<< Ursa Felo Fratoj Grimm: Elektitaj Fabeloj

Tri fratoj

Estis iam viro, kiu havis tri filojn. Krom la domo, en kiu li loĝis, li posedis nenion. Ĉiu el la filoj dezirus heredi ĝin, sed la patro amis ĉiujn same kaj li ne sciis, kion fari por ne esti maljusta; plej simple estus vendi la domon kaj dividi la monon, sed li ne volis tion fari, ĉar ĝi estis hejmo de liaj patroj kaj prapatroj. Fine li trovis rimedon kaj diris al la filoj:

"Iru en la mondon, provu viajn kapablojn kaj ĉiu lernu metion; kiam vi revenos, tiu ricevos la domon, kiu faros plej bonan majstroverkon."

La filoj konsentis. La plej aĝa decidis fariĝi forĝisto, la dua barbiro, la tria skermisto. Ili difinis la tagon de la reveno kaj foriris.

Feliĉe ĉiu trovis bonan majstron kaj plene ellernis sian metion.

La forĝisto subforĝis la ĉevalojn de la reĝo kaj pensis:

"Farita estas la afero, la domo estas via."

La barbiro razis nur altrangulojn kaj pensis la samon. La skermisto ricevis multe da batoj, sed li kunpremis la dentojn kaj ne ĉagreniĝis, ĉar li pensis:

"Se vi timos batojn, vi neniam ricevos la domon."

Kiam pasis la difinita tempo, ili revenis al la patro; sed ili ne sciis, kiamaniere trovi plej bonan okazon por montri sian arton, sidis kune kaj interkonsiliĝis. Subite ili ekvidis leporon, trakuranta la kampon.

"Jen ĝi venas kvazaŭ invitita," diris la barbiro, prenis sian pladeton kaj sapon, ŝaŭmigis ĝin, ĝis la leporo proksimiĝis, poste dum ĝia kurado sapumis ĝin kaj razis ĝian barbon: li ne vundetis ĝin, nek kaŭzis doloron.

"Tio plaĉas al mi," diris la patro, "se viaj fratoj ne estos pli lertaj, la domo estos via."

Post momento galope preterveturis sinjoro en kaleŝo.

"Nun vi vidos, patro, kion mi scias," diris la forĝisto, kuris al la kaleŝo, deŝiris de la galopanta ĉevalo la kvar hufoferojn kaj alnajlis kvar novajn.

"Brave," diris la patro, "vi ne estas malpli lerta ol via frato; mi ne scias, al kiu mi devas doni la domon."

La tria diris:

"Permesu ankaŭ al mi montri mian arton."

Ekpluvis, la skermisto eltiris la spadon kaj eksvingis ĝin super la kapo: neniu guto falis sur lin. La pluvo pligrandiĝis kaj fine la akvo fluis kvazaŭ el kuvo: la skermisto svingis la spadon pli kaj pli rapide kaj restis tute seka kvazaŭ sub tegmento.

Ekmiregis la patro, vidante tion kaj diris:

"Vi faris plej bonan majstroverkon, la domo estas via."

La du aliaj akceptis la verdikton sen protesto. Ĉar ĉiuj tri amis unu la alian, ili restis en la domo kaj ĉiu laboris en sia metio; kiel lertaj specialistoj ili havis grandan klientaron. Ili vivis feliĉe ĝis maljuna aĝo, kaj kiam unu malsaniĝis kaj mortis, la du aliaj tiel ĉagreniĝis, ke ankaŭ ili malsaniĝis kaj mortis. Ĉiujn tri, ĉar ili estis tiel lertaj kaj tiel amis unu la alian, oni metis en unu tombon.