En la «tajga» [Virga siberia arbaro.] de l' malproksima nordo misteraj lokoj ekzistas, pri kiuj la enlanduloj nevolonte parolas, eviteme respondante la demandojn: «tien nur la vento alflugas kaj la migrantaj birdoj sidiĝas dum sia flugo al la maro.» Tie la akvoj reĝas; oni ĉie vidas ilin palajn kaj brilantajn, kaj la ĉielo pendas super ili pala pro ilia rebrilo. Sur la bluaj vastaĵoj vejnoj de akvumita tero serpentas kaprice, kiel polipaj palpiloj. Sur la plataj bedoj de l' seka tero staras arbaroj maldensaj, kvazaŭ okulharoj; jen malgranda monteto aperas; jen oni trovas rivereton, kiu kunigas du akvujojn kaj per sia murmureto rompas la unutonecon de la starantaj akvoj. La okulo eraras en la perla spaco kaj ripozas nur sur la malklaraj desegnaĵoj de l' malproksimaj insuloj kaj promontoroj.
Mirinde malgaja lando.
Sed la dramon de tiuj-ĉi akvaj vastaĵoj kreas precipe iliaj... bordoj. La tieaj lagoj plej multe mirigas ne tiam, kiam la ventego ilin skuas kaj ĵetas furiozajn ondojn; ne en hela tago, kiam la ora suno kisas ilian bruston, malkovritan kvazaŭ en la dormo, kaj ili en siaj bluaj speguloj observas plej malgrandan nubeton, plej delikatan nuancon de la ĉielo, kliniĝinta super ili; nek en mallaŭta nokto, kiam la brilo de la luno tremas sur ili kaj la fajreroj de l' puraj steloj bruletas en iliaj nigraj profundegaĵoj; sed tiam, kiam pelataj de delikata blovo de vento miloj da iliaj etaj ondoj karesas la abomenajn bordojn, delikate murmuretante. La lagoj karesas ilin, ĉar ili posedas nenion alian: nek ŝtonegojn, nek altaĵojn... ĉar se ĉi-tiuj mizera bordoj ne ekzistus, la akvoj malaperus ― forfluus en la oceanon, por ĉiuj same maldolĉan, indiferentan kaj profundegan. Ili do karese premiĝas al la marĉoj, trinkas la kotan akvon, lekas la muskojn malpurajn kaj ĉifitajn. De la griza, kvazaŭ senviva supraĵo nenio tiam rebrilas... Reto de malbelaj sulkoj kaj de rustkolora ŝaŭmo fluas sur ili, puŝata de la vento, kaj en la bruo de l' ondoj oni aŭdas senliman malĝojon... Tiaj estas la tieaj lagoj, kiam ili vivas.
Sed vintre, kiam la vento ŝutas amase neĝon sur la glaciiĝintajn akvojn kaj la prujno blankigas la trunkojn kaj branĉojn de l' arboj, la ĉirkaŭaĵo fariĝas senlima, blanka, malplena, senviva, marmora mortintejo, kovrita de la glacia ĉielo. Tiam eĉ la vento tie ne fajfas. La malmoliĝinta tero kuŝas en nepriskribebla mallaŭto; la maldensa tajga kovras ĝin tie-ĉi kaj tie kvazaŭ aranea punto; la senmova, kruda aero premas ĉion, kiel multepeza kristalo. La suno leviĝas sen brilo kaj tuj subiras; la longaj noktoj, malsupre mallumaj, supre brilas fosfore. Nenio rompas la senvivan mallaŭton ; nur iafoje ruliĝas la bruo de l' tero, krevanta pro la frostoj, ĝi ruliĝas, kiel la tremo de l' mortiĝo, kaj ripetas ĝin febrotreme ĉiuj partetoj de l' malmoliĝinta aero kaj ŝtoniĝinta tero, de l' arbaroj kaj akvoj, kaj ĝi fariĝas simila al la tondro. Ekster tio-ĉi.... nenio. Tute... nenio!... Mallaŭto. Oni aŭdas la murmureton de l' prujnaj steletoj, falantaj teren. Frosto. La vojaĝanton ĝojigas la izoleco, ― neniu ekster li suferas la malvarmegon.
