<< Ĉapitro XXI Volter: Kandid

Ĉapitro XXII

Kio okazis en Francio al Kandid kaj al Marten.

Kandid haltis en Bordo nur dum la tempo necesa por vendi kelke da ŝtonoj el Eldorado kaj por prizorgi veturilon kun du sidlokoj: tial ke li nepre bezonis sian filozofon Marten; li estis nur tre ĉagrena pro tio, ke li estis devigata disiĝi de sia ŝafo, kiun li fordonis al la Borda Akademio de la sciencoj, kiu proponis kiel temon por la nunjara premio klarigi, kial la lano de tiu ŝafo estis ruĝa. Kaj la premio estis aljuĝata al scienculo el la Nordo, kiu pruvis per A plus B, minus C, dividita per Z, ke la ŝafo devis esti ruĝa, kaj morti pro variolo.

Tamen ĉiuj vojaĝantoj, kiujn Kandid renkontis survoje en la drinkejoj, diris al li: «Ni iras al Parizo». Tia ĝenerala fervoro donis al li fine la deziron vidi tiun ĉefurbon; tio ne postulis grandan fortiriĝon de la vojo al Venezio.

Li eniris laŭ la antaŭurbo Sankta-Marso, kaj kredis esti en la plej malbela vilaĝo el Vestfalio.

Apenaŭ Kandid estis en sia gastejo, kiam li estis atakata de malgrava malsano. kaŭzita de siaj laciĝoj. Tial ke li havis ĉe la fingro eksterordinare grandan diamanton, kaj ke oni estis ekvidinta en lia pakaĵaro kesteton mirige pezan, li tuj havis apud si du kuracistojn, kiujn li ne venigis, kelkajn intimajn amikojn, kiuj ne forlasis lin, kaj du bigotinojn, kiuj varmigis liajn tizanojn. Marten diris: «Mi memoras, ke mi ankaŭ estis malsana en Parizo dum mia unua vojaĝo; mi estis tre malriĉa: tial forestis amikoj, bigotinoj, kuracistoj, kaj mi resaniĝis.»

Tamen, dank' al multaj kuraciloj kaj sangelverŝoj, la malsano de Kandid pligraviĝis. Pastro el la kvartalo venis milde por peti sennoman bileton, pagotan en la transmondo; Kandid ne konsentis. La bigotinoj asertis, ke tio estas nova modo (↓1). Kandid respondis, ke li ne estas laŭmoda homo. Marten volis ĵeti la pastron trans la fenestrojn; la ekleziulo kolere deklaris, ke oni ne entombigos Kandid; Marten same kolere rebatis, ke li entombigos la ekleziulon, se li daŭrigos sin trudi. La disputo akriĝis; Marten kaptis lin ĉe la ŝultroj kaj malmilde lin forpelis; kio kaŭzis grandan skandalon, pri kiu oni protokolis.

Kandid resaniĝis; kaj dum lia resaniĝado li havis aron da tre bone edukitaj homoj por vespermanĝi ĉe li. Oni vetludis grandajn sumojn. Kandid estis tre mirigita, ke neniam la asoj trafis lin, kaj Marten tute ne miris.

Inter tiuj, kiuj honoris lin per sia ĉeesto, estis malaltkreska abato el Perigordio (↓2), unu el tiuj diligentaj personoj, ĉiam rapidagaj, servemaj, senhontaj, karesemaj, konsentemaj, kiuj ŝtelatendas la fremdulojn ĉe ilia trapaso, rakontas al ili la skandalan aferon de la urbo, kaj proponas al ili ĝuaĵojn por ĉiu prezo. Ĉi tiu kondukis unue Kandid kaj Marten al teatro. Tie oni ludis novan tragedion. Okazis, ke Kandid sidis apud kelkaj sprituloj. Tio ne malhelpis lin plori ĉe kelkaj scenoj perfekte ludataj. Unu el la rezonemuloj, kiu apudsidis, diris al li dum interakto:

― Vi tute malprave ploras: tiu aktorino estas tre maltaŭga; la aktoro, kiu ludas kun ŝi, estas eĉ pli mallerta; la teatraĵo estas eĉ pli malbona ol la aktoroj; la aŭtoro ne scias eĉ araban vorton, kaj tamen la sceno okazas en Arabio; kaj, plie, ĝi estas homo, kiu ne kredas je la kunnaskitaj ideoj: mi kunportos al vi morgaŭ dudek broŝurojn, kiuj mallaŭdas lin.

