<< IV Vaclav Sieroŝevski: La fundo de l' mizero

V

Ne longe daŭras ĉi-tie la printempo, somero kaj aŭtuno, ili do rapide forkuras. La printempo precipe estas laŭtega, plena de bruo de la riveroj, de pepado de la transflugantaj birdoj, de sonĝigaj blovoj de l' suda vento. La kvazaŭ ebria tero, senĉese ĝoje krianta kaj tremanta de volupto, rapidas deĵeti de si la neĝan kovrilon: tuj aperas la ŝvelaj brustoj de la montetoj, la krutaj bordoj de la lagoj, la insuloj kaj promontoroj, la arbaroj ankoraŭ nigraj, sed jam plenaj de rezina odoro kaj de varma malsekeco. Tie-ĉi kaj tie brilas la bluaj pupiloj de la liberiĝinta akvo. Aroj da flugilaj gastoj, jen la grandaj cignoj, blankaj kiel la neĝo, jen la skolopoj etaj, kiel muŝoj, falas sur la marĉojn, banas sin en la akvoj, bruas en la maljunaj kanejoj. La ridado, fajfado kaj pepado ne silentiĝas. Kaj ĉi-tiu rivero da vivo ne ripozas, ne dormas, sed frenezas, amas, festenas en la varmegaj radioj de l' suno, kiu tute ne subiras. Oni povus pensi, ke ĉiujn limigas la glaciaj lagoj, kiuj dormas ankoraŭ malvivaj, kvankam la Ĉirkaŭprenanta ilin tero jam vekiĝis. Ĉiuj rapidas vivi, ĉar ili timas, ke eble revenos la severa vintro, kiu ĵus foriris. Fine vekiĝas ankaŭ la lagoj. En ili kolektiĝis jam sufiĉe da akvo, ilia glacia ŝildo ekŝanceliĝis kaj leviĝis, kaj la ondoj senĉese batas kaj rompas ĝin. La fiŝoj gaje saltas inter la glacioj. Ofte, kiam post varmega tago la ĉielruĝo brilas sur la nigraj akvoj, oni vidas en la vespera lumo vicojn da grandegaj ezokoj, kiuj, malferminte la buŝegojn, restas senmovaj por spiri la bonodoran vivigan aeron per la brankoj, lacaj de la vintra ŝlima malbonodoro de la profundegaĵoj! Tage la ludado de la fiŝoj senĉese aperigas rondojn sur la akvo.

Sur la bordo de l' lago Fluo gudris ŝipeton. Li ŝutis sur la fendojn pistitan larikan rezinon kaj enpremis ĝin per varmegigita fero. Facila venteto disportis malproksimen la dolĉan odoron. Ĉe la fajro Biterĥaj sidis kun krono da flavaj nordaj anemoj sur la kapo. Ĝi estis ŝia sola vesto. Ŝi apogis la kubutojn sur la genuoj, tenis la kapon sur la manplatoj kaj aŭskultis atente la malgajan, mallaŭtan kanteton de l' fiŝkaptisto, kiu kuniĝis kun la potenca printempa ĥoro de la lagoj kaj arbaroj:

Pale brilas nova luno,
Ĉe palaco belulino
Staras en orita vesto,
Sen l' amato l' amatino!
Ho, vi ploras! Malaperis
La amato, via koro,
En la tombon vi vin kaŝu,
Aŭ tuj vendu por la oro...

― En kia lingvo vi kantas, Fluo?

― Ĝi plaĉas al vi? Ĝi estas alilanda kanteto, el la gubernia urbo. Ho, ho!... Kiom da mirindaĵoj oni vidas tie. Preĝejojn, domojn, homojn... Mi ofte estis tie!... Vi ne pensu, ke mi ĉiam estis tia, kian vi vidas min nun... Tute ne! Ankaŭ min la virinoj amis!...

― Bela estas la voĉo de l' kanteto... Traduku ĝin, Fluo.

La fiŝkaptisto pacience tradukis la enhavon de l' kanteto.

― Kion ŝi vendos, Fluo?

― Sin mem... Kion ŝi povus vendi!

― Kaj ili manĝos ŝin, kiel Mergenj sian etulon?

Fluo ekridis.

― Vi estas malsaĝa. Kiam vi fariĝos plenaĝa, vi sciiĝos.

― Kiamaniere mi sciiĝos, se mi ne eliros el ĉi-tie?

― Vi estas prava. Vi ne eliros. Neniu eliros!

La fiŝkaptisto kaj la infano nevole ekrigardis la malproksiman bordon de l' lago, kie apenaŭ videbla fumo pendis super la arbaro.