En la fino de l' vintro malofta apero rompis la mallaŭton de l' sanktejo. Du nordaj cervoj jungitaj al glitveturilo kaj du homoj en grandegaj peltoj rampis kun krako kaj ronko tra la arbaraj vojetoj kaj tra la glataj lagoj similaj al ŝtona plato de grandega tombo. Ili pene marŝis en la neĝaj amasoj, kiuj atingis ĝis iliaj genuoj; de la feloj, kovrantaj iliajn vizaĝojn, flugis kun murmureto la vaporo de ilia elspiraĵo, kuniĝis kun la vaporo ĉirkaŭanta la ŝvitantajn cervojn kaj formis moviĝantan nubon, kiu tuj falis sur iliajn vestojn kaj jungaĵon, kiel neĝaj skvamoj, aŭ flugis post ili, kiel longa blanka rubando, kiel ŝaŭma sulko post vaporŝipo. Ili similis malgrandan, koloran grenadon, kiu brilas kaj fumiĝas, flugante malalte super blanka maro. La viro tenis en unu mano la rimenajn kondukilojn de la cervoj, en la alia rektan branĉon, sur kiun li apogis sin, kiel sur episkopan bastonon. De l' tempo al tempo li atente rigardis la blankigitan densejon aŭ la malproksimon, kie la palaj lagoj kuniĝis kun la ĉielo. La virino verŝajne nenion vidis, ĉar kolumo el sciuraj vostoj tute kovris ŝian vizaĝon. La aŭdado gvidis ŝin; ĝi ne estis malfacila, ĉar la plej malgranda murmureto kuris al ŝi, kiel akra grinco. Kiam do ŝi aŭdis, ke la cervoj haltis subite, ŝi rapide detiris de l' vizaĝo la kovrilon kaj rigardis tra la fendo inter la peltoj. La cervoj turnis sin flanken kaj staris laŭlarĝe de la vojo. La viro, demetinte de l' vizaĝo la kapuĉon, montris per la bastono nudan lokon inter la arboj kaj murmuretis:
― Li iris ĉi-tie... ĉu vi vidas?...
La virino rapide viŝis per la mano la palpebrojn, kovritajn de la prujno. Sur la neĝo oni tre bone vidis larĝajn signojn de homa piedo. Ili iris en la mezo de l' arbaro kaj poste sur la vojeto, kie veturis la vojaĝantoj.
― Verŝajne jam ne malproksime de ĉi-tie... Atendu, mi vokos.
Li komencis raŭke krii.
― Uhu!... hu... ho... hu...
Ankaŭ la virino kunigis kun lia voko sian malfortan, sed sonoran voĉon. Ambaŭ ili estis Jakutoj.
Ili eksilentis kaj aŭskultis. Sed en la senmova aero, en kiu antaŭ momento iliaj voĉoj sonis, kiel sonoriloj, nun reĝis plena mallaŭto.
― Verŝajne ne tie-ĉi!... Eble... ili mortis? ― diris la viro.
― Ne ili vivas longe! ― per tremanta voĉo respondis la virino. ― Veturu antaŭen, Pjotruĉan!...
Pjotruĉan momenton ŝanceliĝis, rigardis la vojon, fine li ekkondukis la cervojn, sed li iris malproksime de la misteraj postsignoj. La virino jam ne kovris la vizaĝon, kvankam la terura malvarmego tranĉis ŝiajn vangojn, nazon kaj palpebrojn. Ŝiaj nigraj pupiloj malgaje rigardis la postsignojn, kiuj tiel teruris ŝian kunulon, kaj ŝia koro batis pli kaj pli forte, premis la spiradon kaj malhelpis la iradon.
― Dio mia!... Eĉ tiu-ĉi abomenulo timas...
Ili iris ankoraŭ kelke da centoj da paŝoj; Pjotruĉan tiel vivege ektiris la kondukilojn, ke la cervoj ekbatis la glitveturilon per la piedoj. Samtempe la Jakuto levis la manojn supren, etendis la piedojn, kvazaŭ li volus forkuri kiel eble plej malproksime de tio, kion li ekvidis. La kovrilo defalis de lia vizaĝo kaj ĝi aperis sub la fela kapuĉo: abomena vizaĝo, plata, kovrita de aknoj, kun difektita nazo kaj kun puso en la okuloj. Nun ĝi estis morte pala kaj kovrita de grandaj gutoj da ŝvito.
― Anka... Anka... rigardu... sango!... ― murmuretis li ― ne, mi ne iros plu por io ajn en la mondo... Mi ne veturos, ne, ... mortigu min, mi ne veturos!...
