BRITIO Revivigxas la fantomoj -- de 1944 La 6an de junio celebros britoj - kune kun francoj, usonanoj, k.a. - la 50an datrevenon de la alianca invado en Francion, kiu liberigis Euxropon de sub nazia jugo. Britoj jam celebris la 25an, la 40an, la 45an datrevenojn, cxar al britoj placxas eventoj, kiuj memorigas pri militista sukceso. Nun envicigxas la 50a. Cinikuloj pretendas ke, en post-imperiisma, moderna Britio, kaj estanto kaj estonto tiel palas, ke brilas nur memoroj pri la pasinta t.n. gloro. Alivorte: Dummilitan venkon sekvis - de ekonomia, socia vidpunktoj - dumpaca malvenko. Pro tio la nuna histerio pri la 50a datreveno - histerio estigita i.a. de la brita cxefministro John Major [Gxon Mejgxe]. Tiu deklaris, ke la 6a de junio farigxu granda nacia celebro, ke ekz. organizigxu surstrataj porinfanaj festoj, ke televidaj kaj radiaj steluloj kunigxu por koncerte kunfesti la datrevenon. Jam enpostenigxis aparta komisiono por identigi cxiujn eblecojn ekspluati la eventon. Tamen - denove laux cinikuloj - odoracxas la cxefministra sinteno. Major, kune kun lia dekstrema, konservativa partio, profunde malpopularas... kaj, nur tagojn post la 6a de junio, alfrontas kaj al regionaj elektoj kaj al elektoj por la Euxropa Parlamento. Sendube sub sxovinisma mantelo - tiel argumentas la oponantoj - Major esperas kapti kaj korojn kaj vocxojn de britoj. Povas esti, ke la ruzo de Major fiaskos. Jam soldato-asocioj plendis, ke nacia festo tia, kian planas Major, bagateligas la memoron de dek-, cent-miloj da mortintoj. La datreveno ne estu gaja afero, sed pensiga, solena ceremonio. Kaj ju pli la britoj konsideras la 6an de junio, des pli ili konscias, ke la dato markis la finon ne nur de brita sed ankaux de euxropa influo: Invadis Euxropon - ja aliance - usonanoj, kies dolaro, kulturo, vivstilo poste superregis la kontinenton. La tutmonda politika pezocentro, dum jarcentoj situinta en Euxropo, translokigxis Usonen. Do la 6an de junio kion oni celebras, memoras? Invadon de antaux 50 jaroj? La mortojn de miloj da soldatoj el diversaj nacioj? Gloron? Heroecon? Aux finon de epoko? Kaj cxu ne pli sagxe, anstataux konstante retroen rigardi, anstataux konstante emfazi la diferencojn de la pasinteco, cxi-fojon substreki komunan, espereble pacan, estontan kunecon de cxiuj euxropaj nacioj? Pauxlo GUBBINS