From soc.culture.esperanto Tue Jan 18 11:22:55 1994 From: 100272.1601@compuserve.COM (Flandra Esperanto-Ligo) Date: 15 Jan 94 14:48:03 GMT Newsgroups: soc.culture.esperanto Subject: provteksto el Monato = Laux sugesto de kelkaj, la internacia magazino Monato publikigos per la = reto cxiumonate du tekstojn. Jen artikolo el la januara numero. = Por pliaj informoj pri Monato skribu al 100272.1601@compuserve.com. ========================================================================= Will Green kondukas vin tra sia Telefona labirinto Mi estas emerito kun malgranda enspezo. Mi logxas en malgranda domo, sola, sed kun amikino kiu luas cxambron. Tamen mia telefona sistemo estas eksterordinare kompleksa, multe pli kompleksa ol oni trovus en 99% de la domoj. Mi havas kvar telefonaparatojn, cxiujn malsimilajn. Jen kiel tio okazis. Unue mi acxetis simplan aparaton. Mi povus lui de la telefonkompanio sed tio estas pli kosta. Mi acxetis do brokante numeron unu. Por la Esperanto-movado en Britio mi komencis fari sekretarian laboron. Tial mi acxetis numeron du, kiu per ekraneto montras la konversacian dauxron por ke pagu la Esperanto-asocio. La ekraneto ankaux indikas la taghoron. La aparato havas ankaux 16 klavojn kiuj ebligas eniri apartajn servojn de la telefona kompanio. Tiujn mi klarigos baldaux. Mortis amikino, kaj sxia familio donacis al mi sxian sendratan telefonon. La parol/auxskultila peco estas aparte portebla ligate al la bazo per radio. Tiu estas numero tri. Laste numero kvar. Komerca firmo petis ke mi eksperimente provu novan aparaton kiu donas aliron al ankoraux aliaj servoj de la kompanio. Mi uzu la aparaton sen lua pago, kaj raportu post kelkaj semajnoj. Do per entute 72 klavoj nun mi havas la jenajn servojn: 1. Se dum mi parolas alia vokanto volas paroli al mi, mi ricevas signalon kiu permesas al mi teni la unuan konversacion kaj transiri al la dua, kaj reiri al la unua, kaj poste denove al la dua, ktp. 2. Memorilo tenas 18 ofte uzatajn numerojn, kiujn eblas voki per simpla premo de unu klavo aux du. 3. Mi kontrolas la dauxron de cxiu konversacio sur la ekraneto. 4. Premante klavojn mi povas arangxi esti vokata de la masxino je fiksita horo, kvazaux vekhorlogxo. 5. Vizitonte amikojn aux Esperanto-centron, mi povas premi klavojn kiuj sendos al ties numero cxiun vokon kiu venas al mia hejma numero. 6. Preminte alian klavon mi estas informata tuj pri la kosto de iu jxusa konversacio. 7. Uzante kodon mi povas telefoni, kaj arangxi, ke la kosto iru al la konto de specifa alia numero, ne al mia hejma fakturo. 8. La Esperanto-centro havas respondmasxinon. Per eta aparato tiun masxinon mi povas funkciigi tra iu alia (ecx publika) telefono en la mondo kaj auxskulti la mesagxojn lasitajn en la masxino. 9. Mi ricevas monate plenan liston de cxiu konversacio pli longa ol 4 minutoj, kun la numero vokita, la dauxro, la dato kaj la horo. 10. Se dum konversacio mi volas private paroli kun alia persono en mia cxambro sen ke la telefonata persono auxdu, mi premas klavon. 11. Per klavo mi povas teni la vokinton dum mi sercxas informon aux personon. Dume sxi/li auxdas muzikon. 12. Se vokata numero estas okupita, aux ne respondas, poste mi povas reprovi per unu klavopremo sen memori la numeron. 13. Se mi havas la porteblan aparaton en la gxardeno aux apuda strato mia amikino hejme povas atentigi min. Kaj fine 14. Mi povas starigi barieron kiu ebligos ke nur mi per mia sekreta kodo uzu la aparaton. Mi estas normala simpla homo, sed la sorto kondukis min en cxi tiun labirinton de ege utilaj kaj foje mistifikaj fenomenoj... Will GREEN