Efektive iu restigis sangajn postsignojn ― grandajn rubenajn makulojn kun flava rando. Anka rigardis ĉi-tiujn signojn de sufero kaj ŝi estis timigita ne malpli, ol Pjotruĉan.
― Viro; aŭ virino? ― demandis ŝi.
Pjotruĉan rigardis en la mezon de postsigno.
― Kiu povas scii? Virina, ŝajnas al mi.
― Pjotruĉan, mia bona, karulo mia ... ni veturu ankoraŭ iom. Kriu, kaj poste ni veturos.
― Bone mi krios! Sed mi ne veturos por io ajn. Kial mi devas perei? Ili bezonas helpon, ili mem devas serĉi. Ni lasos ĉi-tie la pakaĵojn. Poste ili venos kaj prenos... En la frosto ĉio estas sendanĝera, neniu ŝtelos... Vulpo? ― Li ŝanceliĝis momenton, sed tuj li revenis al la antaŭa decido.
― Mi diros al la komunumo, ke ni trovis sangon sur la vojo, ke mi ne povis fari unu paŝon plu... Ne ekzistas leĝo postulanta, ke oni iru, kie la sango de la lepruloj estas... La sola rigardado povas kaŭzi malsanon... Tiu-ĉi «sinjorino» ne ŝercas.
― Tiam mi neniun vidos!
― Pli bone estas, ke vi ne vidos... Por kio rigardi? Li estas kvazaŭ mortinto. Min vi devas nun rigardadi... Mi ne havas nazon, sed li tute ne havas karnon sur la vizaĝo...
― Pjotruĉan, Pjotruĉan... Vi ja promesis. Nur unu fojon, solan fojon... Eble, kiam mi ekvidos lian senkarnan vizaĝon, mi lin forgesos... lia ombro ĉesos min turmenti nokte? La «ŝaman'» [Jakuta idolista pastro.] ja ordonis... Mi volas esti trankvila, kiel la aliaj... mi volas, ke ĝi ŝanĝiĝu. Tiam eble mi vin ekamos, kutimos...
Pjotruĉan nee balancis la kapon.
― Mi vokos, sed mi ne veturos. Ĝi estas vana. Por ĉiu kara estas la vivo... Mi veturus, sed la sango... De la sola odoro oni povas malsaniĝi. Tiam vi ne sekvus min tien, ho ne! Huhu... hu... uu... Oha...
Ili kriis kelkfoje kiel eble plej laŭte kaj, depuŝinte la kapuĉojn de l' oreloj, atente aŭskultis. Post iom da tempo el la malproksimo, kovrita de la frostaj vaporiĝaĵoj kaj de la punta teksaĵo de l' arbaroj, alflugis al ili plenda ĝemo, simila al hunda bleko.
― Ĉu vi aŭdas? Jen ili estas! ― kriis Anka kaj tuj ekkuris.
Pjotruĉan kaptis ŝian manikon.
― Vi freneziĝis, virino! Unu paŝo plu kaj vi estus enpaŝinta en la sangon!
― Mi devas, devas. Mi rigardos de malproksime... Vi restu ĉi-tie... Mi tuj revenos, tuj...
Ŝi eltiris sin el liaj manoj kaj iris tra la neĝaj amasoj. Sur ŝian varmigitan vizaĝon, de kiu la kapuĉo tute defalis, la frosto metis malvarmajn blankajn kisojn, la densa aero haltigis ŝian rapidiĝintan spiradon. Ŝajnis al ŝi, ke ŝi falos; ŝi miris, ke la tero forkuras de ŝiaj piedoj, ke la koro tiel terure batas kaj doloras. La okuloj, rigardantaj malproksimen, ne vidis, ke Pjotruĉan time rapidis post ŝi; la oreloj ne aŭdis la krakadon de l' glitveturilo kaj la ronkadon de la cervoj. Fine ŝi ekvidis malproksime «jurta'n» [Jakuta domo.] inter neĝaj amasoj, kovritan de la neĝo ĝis la supro, kaj antaŭ ĝi kelke da nigraj homaj figuroj. Ili rimarkis ŝin kaj genufleksis, etendinte la manojn. Ŝi rekonis la edzon. Li staris antaŭ la aliaj, ŝi do kuris al li, forgesinte pri ĉio.
