EL MIA VIDPUNKTO Malbonaj konsciencoj Rememoroj pri datoj antaux 50 jaroj nuntempe abundas; plurajn datrevenojn oni jam solenis, ekzemple invadon en Normandio aux liberigon de la koncentrejo Auschwitz [Auxsxvic - ni lasu la germanan nomon; gxi simbolas pli draste ol la pola versio la tutan terurajxon de tiu ekstermejo]. Kulmino rememora estos la 5a de majo, tiu tago, kiam antaux duona jarcento finfine estingigxis la incendio, per kiu Hitler kaj liaj fasxistoj preskaux komplete cindrigis grandan parton de Euxropo. Por germanoj 1945 estis unu el pluraj cezuroj, kapitulaco de la (tria kaj lauxaserte miljara) regno, nula horo kaj rekomenco; similajn cezurojn ili havis en 1914 kaj 1918 (unua mondmilito), 1933 (nazia ekregado) kaj plej laste 1990, kiam kolapsis socialisma orientgermana sxtato. Multaj kolapsoj La rompoj kaj kolapsoj de tiu cxi jarcento alportis por germanoj iom tro multajn sxargxojn kaj jugojn. Ili travivis ne malpli ol kvin diversajn politikajn sistemojn sole dum unu generacio, kun diktaturoj dekstregaj kaj maldekstregaj, teritoriaj disdividoj, disiga muracxo ecx en cxefurbo Berlino, antauxe nekonata sxtata terorismo interna kaj ekstera, katastrofaj malvenkoj en du mondmilitoj, pri kiuj kulpis germanoj. Sed ili travivis kaj spertis ankaux tion: almenaux unu pacan kaj sukcesan revolucion en 1989; manifestigxon de nacia digno la 20an de julio 1944 (atenco kontraux Hitler) kaj 17an de junio 1953 (ribelo kontraux komunisma regximo); elkonstruon de gxis nun plej justa, plej sociala kaj plej demokrata sxtata ordo kun sekva bonfarto de preskaux tuta la popolo. Germanio, en fokuso de rememoroj pri la militfino antaux 50 jaroj, do povas rerigardi ne nur al la terurajxoj de sia historio; sed, kompreneble, precipe la nigrajn momentojn denove elvokas historiaj rezonadoj. La germanoj devas digesti sian historion: nenion prisilenti, ne forsxovi la verojn, klopodi por rebonigo kaj pentofaro. Ili ne simple povas fari finkalkulon kaj lasi cxion al historiaj libroj - des malpli nun, kiam ili devas digesti ankoraux la pasintecon de komunisma regximo. Certe, kolektiva kulpo ne ekzistas, sed jes estis jen la kulpo de la multaj kaj precipe la malagado de la plej multaj, kaj kontraste, la rezisto de nur malmultaj. La germanoj ne kontestu kaj fordiskutu tian kulpon. Multaj friponoj Tento, senkulpigi sin mem per fiagoj de aliaj, logas ankaux germanojn, kiuj evidente ja ne estis la solaj friponoj de l' universala historio. Ankaux aliaj popoloj havas siajn problemojn pri la propra historio, ankaux lige kun la nunaj datrevenoj de 50 jaroj. Cxu ne britaj kaj usonaj aviadiloj neniige bombardis Dresdenon pli terure ol jxus faris rusaj aviadiloj en la cxecxena cxefurbo? Cxu ne usonaj atombomboj falis sur japanajn urbegojn? Cxu ne en Francio estis regximo, kiu kunlaboris kun germanaj okupantoj? Cxu fasxismaj diktaturoj kaj regximoj ne estis ankaux en sudeuxropaj sxtatoj kaj en Japanio? Cxu ne Moskvo dum preskaux 50 jaroj subpremis najbarajn popolojn per komunisma jugo kaj instalis gulagojn? Ne nur viktimoj Sed: neniu el tiuj krimoj povas relativigi la fatalan signifon de Auschwitz aux forigi la fakton, ke la duan mondmiliton komencis germana armeo. Germanoj do absolute ne tauxgas por trudi al aliaj malbonan konsciencon. Kontrolado de bilanco de kulpo kaj digno de aliaj ne povas anstatauxi propran mempurigadon. Tio tamen validas por cxiu nacio, ne nur la germana, cxar sian specialan historian heredosxargxon havas cxiu. Utilas la ekkono, ke cxiu estas ne nur viktimo sed cxiam ankaux aginto. Tia ekkono povus faciligi dialogon trans cxiujn limojn kaj tombojn. Pordauxra repacigxo ne povas funkcii, se oni uzas por la propraj bonaj faroj longan memoron kaj por la fifaroj mallongan. Tiel ni ne povus atingi, ke apokalipsaj angoroj finigxu ankoraux en la 20a jarcento. Pri germanoj gxis hodiaux ecx plej rektaj kaj oficiale amikaj najbaroj havas negativan bildon, nutratan per historiaj memoroj, sed same per antauxjugxoj, falsaj informoj kaj opinioj, kaj per envio. Jes, la proverba germana energio rekrei ricxan landon; sed eble najbaroj ne pretervidu, ke nelaste al la nova Germanio ni dankas 50jaran stabilan pacon - la plej longan senmilitan periodon en tiu cxi parto de Euxropo. Ankaux tio apartenu al rememoro. Stefan MAUL