<<  L. L. Zamenhof: Artikoloj pri hilelismo kaj homaranismo

Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo.

"la nica literatura revuo" 1959 n-ro 24, p.201-208 registrita de HIROTAKA Masaaki je 1992-09-09


Mi diris, ke, krom la oficiala esenco de la esperantismo, kiu estas esprimita en la Bulonja Deklaracio, la esperantismo enhavas ankoraŭ ideon internan, kiu ne estas deviga por ĉiuj, sed kiun memvole kulturas en si ĉiuj esperantistojidealistoj. Tiun ĉi ideon ĉiu povas klarigi kaj formuli al si tiel, kiel diktas al li lia propra kapo kaj koro. Permesu al mi, ke mi raportu al vi, kiamaniere m i komprenas tiun ideon.

Sed por eviti ĉiun malkompreniĝon, mi devas antaŭ ĉio atentigi vin, ke tio, pri kio mi nun parolos, prezentas miajn principojn pure personajn kaj privatajn. Mi ne sole ne proponas al vi ilian akcepton, sed mi eĉ ne demandos vian opinion pri ili. Mi simple nur raportos.

Mi parolos al vi pri tio, pri kio multaj el vi jam ion aŭdis ― nome pri la "Homaranismo". Ne ektimu, sinjoroj! Mi scias, ke oni prezentis al vi la aferon kiel ion teruran, kiel grandan danĝeron por Esperanto. Estu paciencaj, aŭskultu kaj juĝu.

Mi neniam havis la intencon paroli en kongreso esperantista pri miaj privataj principoj kaj kredoj, kiuj estas formulitaj en la homaranismo. Antaŭ dek monatoj mi supozis, ke en la Ĝeneva kongreso mi eble en unu el la kunvenoj pure privataj priparolos miajn principojn; sed baldaŭ mi eĉ tiun ĉi mian intencon tute forĵetis. Dezirante, ke la mondo vidu en mi nur la aŭtoron de Esperanto, mi decidis kaŝi por ĉiam mian nomon kiel iniciatoron de la homaranismo, mi transdonis mian principaron al kelkaj amikoj kaj mi petis ilin, ke ili laboru.

Sed la cirkonstancoj aranĝiĝis tiamaniere, ke mi estas nun devigata ne sole forigi mian kaŝitecon, sed eĉ fari tion ĉi tute publike.

En la komenco de tiu ĉi jaro, en la nomo de grupo da personoj, kiuj akceptis por si la nomon "Unua Grupo Homarana", aperis la unua broŝuro pri la homaranismo, kiu devis esti nur prova balono, por aŭskulti diversain opiniojn. Sed malgraŭ ke en la broŝuro estis klare dirite, ke ĝia teksto estas nur provizora kaj poste perfektigota, kaj malgraŭ ke la broŝuro volis prezenti nur principaron tute privatan, al neniu altrudatan, kelkaj esperantistoj, anstataŭ trankvile kritiki la aferon, komencis akran atakadon kontraŭ ĝi. Tiuj ĉi atakoj devigis min forigi mian kaŝitecon, ĉar plua kaŝiteco povus pensigi, ke mi kaŝas min kontraŭ la batoj, aŭ ke mi hontas kaj timas konfesi publike miajn principojn; kaj ĉar oni baldaŭ komencis rakontadi, ke la iniciatoro de la homaranismo estas la aŭtoro de Esperanto kaj ke mi havas iajn kontraŭnaturajn principojn, kiuj baldaŭ pereigos la tutan aferon Esperantan, tial ― por meti finon al ĉiuj suspektoj kaj malĝustaj famoj ― mi en la lasta monato antaŭ la kongreso decidis proklami miajn principojn tute publike en mia kongresa parolo.

Tiujn ĉi principojn mi nun prezentos al vi en formo de Deklaracio, kiun mi kaj miaj samprincipanoj akceptis por ni. Sed mi ripetas, ke la Deklaracio, kiun mi legos al vi, prezentas principojn pure privatajn de mi kaj de la Unua Grupo Homarana; por la mondo esperantista ili havas nenion devigan.

