numero: 006872

rubriko: moderna vivo

foto-sugesto: d-ro Shipman (sendota)

prioritato: 2

BRITIO

Doktoro Morto

Kuracisto en la urbeto Hyde [hajd] apud Manĉestro riveliĝis kiel unu el la plej kruelaj amasmurdistoj en la historio de Britio. D-ro Harold Shipman [ŝpmen], 54-jara, estis kondamnita al dumviva enkarcerigo pro murdoj de 15 pacientoj, virinoj inter la aĝoj de 49 kaj 81 jaroj. Tiuj krimoj okazis inter 1995 kaj 1998, sed la polico nun enketas pri pliaj 140 eventuale suspektaj mortoj inter la pacientoj de Shipman.

Jam komence de 1998 oni rimarkis morto-statistikon pli altan ĉe Shipman ol ĉe aliaj kuracistoj en la regiono. La polico esploretis, sed trovis nenion eksterordinaran. La mortoj racie klarigeblis: korinfarkto, alta sango-premo, kancero, k.s.. Tiam, tamen, Shipman stumblis: li krude falsis testamenton de unu el siaj viktimoj, por ke li heredu ŝian havaĵon. La kuracisto ne sciis, ke la filino de la viktimo estas advokato; ŝi tuj flaris trompon kaj avertis la policon.

Morfino

Arestita, Shipman konstante neis sian kulpon. Sed dum la proceso evidentiĝis, ke Shipman injektis morfinon al siaj viktimoj kaj poste subskribis atestilon pri morto. Klare estas, ke aliaj kuracistoj, kies subskriboj nepras por kompletigi morto-atestilon, blinde akceptis la kialojn de la mortoj prezentitajn de kolego, ilin ne rigore kontrolante. Rezulte de la Shipman-afero la registaro promesis ŝanĝi la sistemon, laŭ kiu kuracistoj atestas mortojn.

Ironie, ke Shipman praktikis medicinon en la urbeto Hyde. La verkisto R.L. Stevenson verkis romanon pri skizofreniulo D-ro Jekyll kaj s-ro Hyde: sendube Shipman -- populara kuracisto, fia murdisto -- entenas trajtojn jekyll-kaj-hyde-ecajn. Ĉiaokaze la urbeto kaj ĝiaj loĝantoj profunde ŝokiĝis pro la monstro, kiun ili akceptis al sia koro kaj iam fidis.

Kiam estis kondamnita Shipman, oni malfermis la preĝejojn en Hyde. Episkopo klarigis al televida ĵurnalisto, ke oni aranĝos kandelan diservon, por ke homoj vidu meze de mizero Dian lumon. La ĵurnalisto ne demandis, kial Dio permesis tiom da murdoj, tiom da mizero en eta, ege suferanta komunumo.

Paul GUBBINS

˙;