From soc.culture.esperanto Mon Nov 1 11:49:33 1993 From: 100272.1601@compuserve.COM (Flandra Esperanto-Ligo) Date: 30 Oct 93 17:38:11 GMT Newsgroups: soc.culture.esperanto Subject: provteksto el Monato = Laux sugesto de kelkaj, la internacia magazino Monato publikigos per la = reto cxiumonate du tekstojn. Jen librorecenzo el la novembra numero. = Por pliaj informoj pri Monato skribu al 100272.1601@compuserve.com. ========================================================================= KAJ LA SUNO HALTIS... Kiam Immanuel Velikovski, rus- kaj jud-devena usona psikiatro, poligloto, ekzegezisto, k.a., lancxis en 1950 sian verkon Worlds in Collision, li vekis grandan intereson cxe la gxenerala publiko kaj grandan polemikon cxe la sciencistaro. Temis pri tezo, ke la katastrofaj naturfenomenoj lige kun la elmigro de la hebrea gento el Egiptio - priskribitaj en la Biblio - ne estas nur fantaziajxoj, sed historiaj eventoj kauxzitaj de kosma perturbo. Hodiaux, post kvardek jaroj, nia senkompara Andre' Cherpillod resumas kaj revivigas tiun polemikon komentante la tezon kaj aldonante al gxi el siaj propraj grandaj lerto kaj sperto sur la tereno de antikvaj lingvoj kaj antikvaj skribajxoj. Li ankaux sukcesas mem reprodukti la originalajn terminojn kaj skribsimbolojn per speciala komputila programo. Kelkaj klaraj skizoj trafe ilustras la kosmajn situaciojn, sur kiuj bazigxas lia tez(ar)o. Multnombraj legendoj kaj tradicioj de multaj popoloj tra la mondo indikas, aux sxajnas indiki, ke la planedo Venuso subite aperis en la cxielo dum la homa historio, kaj sekve estus iel-tiel la granda "kulpulo" pri cxiuj aluditaj katastrofoj. Tamen, precize tiu cxi astronomia fundamento de la disputata demando estas kaj restas la malforta ahxila tendeno, kiu decidas inter fantazio kaj teorio, same cxe ambaux auxtoroj. Por Velikovski la "vualita planedo" estas parto iel forsxirita el la kolosa planedo Jupitero, kaj per cxirkauxvojo lokigxinta en sia aktuala orbito. Por Cherpillod gxi estas grandega kometo, veninta el la spacego kaj definitive kaptita de nia suno, por tie farigxi unue la brileganta "maten- kaj vesper-stelo" de tradicio kaj poste transformigxi en la aktualan planedon Venuso. Neniu el tiuj du scenaroj estas vere pravigebla; certe ne laux aktualaj scioj. Cherpillod cetere mem iom konscias, ke liaj klarigoj ne "algluas" pli bone ol tiuj de Velikovski, cxar en iu alineo li nomas gxin neuxtrale nur "astro". Multaj el liaj eksplikoj pri la bibliaj eventoj, kiel la ekhalto de nia suno dum preskaux tuta plia tago (Joz: 13), kun akompana inversigo de la teraj polusoj (renverso de la mondo) estas detale kaj abunde eksponitaj. Sed kompreneble ne cxiuj klarigoj povas havi saman pezon. Ekzemple lia klarigo pri la manao, kiu falis cxiutage (escepte de sabato) el la cxielo, por nutri la hebrean popolon, kaj tio dum kvardek jaroj, trostrecxas la bonvolon de la leganto. Plej kompetenta Cherpillod montras sin rilate al analizado kaj interrilatigado de la diversaj antikvaj kalendaraj sistemoj. Des pli mirigas min, ke li nenie enkalkulas la cxefan verkon de Velikovski - Ages in Chaos (hodiaux jam elkreskinta gxis serio de ses libroj) - en kiu la eminenta scienculo firme demonstras, ke en la egipta kronologio troas 600 jaroj, pro fusxajxo de iu egipta pastro-kronikisto. Impresas malagrable kaj mallojale, ke la auxtoro ne preterlasas okazon por elkracxi galon sur cxio, kio rilatas al la kristana doktrino gxenerale, kaj al la katolika eklezio speciale. Se estas vero, ke amo ofte blindigas, malamo faras tion ecx pli. Precipe en sciencaj pritraktoj oni zorge distenu koron kaj cerbon; se ne, suferos la objektiveco. Unu plian fojon Andre' Cherpillod regalas nin per nekutima frandajxo, bakita en lia tute apartstila filologia kuirejo... ecx se li manifestas fortan emon rigardi siajn ingrediencojn nur strabe. Manuel HALVELIK Andre' Cherpillod: Kaj la suno haltis... Katastrofismo en la folkloro de la popoloj - Eldonis la auxtoro, 1993. Prezo cxe FEL 270 BEF.