― Vi havas ankoraŭ tempon, Biterĥaj... Eble Dio sendos al vi iun ne tute malsanan, kiel Gregorio... Nun helpu al mi treni la ŝipeton en la akvon, ni veturos meti retojn.

Pale brilas nova luno...

li ekkantis, sed tuj eksilentis.

― Psst!... Ni ne bruu... Sidiĝu ĉi-tie malantaŭe kaj ne moviĝu, ne moviĝu... Vi min dronigos.

La akrepinta ŝipeto rapidis facile, kiel hirundo, sur la nigra akvo al la mezo de la lago, al la glacioj. Tie Fluo turnis la ŝipeton kaj komencis elĵeti la retojn, kiuj kuŝis volvitaj sur ĝia fundo. Biterĥaj klinis la kapon al la rando kaj observis scivole kiel ŝanceliĝas ŝia figuro en la akva spegulo de la lago, kiel tremas sur ŝia kapo la flavaj anemonoj. Fluo havis tre ruzan planon; ĉar la fiŝoj varmiĝis ĉe la bordo, li intencis bari al ili la vojon al la profundaĵo kaj poste subite ektimigi ilin; li estis certa, ke ili forkuros blinde kaj ne evitos la embuskon. Li plene sukcesis. Kiam ili bruis, kantis kaj plaŭdis en la barita loko, ili vidis de malproksime, kiel la betulaj naĝiloj de la reto subakviĝas kaj dronas, kiel malklariĝas la akvo. La akiro estis ekstreme riĉa. Baldaŭ la ŝipeto ektremis pro la batoj de la vostoj de l' grandegaj ezokoj, eltiritaj el la akvo. La monstroj larĝe malfermis la buŝegojn, penante ion ekmordi antaŭ la morto. Sed Biterĥaj tute ne intencis meti tien la fingron. La plataj, arĝentoskvamaj fiŝoj kun la bierkoloraj okuloj saltis furioze en la ŝipeto, kiel arĝentaj moneroj, skuataj en kribrilo. Unu ezokon Fluo pli longe tenis en la mano.

― Rigardu Biterĥaj... Ĝi estas, kiel ni... De tiu-ĉi fiŝo devenas nia malsano... ― diris li kaj donis al la knabineto fiŝon kovritan de cikatroj, vunditan, kun ŝvelinta, kapo, kiel ĉe la lepruloj. La fiŝo malforte baraktis en la mano de l' infano kaj minace rigardis ŝin per siaj koleraj, malklaraj okuloj...

― Mi ellasos ĝin, Fluo... Mi ĝin kompatas...

― Ne ellasu, ne ellasu!... Ni devas porti ĝin sur la bordon kaj enterigi...

― Domaĝe estas... ― murmuretis Biterĥaj.

― Jes, jes... ĝi pereigis nin. Kiam iu manĝas tian fiŝon, li malsaniĝas. Li ne scias, kion li manĝis, ĉar ankaŭ ili havas en la komenco nur malgrandajn makulojn. Oni devas enterigi ĝin, enterigi vivan, por ke eĉ unu guto da sango ne falu teren ― ne venenu floron aŭ beron. Eĉ el la tombo la veneno povas elrampi, la musoj elfosos ĝin, la birdoj disportos... Plej bone estus ĝin bruligi, sed la fajro ne amas la malpuraĵojn, venĝos sin...

Babilante tiamaniere ili veturis al la bordo. La luno miksis sian arĝenton kun la purpuro de l' ĉielruĝo kaj lumigis al ili la vojon. Dekstre kaj maldekstre la lago kuŝis malluma, senmova. La randoj de l' ruĝaj glacioj brilis sur ĝi kaj malproksime la blua tajga aperis kvazaŭ tra nebulo. Kiam ili supreniris la monteton, kie la jurta staris, tra la arbetaĵoj kaj arbaroj ilin rigardis miloj da similaj brilaj lagoj, sangkoloraj pro la ĉielruĝo, arĝentaj pro la luno kaj glacioj. La fiŝkaptintoj aliris al la pordo de l' jurta, kie granda fajro brulis. Iliaj manoj estis plenaj de akiro, iliaj vizaĝoj estis gajaj kaj ĝojaj. Ĉe la sojlo renkontis ilin Mergenj, kiu eliris voki ilin por la vespermanĝo.

― Jen la akiro!

Ĉiuj ĉirkaŭis ilin kaj rigardis la fiŝojn.

― Ŝajnas, ke la jaro estos bona ― diris Fluo.

― Kion vi pensas pri ĝi, Gregorio: se ni barus la rivereton? Ni povus kapti kaj fumaĵi fiŝojn por la tuta vintro...

― La ostoj doloras min... La akvo estas malvarma... ― rediris la Jakuto post longa pripensado.

