From soc.culture.esperanto Fri Sep 3 15:19:08 1993 From: 100272.1601@compuserve.COM (Paul Peeraerts/FEL) Date: 3 Sep 93 05:55:41 GMT Newsgroups: soc.culture.esperanto Subject: Monato = Laux sugesto de kelkaj, la internacia magazino Monato publikigos per la = reto cxiumonate du artikolojn. Jen pagxo "Noticoj" el la septembra numero. = Por pliaj informoj pri Monato skribu al 100272.1601@compuserve.com. =========================================================================== Esperanto sen peno Tajpi Esperanton komputile, uzante la gxustajn supersignojn, ne plu estas problemo. "Komputila Rondo" (KompRo) ofertas TrueType-karaktrarojn (TTF) kiuj sen helpprogramoj estas uzeblaj de cxiuj Windows-programoj kiuj subtenas TTF. Disketo kun tiuj karaktraroj estas akirebla cxe la redakcio de KompRo kontraux 10 germanaj markoj. Kiu mem volas adapti ekzistantan karaktraron povas tion fari per Fontographer kaj FontMonger. Priskribo kiel fari tion aperis en la brosxureto "Kolekto 2 de interesaj artikoloj", akirebla cxe KompRo aux cxe FEL. Gxi enhavas cxiujn metodojn iam prezentitaj en la KompRo-informiloj por havigi al si la Esperanto-literojn sur DOS-, Windows-, Macintosh- kaj Atari-komputiloj. Adreso de KompRo: Bornkamp 12, D-22043 Hamburg; telekopiilo + 49 40 656 06 59; bultenejo + 49 40 689 61 10; elektronika posxto kompro@kaihh.hanse.de. Krimoj kontraux infanoj Kelkaj krimoj perturbis la someran pacon de la germanoj komence de auxgusto. Unue malgranda knabo malaperis - versxajne forrabite - en butikumejo praktike tuj apud sia patrino. La knabeto, havanta nur unu kaj duonan jarojn, estis simple senbrue forportata. Oni timas fatalon plej malbonan. Dua krimo iom simila okazis mallonge antauxe. Kiam patrino haltigis sian auxton antaux semaforo, viro el la sekva auxto elsaltis, kuris al sxia auxto, malfermis malantauxan pordon kaj, apenaux kredeble, forsxtelis sxian bebon. Pli mirige, la bebo estis retrovita iom pli poste elmetita sur herbejo. PEJNO Simono Urbo de la scienco En julio okazis en Recife, Brazilo, la 45a jarkunsido de la Brazila Societo por la Progresigo de la Scienco. Prezentigxis pli ol 4000 verkoj kaj cxeestis pli ol 15 000 vizitantoj. Diversajn temojn oni diskutis: tersekecon, rasismon, malsatmizeron, etikon kaj, cxefe, vivkvaliton. Kadre de la kunsido malfermigxis la 1a Expocibncia, en kiu pli ol cent ekspoziciantoj, el privataj kaj sxtataj esplorinstitutoj, montris avangardajn produktajxojn kaj sciencajn procezojn, jxus disvolvitajn aux ankoraux esploratajn. Henrique Anselmo Silva BRAGA Nefumanta registaro Litovio havas la unuan nefumantan registaron. Ministro pri sanprotektado Jurgis Bredikis antaux nelonge invitis siajn kolegojn eviti fumadon. Li gxoje deklaris, ke cxiuj ministroj pozitive reagis al lia propono kaj ke neniu ministro de Litovio plu fumas. Laimius STRAZNICKAS Eminenta svatistino Kiel "eminenta svatistino" estas nomumita Liu Jinying de la urbestro de Tianjin, Cxinio. La lastajn dek jarojn sxi fervore helpis 18500 homojn kiuj sercxis partneron. 1105 paroj geedzigxis sub sxia svatado. Sxi helpis ankaux al elmigrintaj cxinoj ekz. en Usono, Kanado, Auxstralio, Singapuro kaj Hongkongo kiuj deziris edzinigi junulinojn el la cxina cxeflando. Tan DEHONG Senlaboreco Komence de junio en Rumanio estis pli ol unu miliono da senlaboruloj, kio egalas al 9,3 centonoj de la rumana logxantaro. El tiu cxi nombro proksimume 600 000 estas virinoj. Gheorge SALAHURA Radio Budapest La esperantlingva programo de Radio Budapesxto sxangxigxis. De nun gxi estas auxdebla lunde de 16.30 h gxis 17 h en la radio Barto'k. Tial ankaux la ultrakurtondaj frekvencoj sxangxigxis. Oni trovas la dissendon en Hungario inter 66-73 megahercoj. Karlo JUHASZ En Krasnojarsk, Ruslando, la plej granda produktanto de porarmila plutonio, estis haltigitaj du nukleaj reaktoroj, produktantoj de plutonio-239. Per oficiala premado de butono la produktilo de materialo por nukleaj bomboj estis haltigita. (Foto: ITAR-TASS). N. STEPANOV Dumiljaraj urboj Estis kreita en Jerusalemo grupo "Patriarkoj de la civilizo - por defendo de la civilizo". La ideo estas unuigi cxiujn urbojn de l' mondo kies agxo estas pli ol 2000 jaroj. La grupo sendis leterojn al la urbestroj de multaj dumiljaraj urboj. Pozitivajn respondojn oni ricevis el Aleksandrio, Romo, Ateno, Tasxkento kaj Samarkando. Ne estas dubinde, ke tia cxi ideo de la amikeco de la plej malnovaj urboj estos fruktodona. Sed ne cxiuj respondis al la leteroj. El Sirio kaj Irano, kie ankaux ekzistas tre antiklvaj urboj, venis nenia reago. Cxu eble pro tio ke la iniciato venis el Jerusalemo? Euxgenia RUBIMOV Rumana AVI La 1an de julio Rumanio enkondukis la aldonvaloran imposton (AVI). La plej alta tarifo estas 18 %; por kelkaj nutrajxoj oni aplikas nur 6 %. Tio signifas, ke estis prezaltigxo de gxis 18 %. La sistemo estas nedezirata de mal- kaj mez-grandaj komercistoj, sed bona por la acxetantoj. La rumana sxtato ja nun povas bone kaj rigore kontroli la agadon de la komercistoj. Gheorghe SALAHURA