― Sinjoro, kiom da teatraĵoj vi havas en Francio? diris Kandid al la abato, kiu respondis:

― Kvin aŭ ses mil.

― Estas multe, diris Kandid; kiom da ili estas bonaj?

― Dek kvin aŭ dek ses, respondis la alia.

― Estas multe, diris Marten.

Al Kandid tre plaĉis aktorino, kiu ludis la rolon de la reĝino Elizabeto en iu sufiĉe banala tragedio, kiun oni ludas kelkfoje. «Tiu aktorino, li diris al Marten, tre plaĉas al mi; ŝi havas ian trajtosimilecon kun F-ino Kunegond: mi estus tre kontenta saluti ŝin.» La perigorda abato sin proponis por enkonduki lin en ŝian hejmon. Kandid, edukita en Germanio, demandis, kia estas la etiketo, kaj kiel en Francio oni traktas la reĝinojn de Anglio.

― Oni devas distingi, diris la abato; en provinco, oni kondukas ilin (↓3) en drinkejon; en Parizo, oni respektas ilin, kiam ili estas belaj, kaj oni ĵetas ilin en rubejon, kiam ili mortis.

― Reĝinojn en rubejon! diris Kandid.

― Jes, certe, diris Marten; sinjoro abato pravas: mi estis en Parizo, kiam F-ino Monim (↓4) pasis, kiel oni diras, el ĉi tiu vivo en la alian; oni rifuzis al ŝi tion, kion ĉi tiuj homoj nomas la honorojn de la entombigo, t. e. putri kun ĉiuj malriĉuloj el la kvartalo en malbela tombejo; ŝi estis entombigata tute sola el sia bando ĉe la angulo de la strato de Burgonj; kio certe tre ĉagrenis ŝin, ĉar ŝi pensis tre noble.

― Tio estas tre malĝentila, diris Kandid.

― Kion vi volas, diris Marten; tiaj naskiĝis ĉi tiuj homoj. Kaj malgraŭ ĉiuj iliaj kontraŭdiroj, ĉiuj eblaj neakordeblecoj, vi tamen vidos ilin en la registaro, en la tribunaloj, en la preĝejoj, en la teatroj de ĉi tiu stranga nacio.

― Ĉu vere oni ankoraŭ ridas en Parizo? diris Kandid.

― Jes, diris la abato, sed furiozante: ĉar ridegante oni plendas pri ĉio kun eksplodoj de rido; eĉ ridante oni agas plej abomeninde.

― Kiu estas, diris Kandid, tiu porkego (↓5), kiu diris al mi tiom da malbono pri la teatraĵo, ĉe kies ludado mi tiom ploris kaj pri la aktoroj, kiuj tiom amuzis min?

― Ĝi estas ia malica mizerulo, respondis la abato, kiu laborakiras vivrimedojn, mallaŭdante ĉiujn teatraĵojn kaj ĉiujn librojn; li malamas iun ajn, kiu sukcesas, kiel la eŭnukoj malamas la ĝuantojn: li estas unu el tiuj serpentoj de la literaturo, kiu sin nutras per koto kaj veneno; li estas iu gazetistaĉo.

― Kion vi nomas gazetistaĉo? diris Kandid.

― Ĝi estas, diris la abato, verkanto de malicaj, senvaloraj artikoloj, iu F...

