Numero: 006820

Rubriko: Libroj

Redaktoro: Boris Kolker <kolker@stratos.net>

Prioritato: 2

Korektita versio

Plia libro biblia

Kio estas religio? Mi fojfoje aýdis de mia amiko Ricardo Albert-Reyna, ke religio estas æio, kio similas al kristismo (ekzemple, ankaý nuntempaj naciismo kaj futbalismo). La tri plej gravaj unudiaj religioj (judismo, kristismo kaj islamo) havas komunan trunkon, tiel ke iliajn adeptojn (judojn, kristanojn kaj islamanojn) eblus kunnomi "idoj de Abrahamo". Iasence ili æiuj adoras la saman dion, la saman alahon aý, se reiri al vorto etimologie pli fidela kaj malpli kristisma ol "dio", la saman zeýson. Judismo kaj kristismo grandparte fakte kunkultas la unuan parton de libr(ar)o nomata "(la) Biblio", nome la "Oldan Testamenton" (Gerrit Berveling uzas "olda" probable ankaý por ke la kurtigo OT ne malhelpu uzadon de MT por "Masora Teksto"). Unu el la "oldtestamentaj" libroj (la kvara el "Pentateýko") estas øuste Nombroj, tiel nomata pro la ena mencio de popolnombradoj, nun aperanta en nova traduko fare de Gerrit Berveling rekte el la hebrea.

Post esperantigo de kvin pliaj OT-libroj kaj de la kvar evangelioj (aý "bonaj mesaøoj", kiel li mem preferas), Berveling neeviteble tradukas alie ol Zamenhof, kio evidentas jam de la unua frazo, kiu zamenhofe jenas: Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la dezerto Sinaj en la tabernaklo de kunveno [...]. Æe Berveling: En la dezerto Sinaj JHVH parolis al Moseo en la Tendo de Kunveno. PIV deklaras la esprimon "La eternulo" kaj la formon "Jehovo" respektive mistraduko kaj mislego de tio, kion øi mem nomas "Javeo", t.e. la propra nomo de la koncerna zeýso en la biblio. Berveling restigas la originala(j)n hebrea(j)n vorto(j)n "JHVH", kies vokaloj perdiøis pratempe, kaj kiun oni povus nun prononci ekzemple [johovoho]. En æapitro 6 li uzas, sen klarigi la kialon, "nazirano" kaj "nazireco" anstataý la zamenhofaj "konsekrito" kaj "konsekriøo", kaj samloke li mismodifas (trifoje) la lazare kaj pive øustan "nefermentinta" al "*nefermentita". Aliloke li tradukas la saman nomon per "Josuo" kaj "Jozuo", aý þanøas la PIVan (kaj verþajne diskuteblan) "Negebo" al "*la Negev", kun troa artikolo. Cetere, du pliaj geografie kaj historie gravaj nomoj, "Jordan" kaj "Sinaj", devus esti ja "Jordano" kaj "Sinajo", kiel jam en PIV. Krome, en la esprimo "duakanonaj libroj", eæ se tio kontraýas la etimologian sonon, mi uzus la senpafan formon "ðanono" anstataý la dua signifo de "kanono" en PIV. Utilus ankaý aldoni liston kun la mallongigoj de la bibli-libraj nomoj.

Ne povante juøi la fidelecon al la originalo, mi havas la impreson, ke Berveling celas precizigi æion, kio æe Zamenhof restis ambigua, svaga aý eæ rekte erara. Lian tradukon akompanas instruaj notoj kaj indikoj pri vortoj ne nur mankantaj en la teksto kaj do aldonindaj, sed ankaý pri tiuj enestantaj, tamen nelegindaj. Jen kiel li klarigas la vorton "taðaþ-felo": Laý unuj: felo de delfeno, kp la araban "tuhas" = delfeno; aliaj preferas: el la egipta "ths" = egipta ledo; Zamenhof tradukis: antilopo. Alivorte, li ne hezitas tuþi kaj fingrumi la fundamenton, la sanktan skribon.

