numero: 006808

rubriko: opinio/moderna vivo

foto-sugesto: neniu

prioritato: 1

ETNAJ RILATOJ

Kiam honoro fariøas hororo

En brabanta urbeto Veghel [fejðl], Nederlando, komence de decembro, lernanto 17-jara pafis al æeestantoj en klasæambro de sia lernejo. Inter la vunditoj -- kvin gelernantoj kaj unu instruistino -- estis ankaý la celito mem: turkdevena junulo, kiu havis am-rilaton kun la fratino de la pafinto.

La postan tagon montriøis, kio okazigis la tragedion. La patro de la koncerna knabino kaj de la kulpulo rifuzis agnoski la rilaton de sia filino kun þia turk-kurda amiko kaj þajne instigis la filon "savi la honoron de la familio" en tradicia maniero per provo mortigi la "kulpulon".

Mezepoke

Dum la tuj sekvaj tagoj turkaj psikologoj televide klopodis iom komprenigi la malnovan honoro-kodon. Sed regis en Nederlando øenerala nekompreno: kiel eblas, ke junulo, kiu probable eæ naskiøis kaj certe edukiøis en la lando, mezepoke agas? Armile ataki, vundi, ja eæ provi mortigi iun nur pro tio, ke li amas filinon de la familio -- kiel eblas? Þajnas, ke temas pri hororfilmo absolute ne-realeca.

La sola afero, kiun la kulpulo atingis, estas ke, anstataý savi la honoron de la familio, li per sia sensenca ago gigante malutilis al la tutaj turka kaj turk-kurda komunumoj en Nederlando. Multaj ekdemandas sin, æu tia barbara "honoro-kodo" estas normala por "ili": ekstremismaj kontraýfremdulaj dekstruloj dum tuta vico da jaroj ne sukcesis pri tia "venko". Kun øojo -- mi timas -- ili klopodos misuzi tiun æi tragedion.

Gerrit BERVERLING

ÿ;