Tiel rezonadis Kandid, Marten kaj la Perigordo sur la ŝtuparo, vidante preterpasi la homojn ĉe la foriro el la teatro. «Kvankam mi sopiregas revidi F-inon Kunegond, diris Kandid, mi deziras tamen vespermanĝi kun F-ino Kleron, ĉar ŝi ŝajnis al mi admirinda.»

La abato ne estis el la speco de homoj, kiujn akceptus F-ino Kleron, kiu rilatis nur kun ŝatindularo. «Ŝi ne estas libera ĉi tiun vesperon, li diris; sed mi havos la honoron konduki vin al nobelino, ĉe kiu vi konatiĝos kun la pariza bonedukitaro, kiel se vi estus en la urbo jam de kvar jaroj.»

Kandid, kiu estis laŭnature scivolema, lasas sin konduki en la domon de la sinjorino, en la fundon de la antaŭurbo Sankta Honorio; tie oni estis okupata per ia kartludo, nomita faraono: ĉiu el la dek-du ludantoj tenis en manoj malgrandan kajeron el kartoj, kornhavan registron por siaj malbonŝancoj. Regis profunda silento, palo kuŝis sur la frunto de la ludantoj, maltrankvilo sur tiu de la bankiero, kaj la mastrino, sidante ĉe la flanko de tiu senkompata bankiero, observis kvazaŭ per linkaj okuloj ĉiujn paroliojn, ĉiujn sepojn kaj la vadekampon (↓6), pro kiuj ĉiu ludanto angulfaldis siajn kartojn; ŝi zorgis pri la ludado kun severa sed ĝentila atento, kaj ne ekkoleris, pro timo perdi siajn klientojn: la sinjorino nomigis sin markizino de Parolinjak. Ŝia filino, dek-kvinjara, estis unu el la ludantoj kaj avertis per palpebrumo pri la friponaĵoj de tiuj kompatinduloj, kiuj provis artifike kompensi la malbonŝancon (↓7). La perigorda abato, Kandid kaj Marten eniris; neniu ekstaris, nek salutis, nek atentis ilin; ĉiuj estis profunde okupataj per siaj kartoj. «Lia baronina moŝto Thunder-ten-tronckh estis pli ĝentila», diris Kandid.

Tamen la abato proksimiĝis al la orelo de la markizino, kiu duone ekstaris, honoris Kandid per favora rideto, kaj Marten per tute nobla mieno; ŝi donigis seĝon kaj kartaron al Kandid, kiu perdis kvindek mil frankojn en du ludoj: poste oni tre gaje noktomanĝis, kaj ĉiuj miris, ke Kandid ne estas ekscitata pro sia malgajno; la lakeoj diris inter si en sia lakea lingvaĵo: «Sendube estas ia riĉegulo angla».

La noktomanĝo estis sama kiel plejparte el la noktmanĝoj en Parizo: unue silento, due ia bruo el nedistingeblaj paroloj, poste ŝercoj, kies plejparto estas senspritegaj, falsaj novaĵoj kaj multe da malicaj diroj; oni eĉ parolis pri novaj libroj:

― Ĉu vi vidis, diris la perigorda abato, la romanon de sinjoraĉo Goŝa (↓8), doktoro pri teologio?

― Jes, respondis unu el la kunmanĝantoj, mi ne povis finlegi ĝin. Ni havas amason da impertinentaj verkoj, sed ĉiuj kune ne entenas da impertinento, kiom tiu de Goŝa, doktoro pri teologio; mi estas tiom sata je tiu grandega amaso da malŝatindaj libroj, kiuj superŝutas min, ke mi preferas faraonludi.

― Kaj kion vi opinias pri la Miksaĵoj de la ĉefdiakono T...? diris la abato.

