From soc.culture.esperanto Fri Sep 3 15:18:40 1993 From: 100272.1601@compuserve.COM (Paul Peeraerts/FEL) Date: 3 Sep 93 05:54:23 GMT Newsgroups: soc.culture.esperanto Subject: Monato = Laux sugesto de kelkaj, la internacia magazino Monato publikigos per = la reto cxiumonate du artikolojn. Jen artikolo el la septembra numero. = Por pliaj informoj pri Monato skribu al 100272.1601@compuserve.com. ======================================================================= ESTONIO Hejmen la rusoj...? Jam de jaroj dauxras inter Estonio kaj Rusio politikaj intertraktadoj, por ke i.a. foriru la rusa armeo el estona teritorio. Estonoj esperas al venko de rajto kaj justeco, sed opinias ke Rusio intertraktas nur pro tio, ke restu eksterlanda influo. Tiel dauxras ludo de kato kaj muso. Laux estona vidpunkto imperiaj fortoj penas kasxi siajn verajn ambiciojn kaj movi antauxen t.n. Baltan karton, samtempe lezante homajn rajtojn. Okcidento scias, ke demokratio estas en Rusio malforta kaj pro tio gxi ne kuragxas defendi la postulojn de estonoj. Estona delegacio de intertraktadoj celas internacian konferencon sub egido de UN aux Euxropa Komunumo, por ke decidigxu pri konkretaj datoj de forigo de rusa armeo el Baltaj landoj. Rudio reagis tre forte. La plej bona ekzemplo pri tio estas propaganda kampanjo kontraux baltaj landoj, kiu pravigas cxeestonde rusaj tacxmentoj. Tamen estonaj argumentas, ke Rusio devus fine kompreni, ke oni ne povas postuli de liberigxinta lando, post gxia liberigxo, ke tiu garantiu al kolonistoj cxiujn antauxajn privilegiojn. Kompreneble, ne cxiuj kolonistoj rilatas al Estonio malamike! Multaj el ili sincere subtnas estonan suverenecon, multaj el ili ne komprenas politikon kaj volas nur mangxi, trinki, kaj havi ie vivlikon. Por estonoj, rusaj estroj devus sian samnaciulojn alvoki reen al sia patrujo. Tiu cxi pasxo ebligus: 1) montri ke nek rusa registaro, nek popolo plu havas ambiciojn pri grandigo kaj restauxro de la imperio, 2) akcentigi ke Rusio intencas fondi demokratan justecan sxtaton, kiu estas malfermata al amikaj interrilatoj kun aliaj popoloj, 3) restauxri fizikan kaj spiritan potencon en Rusio. Helju VIIRES