Numero: 006809

Rubriko: Turismo

Prioritato: 2

Korektita versio

HISPANIO

Vojoj al la sankta urbo

La hispana urbo Santiago de Compostela [kompostela], sankta loko de la kristanoj, æiujare altiras multnombrajn pilgrimantojn kaj turistojn el la tuta mondo.

La historio de la urbo estas intime ligita kun la nomo de Sankta Jakobo, kiu laý kristanismo estis apostolo de Kristo, frato de Sankta Johano, evangeliisto kaj filo de Zabedeo kaj Salome. Por obei la konsilon de Kristo disvastigi la evangelion en la tuta mondo, la apostolo decidis veni al Finisterre, tio estas: øis la fino de la mondo laý la tieaj scioj. Por plenumi tiun decidon, nelonge post la resurekto de Jesuo Kristo, li eniris unu el la kutimaj þipoj, kiuj transportis feron, þtalon, oron kaj spicojn el Oriento, kaj tiumaniere li atingis la galegan urbon Pafdron æe Atlantiko. La apostolo ne restis nur tie, sed li veturis tra tuta Galegio kaj atingis la hispanan regionon Aragono.

Poste la apostolo revenis al Palestino, kie Herodo Agripo senkapigis lin. La disæiploj de la apostolo Atanaso kaj Teodoro transportis lian korpon per þipo al Libredon, al tereno disponigita de la reøino Lupa. Multaj skriba¼oj mencias la eventojn okazintajn øis la tempopunkto, kiam post okcent jaroj la korpo de la apostolo aperis en la Kampo de la steloj, de kiu devenas la nuna nomo de la urbo Santiago de Compostela en la provinco Galegio.

La pilgrimado komenciøas

Oni rakontas, ke la unua vera pilgrimanto estis franca episkopo, Goteskalko, kiu venis rajdante æevalon. En la jaro 1120 ambasadoro de emiro Jusuf, kiu traveturis Galegion por renkontiøi kun la reøino Uraka, vidis tiom da pilgrimantoj laý la vojo, ke li demandis, kien iras æiuj. Oni klarigis al li la aferon, kaj li mem ekdeziris veni al la tombo de la apostolo. Okdek jarojn poste alia kleriko, nome Picaud [pikó], priskribis la vojon ekde Poitiers [pýatié], Francio, verkante la unuan turisman gvidilon pri Santiago de Compostela.

En 1122 papo Kaliksto la Dua egaligis la urbon al Romo, æar en tiuj du lokoj estas entombigitaj la nuraj du apostoloj en Eýropo, Sankta Jakobo kaj Sankta Petro.

Esploriginte fare de scienculoj la relikvon de la apostolo, la papo Leono la 13a proklamis al la mondo la aýtentikecon de la resta¼oj de Sankta Jakobo per buleo "Deus Omnipotens" de la 1a de novembro 1884 kaj petis la episkopojn de la katolika eklezio instigi la kredantojn al pilgrimado al Santiago de Compostela. Poste la sekvaj papoj, kaj ankaý la nuna, ofte vizitis la sepultejon de la apostolo, situanta en la kripto de loka katedralo.

La urbo -- magneto por la kristanoj

Oni diras, ke æiuj vojoj kondukas al Santiago de Compostela. Certe jes, æar la sepultejo de la senkapigita apostolo estiøis magneto por la kristanoj, kaj la vojoj uzataj de la pilgrimantoj estis ankaý tiuj, laý kiuj pasis dum jarcentoj æiuj artaj kaj kulturaj movadoj de Eýropo.

Pluraj estis kaj plu estas la vojoj al Santiago de Compostela:

Franca vojo. Malfacila kaj laciga, tamen estas la plej ofte uzata. Øi finiøas æe la bela vida¼o de Monto de la Øojo, nomata tiel pro la gajeco de la iamaj pilgrimantoj. Atinginte ties pinton ili ekvidis de tie la turojn de la katedralo de Compostela. Temas pri preskaý okcent kilometroj laý malnovaj romiaj vojoj norde de Hispanio, kiuj estas dividitaj je du branæoj -- tra la aragonaj kaj tra la navaraj Pirineoj (æe Roncesvaljes). Ambaý kuniøas æe la bela urbo Puente la Reina.