― Ha! diris S-ino de Polinjak, kia teda mortemulo! kiel strange li diras ĉion, kion jam ĉiuj scias! kiel peze li diskutas tion, kio eĉ ne indas esti iomete rimarkata! kiel sensprite li proprigas al si la spriton de aliaj! kiel li difektas tion, kion li plagiatas! kiel li naŭzas min! Sed li ne plu naŭzos min; sufiĉas esti leginta kelkajn paĝojn de la ĉefdiakono.

Kunsidis klera kaj bongusta homo, kiu favore subtenis tion, kion diris la markizino. Poste oni parolis pri tragedioj. La sinjorino demandis, kial estas tragedioj, kiujn oni ludas kelkfoje, kaj kiujn oni ne povas legi. La bongustulo tre bone klarigis kiel teatraĵo povas esti interesa kaj esti senvalora; per malmulte da vortoj li pruvis, ke ne sufiĉas starigi anu aŭ du el tiuj situacioj, kiujn oni trovas en ĉiuj romanoj, kaj kiuj ĉiam logas la rigardantojn, sed necesas esti originala, ne estante stranga, ofte noblega kaj ĉiam malafekta; koni la homan koron kaj ĝin elmontri; esti granda poeto kvankam neniu rolulo el la teatraĵo ŝajnas esti poeto; scipovi perfekte sian lingvon, ĝin pure paroli, kun senĉesa harmonio, kaj tiele, ke la rimo ne difektu la sencon. Iu ajn, li aldonis, kiu ne aplikas ĉiujn tiujn regulojn povas verki unu aŭ du tragediojn, kiuj estos en teatro aplaŭdataj, sed neniam li okupos lokon inter la grandaj verkistoj; estas tre malmulte da bonaj tragedioj: unuj estas dialogaj idilioj bone verkitaj kaj rimitaj; la aliaj, politikaj rezonadoj, kiuj dormigas, aŭ vanaj detaligoj, kiuj mallogas; la aliaj, revoj de malmodereguloj, krudstilaj, maldaŭrigataj paroloj, longaj alparoloj al la dioj, tial ke oni ne scias paroli al la homoj, eraraj maksimoj, emfazegaj banaloj.

Kandid aŭskultis tiun parolon kun atento kaj akiris la konvinkon, ke la parolanto estas granda homo; kaj, ĉar la markizino estis zorginta, ke li havu sidlokon apud ŝi, li proksimiĝis al ŝia orelo, kaj ekkuraĝis demandi, kiu estas la homo tiel bone parolanta.

― Ĝi estas scienculo, diris la sinjorino, kiu ne ludas, kaj kiun la abato kelkfoje kondukas al mi por noktomanĝi: li estas tre sperta rilate tragediojn kaj librojn, li verkis tragedion, kiun oni malaplaŭdis kaj libron, kies sola ekzemplero vidita ekster la butiko de lia eldonisto estas tiu, kiun li dediĉis al mi.

― La granda homo! diris Kandid; ĝi estas alia Panglos.

Tiam, sin turnante al li. Kandid diris:

― Sinjoro, vi sendube pensas, ke ĉio statas kiel eble plej bone en la fizika mondo kaj en la morala, kaj ke nenio povas aliel esti?

― Mi, sinjoro, respondis la scienculo, mi havas tute alian opinion: mi trovas, ke ĉio iras tute malbone; ke neniu scias, kiu estas lia rango, nek kiu estas lia ofico, nek kion li faras, nek kion devas fari, kaj krom la noktomanĝo, kiu estas sufiĉe gaja kaj dum kiu regas sufiĉe da interkonsento, la tuta cetera tempo pasas en impertinentaj disputoj: ĵansenistoj kontraŭ molinistojn, parlamentanoj kontraŭ eklezianojn, verkistoj kontraŭ verkistojn, korteganoj kontraŭ korteganojn, financistoj kontraŭ la popolon, edzinoj kontraŭ edzojn parencoj kontraŭ parencojn; ĝi estas ĉiama batalo.

― Mi vidis pli da malbono, rebatis Kandid, sed saĝulo, kiu poste estis pendigata, instruis al mi, ke ĉio tio estas bonega: ĝi estas ombroj ĉe bela pentro.

