis kvazaŭ apero de la suno. La reĝo diris:

"Miaj filinoj, mi ne scias, kiam venos mia lasta horo, mi volas hodiaŭ difini, kion ricevos ĉiu el vi post mia morto. Vi ĉiuj amas min, sed tiu kiu plej multe min amas, ricevos la plej bonan parton."

Ĉiu filino diris, ke ŝi plej multe amas lin.

"Ĉu vi ne povus esprimi," respondis la reĝo, "kiel vi min amas? Mi ekkonus tiamaniere viajn sentojn."

La plej aĝa diris:

"Mi amas la patron kiel plej dolĉan sukeron."

La dua:

"Mi amas la patron kiel mian plej belan veston."

La plej juna silentis. La reĝo demandis:

"Kaj vi, mia plej amata infano?"

"Mi ne scias," respondis ŝi, "mi povas kun nenio kompari mian amon."

La patro insistis, ke ŝi nomu ion. Fine ŝi diris:

"Plej bona manĝo ne plaĉas al mi sen salo, mi amas la patron kiel salon."

La reĝo aŭdinte tion ekkoleris kaj diris:

"Se vi amas min kiel la salon, mi rekompencos vian amon per salo."

Li dividis la regnon inter la du pli aĝaj kaj ordonis, ke oni ligu sakon kun salo al la dorso de la tria kaj forkonduku ŝin en sovaĝan arbaron.

Ni ĉiuj ploris kaj petis kompaton por ŝi," diris la reĝino, "sed la kolero de la reĝo cedis al nenio. Kiel ŝi ploris forlasante nin! La tuta vojo estis kovrita de perloj, kiuj falis el ŝiaj okuloj. La reĝo baldaŭ ekbedaŭris sian severecon kaj ordonis serĉi la malfeliĉan infanon en la tuta arbaro, sed neniu trovis ŝin. Kiam mi pensas, ke sovaĝaj bestoj ŝin manĝis, mia koro krevas de malĝojo; iufoje mi min konsolas per la espero, ke ŝi vivas ankoraŭ, ke ŝi sin kaŝis en kaverno aŭ trovis rifuĝejon ĉe kompatemaj homoj. Sed imagu, ke kiam mi malfermis vian smeraldan skatoleton, mi ekvidis perlon tute saman, kiaj faladis el la okuloj de mia filino. Facile vi komprenos, kiel ekbatis mia koro. Vi devas rakonti al mi, kiamaniere vi akiris la perlon."

La grafo rakontis al la reĝino, ke li ricevis ĝin de la maljunulino en la arbaro, ke li suspektas, ke ŝi estas sorĉistino; pri la princino li aŭdis nenion.

La gereĝoj decidis viziti la maljunulinon; ili opiniis, ke ili certe ricevos sciigojn pri la filino en la loko, kie estis la perlo.

* * *

La maljunulino sidis en sia domo kaj turnis ŝpinradon. Estis jam mallume kaj la bruletantaj karboj de la fajrujo dissendis nur malfortan lumon.

Subite bruo eksonis ekstere: la anseroj revenis hejmen kaj kriis sian raŭkan krion. Baldaŭ eniris ankaŭ la filino, sed la maljunulino apenaŭ salutis ŝin iom ekmovante la kapon. La filino eksidis, prenis ŝpinradon kaj turnis la fadenon tiel lerte, kiel juna knabino. Tiel ili ambaŭ sidis du horojn, ne parolante eĉ unu vorton. Fine io ekbruis ĉe la fenestro kaj du fajraj okuloj rigardis internen. Tio estis maljuna strigo, kiu kriis trifoje uhu. La maljunulino ekrigardis supren kaj diris:

"Jam venis la tempo, iru fari vian laboron."

Ŝi leviĝis kaj eliris. Kien ŝi iris? Ŝi iris tra herbejoj en valon, kaj venis fine al puto, apud kiu staris tri maljunaj kverkoj. Dume la luno leviĝis ronda kaj granda super la monton kaj estis tiel lume, ke oni povus trovi pinglon. Ŝi demetis haŭton, per kiu estis kovrita ŝia vizaĝo, kliniĝis al la puto kaj komencis sin lavi. Kiam ŝi estis preta, ŝi trempis la haŭton en la akvon kaj metis ĝin sur la herbo por blankigi ĝin en la lumo de la luno kaj sekiĝi. Sed kiel ŝanĝiĝis la knabino! Neniam vi vidis ion similan! Kiam la griza harligo defalis, ŝiaj oraj haroj ekbrilis kiel sunaj radioj kaj kiel mantelo kovris ŝin tutan. Ŝiaj okuloj similis ĉielajn stelojn, ŝiaj vangoj estis rozaj kiel pomaj floroj.

