SEKSAJ RILATOJ Alia tempo, aliaj moroj - cxu? En pedagogia revuo, eldonita de la flandra ministrejo pri edukado, aperis raporto pri la seksa konduto de lernejanoj. En lando, kie gxis antaux mallonga tempo la katolika eklezio havis grandan influon, la rezultoj de la enketo certe sxokis kaj instruistojn kaj gepatrojn. Eduka sistemo Rimarkindaj estas kaj la agxo, kiam gejunuloj havas siajn unuajn seksajn spertojn, kaj la ofteco. En la mezlernejo jam du el kvin almenaux unufoje amoris; en la agxo-grupo 14-16 jam 14 %: 8 % plurfoje. Cxe 17-18-jaruloj la nombro kreskas gxis 48 %, dum 38 % jam havas plurajn spertojn. Cxe 19-21-jaruloj la nombro atingas 64 %, pli ol la duono (51 %) plurfoje. La seksa konduto de knaboj kaj knabinoj ne diferencas unu disde la alia; tamen diferencoj evidentigxas laux la eduka sistemo. En Belgio ekzistas baze du-speca eduksistemo. La unua, tiel nomata gxenerala klerigado (GxK), celas prepari lernejanojn por dauxra klerigado en universitato aux altlernejo. La dua, teknika kaj profesia klerigadoj (TK/PK), orientigxas laux tuja, praktika enprofesiigxo post la lernejo. El la rezultoj pri seksa konduto montrigxas, ke en la GxK 25 % seksumis; en TK 48 %. En ambaux la nombro de tiuj, kiuj havas nur unu sperton, estas 10 %; en GxK 15 % havas plurajn spertojn, en TK 38 %. Aidoso Okulfrape, ke multaj junuloj (gxis 20 %) ekamoras sen gravedigxo- aux aidoso-protektilo. La kondomo plej oftas por la unua sperto kiel preventilo; poste plej gravas la pilolo - kiu ne protektas kontraux aidoso. Same okulfrapas, ke la unuan fojon gxenerale la knaboj zorgas pri protektilo, poste la knabinoj. Reagoj La reagoj estis malsamaj. Iuj instruistoj konfesis, ke ili vere sxokigxis pri la rezultoj. Ili tamen opiniis, ke eble la enketo ne estas tute "fidinda". Povas esti, ke por sxajnigi sin pli plenkreskaj kaj maturaj, junuloj fanfaronas pri imagaj seksaj spertoj. Aliaj diris, ke la rezultoj ne estas novaj. Ja antauxe lernejanoj seksumis: Tiam, tamen, tio estis socie netolerebla kaj do neniu parolis, neniu prie enketis. Guido VAN DAMME