Numero: 006869

Rubriko: ŝ k s

Redaktoro: S. Maul

Prioritato: 2

Korektita versio

La luna ludo

La luno influas la tajdojn, tirante akvon trans oceanojn. La luno ĉirkaŭiras la mondon en daŭro de 25 horoj. La perimetro de la mondo estas 40 000 km. Tio necesigas, ke la marakvo rapidas je 40 000 km en 25 horoj, do 1600 km/h. Se la akvo fluas trans Atlantikon je tiom grandega rapido, alvenante ĉe la Amerikoj ĝi batas tiun termason per monstre potenca frapo. Sendube tio skuegas la kapon de la tieaj loĝantoj ĉiutage. Nun mi komprenas, kial usonanoj estas tiel kuriozaj homoj.

GREEN Will

˙;