― Anka!... Anka!... Atendu! Haltu!... Kion vi faras?... Atendu, mi diros al vi! ― kriis post ŝi Pjotruĉan, penante ŝin kapti. Ŝi ne aŭskultis lin; ju pli proksime ŝi sentis la persekuton, ju pli laŭte piedfrapis la cervoj, des pli rapide ŝi kuris... Ŝia alproksimiĝo kaŭzis tumulton en la areto da mizeruloj. Unua forkuris malgranda, preskaŭ nuda knabineto; post ŝi rapidis malgrasiĝinta skeleto kun longaj haroj kaj gestoj de Tunguzo; eĉ viva kadavro, kies tuta vizaĝo prezentis unu vundon, leviĝis de l' tero. Nur li staris genue rigidiĝinta kaj, kvankam li rigardis ŝin, ŝajnis, ke li tute ŝin ne vidis. La sama vizaĝo, la samaj okuloj malgajaj, kiujn ŝi tiom da fojoj kisadis!
Ŝi saltis al li kaj kaptis lian manon.
― Vi estas... vivas... spiras?! Gregorio!... Ankoraŭ la vizaĝon vi havas... ili mensogis... kaj la buŝo ne estas difektita... Mi ne volas... Mi restos ĉi tie... Mi preferas kun vi ie ajn... Oni min turmentis... Mi estis kvazaŭ malbenita... Oni evitis min... La sennazulo... Pjotruĉan... nur li... ― parolis ŝi senorde.
― Ĉu ankaŭ vi malsaniĝis? ― balbutis la viva kadavro, tuŝante ŝian brakon.
Ŝi ekrigardis kaj ĵetis sin flanken de l' etendita al ŝi kripla, sanga, senfingra mano. Ŝi rimarkis teruran vizaĝon, en kiu tra la putraj lipoj la dentoj lumis, kvazaŭ en moka rideto... La konscio subite ekbrilis en ŝiaj larĝe malfermitaj pupiloj!
― Kial vi tuŝis min, abomenulo?... Vi scias, ke estas malpermesite. Kio okazis?... ― La kadavro ekridis. Samtempe virino, staranta en la pordo, malgrasiĝinta, sed juna kaj vestita pli bone ol la aliaj, kiu ĝis nun suspekte rigardis la fremdan virinon, subite ĵetis sin antaŭen kun malfermitaj brakoj:
― Haltu, haltu! Deĵetu la pakaĵojn, kiujn vi alveturigis. Ili estas niaj. La komunumo ilin sendis, mi scias... Haltu, ĉar alie mi ŝmiros vian vizaĝon per mia propra sango... vi abomena, sennaza monstro... Tuj lasu ĉion, ― Ŝi kriis kaj kuris rapide preter Anka kaj Gregorio. Tiam ankaŭ la aliaj tien rigardis; Pjotruĉan, kiu jam turnis la glitveturilon por forkuri, ŝanceliĝis, poste li komencis rapide deĵeti la sakojn: manĝaĵon, vestojn, eĉ litaĵon. Li deĵetis ĉion kaj ekbatis la cervojn, kiuj ekkuris galope. La virino tute ne intencis lin persekuti; ŝi ridis, kliniĝis al la deĵetitaj objektoj kaj rigardis ilin. La terurita Jakuto lasis ankaŭ sian propraĵon kaj tiamaniere pligrandigis la «riĉaĵojn», senditajn de la komunumo. La malsanuloj alrampis al la donacoj, rigardis ilin scivole, kaj homaj delikataj briloj eklumis en iliaj doloraj bestiĝintaj vizaĝoj.
― Tamen oni memoras pri ni. Ekzistas ankoraŭ en ĉi tiu mondo bonaj Jakutoj! ― ekĝemis longharulo, simila al Tunguzo. ― Eĉ pri vi, Biterĥaj, oni ne forgesis... Rigardu, oni sendis al vi ĉemizeton... tute bonan ĉemizeton oni sendis al vi ― li aldonis, eltirante el la pakaĵoj malgrandan infanan ĉemizeton kalikotan. Kun bonkora rideto li donis ĝin al nuda, malgranda knabino, moviĝema, kiel simieto.
― Redonu, ĝi estas por, mi! ― kriis la alta virino kaj kaptis la ĉemizon el ŝiaj manoj.
― De kie vi scias, ke ĝi estas por vi? Ĉu oni tie skribis? Vi ja ne naskos infanon tiel grandan, kiel ĉi-tiu ĉemizo! ― diris la longharulo kun malica rideto.
La virino kolere lin rigardis, deturnis sin, sed ŝi ne ellasis la akiron el sia mano.