Sed la bela knabino estis malgaja. Ŝi eksidis kaj maldolĉe ploris. La larmoj unu post alia falis el ŝiaj okuloj kaj ruliĝis inter la longaj haroj teren. Tiel ŝi sidis tie kaj restus longe, sed subite inter la branĉoj de la apuda arbo io ekkrakis kaj ekbruis.

Ŝi salte leviĝis kiel kapreolo, kiu aŭdas pafon de ĉasisto. Ĝuste en tiu momento la luno estis kovrita de nigra nubo, la knabino rapide remetis la haŭton kaj malaperis kiel flamo estingita de la vento. Tremante kiel tremola folio ŝi kuris hejmen. La maljunulino staris antaŭ la pordo kaj la knabino volis rakonti, kio okazis al ŝi, sed la maljunulino amike ekridis kaj diris:

"Mi jam scias ĉion."

Ŝi kondukis ŝin en la ĉambron kaj ekbruligis lumon. Sed ŝi ne revenis al la ŝpinrado; ŝi prenis balailon kaj komencis ordigi la ĉambron.

"Ĉio devas esti pura," ŝi diris al la knabino.

"Sed patrino," diris la knabino, "kial vi komencas la laboron en tiel malfrua horo?"

"Ĉu vi scias, kioma horo estas?" demandis la maljunulino.

"Ne estas ankoraŭ noktomezo," respondis la knabino, "sed jam pasis la dek unua horo."

"Ĉu vi ne memoras," daŭrigis la maljunulino, "ke ĝuste antaŭ tri jaroj vi venis al mi? Via tempo jam estas finita, ni ne povas plu resti kune."

La knabino ektimis kaj diris:

"Ah, kara patrino, ĉu vi volas forpuŝi min? Kien mi iros? Mi havas nek amikojn, nek hejmon. Mi ĉion faris, kion vi postulis, kaj vi ĉiam estis kontenta: ne forpelu min."

La maljunulino ne volis diri al la knabino, kio estis okazonta al ŝi.

"Mi ne povas plu resti ĉi tie," ŝi diris, "sed post mia foriro la ĉambro devas esti pura. Ne maltrankviliĝu, vi trovos tegmenton, sub kiu vi povos loĝi, kaj vi estos kontenta de la rekompenco, kiun vi ricevos de mi."

"Sed diru al mi, kio estas okazonta?" daŭrigis la knabino.

"Mi ripetas, ne malhelpu min en mia laboro. Ĉesu paroli, iru en vian ĉambron, demetu la haŭton de la vizaĝo kaj prenu la silkan veston, en kiu vi venis al mi; poste restu en via ĉambro, ĝis mi vokos vin."

* * *

Sed mi devas reveni al la gereĝoj, kiuj iris kun la grafo por trovi la maljunulinon. La grafo nokte en la arbaro disiĝis de la gereĝoj kaj daŭrigis la vojon sola. En la sekvinta tago al li ŝajnis, ke li trovis la ĝustan vojon. Li iris seninterrompe antaŭen ĝis la krepusko; li tiam suriris arbon por pasigi tie la nokton: li timis perdi nokte la vojon. Kiam la luno aperis, li ekvidis personon, kiu malsupreniris de la monto. Ŝi ne havis vergon en la mano, tamen li povis rekoni la paŝtistinon de la anseroj, kiun li iam vidis en la domo de la maljunulino.

"Oho," li diris, "jen unu sorĉistino, mi do havos ankaŭ la alian."

Sed kiel li ekmiris, kiam ŝi venis al la puto, demetis la haŭton kaj sin lavis, kiam la oraj haroj kovris ŝin tutan: tian belulinon li vidis neniam antaŭe. Li kuraĝis apenaŭ spiri, sed li etendis la kolon inter la folioj kiel li povis kaj rigardis, rigardis ŝin senĉese. Ĉu tial ke li tro kliniĝis, ĉu pro alia kaŭzo la branĉo ekkrakis, kaj en la sama momento la knabino rapide remetis la haŭton, kaj salte forkuris kiel kapreolino. Nuboj kovris la lunon kaj la grafo ne povis plu vidi ŝin.