― Via pendigito mokis la homojn, diris Marten; viaj ombroj estas teruraj makuloj.

― Estas la homoj, kiuj faras la makulojn kaj ili ne povas tion eviti.

― Pro tio ili do ne kulpas, diris Marten.

La plejparto el la ludantoj, kiuj komprenis nenion pri la temo; trinkadis; kaj Marten rezonis kun la scienculo, kaj Kandid rakontis parton el siaj aventuroj al la gastigantino.

Post la noktomanĝo, la markizino kondukis Kandid en sian ĉambreton kaj sidigis lin sur kanapon.

― Nu! ŝi diris, vi do ĉiam fortege amas F-inon Kunegond el Thunder-ten-tronckh?

― Jes, sinjorino, respondis Kandid.

La markizino aldiris kun amema rideto:

― Vi respondas al mi kiel junulo el Vestfalio; Franco dirus al mi: «Estas vere, ke mi amis F-inon Kunegond; sed, vidante vin, sinjorino, mi timas, ke ŝin mi ne plu amas.»

― Ho ve! diris Kandid, mi respondos laŭ via deziro.

― Via pasio por ŝi, diris la markizino, komencis per levo de ŝia poŝtuko; mi volas, ke vi levu mian ŝtrumpligilon.

― Per mia tuta koro, diris Kandid; kaj ĝin li levis.

― Sed mi volas, ke vi remetu ĝin al mi, diris la sinjorino; kaj Kandid ĝin remetis. Vidu, diris la sinjorino, vi estas fremdulo; kelkfoje mi atendigas miajn amantojn el Parizo dum dek-kvin tagoj, sed mi kapitulacas antaŭ vi tuj ĉe la unua nokto, tial ke oni devas, laŭ la kutimoj de sia lando, honori junulon el Vestfalio.

La belulino, vidinte la grandegajn diamantojn sur la manoj de la juna fremdulo, laŭdis ilin kun tiom da sincero, ke el la fingroj de Kandid ili transiris al tiuj de la markizino.

Kandid, revenante kun sia perigorda abato, sentis kelkajn konsciencriproĉojn pro tio, ke li faris unu malfidelon al F-ino Kunegond; la sinjoro abato partoprenis lian ĉagrenon; li ja ricevis malmulte el la kvindek mil frankoj, kiujn lude perdis Kandid, kaj el la valoro de la du briliantoj duone donacitaj, duone trudakiritaj. Lia celo estis profiti, kiom eble, el la avantaĝoj, kiujn lia konatiĝo kun Kandid povas havigi al li. Li parolis al li multe pri Kunegond; kaj Kandid diris al li, ke kiam li vidos Kunegond en Venezio, li petos al tiu belulino pardonon pro sia malfidelo.

La Perigordo fariĝis pli kaj pli ĝentila kaj komplezema, kaj partoprenis kun delikata intereso en ĉio, kion diris Kandid, al ĉio, kion li faris, al ĉio, kion li intencis fari.

― Vi do havas rendevuon ĉe Venezio? li diris.

― Jes, sinjoro abato, diris Kandid; necesas nepre, ke mi iru retrovi F-inon Kunegond.

Tiam, instigite de la plezuro paroli pri tio, kion li amas, li rakontas, laŭ sia kutimo, parton el siaj aventuroj kun tiu fama Vestfalino.

― Mi kredas, diris la abato, ke F-ino Kunegond estas tre sprita, kaj ke ŝi skribas ĉarmajn leterojn.

― Da ili mi neniam ricevis, diris Kandid; ĉar imagu, ke pro amo al ŝi mi estis forpelita el la kastelo kaj ne povis skribi al ŝi; ke baldaŭ poste mi eksciis, ke ŝi mortis, ke poste mi retrovis ŝin, kaj denove perdis, kaj ke mi sendis al ŝi, je du mil kvincent mejloj for de ĉi tie, ekspresulon, kies respondon mi atendas.

