numero: 006804

rubriko: moderna vivo / ekonomio

foto-sugesto: neniu

prioritato: 2

LITOVIO

Mizera statistiko

Preskaŭ 30 % de la litova popolo konsideras sin aŭ malriĉega aŭ simple malriĉa, laŭ lastatempa enketo. Neniu konsideras sin riĉa, nur 1,5 % riĉeta -- ĝenerale oni konsideras sin ie en la mezo inter riĉeco kaj malriĉeco. Nur 6,3 % opinias, ke la vivo iel boniĝis; tamen por pli ol triono la vivo malboniĝis. La enketo montris, ke monate litovoj mezume enspezas ekvivalenton de 110 usonaj dolaroj; mezuma elspezo egalas al 108 dolaroj. Sed por eĉ mezbone vivi necesas monata enspezo de 188 dolaroj. Pro tio litovoj sentas sin malriĉaj kaj nekontentaj.

LAST

˙;