tita versio

numero: 006839

rubriko: moderna vivo

foto-sugesto: 006839.jpg

prioritato: 3

Malmiraklo prilumita

Miraklo: tiel oni priskribis la naskiĝon de ŝafido en "sankta" kristnaska brutejo, al kiu oni alportis vivantajn ŝafojn kaj azenojn por reprezenti la naskiĝlokon de Kristo. Sed ve! Pro novjaraj raketoj kaj aliaj bruoj ĉio malmiraklis: mortis pro timo la kristnaska ŝafido. Tamen jen la sola miso de Vilnius-a projekto "Jarmila Lumo", en kiu ĉefrolis la 326 m alta televida turo, kiu pro pli ol kvin mil lampetoj fariĝis elektronika kristnaska "arbo" kun, sur ĝi, potenca lumigilo disradianta kristnaskan stelon. De la turo, finkonstruita en 1980, oni ne tute malmuntis la instalaĵojn: oni esperas iamaniere reuzi ilin en venontaj jaroj.

LAST/PG

˙;