Numero: 006873

Rubriko: lingvo

Redaktoro: YAMASAKI Seikô <syama@dokkyo.ac.jp>

Prioritato: 2

Korektita versio

Nova esplorrezulto

La homa cerbo preferas la italan, ne la anglan

Oni daŭrigas diri, ke la angla estas pli rapida, pli sinteza, pli taŭga al la komunikado ol la itala, lingvo kompleksa kaj multevorta. Tio veras. Sed la aferoj inversiĝas, se oni konsideras la lernotempon: al la italaj infanoj necesas malpli da tempo ol la samaĝaj angloj por lerni kaj legi sian lingvon. La malkovron faris esploristoj de la hospitalo San Raffaele de Milano, gvidataj de profesoro Ferruccio Fazio [feruĉo facjo] kunlabore kun esploristoj de University Collegem de Londono. La esplorajn rezultojn oni publikigis en la januara Nature Neuro-science (tiel: bibliografia donitaĵo nedisponebla - Ndlr). La diferenco kuŝus en la fakto, ke, rilate legadon, en la itala la literoj rilatas al sonoj laŭ unusenca maniero, dum en la angla necesas uzi aldonajn informojn, same kiel la vortsignifon, antaŭ ol povi ĝin prononci. La esploristoj profitis je la tomografio signanta pozitronojn por kalkuli la cerban fluon ĉe italoj kaj angloj legantaj en sia propra lingvo. Oni vidis, ke ne funkcias la samaj cerbaj zonoj: legi anglan vorton, post la serĉado de la ĝusta senco, pli penigas ol legi italan vorton.

Armando ZECCHINI

˙;