La Homaranismo estas celado al pura homeco kaj al absoluta intergenta justeco kaj egaleco. En ĉiu lando tiu gento, kiu prezentas la plimulton kaj kutimis regi super la aliaj gentoj, longe ne komprenos la homaranismon; sed neniu gento povas scii, kio estos kun ĝi morgaŭ, kaj, pli aŭ malpli frue, ĉiuj honestaj homoj konvinkiĝos, ke regado per fortoj konvenas al bestoj, sed ne al homoj, kaj ke paca vivado sur la tero kaj ĉeso de militoj estas ebla ne per malfortikaj kaj maljustaj kompromisoj, sed nur per justeco absoluta, egala por ĉiuj gentoj, lokoj kaj tempoj. Tian justecon penas esprimi la Deklaracio de la Homaranoj.

Ĉar pro tiu aŭ alia nelerta aŭ nepreciza esprimo en la Deklaracio la malamikoj de la homaranismo atakas la tutan esencon de la afero, tial mi ripetas la vortojn, kiuj per grandaj kaj grasaj literoj estis presitaj en la unua broŝuro pri la homaranismo, nome: la nuna teksto de la Deklaracio estas nur provizora; la definitiva teksto estos fiksita nur iam poste, post sufiĉe matura interkonsiliĝo inter ĉiuj grupoj homaranaj.

DEKLARACIO DE HOMARANO

Mi estas homo, kaj por mi ekzistas nur idealoj pure homaj kaj idealoj honeste patrolandaj; ĉiajn idealojn genteŝovinismajn, kiuj semas malamon inter la gentoj kaj celas la regadon de unu gento super aliaj, mi rigardas nur kiel grupan egoismon, kiu pli aŭ malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia povo.

Mi kredas, ke ĉiuj gentoj estas egalrajtaj partoj de la homaro, kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj, sed ne laŭ lia deveno. Ĉian ofendadon aŭ persekutadon de homo pro tio, ke li naskiĝis de alia gento, kun alia lingvo aŭ religio ol mi, mi rigardas kiel barbarecon.

Mi kredas, ke ĉiu lando apartenas ne al tiu aŭ alia gento, sed plene egalrajte al ĉiuj ĝiaj konstantaj loĝantoj, kian ajn lingvon aŭ religion ili havas; la intermiksadon de la interesoj de lando kun la interesoj de tiu aŭ alia gento, lingvo aŭ religio mi rigardas kiel restaĵojn el la tempoj barbaraj, kiam ekzistis nur rajto de pugno kaj glavo.

Mi kredas, ke en sia familia vivo ĉiu homo havas plenan naturan kaj nedisputeblan rajton paroli, kian lingvon aŭ dialekton li volas, kaj konfesi, kian religion li volas; sed en komunikiĝado kun homoj de alia deveno li devas, kiom ĝi estas ebla, celadi al uzado de lingvo neŭtrale-homa kaj al vivado laŭ religiaj principoj neŭtrale-homaj. Ĉiun celadon de unu homo altrudi al aliaj homoj sian lingvon aŭ religion, se tion ĉi ne postulas absoluta neceseco, mi rigardas kiel barbarecon.

Mia patrujo mi nomas tiun regnon, aŭ en granda regno ankoraŭ speciale tiun provincon, en kiu mi naskiĝis, aŭ en kiu mi por ĉiam enloĝiĝis, kaj mi neniam devas nomi mia patrujo ian fremdan teritorion pro tio, ke tie pleje loĝas aŭ iam regis mia gento. Sed por ke en mia patrujo unuj filoj ne estu rigardataj kiel mastroj, kaj aliaj tiel same naturaj filoj ne estu rigardataj kiel fremduloj kaj ne bezonu revi pri alia patrujo, mi devas ĉiam celadi al tio, ke nek mia regno, nek mia provinco portu la nomon de ia gento, sed ĝi portu nomon neŭtrale-geografian.

Patriotismo aŭ servado al la patrujo mi nomas nur la servadon al la bono de ĉiuj miaj sampatrujanoj, de kia ajn deveno, lingvo aŭ religio ili estas, la servadon speciale al la gentaj interesoj, lingvo aŭ religio de tiu loĝantaro, kiu en la lando prezentas la plimulton, mi neniam devas nomi patriotismo.

Konforme al la principo, ke unuj regnanoj, eĉ se ili prezentas en la lando grandegan plimulton, ne havas moralan rajton altrudi sian lingvon aŭ religion al la aliaj regnanoj, mi devas penadi, ke en mia lando ĉiu gento havu la rajton fondi por siaj membroj lernejojn kaj aliajn instituciojn kun sia lingvo kaj sia religio, sed ke por ĉiuj regnanoj, kiuj ne deziras uzadi tiun aŭ alian gentan lingvon aŭ religion, ekzistu lernejoj kaj institucioj kun neŭtrale-homa lingvo internacia kaj kun moroj kaj festoj neŭtrale-homaj aŭ neŭtrale-regnaj.