La abato aŭskultis atente kaj ŝajnis iom revema. Li baldaŭ adiaŭis la du fremdulojn, post kiam li ameme ilin ĉirkaŭbrakis. La morgaŭon Kandid ricevis ĉe sia vekiĝo leteron kun jena enhavo:

Sinjoro tre kara amato mia, jam de ok tagoj mi estas malsana en ĉi tiu urbo; mi ekscias, ke vi tie estas. Mi flugus en viajn brakojn se mi povus moviĝi, Mi eksciis pri via trapaso tra Bordo; tie mi lasis la fidelan Kakambo kaj la maljunulinon, kiuj devas baldaŭ sekvi min. La guberniestro de Bonaero prenis ĉion, sed restas al mi via koro. Venu, via ĉeesto redonos al mi la vivon aŭ mortigos min pro plezuro.

Tiu ĉarma letero, tiu neesperita letero, treege ĝojigis Kandid; kaj la ekscio pri la malsano de lia kara Kunegond dolore premis lin. Instigite de tiuj du sentoj, li prenas sian oron kaj siajn diamantojn, kaj kondukigas sin kun Marten al la hotelo, kie loĝis F-ino Kunegond. Li eniras tremante pro emocio, lia koro batadas, lia voĉo plisingultas; li volas ŝovi la kurtenojn de la lito, li volas alportigi lumon.

― Vi nepre ne faru tion, diras al li la servistino, la lumo mortigus ŝin; kaj subite ŝi refermas la kurtenon.

― Mia kara Kunegond, diris Kandid plorante, kiel vi fartas? se vi ne povas vidi min, almenaŭ parolu al mi.

― Ŝi ne povas paroli, diris la servistino.

La sinjorino tiam tiras el la lito grasetan manon, kiun longe Kandid priverŝas per larmoj kaj kiun li poste plenigas per diamantoj, lasante sakon plena de oro sur la brakseĝo.

Dum Kandid estas en emociega stato, alvenas policoficiro, sekvata de la perigorda abato kaj de kvar soldatoj.

― Ĉu do estas tiuj du suspektindaj fremduloj? li diris.

Li tuj ordonas, ke oni kaptu ilin kaj konduku en malliberejon.

― Ne tiel oni traktas la vojaĝantojn en Eldorado, diris Kandid.

― Pli ol iam ajn mi estas maniĥeano, diris Marten.

― Sed kien vi kondukas nin? diris Kandid.

― En iun subteran karceraĉon, diris la policoficiro.

Marten retrovinte sian flegmon, juĝis, ke la sinjorino, kiu ŝajnigis esti Kunegond, estis iu friponino, sinjoro la abato perigorda, iu fripono, kiu plej rapide ekspluatis la naivon de Kandid, kaj la policisto iu alia fripono, kiun oni povas facile subaĉeti.

Prefere ol riski la procedurojn de la juĝistaro, Kandid instruite de lia konsilo, kaj cetere ĉiam senpacience dezirante revidi Kunegond, proponas al la policisto tri malgrandajn diamantojn je valoro de tri mil ormoneroj po unu.

― Ha! sinjoro, diris la homo kun la ebura bastono (↓9), eĉ se vi estus plej granda krimulo, vi tamen fariĝas homo plej honesta el la mondo; tri diamantoj! ĉiu havanta valoron de tri mil moneroj Sinjoro! mi oferus por vi mian vivon, anstataŭ konduki vin en karceron. Oni arestas ĉiujn fremdulojn, sed lasu min aranĝi la aferon; mi havas fraton en Diep(↓10) en Normandio, mi kondukos vin al li; kaj se vi havas iun diamanton por doni, li zorgos pri vi, kiel mi mem.

― Kaj kial oni arestas la fremdulojn? diris Kandid.