Tiu franca vojo sendube estis la unua limo inter la kristana kaj islamana partoj de la duoninsulo, komenca punkto de la tiel nomata "rekonkero", komenciøinta en la norda regiono Asturio. Sekve de tiu vojo en la 11a jarcento reøo Alfonso la Sesa profitis la famon de Santiago de Compostela por altiri soldatojn, klerajn monaðojn, komercistojn kaj metiistojn el Francio. Krome la franca vojo kunligis Hispanion al Eýropo en la religiaj, kulturaj kaj politikaj aferoj. La vojaøantoj laý tiu vojo, inkluzive arabojn kaj judojn, restis surprizitaj pro la miksa¼o de homoj kaj kulturoj, de arto kaj religio.

Norda vojo. Øi estas la plej grava post la jam menciita. Laý la kantabra marbordo la pilgrimantoj venis al Ribadeo, galega urbo, proksima al la astura limo, kaj þipe veturis tra la enfluejo, kun grandaj danøeroj, al diversaj monaðejoj, por retrovi la francan vojon.

Pravojo. Øi etendiøis ekde Oviedo, Asturio, tra la montaroj. Tamen øi ne estis la plej uzata pro danøeraj lupoj kaj ursoj en la montaroj. Tiu vojo þajnas esti la plej malnova vojo al Santiago de Compostela.

Vojo el la Oriento aý vojo de la arøento. Post kiam la kristanaj armeoj gajnis teritoriojn de la islamanoj, loøantaj æefe en la sudo de la duoninsulo, oni ekloøis regionojn kaj urbojn. La novaj loøantoj kaj ties idoj, venintaj el la nordo, sentis bezonon iri al Compostela kaj tiel uzis la arøentan vojon tra la kastilia regiono, kiu estas ebena øis la nordo. Nuntempe temas pri la plej uzata vojo, æu veturile, æu piede, se oni venas el la sudo norden.

Vojo de la maýroj. Tiuj, kiuj þipe atingis la havenon Muros aý Noia, en la Korunja-enfluejo, uzis tiun vojon. Nun øi estas forgesita. Pri tiu vojo estas konservitaj multaj historiaj dokumentoj. La veturantoj, kiuj uzas øin, øuas belajn pejzaøojn kaj bonan gastronomion.

Angla vojo. La pilgrimantoj alvenintaj þipe el Norda Eýropo kaj el Britio atingis la havenon de Korunja, Ferol aý de alia urbo. Post tri aý kvar tagoj la vojaøantoj atingis la urbon Santiago de Compostela pro la avantaøo, ke la vojo estas simpla.

Memora¼oj flegataj

Multaj malnovaj vojoj ekzistas, kiel la portugala, kiu trapasas la landliman riveron Monjo kaj aliajn. Kompreneble æiuj æi vojoj kaj la multnombraj monumentoj æe ili nun estas zorge renovigataj, inkluzive de la kvin galegaj katedraloj Compostela, Lugo, Mondonjedo, Orense kaj Tui. Ni ne forgesu, ke la galega klimato estas pluva kaj humida, kio kaýzas damaøojn. La renovigo de la monumentoj, æefe æe la franca vojo, estis grava entrepreno. La nunaj vojaøantoj, kiuj venas æu þipe, æu bicikle, aýtomobile aý piede trovos belajn malnovajn monumentojn, bonegan gastronomion kaj komfortajn gastejojn por pilgrimantoj (æi tie ni ne mencias la hotelojn de æiu urbo).

En 1999 -- la antaýlasta jaro de la dua jarmilo -- omaøe al Sankta Jakobo en Santiago de Compostela kaj en Galegio okazis pli ol 600 aranøoj, koncertoj, teatra¼oj, kongresoj, ekspozicioj, ktp. Krome antaý ses jaroj Unesko deklaris la urbon Santiago de Compostela kultura mondhereda¼o. En 1998 tiu agnosko tuþis ankaý la kvar æefajn vojojn al la sankta urbo.

Rafaela URUEÑA

ÿ;