Mia nacio mi nomas la tutecon de ĉiuj homoj, kiuj loĝas mian patrujon, de kia ajn deveno, lingvo aŭ religio ili estas; la aron de ĉiuj homoj, kiuj havas saman devenon, kiel mi, mi nomas mia gento. Mian nacion mi neniam devas nomi per la nomo de ia gento, mi devas ĉiam nomi ĝin per la neŭtrale-geografia nomo de mia patrujo; se mia patrujo ne havas ankoraŭ alian nomon, krom nomo genta, mi devas anstataŭ la esprimo "tia nacio" uzadi la esprimon "tialanda nacio".

Mia lingvo mi nomas tiun lingvon, kiun mi persone plej bone scias kaj plej volonte uzas, kaj en la elekto de tiu ĉi lingvo mi havas plenan liberecon. La lingvon, kiun mi parolis en mia infaneco kun miaj gepatroj, mi nomas mia lingvo gepatra; la lingvon, kiun mi uzas en mia familio, mi nomas mia lingvo familia; la lingvon, kiu apartenas al mia gento, mi nomas mia lingvo genta; sed nenian lingvon mi devas nomi mia lingvo nacia aŭ landa, ĉar, kvankam estas tre aprobinde, se ĉiuj loĝantoj de unu lando memvole uzas unu lingvon, tamen en principo nenia lando nek ĝia loĝantaro devas esti ligita kun la lingvo de unu el ĝiaj gentoj. Krom mia persona lingvo mi devas posedi ankaŭ lingvon interna^cian, por ke mi sen genta altrudemeco povu ĝin uzi en komunikiĝoj kun tiuj personoj, por kiuj mia propra lingvo estas fremda.

Rimarko. Ĝis la tempo, kiam la demando pri lingvo internacia estos decidita per aŭtoritata interkonsento de la rigistaroj, la demandon pri tio, kiu lingvo devas esti rigardata kiel neŭtrala, ĉiu grupo homarana povas decidi laŭ sia propra bontrovo.

Mia religio mi nomas tiun religion aŭ filozofian sistemon, en kiu mi naskiĝis, aŭ kiun mi memvole akceptis; sed al ĝia nomo mi devas ĉiam aldoni la nomon "homarana" por montri, ke mi konfesas ĝin laŭ la religiaj principoj de la homaranismo, kiuj konsistas en jeno:

Sub la nomo Dio, kiam mi uzas tiun ĉi vorton, mi komprenas tiun misteran plej altan Forton, kiu regas la mondon kaj kies esencon ĉiu havas rajton klarigi al si tiel, kiel diktas al li lia eklezio, se li estas homo kredanta, aŭ lia ŝago kaj koro, se li estas liberpensulo. Neniam mi devas altrudi mian ideon pri Dio al aliaj personoj, kiuj havas pri Dio alian ideon ol mi.

Kiel fundamentan, por ĉiuj homoj devigan religian leĝon mi rigardas la regulon: "agu kun aliaj tiel, kiel vi deziras, ke aliaj agu kun vi, kaj aŭskultu ĉiam la voĉon de via konscienco". La tutan ceteran parton de ĉiu religio mi rigardas kiel parton eklezian, kiun ĉiu havas la rajton plenumadi laŭ la montroj de lia propra eklezio, se li estas homo kredanta, aŭ rigardadi kiel morojn de lia gento, se li estas liberpensulo. Neniam mi devas mallaŭdi iun pro lia religio, se li naskiĝis en ĝi kaj ne volas perfidi sian genton, ĉar en ĉiu religio oni povas esti homo bona aŭ malbona; neniam mi devas ofendi la religian senton de persono, havanta alian religion aŭ kredon ol mi; neniam mi devas atribui al iu mian propran religion aŭ kredon.

Konsciante, ke neniu havas la rajton altrudi al alia la morojn kaj festojn de sia religio, mi povas plenumadi la morojn de mia religio en mia vivo persona kaj familia, sed en komunikiĝado kun homoj de aliaj religioj mi devas ― kiom ĝi ne kontraŭas al miaj religiaj konvinkoj ― plenumadi morojn kaj festojn neŭtrale-homajn, akceptitajn per reciproka interkonsento de homaranoj de diversaj religioj.

