tita versio Rubriko: LETEROJ

Numero: 006834

Prioritato: 1

Redaktoro: guido@fel.esperanto.be

Neŭtrala

En la enkonduka alineo de plurpaĝa artikolo pri la milito en Jugoslavio (MONATO, 1999/10, p. 10) Aldo de' Giorgi skribas i.a. ke "...gratulindas ... Norvega Esperantisto, kiu ... senkaŝe akuzis Usonon kaj la landojn de NATO pri tiu neniom pravigebla agreso".

Nu, ne ĝuste tion ni skribis efektive. En redakcia artikoleto (en Norvega Esperantisto n-ro 2/99) ni konstatis ke "inter la membroj de NEL certe troviĝas diversaj politikaj opinioj, ankaŭ pri la krizo en Balkan[i]o" kaj ni nur atentigis pri la deklaro alipaĝe kiun verkis la estraro de NEL. En tiu deklaro oni zorge evitis unuflankan kulpigon de unu partio en la konflikto, kaj provis trovi formulaĵojn pravigeblajn surbaze de la idealoj de Zamenhof, kaj akcepteblajn ankaŭ por tiuj membroj kiuj trovas la bombadon de NATO necesa en tiu kriza situacio. En la deklaro tial staras ke ni "bedaŭras la milit-atakadon en kiu nia lando, per sia membreco en NATO, parto-prenas ... kontraŭ celoj en Jugoslavio"; kaj, post aludo al senperfortaj procedoj por solvado de konfliktoj, ke "ni bedaŭregas ke fronte al la serbaj teroraĵoj en Kosovo la albana gerilo, kaj nun ankaŭ NATO, sentis sin devigataj reagi per milit-rimedoj".

Temas do pri esprimo de granda bedaŭro ke la partioj de la konflikto ne solvis ĝin per pacaj rimedoj. Kaj pro tio nia estraro espereble estas gratulinda.

Douglas DRAPER, Norvegio

˙;