KOMERCISMO Morale acxeti, konscie subteni Laux la biblio la unuaj homoj malobeis al Dio. Tial li verdiktis: "Vi mangxados panon en la sxvito de via vizagxo". Tamen: Ju pli oni sxvitas kaj laboras, des malpli oni mangxas, almenaux en la t.n. tria mondo. Ekzemple, la kultivajxoj tradiciaj anstatauxigxis per produktoj celataj al eksportado, kaj al profitoj de fremdaj okcidentaj kompanioj. La laboron (la "sxviton") oni pagas laux la severa komerca regulo: "Aux vi vendos malaltpreze al mi, aux al neniu". La militan koloniismon anstatauxis novkoloniismo dependa de la internacia merkatsistemo. Tiu garantias al bieneguloj ligitaj al grandkompanioj laboristaron cedeman kaj cxiopretan. Samtempe pliigxas la senespero de familioj en Afriko, Azio kaj Sud-Ameriko devigataj akcepti ajnan cxantagxon por travivi. Tamen naskigxis en Nederlando en 1969 ideo pri "justa solidara komerco". Kreigxis iom post iom rilatoj kun produktantoj afrikaj, aziaj kaj sud-amerikaj, kaj estigxis pluraj kooperativoj. La cxefa celo estas garantii al laborantoj prezon pli altan ol tiun de la grandkompanioj. La okcidentaj butikoj por solidara komerco, ne estas nuraj vendejoj de kafo, cxokolado, teo, sukero, bananoj, mielo, infuzajxoj - cxiuj "ekologiaj" - aux de lignaj ludiloj, statuetoj, kolringoj, malgrandaj muzikiloj, puloveroj, cxapeloj, gantoj, koltukoj, tapisxoj,... sed celas ankaux informi pri nord-sudaj ekonomiaj interrilatoj, kaj pri kulturoj kaj viv-kondicxoj de la laboristoj. Kvankam eta, kompare kun la tuta merkato (kafo "solidara", ekzemple, konsistigas malpli ol 1 % de la tuta kafomerkato), tia komerco konstante pligrandigxas. La graveco de la iniciato estas tia: Gxi faradas brecxon en la komerca sistemo, cxar ebligas al la acxetantoj elekti. Acxetado povas ne plu resti konduto senpensa kaj kutima, sed igxi konscia elektado surbaze ne nur de kostoj monaj, sed ankaux de kostoj sociaj, en solidara perspektivo. Gianfranco CAZZARO La varoj de "justa solidara komerco" devenas el landoj afrikaj, aziaj, kaj sud-amerikaj, kiel frukto de organizitaj komunumoj, cele ankaux al sociaj programoj por dignaj vivkondicxoj.