Date: Wed, 23 Mar 1994 01:24:05 -0500 (EST) From: Paul Peeraerts/FEL <100272.1601@CompuServe.COM> Subject: provteksto el Monato To: D.N.M.Ederveen@research.ptt.nl = Laux sugesto de kelkaj, la internacia magazino Monato publikigos per la = reto cxiumonate du tekstojn. Jen artikolo el la februara numero. = Por pliaj informoj pri Monato skribu al 100272.1601@compuserve.com. ========================================================================= MALAJZIO Multlingveco Oni ne multe scias pri Malajzio, gxiaj popolo, kulturo kaj vivo. Estas ecx artikoloj ke malajzianoj logxas sur arboj! Malajzianoj parolas almenaux du lingvojn en sia vivo. Malajzio estas lando kie logxas diversaj rasoj/etnoj, kaj la lando agnoskas cxies rajtojn pri sia lingvo, religio, kulturo - do, ekzistas vario en la lando. La oficiala lingvo estas la malaja lingvo (la lingvo de la malaja popolo). La dua oficiala lingvo estas la angla (la kolonia lingvo) kaj aliaj gravaj lingvoj estas parolataj kiel la mandarena (cxina) kaj tamila (hinda). En hindaj kaj cxinaj familioj, la infanoj parolas hinde aux cxine, kaj en lernejoj, ili lernas la malajan kaj anglan. Tio jam estas bona komenco de trilingveco por la infanoj. Aux inverse, malajaj kaj tamilaj infanoj studas en cxina lernejo kie ili lernas la cxinan, malajan kaj anglan. En tamila lernejo, la sama fenomeno okazas. Tiel aspektas lingvo-"hxaoso" en Malajzio. Pro tio, estas multaj malajzianoj kiuj parolas 3 lingvojn - hejme sian gepatran - la cxinan aux la tamilan, kaj publike - en lernejo/oficejo, la anglan kaj malajan. La angla estas la komerca lingvo kaj la malaja estas la sxtata lingvo. Sed nuntempe estas pli da junaj cxinaj kaj hindaj familioj kies gepatra lingvo estas la angla. Tiu bedauxrinda fakto estas pro la "prestigxa" pozicio de la angla lingvo en la mondo. Tamen nuntempe, ekkreskas la deziro inter la gepatroj doni al la infanoj edukadon en la cxina lingvo. Tion faras cxinaj kaj malajaj familioj, precipe en la malaja cxar estas konstato pri la avantagxo koni pli da lingvoj. Krome, Cxinio estos la baldauxa giganto en la ekonomia mondo. Tamen, mankas cxinaj lernejoj, kie la lernejanoj lernas cxiun studobjekton en la cxina, kaj studas la anglan kaj la malajan lingvojn. Tiaj lernejoj estas nun tre popularaj. Fakte, cxinoj kaj hindoj scipovas paroli sian gepatran lingvon sed estas analfabetaj en tiu lingvo. Tio estas oftajxo en Malajzio pro la decido de la gepatroj. Trovigxas nun personoj kiuj bedauxras tiun fakton cxar ili sentas mankon. Estas oftajxo auxdi miksajxon de lingvoj parolataj de malajzianoj. Oni parolas kun siaj geamikoj en miksajxo de la angla, cxina kaj ecx malaja, kaj tio estas ofte mirinda por nemalajzianoj. Oni komencas la frazon en la cxina kaj finas gxin en la angla, aux inverse. Trovigxas ankaux pluraj dialektoj en la cxina lingvo. Estas homoj kiuj parolas senprobleme plurajn dialektojn. Gxenerale, oni alte taksas la anglan lingvon, precipe en urboj. CHAN Sook Wai