006871

Rubriko: þ k s

Redaktoro: S. Maul

Prioritato: 2

Korektita versio

Duongermanoj

Nun ni germanoj scias oficiale, ke nur duone ni estas germanoj kaj ke nia alia duono estas usona. La plej alta germana aýtoritatulo, kanceliero Gerhard Schröder [þreder], per la tuta pezo de sia ofico oficiale deklaris, ke en la tutglobigita mondo la angla "ne plu estas fremda lingvo, sed dua lingvo". Tial necesas en Germanio akceli plurlingvecon (legu: dulingvecon), dekretis la kanceliero, kiu por la dua (nun do oficiala) lingvo uzas la servojn de interpretistoj. Æu vi memoras, ke li pro tio kverelis kun Suomio, æar tiu impertinenta lando rifuzis tian servon al germanaj politikistoj dum EU-konferencoj, asertante ke pro uzado de la tutmondigita angla lingvo oni ne bezonas tradukojn al la germana?

Cetere, tiun postulon pri dua lingvo por æiuj iam mi jam aýdis; þajnas ke iu d-ro Esperanto antaý pli ol 100 jaroj havis la saman vizion kiel Schröder -- sed tio estas alia æapitro.

Nun tamen ni kompatindaj germanoj frontos gravan problemon, se ni æiuj devas lerni la usonan lingvon: kiel distingi inter germangla kaj angla lingvoj? Æar en moderna tiel nomata novgermana lingvo abundegas anglaj vortoj, kiuj parte ne estas vere anglaj. Konata ekzemplo estas handy (poþtelefono), kiun komprenas neniu brito. Imagu, kiom ni konfuziøos, lernante la norman usonan lingvon!

Tial la sola vera solvo povas esti nur, ke la kanceliero dekretu: la angla estas la sola gepatra lingvo de germanoj. Kiu nepre volas, povas lerni la arkaikan germanan lingvon private. Ni germanoj petegas: Schröder, liberigu nin el lingva ðaoso!

stef

ÿ;