From soc.culture.esperanto Tue Dec 7 11:49:50 1993 From: 100272.1601@compuserve.COM (Flandra Esperanto-Ligo) Date: 4 Dec 93 14:48:26 GMT Newsgroups: soc.culture.esperanto Subject: provteksto el Monato = Laux sugesto de kelkaj, la internacia magazino Monato publikigos per la = reto cxiumonate du tekstojn. Jen artikolo el la decembra numero. = Por pliaj informoj pri Monato skribu al 100272.1601@compuserve.com. ========================================================================= BOSNIO Saluton el Absurdistano Mi elkore salutas vin el Sarajevo, Bosnio, pri kies malfelicxo vi certe auxdas cxiun tagon. Mi skribas al vi, esperante, ke vi povos helpi al mi, kvankam mi scias, ke mi estas tro libera por peti tion de vi. Mi estas 22jara studentino pri elektroniko (telekomunikado) kaj, se la milito ne malfelicxigus mian landon, mi farigxus ingxeniero venontjare. Antaux ol dauxrigi mian leteron, mi menciu al vi, ke mi trovis vian adreson en jarlibro de 1991, cxar pro la blokado de Sarajevo, mi ne povis ricevi novan. Tial mi eble ne rajtus uzi la delegitan reton, sed malgraux tio, mi petas vin, ke vi legu mian leteron kaj respondu al mi. Mia demando koncernas universitatajn aferojn pri kiuj vi certe povos doni al mi precizajn informojn. Mi certe ne povos dauxrigi mian studadon en Sarajevo cxar la elektronika fakultato estas detruita, do preskaux ne plu ekzistas. Aliflanke la urbo estas tre ruinigita, sen akvo, sen elektra kurento. La logxantoj vivas en difektitaj domoj en teruraj kondicxoj. La tuta situacio ne plu estas eltenebla. Mi neniam havos la eblecon fini mian universitaton aux normale vivi. Tial mi volus forlasi mian naskigxurbon kaj la landon, kiuj malaperas, kaj eble dauxrigi mian studadon aux komenci denove en Francio, kvankam mi supozas, ke rifugxintoj ne estos bonvenaj. Min interesas cxio pri la universitato en Grenoble (cxu ekzistas elektronika fakultato), kiuj estas la kondicxoj por eniri la universitaton, cxu mi povus dauxrigi la studadon cxar jam studis 3 jarojn aux mi devos komenci de komenco, kiom kostas enskribigxo en la universitato kaj cxu mi povus ricevi stipendion, cxar miaj pagkapabloj estas limigitaj... Tiun leteron trovis en sia leterkesto emerita profesoro Marcel Cornavins en Grenoble, Francio. La ronda manskribo de Alma havis la daton: 22an de marto 1993. Marcel Cornavin klopodis pri la informoj sed sukcesis nenion fari pri la stipendio. Li sciigis al Zagreb, kaj petis iel kontakti Alman kaj informi pri la rezultoj de la esploro. En septembro, la tuta materialo pri la eblecoj de studo en Grenoble alvenis al Zagreb, al peranto Spomenka Sxtimec. Nun tie gxi haltis - cxar aktuale denove ne eblas sendi leterojn al Sarajevo, kaj des malpli tutajn dosierojn da materialoj. Ambasadejo de Bosnio kaj Hercegovino ne akceptis la peton peri la dokumentojn gxis Alma. Internacia Rugxa Kruco akceptas nur etajn mesagxojn sur kelkliniaj formularoj. Alma estas tre entreprenema: sxi sukcesis kontakti Zagrebon por auxdi, cxu io nova por sxi pri la studeblecoj. "Kontakti" estas komplika vorto: telefonis al mi en Zagreb iu vira vocxo, radioamatoro, kiu diris, ke li "havas Alma el Sarajevo je sia linio". Mi auxdis en la fono la vocxon de Alma. Gxi estis nekomprenebla. Cxu vi komprenis? - demandis la radioamatoro. Ne. - konfesis mi. Kaj li pacience frazon post frazo ripetis, kion Alma volis diri. Kaj li same pacience kaj gxuste ripetis cxiun mian vorton. Mi devis diri al li, ke gxis tiu tago la materialoj ne alvenis. Alma diktis siavice iun faksonumeron per kiu oni povas kontakti sxin, per satelito. Sxi devis ripeti siajn ciferojn tri fojojn, cxar gxi dauxre perdigxis en la aero. 871 1121230 aux 871 1440327 por Alma. Alma Krvavac, Livanjska 40, 71000 Sarajevo. Mi esperas, ke mi sukcesos peri al sxi la materialojn el kiuj sxi vidos la kondicxojn pri studado... kaj komprenos, ke sxi malfruis, ecx se sxi havus monon kaj la eblecon eliri el Sarajevo. Mi dividas kun la legantoj de MONATO tiun informon pri la ekzisto de Alma kaj pri la mondo en kiu sxi vivas. Gxi estas la sama kiel la nia. Kiel la via mondo. Spomenka SXTIMEC