<< Ĉapitro IX Volter: Kandid

Ĉapitro X

En kia mizerego Kandid, Kunegond kaj la maljunulino alvenas en Kadiz, kaj pri ilia enŝipiĝo.

― Kiu do sukcesis ŝteli miajn monerojn kaj miajn diamantojn? diris plorante Kunegond. Per kio ni vivos? kiel ni faros? kie trovi inkvizitorojn kaj judojn, kiuj donacos al mi aliajn?

― Ho ve! diris la maljunulino, mi tre suspektas, ke la ŝtelinto estas tiu respektinda kordeliero (↓1), kiu tranoktis kun ni ĉe la sama gastejo en Badajoz; Dio gardu min, ke mi faru nepravan juĝon! sed dufoje li eniris nian ĉambron; kaj foriris longe antaŭ ni.

― Ho ve! diris Kandid, la bona Panglos jam ofte pruvis al mi, ke la riĉoj de la tero estas komunaj por ĉiuj homoj, ke ĉiu pri ili havas saman rajton. Laŭ tiuj principoj, tiu kordeliero devus almenaŭ lasi al ni sufiĉon por fini nian vojaĝon. Ĉu do restas al vi nenio, mia bela Kunegond?

― Ne eĉ unu monero, ŝi diris.

― Kion fari? diris Kandid.

― Ni vendu unu el la ĉevaloj, diris la maljunulino; mi postsele sidos kun fraŭlino, kvankam mi povas sidi nur sur unu vango, kaj ni atingos Kadiz.

En la sama gastejo estis prioro de benediktanoj, li malkare aĉetis la ĉevalon. Kandid, Kunegond kaj la maljunulino pasis tra Lucena, tra Ŝilas, tra Lebriksa, kaj fine venis al Kadiz. Ĉi tie oni ekipis ŝiparon por milite prudentigi la respektindajn jezuitojn de Paragvajo, kiujn oni kulpigis, ke ili ribeligis unu el siaj hordoj kontraŭ la reĝoj de Hispanio kaj Portugalio, apud la urbo Sankta Sakramento. Kandid, kiu militservis ĉe la Bulgaroj, faris antaŭ la generalo de la malgranda armeo bulgaran ekzercadon kun tiom da eleganta facilo, da rapido, da lerto, da fiero, da facilmoveco, ke oni donis al li por komandi infanterian roton. Jen li estas kapitano; li enŝipiĝas kun fraŭlino Kunegond, la maljunulino, du servistoj, kaj du andaluziaj ĉevaloj, kiuj apartenis al sinjoro la granda inkvizitoro de Portugalio.

Dum la marvojaĝo ili multe rezonadis pri la filozofio de la kompatinda Panglos.

― Ni iras en alian mondon, diris Kandid; sendube estas en tiu, kie ĉio estas bona: ĉar estas konfesende, ke oni povus iom ĝemi pro tio, kio fizike kaj morale okazas en la nia.

― Per mia tuta koro mi amas vin, diris Kunegond; sed mi ankoraŭ havas la animon tute timigita de tio, kion mi vidis, de tio, kion mi spertis.

― Ĉio bone prosperos, respondis Kandid; la maro de ĉi tiu nova mondo jam estas pli bona ol tiuj en Eŭropo; ĝi estas pli kvieta, la ventoj pli konstantaj. Certe estas la nova mondo, kiu estas la kiel eble plej bona mondo.

― Tia estu la volo de Dio! diris Kunegond; sed mi estis tiom terure malfeliĉa en la malnova, ke mia koro ne plu kapablas esperi.

― Vi plendas, diris la maljunulino! ho ve! vi ne spertis tiajn malfeliĉojn, kiaj estis la miaj.

Kunegond preskaŭ ekridis, kaj opiniis, ke tiu bonulino estas tre amuza, pretendante, esti pli malfeliĉa ol ŝi. «Ho ve! ŝi diris al ŝi, mia bonulino, krom se vi estis seksperfortata de du Bulgaroj, se vi ricevis du tranĉilpikojn en la ventron, se oni fordetruis al vi du kastelojn, mortigis ĉe via vido du patrojn kaj du patrinojn, kaj se vi havis du amatojn vipitajn ĉe religia bruligo, mi ne vidas, ke vi superas min tiurilate; aldonu, ke mi naskiĝis baronino kun sepdek du gradoj da nobeleco, kaj ke mi estis kuiristino.»

― Fraŭlino, respondis la maljunulino, vi ne konas mian devenon; kaj se mi montrus al vi mian postaĵon, vi ne parolus tiel, kiel vi parolas kaj vi hezitus en via juĝo.

Tia parolado naskis tre grandan scivolon en la spirito de Kunegond kaj de Kandid. La maljunulino parolis al ili jene.


(↑1) Monaĥo el la societo de franciskanoj.