Æi tiu biblia libro ne estas distra lega¼o. La diversaj nombradoj de popoloj kaj la ripetaj listoj de ties brul-, farun-, pac-, pek- kaj verþ-oferoj verdire povas tedi. Parenteze, leginte la regulojn por buæado de bovino (19, 1-10), mi ne povis ne noti marøene: "Kiaj barbaroj!". En 27, 8-11, la reguloj por heredigo estas nenio alia ol jura kodo de la juda popolo.

Tamen nun, kiam ¼urnaloj ¼us informis pri amasa (sin)murdo fare de la Movado por Restarigo de la Dekalogo (en Ugando), dum la romkatolika papo vizitas Palestinon kaj Israelon, lulejon kaj ludejon de tiom da religioj kaj eklezioj, eblas kaj indas rekonsideri æi tekston verkitan antaý pli ol 2500, eble eæ 3000 jaroj.

Oni legu ekzemple la sekvan fragmenton (9, 15-18): En la tago, en kiu oni starigis la Loøejon, nubo kovris la Loøejon, la Tendon de la Atesto, kaj vespere øi þajnis pendi super la Loøejo kvazaý fajro, øis la mateno. Tiel estis æiam: nubo øin kovris tage, kaj fajro nokte. Æiam, kiam leviøis la nubo de la Tendo, tuj elmoviøis la Izraelidoj, kaj tiuloke, kie haltadis la nubo, tie la Izraelidoj starigis siajn tendojn. Laý ordono de JHVH elmoviøis la Izraelidoj kaj laý ordono de JHVH ili starigis siajn tendojn. Tiel longe kiel ripozis la nubo super la Loøejo, ili tendumis. Religiuloj povas klarigi tion per rekta ago de supera estulo (romkatolika versio) aý de eksterteranoj (laý tipa usona kredanto je nifoj); mi preferas supozi, ke la tiamaj pastroj trovis sistemon gvidi sian popolon same avangardan kaj konvinkan kiel, nuntempe, televidaj elsendoj kun brilaj statistikoj por konduki la gregon al la fina NATO-venko aý la eýra paradizo.

<K>Nombroj<N> montras kiel judoj postklarigis la iamajn plagojn kaj misfortunojn kiel zeýsajn punojn pro la pekoj de diversaj prauloj, kaj la venkojn kaj raziojn super aliaj gentoj kiel alahajn favorojn aý rekompencojn, eæ se tio devigis komponi ian monstran KKK-dion, kolereman, kruelan kaj kaprican, kapablan þtonumigi homon pro tio, ke li kolektis lignon en sabato.

Tute same kiel Usono naive kredas kaj kredigas sin la plej demokratia þtato en la mondo, la aýtoroj de Nombroj celis legitimi skribe kion la "elektita popolo" jam atingis batale: Kiam vi transiros Jordanon en la landon Kanaan, vi forpelu æiujn loøantojn de la lando de antaý vi, kaj æiujn iliajn idolojn vi detruu. Tiam vi posedprenu la landon, kaj loøu tie. Æar al vi Mi donas øin kiel poseda¼on (33, 51-53). La rusa armeo en Grozno sekvis la instrukciojn laýlitere: Sed se vi ne forpelos de antaý vi la loøantojn de la lando, tiam tiuj, kiujn vi restigis, fariøos dornoj en viaj okuloj kaj pikiloj por viaj flankoj: en la lando, kie vi ekloøos, ili vin subpremos (31, 55).

Resume, jen historia dokumento pri la mitoj, ritoj kaj militoj de nomada popolo, same interesa por sendiuloj kiel por malateistoj.

Jorge CAMACHO

Nombroj. Biblia libro. El la hebrea tradukis Gerrit Berveling. Eld. Fonto, Chapecó-SC, 1999. 106 paøoj. Prezo æe FEL: 11 eýroj + afranko.

ÿ;