Korektita versio numero: 006867

rubriko: moderna vivo

foto-sugesto: neniu

prioritato: 2

MEZ-EÝROPO

Onto-ponto

Jam de tri jaroj dum antaýkristnaskaj tagoj partoprenas eýropaj infanoj iniciaton "Pontoj inter la urboj": tiel ili vizitas diversajn urbojn kaj landojn. Æiun jaron alia urbo fariøas "protektanto" de la iniciato: en 1999 estis la vico de Vieno. Sekve vienaj infanoj gastis en Prago, Brno, Bratislavo kaj Krakovo, por prezenti al tieaj loøantoj kristnaskajn kantojn. Komence de 2000, dum solena¼o en la viena urbodomo, Bratislavo transprenis la protektadon de la iniciato.

La ideo pri internacia kultura interþanøo ekestis en 1997 en la urbo Brno (Æeða Respubliko). La iniciato nun inkluzivas ses eýropajn urbojn en Mez-Eýropo: lastatempe aliøis Budapeþto kaj Krakovo, kaj en 1999 partoprenis pli ol 13 000 infanoj. Laý Georg Fuchs [fuks], respondeca en Vieno pri la agado: "La iniciato grave kontribuis al interpopola kompreniøo kaj reciproka helpo. La infana renkontiøo havas bonan estontecon por malkovri komunecojn kaj plivastigi interkompreniøon."

Evgeni GEORGIEV

ÿ;