<<  L. L. Zamenhof: Artikoloj pri hilelismo kaj homaranismo

El la mondo homarana (hilelista).

"ruslanda esperantisto" 1906 n-ro 4, p.76 registrita de HIROTAKA Masaaki je 1992-09-09


En la komenco de Aprilo la Unua grupo Homarana dissendis al ĉiuj homaranoj la sekvantan cirkuleran leteron:

Ni ricevis Vian aprobon de la ideo homarana (hilelista) kaj Vian deziron aliĝi al ni. Sendante al Vi fratan kaj samideanan saluton, ni esprimas la esperon, ke vi fervore laboros por nia ideo kaj altirados al ĝi konstante ĉiam pli kaj pli da amikoj kaj ke vi baldaŭ sciigos nin pri la fondo de Grupo Homarana en Via urbo. "Grupo" da homaranoj ni nomas rondeton, konsistantan el ne malpli ol lO personoj.

Por la altirado de novaj samideanoj Vi povas ricevi de ni la broŝuron pri homaranismo (en lingvo rusa aŭ esperanto, poste ankaŭ en aliaj lingvoj) por la prezo de unu rublo (fr. 2,50) por 20 ekzempleroj.

Por disvolvadi la ideon de homaranismo kaj ligi inter si la homaranojn, la Unua Grupo Homarana baldaŭ komencos la dissendadon de "Rondirantoj Homaranaj", kiuj enhavos diversajn sciigojn pri la progresado de la afero homarana kaj diversajn opiniojn kaj proponojn de fratoj-homaranoj. Tiuj ĉi Rondirantoj povos esti legataj en la homaranaj kunvenoj kaj servi kiel reciproka konsiliĝado kaj helpado inter ĉiuj homaranoj.

La Rondirantoj estos sendataj nur al la "Grupoj" homaranaj. Ili estos pretigataj kaj dissendataj en la sekvanta maniero: ĉiu homarano, kiu deziras transigi al la aliaj homaranoj ian raporton, opinion, aŭ eĉ simple ian artikolon, rakonton, demandon k.t.p., kiu povas havi intereson por la homaranoj, estas petata skribi ĝin en la lingvo Esperanto, per klara kaj bone legebla skribo, sur paperaj folioj, havanta la formaton de ordinara letera papero (proksimume ctm. 20 X 13) kaj sendi ĝin al la sekretario de la Unua Grupo Homarana. La Unua Grupo legos la ricevitan materialon en siaj kunvenoj kaj en la fino de ĉiu monato (poste, ĉe pli granda kvanto da materialo, en la fino de ĉiu semajno) ĝi kunekudros la tutan materialon kaj sendos ĝin en formo de Rondiranto al la grupo homarana, portanta la numeron 2. Tiu ĉi lasta, traleginte la materialon en sia kunveno, forsendos la Rondiranton (per rekomendita banderolo) al la grupo No 3, tiu ĉi lasta al No 4, k.t.p. ― kaj la lasta el la grupoj resendos ĝin, por konservi en la arhivo, al la Unua Grupo. Al ĉiu Rondiranto estos aldonita la adresaro de ĉiuj grupoj homaranaj kun la orda numero de ĉiu el ili. Al ĉiu Rondiranto estos aldonitaj ankaŭ la nomoj kaj adresoj de ĉiuj apartaj homaranoj, kiuj aliĝis de la tempo de elsendo de la lasta Rondiranto.

En la Rondiranto No 1 estos publikigitaj informoj pri ĉiuj homaranoj, kiuj aliĝis al nia afero de la komenco ĝis la 15 Majo 1906. Tial ni petas, ke ĉiu persono, kiu deziras alkalkuli sin al la anaro homarana, volu sendi al ni kiel eble plej baldaŭ respondojn je la sekvantaj demandoj:

Kia estas via nomo persona? ... Nomo familia? ... Detala adreso? ... Nacio (en senco homarana)? ... Gento? ... Lingvo persona? ... Lingvo familia? ... Lingvo genta? ... Religo (en senco homarana)? ... Aĝo? ... Profesio? ... Al kiu grupo homarana Vi estas enskribita?...

Ĉiuj sciigoj devas esti sendataj al la sekretario de la Unua Grupo Homarana, sub la sekvanta adreso: D-ro A. Waldenberg, str. Grzybowska No 15, Varsovio.