Konsciante, ke la ĉefa celo de ĉiu honesta religio devas esti fratigado de la homoj, kaj ke la malamo inter la homoj neniam ĉesos, ĝis la homoj alkutimiĝos apartigadi la fundamentajn religiajn leĝojn, enskribitajn egaltekste en la koro de ĉiu homo, de la leĝoj ekleziaj, prezentantaj privatan apartenaĵon de ĉiu eklezio aparte ― mi devas helpi al tio, ke en mia urbo, kiam la nombro de la homaranoj en ĝi estos sufiĉe granda, paralele kun la temploj de la diversaj eklezioj ekzistu ankaŭ templo neŭtrale-homa, en kiu diversaj religie etikaj demandoj estos priparolataj en spirito neŭtrale-homa, sen iaj gente-ekleziaj almiksaĵoj, kaj kie sen ia peko kontraŭ siaj religiaj konvinkoj povos frate kunvenadi homoj de ĉiuj religioj kaj de ĉiuj filozofiaj sistemoj, kaj tie kune kaj reciproke tolereme servi al tiu granda morala Forto, kiun ĉiu el ni sentas, kvankam ĉiu malsame nomas kaj prezentas.

Konsciante, ke neniaj eĉ plej bonaj teoriaj principoj havas ian forton, se ili ne estas konstante aplikataj praktike, mi devas aparteni al ia grupo homarana kaj partopreni persone aŭ per korespondado en ĝiaj kunvenoj, kiuj havas la karakteron de senĝenaj amikaj kunvenoj de samprincipanoj. En tiuj kunvenoj mi devas, kiom ĝi estas ebla, uzadi lingvon neŭtrale-homan kaj morojn neŭtrale-homajn.

Sinjorinoj kaj Sinjoroj! Mi klarigis al vi, kiamaniere mi persone komprenas la internan ideon de la esperantismo, mi, kiu de la infaneco ĝis nun ĉiam vidis antaŭ mi murojn interpopolajn, kaj kies tuta vivo estis ĉiam ligita kun la ideo de Esperanto. Sed mi esprimis al vi mian opinion tute privatan, kiun ĉiu el vi povas akcepti aŭ malakcepti. Tiuj el vi, kiuj mian opinion pri la interna ideo de la esperantismo trovas neĝusta, povas simple ne akcepti ĝin, kaj ili tute ne devas timi de la homaranismo ian danĝeron por Esperanto, ili povas montri al la tuta mondo la Bulonjan Deklaracion kaj diri al la mondo, ke la homaranismo prezentas ne la principaron de la tuta esperantistaro, sed nur la tute privatan principaron de tiu esperantista partio, kiu nomas sin homaranoj, kaj al kiu tute private apartenas ankaŭ la aŭtoro de Esperanto, kiu, simile al ĉiu homo, havas ja la rajton posedi siain privatajn principojn; sed tiuj el vi, kiuj trovas, ke mia opinio pri la ideo de la esperantismo estas ĝusta, ne lasu vin konfuzi, ne timu la atakontajn ŝovinistojn aŭ rutinulojn, kredu, ke de iliaj senkaŭzaj atakoj Esperanto ne pereos, kiel ĝi ne pereis ĝis nun, malgraŭ multaj miloj da atakantoj. Ni respondadu al ili kuraĝe: "Tiun kulpon kaj hontigon, kiun vi ĵetas sur nin, ni ĝin akceptas malkaŝe kaj fiere, ĉar en nia celado, kiu tiel malplaĉas al vi, ni vidas nenion krom bela kaj bona." Amikoj, ne timu konstante pri tio, kion diros la sensence kritikanta kaj grimacanta rutina mondo, sed agu ĉiam tiel, kiel diktas al vi via konscienco kaj koro. Kredu, ke ĉio, kio per si mem estas bona kaj justa, malgraŭ ĉiuj insultoj pli aŭ malpli frue devas venki kaj nepre venkos. En la daŭro de dek naŭ jaroj ni ĉiam kantadis pri la nova sento, kiu venis en la mondon ― nun, ni ne fariĝu timuloj, kaj laŭ la vortoj de nia himno ni ne ĉesu labori por nia idealo de intergenta frateco, "ĝis la bela sonĝo de l' homaro por eterna ben' efektiviĝos!"