Numero : 0006851

Rubriko : turismo

Prioritato : 2

Korektita versio :

FRANCIO

Quimper

La urbo Quimper [kempéð], situanta en Bretonio, havas 60 000 loøantojn, estas æefurbo de departemento Finistère [finistéð] (signifanta "fino de la tero"). Øi estas ankaý historia æefurbo de Cornouaille [koðnuáj] (Kornvalo) -- turisma duoninsulo kun belegaj strandoj, klifoj, fiþhavenoj.

Laý legendo en la 5a jarcento post Kristo, reøo Gradlon, æefo de la bretonoj elpelitaj el Anglio fare de la saksoj, enmigris en Ys, en la golfeton de Douarnenez (je 20 km de Quimper). Pro la malbona konduto de lia filino Dahut, mara ondego englutis la urbon Ys, kaj reøo Gradlon rifuøis æe la kunfluejo de riveroj Odet kaj Steïr, kie li fondis urbon. Quimper en la bretona lingvo signifas kunfluejo. Ankaý hodiaý sur sia æevalo li superregas la urbon el statuo inter ambaý pintoj de la katedralo.

La urba murego estis konstruita en 1230 æirkaý la 15-hektara areo, sur kiu situis la mezepoka urbo. Tiu murego havis dek turojn kaj ses fortikajn pordegojn. Malgraý incendioj kaj modernigoj, kiuj detruis parton de tiu fortika¼o, oni nun povas admiri la belegajn resta¼ojn de la mezepoko: muregon, kaj ene de la urbo belegajn domojn el ligno kaj argilmasona¼o, kun elstaraj korbeloj en æiu etaøo. La plej malnovaj datiøas de la 16a jarcento.

La plej impona vidinda¼o de la urbo estas ties gotika katedralo. Oni komencis konstrui øin en 1239. Øi estis pligrandigata kaj plibeligata dum pli ol tri jarcentoj. Ties ambaý elegantaj pintoj datiøas nur de 1856. De antaý pluraj jaroj la þtata direkcio pri historiaj monumentoj renovigas øin. En decembro 1999 okazis solena inaýguro de la renovigita katedralo, kun granda religia festo kaj koncertoj.

La malnova parto de la urbo estas piedira zono kaj oni povas trankvile ekkoni la mallarøajn stratojn, la mezepokajn domojn, kiel ekzemple tiun trinkejon, kiu jam en la mezepoko funkciis kaj kies fasado estas ornamita per amuzaj skulpta¼oj de øiaj klientoj.

La urbo kaj la regiono estas turismaj. En la malnova urbo la vendejoj proponas belegajn kaj luksajn suvenirojn. La plej famaj estas fajencaj. Fakte, ekde la jaro 1690 fajencejoj fabrikas manpentritajn objektojn, kies dekorvaloro estas agnoskata tra la tuta mondo.

La feriejo Bénodet, kun bela strando kaj plezurhaveno æe la elfluejo de la rivero Odet, situas 15 kilometrojn for de Quimper. Tamen la maro alvenas øis urbo Quimper, danke al la tajdoj. Por turisto estas strange ekvidi, en la kerno de la urbo, la rivereton Odet, kiu dufoje dum la tago fariøas riverego.

Øis la 19a jarcento, Quimper estis havenurbo. Sed nun la havenoj situas nur æe la proksime situanta marbordo: precipe pitoreskaj fiþhavenoj, kie æiun posttagmezon je la 17a horo la koloraj fiþbarkoj revenas kaj malþarøas fiþojn kaj krustacojn. Kompreneble, ankaý la plezurhavenoj estas multaj, æar loøantoj kaj turistoj þategas velboate ekkoni la marbordajn strandojn, klifojn, havenetojn kaj multajn insuletojn.

Æirkaý Quimper la pejzaøo estas tre varia. Eæ en loko kiel ekzemple vilaøo Lesconil [leskoníl], bela plaøo longas kelkcentojn da metroj. Tie staras rokoj, kies strangajn formojn donis la ventoj kaj tajdoj, kaj pitoreska fiþhaveneto, kie æiuvespere estas spektaklo: reveno de la þipoj kaj vendado de la fiþa¼oj en aýkciejo. La duoninsuloj de Crozon kaj de Cap Sizun, ekstrema¼oj de Okcident-Eýropo, proponas al la ventoj siajn altajn klifojn.

Ne nur æe la marbordo, sed ankaý interne, oni povas admiri bela¼ojn. Ekzemple la fama vilaøo Locronan, kies æiuj domoj estis konstruitaj el granito en 16a kaj 17a jarcentoj, situas nur je deko da kilometroj for de Quimper. Æirkaýe vidindas multegaj kapeloj, skulptitaj kalvarioj, verdaspektaj montetoj, serpentumantaj riveretoj ...

Æiujare, la antaýlastan semajnon de julio, en Quimper okazas Festivalo de Kornvalo. Dum tuta semajno, la turistoj povas konatiøi kun la bretonaj tradicioj: muziko, dancoj, vivanta folkloro. Æiutage estas prezentataj dancoj, okazas koncertoj, kaj la lastan tagon, dimanæon posttagmeze, laý la stratoj de la urbo paradas miloj da bretonoj, kun riæaj folkloraj kostumoj kune kun tradiciaj muzikinstrumentoj: sakfluto, baszumilo...

Resume, Quimper estas vidinda loko, kie esperantistaj turistoj estas æiam bonvenaj.

En la urbo estas Esperanto-grupo, delegito de UEA kaj ano de la gastiga reto "Pasporta Servo".

Josette DUCLOYER

ÿ;