― Oni ja ne bezonas eniri profunde en la akvon... Baro jam estis tie, eĉ restis unu stango...

― Mi falos... Miaj manoj malfortiĝis, kiel ĉe infano... Profunde estas tie, kaj mi ne scias naĝi...

― Li estas prava... ― diris Anka.

― Kaj mi?! Miaj piedoj estas ankoraŭ pli malbonaj, tamen vi postulas, ke mi iru. Se oni agus ĉiam tiamaniere, oni putriĝus viva... Oni putriĝus, antaŭ ol la karno defalos...

― Kial tiom diskutadi! Li iros, li devas iri... Ĝi estas laboro por la viroj, kaj se vi iras, li ankaŭ devas iri ― kriis kolere Mergenj. ― Alie ni ne donos al Anka eĉ unu peceton da manĝaĵo. Ŝi estas sana, ŝi venis ĉi-tien memvole. La nutraĵon la komunumo sendas por la malsanuloj, ni ne donos nian propraĵon.

Gregorio sidis konsternita.

― Mi mem iros! ― diris nekuraĝe Anka.

― Iru, iru, ĉirkaŭe tie estas densa arbetaro... ― ridis Mergenj.

― Eble ankaŭ vi iros, Mergenj? ― demandis naive Fluo. ― Laboro sufiĉos por ĉiuj... tranĉi vergaĵon, porti stangojn kaj bastonojn, dispecigi branĉetojn. Ankaŭ Biterĥajon ni prenos kun ni, por ke ŝi bruligu fajron. Sed vi devas prepari por ŝi ĉemizeton, por ke la kuloj ne piku ŝin tro dolore...

― Bela plano! ― murmuris Mergenj. ― Sed kiu restos hejme flegi Kutujaĥsit'on!?

― Mi bezonas neniun... ― ekĝemis la maljunulino. ― Pli bone estos, se vi kolektos nutraĵon... Vi preparu matene iom da manĝaĵo kaj lasu al mi... Starigu proksime de mi akvon... Kaj iru!...

― Vi do iros? Vi estas forta! ― diris flate Fluo al Mergenj.

― Mi pripensos! ― respondis la virino enpensiĝinta kaj malgaja.

En la sekvinta tago ĉe la matenmanĝo ŝi diris kun delikata rideto:

― Jen kion ni faros: vi Fluo kun Anka kaj Biterĥaj iros bari la rivereton, mi kun Gregorio detranĉos vergaĵon, alportos en la jurta'n kaj komencos plekti korbojn fiŝkaptilajn. Ni ja ne posedas ilin; kiamaniere ni kaptos fiŝojn?...

― Vi estas prava. Sed ni povas plekti vespere. Por du viroj bagatelo estas fari du korbojn.

Gregorio ankaŭ insistis, ke li iros al la rivereto.

― Mi preparos lignajn najlojn, se mi ne povos stari sur la ponteto.

Mergenj nenion diris; ŝi ĵetis la kuleron kaj iris en la angulon. Ŝi ne iris kun ili kaj neniu kuraĝis plu ŝin inviti.

― Ĉu vi vidis? Li timis! ― murmuretis Fluo kun rideto, palpebrumis kaj montris Gregorion, kiu iris antaŭe kun hakilo sur la ŝultro.

― Li timis!... Mi vin certigas!... Ho, li scias, ke por la virinoj mi estas vera Tataro...

― Sensencaĵo! ― ridis Anka, ruĝiĝinta kaj feliĉa.

Ili iris tra marĉoj, tra vergaĵoj ankoraŭ senfoliaj, sed jam kovritaj de arĝentaj floroj. Biterĥaj iris malantaŭe kaj kantis kiel birdeto; ĉe ĉiu marĉaĵo ŝi rigardis sin en la akvo por revidi la malpuran ĉifonon, kiun Anka donis al ŝi anstataŭ ĉemizo. La anasoj, kiuj jam kuniĝis pare, flugis de iliaj piedoj; la blankaj, jam griziĝantaj perdrikoj leviĝis kun krio de la arbetoj, kie ili manĝis la junajn burĝonojn, kaj sidiĝis sur la suproj de l' altaj larikoj: La varma vento blovis iliajn vizaĝojn, pelis sur la ĉielo blankajn nubojn, skuis la arbojn kaj forpelis la kulojn. La flaviĝintaj, maljunaj kanejoj murmuretis sub ĝia blovo, kvazaŭ plendante, ke ili ne povas fariĝi ree verdaj, ke baldaŭ ilin sufokos la junaj, de malsupre kreskantaj generacioj.

Pala kaj travidebla verdaĵo, kiel nebulo, ora de la suno, ĉirkaŭis la arbetojn kaj arbojn, pendis super la tero, rebrilis kun la ĉiela bluaĵo en la pura rivero, kiu rapidis en sia kurba kuŝujo el lago en lagon.

