Pro peto de diversaj retanoj, la magazino MONATO cxiumonate afisxas kelkajn tekstojn el sia nova numero. Jen humura artikolo el la aprila numero, verkita de Pejno Simono. Por akiri informojn pri MONATO aux por ricevi senpagan provnumeron, skribu al fel@eunet.be aux al CompuServe 100272,1601. ====================================================================== RADIO Poloj per pelvo Pensante pri satelitoj, averagxulo tre versxajne tuj bildigas al si abundon da kolortelevidaj programoj kun multe da interprograma varbado. Tute prave. Tamen, kion averagxulo eble ne scias, estas tio, ke akompanas cxiun satelitan televidprogramon pluraj sonkanaloj. Tiuj portas radioprogramojn, interalie Esperantan. La praideo de la tehxnikistoj estis permesi paralele uzi plurajn bildakompanajn lingvojn. Fakte tiu eblo malmulte uzigxas. Anstatauxe, la televidigistoj plenigas siajn sonkanalojn per radioprogramoj, kiuj neniel rilatas al la precipa televida programo. Plej ofte temas pri samlandaj radiostacioj kaj preskaux cxiam kromgastas la eksterlanda servo de la respektiva nacio. Tiel statas ankaux cxe Pola Radio, kiu interalie proponas sian 5an programon, la eksterlandan, pere de TV Polonja sur Euxtelsat II F3. Tiu pola satelita programo egalas al la eble pli konata mallongonda dissendo de Pola Radio, kiu entenas la du cxiutagajn Esperanto-programojn, dissendatajn helpe de la iom kapricema reflektopovo de la jonosfero. Satelitoj, iom kontraste al la jonosfero aux la raketoj necesaj por pafi ilin alten, tute ne kapricas. Nu, se iu okaze alvokita fakulo fine sukcesos instali cxiujn satelitricevajn necesajxojn, ne falinte de via balkono, vi gxuos postfare perfektan ricevadon en preskaux altfidela sonkvalito. Por kapti satelitan programon oni bezonas principe tri aferojn. Unue parabolspegulan antenpelvon kun enmuntita kapeto, la tiel nomata malaltbrua konvertilo. Due satelitan ricevilon - temas pli ekzakte pri satelita agordilo, ja pra-esperante nomata tjunero. Lastvice kaj trie oni bezonas sian tute normalan televidilon. Se oni planas promeni de satelito al satelito aldone necesigxas motoro por lauxnecese turni la pelvon en diversaj direktoj laux la ekliptiko, cxar ja vintrosezone vere ne plu decas komisii la edzinon pri tiu tasko. Se oni nur bezonas la sateliton kun la plej furoraj nacilingvaj programoj kaj aldone tiun de Pola Radio, oni povas fakte rezigni pri la motora poziciilo kaj munti du kapojn en la saman pelvon, permesante la antenon strabi al du satelitoj samtempe. La pelvo konektigxu al la satelitricevilo kaj la ricevilo al la hejma televidilo. Prete, oni normale tenos - memkompreneble ne pli frue ol post kontanta pago de la fakturo instalista - du teleregilojn en la mano, la unuan por la satelita ricevilo, la duan por la propra televidilo. La tuta kafo kostas kompleta konsiderinde pli malmulte ol mil markojn germanajn. Ne komplika afero La ricevo de apudtelevida sonkanalo ne estas tiom komplika afero. Evidente oni unue kiel kutime direktu sian antenan pelvon al la gxusta satelito. De la televidprogramaro, kiun la satelito dissendas, oni elektu la programon, kiu kromportas la deziratan radioprogramon, nome niaokaze TV Polonja. Post tio, oni elektu ene de la televidprogramo la kvazaux malgxustan sonkanalon, nome tiun kun la Esperanto-programo, kiu evidente ja neniel rilatas al la televida bildosekvo. Nun pasxu ni al la praktiko. Dum sur la ekrano rave bela, juna kaj tuj kisinda polino anoncas la sekvantan televidprogramon, la vocxo de la en Esperantujo ege pli fama, sed eble laux iuj gustoj kaj personaj emoj iom malpli kisinda Andreo Pettyn auxdigxas el la televidila lauxtparolilo. Li fiere anoncas perfekt-esperante la eklancxon de la novajxoj, sekvota de trarigardo de la pola gazetaro kaj eble la programeron "Homoj kaj problemoj". La kisindulinon oni plej bone turnu vizagxe al la cxambromuro, cxar aliokaze sxia alloga rideto tro gxenos, kiam Barbara aux Milada prezentas iujn sensaciajn aktualajxojn varmege rekte el bone informitaj cirkloj de la pola episkoparo. Algxustigojn, koncernantajn la kanalelekton, oni povas enmemorigi en la satelitan ricevilon. Post tio suficxos sola butonpremo por pretigi la tutan arangxon. Nur la belan polinon vi plu devos tradicie mehxanike forturni aux diskrete vuali per tablotuko. Diable gargare Tiun tutan aferon Sarlanda Esperanto-Ligo decembrokomence elmontris en la germana urbo Homburg. Memkompreneble, kiel cxiu bone kaj profesie preparita demonstracio, ankaux tiu cxi belege fiasketis. En la satelitajxo sidis iu malgranda diablo. Tiu fiuleto sencxese klopodis supergargari la satelitan vocxon de Pola Radio. Sed tiu miso apenaux gxenis, cxar tute hazarde Andreo Pettyn, la redaktestro de la pola esperanta disauxdigo, persone kaj proprakorpe staris iom konsternmiene apud la obstina aparatacxo. La spertulo pri tiuj aferoj estas definitive la germano Gnther Becker. Tiu cxi ankaux tute hazarde cxeestis, iom mishumore eltenante la diablajn gargarojn. Sed cxiuj jxuris je mil verdaj steloj, ke realpraktike la satelita ricevado vere bonege funkcias kaj cxeestis suficxe da satelituloj, kiuj same eldiris. Memkompreneble la komisiito de MONATO tre konvinke kunjxuris pri satelita tauxgeco, kvankam li, honeste dirate, tute ne posedas satelitricevilon. Sed sendispute tiu tehxnologio vere estas liverinta al ni perfektan Esperanto-programon en la tuta Euxropo. PEJNO Simono {en kadro dukolumna} Esperanto per satelito Jen la necesaj donitajxoj por via satelita instalajxo koncerne Polan Radion. Tamen la instalado plej konvene okazu helpe de iu satelite televida fakfirmo el via najbarajxo. Interalie la necesa diametro de la pelva anteno estas decidenda. Tiu afero dependas de la lando, kie vi logxas, kaj kompreneble de tio, kiujn satelitojn vi celas ricevi. Pola Radio, 5a programo. Satelito: Eutelsat II F3. Pozicio: 16 gradojn oriente (eble Pola Radio ekde aprilo lokos je 13 gradoj oriente, t.e. en la sama direkto kiel Radio Vatikana). Polarizado: horizontala. TV-portilo: 11,080 GHz. Sonsubportilo: 8,28 MHz. Satelita Esperanto-programo cxiutage: 15:30 MET, 22:30 MET; aldone dimancxe: 12:30 MET. Ne nur Pola Radio persatelite elsendas esperantlingvajn programojn, sed ankaux Radio Vatikana en dimancxo tra la satelito Eutelsat II F1. Pozicio: 13 gradojn oriente kiel auxda subportanto de MBC, 11,554 GHz per horizontala polarizado; la auxda subfrekvenco estas 7,74 MHz.