Tiam la perigorda abato ekparolis kaj diris: «Tial ke iu sentaŭgulaĉo el Atrebatio (↓11) aŭdis stultojn: tio instigis lin fari patromortigon (↓12), ne tian, kiel estis tiu de 1610 en la monato majo (↓13), sed tian, kiel tiu de 1594 en la monato decembro (↓14), kaj tian, kiaj estis pluraj aliaj farataj en aliaj jaroj kaj en aliaj monatoj de aliaj sentaŭgulaĉoj, kiuj aŭdis sensencaĵojn.»

La policisto klarigis pri kio temas.

― Ha! la monstroj! ekkriis Kandid; kio! tiaj abomenindoj okazas ĉe popolo, kiu dancas kaj kantas! Ĉu mi ne povos eliri kiel eble plej baldaŭ el tiu lando, kie simioj incitas tigrojn? Mi vidis ursojn en mia lando; mi vidis homojn nur en Eldorado. Je la nomo de Dio, sinjoro policisto, konduku min al Venezio, kie mi devas atendi F-inon Kunegond.

― Mi povas konduki vin nur en Malalt-Normandion, diris la policisto.

Tuj li ordonas, ke oni demetu liajn katenojn, diras, ke li eraris, forsendas siajn subulojn, forkondukas al Diep Kandid kaj Marten kaj lasas ilin en la manoj de sia frato. Estis malgranda holanda ŝipo en la rodo. La Normando, per la helpo de tri aliaj diamantoj fariĝinte la plej servema el la homoj, enŝipigas Kandid kaj siajn servantojn, kaj la ŝipo alnaĝas al Portsmt (↓15) en Anglio. Ĝi ne estis la vojo al Venezio; sed Kandid kredis esti liberigita el la infero, kaj li nepre esperis ĉe la unua okazo sin denove direkti al Venezio.


(↑1) Aludo al iu skandalo tiutempa pri vendo de konfesbiletoj. ― Trad.

(↑2) Franca provinco.

(↑3) Temas ĉi tie pri reĝinoj de teatro.

(↑4) Aludo al fama tiutempa aktorino, Adrienne Lekuvreŭr, al kiu la eklezio rifuzis religian enterigon. ― Trad.

(↑5) Volter celas al Freron, kritikisto, lia malamiko. ― Trad.

(↑6) Terminoj uzataj ĉe faraona ludo.

(↑7) Tiutempe estis kutimo friponi ĉe la ludado. Tion pruvas la fakto, ke du jarojn antaŭ la apero de Kandid jam ekzistis verko titolita: «Histoire des Grecs ou de ceux qui corrigent la fortune au jeu» (Historio pri la Grekoj aŭ pri tiuj, kiuj artifike kompensas la malbonŝancon ĉe ludado), de kavaliro Ange Gudar, 1757. Noto en la franca eldono.

(↑8) France: Gauchat, li estis abato en Sankta Petro de Falez (france: Falaise) kaj prioro de Sankta Andreo; furioza kontraŭulo de la filozofoj, li plurfoje atakis Volter. ― Trad.

(↑9) Policistoj Parizaj portas tian bastonon.

(↑10) France: Dieppe.

(↑11) Ĉe la epoko de la Roma Imperio vivis en la norda parto de la nuna Francio popolo, kies anoj nomiĝis Atrebatoj, ilia ĉefurbo kuŝis ĉe la loko, kie nun troviĝas Aras (france: Arras). Volter fantazie uzis tiun nomon de popolo, por diri, ke Damjens (france: Damiens), la reĝatencinto estis el tiu regiono. ― Trad.

(↑12) La reĝo estis konsiderata kiel la patro de la popolo. ― Trad.

(↑13) Henriko la IV estis mortigata la 11-an de majo 1610.

(↑14) La 27-an de decembro, Johano Ŝatel (france: Jean Châtel) atencis kontraŭ Henrikon la IV per tranĉilbato. ― Trad.

(↑15) Angle: Portsmouth.