La lepruloj haltis ĉe la bordo, kie dika, nigra stango elstaris el la akvo, tremis pro la fluo kaj strange rebrilis en la travidebla profundegaĵo. La amase naĝantaj fiŝoj zorge evitis ĝin kaj tuj forkuris, kiam ĝia ombro falis sur iliajn dorsojn.

― Tie-ĉi ni baros, tie-ĉi estas malplej larĝe kaj malplej profunde.

Biterĥaj ekbruligis la fajron, la viroj dehakis arbojn kaj trenis ilin al la bordo. Ili konstruis malgrandan floseton kaj enbatis la unuan stangon. Poste ili metis sur la stangon ponteton kaj enbatis la duan; tiamaniere paŝo post paŝo ili celis al la mezo de l' rivero. Anka rigardis kun timo, kiel la malfortaj pontetoj balanciĝas sub ili, kiel la fluo elŝiras el iliaj manoj la trabojn kaj turnas ilin, kiel ĝi minacas ĉiumomente deĵeti en la akvon la homojn kaj ilian konstruaĵon. La malfortaj nigraj trabaĵoj rebrilis en la travidebla akvo, kiel aranea reto, sur kiu rampis mallertaj, duonenudaj homaj figuroj.

― Pro Dio!... vi ne falu en akvon! ― murmuretis Anka.

― Ne babilu! Ne timigu nin!... Ni pene staras! ― ŝercis Fluo, batante fortege novan stangon per la hakilo. Gregorio tenis ĝin per ambaŭ manoj. La rivero siblis pro doloro kaj pasis preter la baro.

Ĝis la vespero ili atingis apenaŭ la mezon de l' rivero. Ili revenis lacaj hejmen. Sed jam de malproksime ili rimarkis, ke fumo ne leviĝas el la kamentubo, ke ne estas lumo en la fenestroj.

― Eĉ vespermanĝon ŝi ne kuiris por ni, la malbenita hommanĝantino! ― koleris Fluo.

En la malluma jurta estis tute mallaŭte. Kutujaĥsit vekiĝis, kiam ili jam estis ekbruligintaj la fajron.

― Mi ekdormis de malsato... ― senkulpigis sin la maljunulino. ― Mergenj prenis la manĝaĵon. Ŝi prenis ankaŭ nian plej bonan kaldronon, hakilon, tranĉilon, ŝi ligis ĉion kune kaj foriris. Mi demandis ŝin, kien ŝi iras kaj kiam ŝi revenos. Ŝi respondis nenion... nenion, kvazaŭ mi estus hundo, ne homo... Mi parolas al ŝi... kaj ŝi prenis nian plej bonan kaldronon, tranĉilon, hakilon... ripetis la malĝojiĝinta Kutujaĥsit.

― Ŝi prenis la tranĉilon, hakilon, kaldronon ― balbutis Fluo, serĉante en la anguloj de l' jurta. ― Ŝi prenis ankaŭ mian reton, la plej bonan reton... Oni devas gardi la ŝipeton, por ke ŝi ne ŝtelu ĝin...

Li elsaltis el la jurta, kaj post li la aliaj.

― La pesto ŝin!... Ŝi ŝtelis! Ŝi lasis nin, kvazaŭ sen manoj. Kion ni faros sen ŝipeto... ― kriis Fluo. ― Morgaŭ ni ne havos plu manĝaĵon.

Li volis tuj konstrui floson kaj veturi por repreni la retojn, metitajn en la lago, sed Gregorio detenis lin.

― Sendube ŝi jam ŝtelis ilin! Vane estos! Vi ja vidas, ke ŝi estas diablino... La pesto ŝin!...

― Eble pli bone estas por ni, ke ŝi foriris... Pli trankvile estos... Eble oni sendos al ni la bovinojn... Kompatema Dio ne forlasos nin! ― konsolis ilin Anka.

― Nenion oni sendos al ni... Sen retoj... sen ŝipeto kion ni faros, malfeliĉuloj?! ― plendis Fluo.

― Pli bone estos, pli trankvile ol antaŭe... Dio helpos nin, morgaŭ ni trabaros la rivereton... ― ripetis Anka.

― Baldaŭ la kuloj aperos, kaj ni ne havas provizojn!

― Ŝi prenis la plej bonan kaldronon hakilon, tranĉilon, ŝi ligis ĉion kune... Mi diras al ŝi: restu ― rakontis dekafoje Kutujaĥsit.

Biterĥaj serĉis en ĉiuj anguloj, kiel muso. Eble Mergenj, pensis la knabino, lasis la ŝtelitan ĉemizon.