Apenaŭ ŝi malaperis, la grafo malsupreniris kaj sekvis ŝin per rapidaj paŝoj. Farinte nur kelke da paŝoj, li ekvidis en la krepusko du personojn paŝantaj sur la herbejo. Tio estis la gereĝoj, ili ekvidis de malproksime la lumon en la domo de la maljunulino kaj iris tien. La grafo rakontis al ili, kiajn strangajn aferojn li vidis ĉe la puto, kaj ili ne dubis plu, ke tio estis ilia perdita filino. Ĝojaj ili iris antaŭen kaj baldaŭ atingis la dometon: la anseroj sidis ĉirkaŭe, metinte la kapon sub la flugilojn, kaj neniu moviĝis. La migrantoj rigardis tra la fenestro: la maljunulino sidis senmove, ŝpinis kaj balancis la kapon. La ĉambro estis pure ordigita, kvazaŭ tie loĝus elfoj, kiuj neniam havas polvon sur la piedoj. Sed ili ne vidis sian filinon. Momenton ili rigardis ĉion, fine ili kuraĝis frapi delikate la fenestron.

La maljunulino kvazaŭ atendis ilin, ŝi leviĝis kaj diris amike:

"Eniru, mi konas vin."

Kiam ili estis en la ĉambro, ŝi diris:

"Vi ne bezonus veni tiel malproksimen, se antaŭ tri jaroj vi ne estus forpuŝintaj maljuste vian infanon, kiu estas tiel bona kaj bela. Sed tio ne malutilis ŝin, ŝi tri jarojn paŝtis la anserojn: ŝi ellernis nenion malbonan, ŝia koro restis pura. Sed vi estis sufiĉe punitaj per la maltrankvileco, en kiu vi vivis."

Ŝi proksimiĝis al la ĉambro kaj diris:

"Venu tien ĉi, mia filineto."

La pordo malfermiĝis kaj la princino aperis en sia silka vesto, kun siaj oraj haroj kaj brilaj okuloj: ŝi ŝajnis ĉiela anĝelo.

Ŝi iris al la gepatroj, ĉirkaŭprenis kaj kisis ilin. Ili ĉiuj ploris de ĝojo. La juna grafo staris apude kaj kiam ŝi ekvidis lin, ŝi ruĝiĝis kiel muska rozo; ŝi mem ne sciis kial. La reĝo diris:

"Kara infano, mian regnon mi dividis kaj donacis, kion mi donos al vi?"

"Ŝi bezonas nenion," diris la maljunulino, "mi donacas al ŝi la larmojn, kiujn ŝi ploris pro vi. Tio estas veraj perloj pli belaj ol la maraj, ili valoras pli multe ol via tuta regno. Kaj kiel salajron por ŝiaj servoj mi donas al ŝi mian dometon."

Dirinte tion ŝi malaperis. La muroj iom ekkrakis kaj kiam la venintoj ĉirkaŭrigardis, ili ekvidis anstataŭ la dometo belegan palacon, reĝa tablo staris kun manĝaĵoj kaj servistoj kuris en la ĉambroj.

La fabelo ne estas ankoraŭ finita, sed mia avino, kiu rakontis ĝin al mi, iom perdis la memoron kaj forgesis la reston. Ŝajnas al mi, ke la bela princino kaj la grafo geedziĝis, restis en la palaco kaj vivis tie feliĉe tiel longe, kiel volis Dio. Ĉu la blankaj anseroj, kiujn paŝtis la princino, ĉiuj estis junaj filinoj (mi volas ofendi neniun) kaj ĉu ili ree ricevis homan figuron kaj restis kiel servistinoj ĉe la juna reĝino, tion mi ne scias tute certe, sed mi supozas, ke jes. Sendube estas, ke la maljunulino ne estis sorĉistino kiel oni opiniis, sed bona feino disdonanta feliĉon. Kredeble estis ŝi, kiu donacis al la princino ĉe la naskiĝo la econ plori perlojn anstataŭ larmoj. Hodiaŭ tio ne okazas plu, alie la malriĉuloj baldaŭ fariĝus riĉaj.