Numero: 006824

Rubriko: arto

Redaktoro: "Grigorij L. Arosjev" <arosjev@fnmail.com>

Prioritato: 1

Korektita versio

LITOVIO

Monda æampionado de dancoj

Dek kvar teamoj el dek eýropaj landoj partoprenis mondan æampionadon de latinamerikaj dancoj, kiu okazis fine de novembro en Vilnius. Ses juøantoj el sep verdiktis, ke la plej forta teamo estas "Zuvedra" el la litova havenurbo Klaipeda. Nur ¼uriano el Germanio restis fidela al longjaraj tradicioj kaj la unuan lokon atribuis al la germana teamo "TSG Bremerhaven". Jam multaj alkutimiøis al tio, ke æiujare en mondæampionado de dancoj la plej forta restas unu aý alia germana teamo.

Æi-foje preskaý neniu dubis, ke la litova teamo prezentinta dancon, kies koreografio harmoniis kun adaptita muziko de Johan Strauss, meritas la titolon de monda æampiono. Tiun æi venkon antaýis dekjara vojo. La grupo startis en la jaro 1989 en monda danckonkurso en Stuttgart. Tie øi restis la sepa. Kvarfoje "Zuvedra" gajnis bronzajn medalojn. En la æampionado de 1996, en Vilnius, la teamo estis jam la dua. En 1999 en la dancæampionado de Eýropo, aranøita septembre en Belorusio, litovoj gajnis orajn medalojn.

La novajn mondæampionojn gratulis la prezidento de Litovio Valdas Adamkus kaj lia edzino Alma, oficiala protektanto de la aranøo. Kiel specialan premion ili donacis sukcenan velþipon al la trejnistoj de la teamo.

Studentoj -- kerno de la teamo

La kernon de la teamo "Zuvedra" konsistigas studentoj de la arta fakultato de Universitato de Klaipeda. La averaøa aøo de la viroj estas 21, kaj de la virinoj -- 19. Pluraj el ili jam havas sufiæe grandan sperton en danckonkursoj. Dum la lastaj jaroj kelkaj spertaj dancistoj forlasis la teamon, perdinte esperon pri pli sukcesa estonto. En la grupo dancas ankaý gelernantoj de mezlernejoj.

La trejnistoj de la teamo esperas, ke post la æi-jara venko la halo, kie okazas la trejnado de dancistoj, estos pargetita, æar tie virinoj ofte disþiras siajn piedungojn.

Pri siaj estontaj planoj la teamo ankoraý ne volas paroli, tamen oni povas senti, ke øi ne volas ripozi sur siaj laýroj. En la jaro 2000 la eýropa danckonkurso okazos en Æeðio, kaj la monda -- en la aýstria æefurbo Vieno. "Zuvedra" penos ankoraýfoje pruvi, ke øia lasta venko ne estis nur hazardo.

Laimius STRAZNICKAS

ÿ;