Numero: 006807

Rubriko: Libroj

Redaktoro: Boris Kolker <kolker@stratos.net>

Prioritato: 1

Korektita versio

Fascina gazeto

Mi ricevis por recenzo dujaran kolekton de la revuo "Scienco kaj kulturo" kaj dum kelkaj vesperoj legis øin, flankenlasinte la aliajn okupojn. La eldonanto de tiu dumonata revuo estas Eýropa Jura Universitato JUSTO en Moskvo (kies rektoro, Gennadij Þilo, estas multjara aktiva esperantisto). Æefredaktoras Vladimir Samodaj, profesia ¼urnalisto, iama redaktoro de "Moskvaj nova¼oj", kunfondinto de la legendeca SEJM (Sovetia Esperantista Junulara Movado), la unua prezidanto de la renovigita SEU (Sovetrespublikara Esperantista Unio) kaj la unua persono, kun kiu mi konversaciis en Esperanto antaý kvardeko da jaroj.

La enhavo de la revuo estas tre varia. Unuavice, oni trovas tie nelongajn, popularstilajn kaj facile legeblajn materialojn pri plej diversaj temoj: historio, sociologio, mikrobiologio, ekonomio, medicino, gerontologio, psikologio ... -- pri æio imagebla. Iuj artikoloj estas originalaj, sed plimulto estas el la plumo de elstaraj fakuloj en tre bona esperanta traduko. Æiuj estas interesaj kaj kelkaj eæ frape interesaj.

Þajnas, ke la vorto "Kulturo" en la nomo de la revuo rilatas æefe al la esperanta kulturo. Æiu numero enhavas 20 paøojn de beletro de Mikaelo Giþpling, Mikaelo Bronþtejn, Grigorij Arosjev, Ivan Naumov, Valentin Melnikov, Nikolao Gudskov, Klara Ilutoviæ, Solomon Visokovskij kaj aliaj maturaj aýtoroj. Enestas ankaý beletra¼oj tradukitaj el la rusa.

Alia direkto de la revuo estas historio de Esperanto (ekzemple, brilaj artikoloj pri Konstantin Gusev kaj Nikolaj Incertov), meditoj pri nunaj movadaj problemoj, priskribo de aranøoj de esperantistoj (speciale, sciencaj konferencoj kaj artfestivaloj), librorecenzoj. Esperanto-movado en Sovetio kaj Rusio dum la lastaj 40 jaroj kreis multajn originalajn tradiciojn, aplikeblajn (kaj aplikatajn!) eksterlande; do ankaý el tiu vidpunkto la revuo estas leginda.

Mi substreku la tre plaæan aspekton de la revuo, kun glaceaj koloraj kovriloj, profesia enpaøigo kaj ilustrado. Inter multaj fotoj (precipe el la vivo de esperantistoj) min speciale fascinis du: sur la unua estas Miðail Gorbaæov (membro de AIS!) kun grupo de esperantistoj; sur la dua (farita antaý pli ol 60 jaroj) aro da famuloj: usona kantisto Paul Robson, sovetiaj poetoj Miðail Svetlov kaj Lev Kassil, sovetiaj esperantistoj Ernest Drezen kaj Nikolaj Incertov.

La æefredaktoro tre zorgas pri la lingva¼o de la revuo, kiu estas preskaý modela.

La revuo "Scienco kaj kulturo" estas abonebla æe FEL kaj UEA.

Boris KOLKER

Scienco kaj kulturo. Dumonata esperantlingva revuo. Respondeca redaktoro Vladimir Samodaj. Ilustrita, kun koloraj fotoj sur glaceaj kovriloj. Eld. Eýropa Jura Universitato JUSTO (EJU), Moskvo. Po 48 paøoj en numero.

ÿ;